2017-04-23

Insulo Ricxajxoj (sole Esperante)

I started translating this years ago.
> Mi komencis tiun cxi tradukon antaux multaj jaroj.

I wanted to keep the translation to 55 kilobytes, because that's all many text editors could handle at that time.
> Mi volis teni la tradukon al 55 kilobitoj, cxar multaj tekst-redaktiloj ne povis labori per multaj ol tiuj.

I have tried to use only the vocabulary of Zamenhof's UNUA LIBRO.
> Mi provis uzi solan la vortaron de la UNUA LIBRO de Zamenhofo.

A few exceptions are marked with *.
> Malmultaj malregulajxoj havas la *-signon.

Yes, this is an x-version for two reasons:
> Jes, tio cxi estas x-formo pro du kialoj:

1) So everyone, depending on the quality of their computer, can read it (the rest of you know how to transpose the letters anyway).
> 1) Cxiuj, pende de la noveco de la komputoro, povas legi gxin (kaj aliaj scipovas transliterigi gxin.)

2) If you read the story, you will find out that pirates like X's.
> 2) Se vi legos la rakontumon, vi trovos, ke marsxtelistoj amas X-ojn.



I N S U L O   R I Cx A Jx O J

de Robert Louis STEVENSON
(mallongigo)



Parto I: LA MALJUNA MARA SxTELISTO

LA MALJUNA MARISTO CxE LA "SxIPARESTRO BENBONO"

Mi lin memoras, sxajne estus hieraux, kiam li iris al la pordo de la gastejo kun peza pasxo, kesto post li sur portilo: sunkoloritulo alta kaj forta, harligo falanta sur bluan kaj malpuran surcxemizon, manoj sxiritaj kun vundetojn, ungoj nigraj kaj rompitaj, kaj la malpura kaj pala gratego de glavo trans la vizagxo. Li post longa tempo diris:

- Tio cxi estas oportuna bordo kaj trinkejo de agrabla loko. Vi povas nomi min Sxipestro.

Vere, liaj vestoj tiel malbonaj kaj parolo tiel malbona, li havis nenian vidon de viro, kiu veturis kiel simpla maristo, sed sxajnis simila al sxipmastro aux sxipestro, kiu kutimas havi obeadon- aux batos. Tuttage li staris proksima al la bordo aux sur la falejoj kun longavitro.

Liaj rakontoj estis tio, kio plej malbone timigis homojn; ili estis malbonaj rakontoj pri pendumoj kaj pri devigoj, ke homoj piediru de tabulo en la maron, kaj pri fulmotondroj en la maro.

Li koleris sole unufoje. La kuracisto, s-ro VIGLEMO, venis malfrue iun posttagmezon por vidi malsanulon, ricevis iom da mangxo de mia patrino kaj venis en la sidcxambro por fumi, gxis lia cxevalo venis el la vilagxeto, cxar ni tiam havis nenian stalon cxe BENBONO. Subite li- la Sxipestro, tio estas- komencis lian kanton eternan:

Dek-kvin viroj sur la kesto de mortulo-
Jo-ho-ho kaj botelo da rum*o!

Al cxiuj ni post longa tempo cxesis cxagreni la kanto; gxi estis nova je tiu vespero al neniu escepte de s-ro VIGLEMO, kaj, kiel mi vidis, gxi ne placxis al li, cxar li baldaux turnis sin tre kolere, antaux ol li dauxrigis paroladi kun la maljuna gxardenisto pri nova kuraco kontraux ostdoloro. La Sxipestro kolerege rigardis lin tempeton, batis la tablon per mano, rigardis pli kolerege kaj fine ekkriis per jxuro malbonega kaj malbena:

- Silenton tie!

La kuracisto diris:

- Mi havas nur unu diron al vi, sinjoro, tio estas, ke, se vi dauxrigos trinki rum*on, la mondo estos baldaux sen unu malpurulo.

La Sxipestro saltis al liaj piedoj, prenis kaj malfermis faldeblan maristan trancxilon kaj, balancante gxin sur mano malfermita, teruris ligi la kuraciston al muro. La kuracisto diris kiel antauxe, alposte kaj per sama vocxo, iomete lauxte, por ke la tuta cxambro povu auxdi, sed perfekte trankvile kaj firme:

- Se vi ne remetos tiun trancxilon tuj en posxon, mi honeste promesas, ke vi pendumos cxe la venonta servo de la legxistaro.

Tiam milito de rigardado venis, sed la Sxipestro baldaux malvenkis, remetis la batalilon kaj residis, murmurante simile al hundo batita. Baldaux poste la cxevalo de s-ro VIGLEMO venis al pordo, kaj li forveturis. Sed la Sxipestro estis pacema tiun vesperon kaj multajn vesperojn poste.

LA NIGRA MAKULO

Cxirkaux tagmezo mi eniris la pordon de la Sxipestro kun trinkajxoj. Li diris:

- Se mi ne povos foriri, kaj ili al mi donos la nigran makulon, estu vekema: estas mia malnova kesto, kiun ili volas. Vi surcxevalu kaj iru al- nu, jes, mi diros- al tiu kuracisto-novulo kaj al li diru, ke li sonu al cxiuj- al jugxistoj kaj tiaj aliaj- kaj li kolektos ilin sur la plej gravan plankon de la Sxiparestro BENBONO- cxiujn de la sxipanaro de maljuna SLIKO, virojn kaj knabojn kaj tiujn, kiuj ceteros.

Li parolas sen celo mallonge, lia vocxo farigxis malforta. Li iris malsupren je la morgauxa mateno, kvankam li mangxis malgrande kaj trinkis, mi timas, pli grande da rum*o, cxar li al si servis en la trinkejo, farante kolerajn sonojn, kaj neniu kuragxis cxesigi lin. Aferoj tiel pasis gxis, cxirkaux la tria horo de posttagmezo malvarma, nebulema kaj frostema, dum mi staris cxe la pordo tempeton, mi vidis, ke iu venas pli proksima laux la vojo. Li estis klare sen vidpovo, cxar li frapis antaux si per bastono, kaj li portis verdan tukon antaux la okuloj kaj nazo.

- Cxu iu ajn amiko bonkore diros al bedauxrinda senvidpovulo, kiu perdis sian karan vidpovon de la okuloj dum defendi sian landon, kie aux cxe kia parto de la lando li estas?

- Vi estas cxe la "Sxiparestro BENBONO", bordo Nigramonteto.

- Cxu vi al mi donos manon, mia amiko bonkora kaj juna, kaj kondukos min en tien?

Mi donis manon, kaj la estajxo terura kaj senokula kaptis gxin subite kiel premilo.

- Nun, knabo, konduku min al la Sxipestro.

Mi auxdis nenian vocxon tiel malafablan kaj malbelan kaj malvarmegan kiel de la senvidpovulo. La Sxipestro bedauxrinda rigardis, kaj kun unu rigardeto la rum*o foriris el li kaj lasis lin sobra. La petegulo diris:

- Knabo, prenu lian maldekstran manon cxe la manradiko kaj konduku gxin al mia dekstra.

Ni ambaux lin obeis senerare, kaj mi vidis, ke li pasigis ion el sia mano, kiu tenis la bastonon, al la mano de la Sxipestro, kiu sin fermis tuj cxirkaux gxi. La senvidpovulo diris:

- Kaj nun tio estas plenumita.

Kaj je tiuj vortoj li subite liberigis min, kaj kun nekredeblaj lerteco kaj facilmovo saltis el la sidcxambro al la vojo, kie, dum mi staris sen movigo, mi povis auxdi lian bastonon frapantan en la malproksimeco.

Estis iom da tempo antaux ol aux mi aux la Sxipestro sxajnis resenti, sed fine mi liberigis lian manradikon, kiun mi ankoraux tenis, kaj li retiris sian manon kaj rigardis en gxi. Li kriis:

- La deka horo! Ses horoj!

Kaj li saltis al la piedoj. Kiam li tiel faris, li sxanceligxis, metis manon sur la gorgxon, disbalancante staris tempeton kaj poste kun nekutima sono falis de la plena alto al la vizagxo sur la planko. Estas nova afero por kompreni, cxar mi certe neniam amis la viron, kvankam mi antauxnelonge komencis kompati lin, sed, kiam mi vidis, ke li mortis, mi ekploris kun multaj larmoj.

LA MARA KESTO

Mi rakontis rapide al mia patrino cxion, kion mi scias kaj kion mi eble devus diri al sxi antaux longa tempo. Venis al ni, ke du ni ekiru kaj sercxu helpon en la proksima vilagxeto.

Estis jam la tempo por kandellumo, kiam ni venis al la vilagxeton, kaj mi neniam forgesos la flavajn lumetojn en la pordoj kaj fenestroj. La nomo de Sxipestro SLIKO, kvankam nova al mi, estis suficxe malglora al iuj tie, kaj portas grandan pezon de terureco. Do, post cxiu diris ion, mia patrino faris parolon: sxi ne perdos, sxi certigis, monon, kiu apartenas al sia filo.

Certe, mi diris, ke mi iros kun mia patrino; kaj certe, cxiuj ili kriis kontraux nia malsagxeco.

Mia koro bone batis, kiam ambaux ni ekiris en la nokto malvarma pri tiu dangxera iro. Ni sxteliris laux la arbetoj sen sono kaj rapide gxis, al nia granda senpezigo, la pordo de la Sxiparestro Benbono fermis malantaux ni. Mi tuj genuigxis. Sur la planko proksime al lia mano estis rondo el papero, nigra sur unu flanko. Mi ne povis dubi, ke tio estis la "nigra makulo".

Mi patrino diris:

- Nun, Jacxjo, la sxlosilo.

Venkante fortan antauxsenton, mi sxiris lian cxemizon cxe la kolo, kaj tie, certe, pendante de malpura sxnureto, ni trovis la sxlosilon. Kun tiu venko, ni plenigxis per espero kaj rapidis supren rapide al la malgranda cxambro, kie li dormis tiel longe kaj lia kesto staris post la tago de lia veno. Odoro forta de fumsxtofo kaj oleo levigxis el la interno, sed nenio estis videbla sur la supro escepte de vestaro tre bonaj, brosita kaj faldita per zorgo. Sube estis malnova sxipa surtuto. Mia patrino tiris gxin sen atendeco, kaj tie antaux ni kusxis la lastaj objektoj de la kesto: paperoj en ligita vakstolo kaj saketo el densa tuko, kiu donis per palpo la belsonon de oro. Mia patrino komencis kalkuli la sxuldon de la Sxipestro el gxi en la sakon, kiun mi tenis. Estis afero longatempa kaj malfacila, cxar la moneroj estis el cxiuj landoj kaj de cxiu grando.

Kiam ni plenumis la duonon, mi metis manon subite al sxi, cxar mi auxdis en la aero silenta kaj frosta sonon, kiu venigis mian koron en mian busxon: la frapadon de la bastono de la senvidpovulo sur la malvarman vojon. Sxi diris, saltante al la piedoj:

- Mi prenos tion, kion mi havas.

Mi diris, prenante la vakstolan saketon:

- Kaj mi prenos cxi tion por egaligi la sxuldon.

La tempeton poste, du ni palpis la sxtuparon malsupren, lasinte la kandelon apud la malplena kesto. Kaj la tempeton poste, ni jam malfermis la pordon kaj forkuris plene.

Tio estas la fino de du ni, mi pensis. Ni estis cxe la ponteto, felicxe.

LA FINO DE LA SENVIDPOVULO

Mia scivolemo, sxajnis, estis pli forta ol mia timo, cxar mi ne povis kusxi, kie mi estis sed rampis denove al la bordo, el kie, kasxante mian kapon per arbeto, mi povis vidi la vojon antaux la pordo. Mi preskaux ne estis tie antaux ol miaj malamikoj komencis veni, kurante forte, kaj la viro kun la lanterno antauxe. Tri viroj kuris kune, mano en mano. Kaj mi komprenis, ecx tra la nebulo, ke la meza viro de la tri estis la senvidpova petegulo.

- Rompu la pordon!- li kriis.

- Jes ja, sinjoro!- du aux tri respondis, kaj batalon komencigis kontraux la Sxiparestro BENBONO, kun la lanternulo post ili. Post tio mi povis vidi, ke ili haltas, kaj mi auxdis diradon mallauxtan, sxajnante, ke ili suprizis, kiam ili trovis la pordon ne sxlosita.

- En, en, en!- li kriis kaj malbenis pro ilia malrapido.

Estis silento, poste krio de miro kaj poste vocxo kriante el la domo:

- Vilcxjo mortis!

Movaj sonoj de mireco komencis. La fenestron de la cxambro de la Sxipestro ili malfermis kun frapo kaj sono de vitro rompata, kaj viro montris sin en la lunlumo per kapo, kaj alparolis la senvidpovan petegulon sur la vojo sub si. Li kriis:

- FIO, iuj estis tie cxi antaux ol ni.

- Estis tiuj gastejuloj- estis tiu knabo. Disiru kaj trovu ilin!-

Kaj tiam fajfo auxdigxis klare tra la nokto. Iu diris:

- Ni devas ekiru, kunuloj.

FIO kriis:

- Serpentoj! TRANCxO estis malsagxulo kaj malkuragxulo de la komenco. Ne zorgu pri li. Vi havus la manojn sur milojn, vi malsagxuloj, kaj vi malrapidas!

Tiu disputo estis la savo por ni, cxar, dum gxi dauxris, alia sono venis de la supro de la monteto cxe la flanko de la vilagxeto- la kurado de cxevaloj. Preskaux samtempe, pafo el manpafilo, ekbrilo kaj sono, venis el alia flanko. Kaj tio estis klare la lasta signalo pri dangxero, cxar la sxtelistoj tuj turnis sin kaj forkuris, disirante al cxiu vojo, iu al la maro laux la bordo, iu trans la monteto, kaj simile, tiel post tempeto nenio restis escepte de FIO. Li ekkuris, nun plene konfuzita, sub la plej proksima el la cxevaloj venantaj. Suben FIO falis kun ekkrio, kiu resonis lauxte en la nokton; kaj la kvar piedoj lin surpasxis kaj pasis. Mi saltis kaj salutis al la cxevaluloj. Unu, malantaux la aliaj, estis knabo, kiu eliris el la vilagxeto al s-ro VIGLEMO; la aliaj estis gardistoj de postulmonoj, kiujn li renkontis en la vojo kaj kun kiuj li havis la sagxon por tuj reveni. Iu novajxo de iu sxipo venis al gardestro DANCO kaj sendis lin al nia loko, kaj pro tiu okazo mi kaj mia patrino ricevis savon de morto.

FIO estis morta, vere morta. Intertempe, la gardestro veturis pli multe, tiel rapide kiel li povis, al bordo Kit; sed liaj viroj devis decxevaligxi kaj sercxi per mano tra la nokto en valeto, kondukante siajn cxevalojn kaj en sencxesa timo pri batalo. Tiele, estis nenia afero granda, ke, kiam ili venis al la bordo Kit, la sxipo tiam eliris.

Mi iris kun li al la Sxiparestro BENBONO, kaj oni ne povas kompreni domon en tia ordo de detruo: la horlogxon mem tiuj uloj jxetis suben en sia kolera sercxo pri mi kaj mia patrino. Kaj, kvankam ili prenis neniom escepte de la sako de la mono de la Sxipestro kaj iom da argxento de la monejo, mi tuj povis vidi, ke ni estas sen mono.

- Ili havas la monon, cxu vi diras? Do, FALKID, kion en la mondo ili volis? Pli da mono, mi pensas.

- Fakte, sinjoro, mi kredas, ke mi havas la celon en mia posxo. Kaj, diri veron, mi volos meti gxin en sendangxeran lokon. Mi pensis, ke eble s-ro VIGLEMO-

- Kaj nun mi, pensi pri tio, mi mem devos veturi ankaux al tie kaj rakonti al li. Nun mi diros al vi, FALKID: se placxos al vi, mi kondukos vin al tie.

Mi dankis al li pro la propono, kaj ni iris al la vilagxeto, kie estis la cxevaloj.

LA PAPEROJ DE LA SxIPESTRO

Ni veturis rapide laux la tuta vojo, gxis ni venis antaux la pordo de s-ro VIGLEMO. La terhavanto kaj s-ro VIGLEMO sidis al la du flankoj de fajro brila.

Mi vidis la terhavanton neniam tiel proksime. Li estis viro alta kaj largxa, kaj li havis vizagxon malglatan, rugxa pro siaj longaj veturoj. Li diris tre gxentile:

- Eniru, s-ro DANCO.

La gardestro staris rekte kaj firme kaj diris sian rakonton. La du sinjoroj almovis sin antauxen kaj rigardis unu la alian pro mireco kaj zorgemo. La terhavanto diris:

- S-ro DANCO, vi estas vera noblulo.

La kuracisto diris:

- Kaj nun, Jacxjo, vi havas la celon, kiun ili volis, cxu?

- Jen gxi, sinjoro,-

Mi diris, kaj al li donis la vakstolan saketon.

S-ro VIGLEMO ridis.

- Tio, kion mi volas scii, estas tio cxi: mi proponas, ke mi havas tie cxi en mia posxo la certan sxlosilon, pri kie SLIKO enterigis siajn ricxajxojn; cxu tiuj ricxajxoj estus multekostaj?

La terhavanto kriis:

- Multekosta, sinjoro! Multekosta kiel tio cxi: se ni havus la sxlosilon, de kiu vi diras, mi pagos por sxipo cxe la sxipejo, kaj kondukos vin kaj FALKID kun mi, kaj mi havos tiun ricxajxaron, se mi sercxos dum tuta jaro.

- Vere bone. Nun do, se Jacxjo jesos, ni malfermos la saketon.

La saketo estis kudrita, kaj la kuracisto devis havi sian ilujon kaj trancxi gxin per tondilo. Gxi enhavis du aferojn: libron kaj paperon sigelitan. La kuracisto diris:

- Unue, ni sercxos la libron.

La pagxoj estas plenaj per malkonvena ordo de enskriboj. Je la 12-a de junio, ekzemple, sumo de 70 monumoj estis pagenda al iu, kaj estas nur 6 krucoj por klarigi la kialo. La terhavanto kriis:

- Tiuj krucoj signifas la nomojn de sxipoj aux urbetoj, kiujn ili submarigis aux rabis. Kaj nun al la alia.

La kuracisto malfermis la sigelojn grande zorgeme, kaj falis el gxi papero de insulo, kun termezuroj. Sed, antaux cxio, tri krucoj de rugxa inko, du sur la nord*a parto de la insulo, unu sur la sud*okcident*a, kaj, escepte de tio lasta, per la sama rugxa inko kaj per skribo malgranda kaj ordema- tre diversa de la leteroj de la Sxipestro- tiuj cxi vortoj: "Plejparto da ricxajxoj tie cxi."

La terhavanto diris:

- VIGLEMO, vi tuj forlasos vian malgajan laboron. Post tri semajnoj- ne, du semajnoj, ne, dek tagoj!- ni havos la plej bonan sxipon, sinjoro, kaj la plej bonan sxipanaron. FALKID venos kiel "knabo de la ŝipestrejo". Vi, VIGLEMO, estas la kuracisto de la sxipo.



Parto II: LA MARA KUIRISTO

PULVO KAJ MILITILOJ

La ORLANDO restis iomete malproksima, kaj ni iris sub la antauxsimiloj kaj cxirkaux la malantauxajxoj de multaj aliaj sxipoj. Tamen finfine ni venis al la flankon.

La sxipestro estis viro bone vestita, kaj sxajnis, ke ili koleras pri cxio en la sxipo. Li diris baldaux al ni la kialon, cxar ni preskaux ne ekiris, kiam maristo iris post ni.

- Sxipestro ETETO, sinjoro, petas, ke li parolos kun vi.

La terhavanto diris:

- Mi estas cxiam sub la ordonoj de la sxipestro.

La sxipestro, kiu estis proksima al la antauxulo, tuj eniris kaj fermis la pordon post si.

- Nu, sxipestro ETETO, kion dirindan vi havas?

- Nu, sinjoro, estas pli bone diri sen atendado, tiel mi kredas, ecx se tio kauxzas ofendon. Al mi ne placxas la veturo kaj ne placxas la laboristoj.

- Cxu eble, sinjoro, al vi ne placxas ankaux la mastro?

Sed tie s-ro VIGLEMO interrompis:

- Deteni sin, deteni sin. Al vi ne placxas la veturo, laux vi. Nun, kial?

- Nun mi eksciis, ke cxiu ordinara laboristo scias pli multe ol mi. Poste, mi eksciis, ke ni sercxos ricxajxojn- mi auxdis tion de miaj laboristoj, certigxu pri tio.

La terhavanto kriis:

- Mi neniam diris tion al iu ajn!

La sxipestro dauxrigis:

- Ili metas la militilojn kaj la pulvon en la antauxan magazenon. Tial vi havas bonan lokon sub la sxipestrejo; kial vi ne metas ilin en tion?

La kuracisto diris:

- Per aliaj vortoj: vi timas kontrauxregecon.

- Mi respondecas pri la sendanĝereco de la sxipo kaj pri la vivo de cxiu homo sur gxin.

La kuracisto respondis kun rideto:

- Kiam vi eniris, mi jxuras, ke vi intencas pli multan ol tio cxi.

- Mi havis nenian penson, ke s-ro TERVERDO auxdus unu vorton.

La terhavanto kriis:

- Nenion mi auxdus, se s-ro VIGLEMO ne jam estis tie cxi.

Kaj post tio li petis eliri.

La nova ordo placxas al mi. La tuta sxipo havis sxangxojn. Ili faris dormejojn malantauxe en tio, kio estis la malantauxo de la cxefa magazeno.

La kuiristo supreniris cxe la flanko kaj, kiam li vidis, kion ili faras, li diris:

- Jen, kunuloj! Kio estas tio?

La sxipestro rapide diris:

- Laux miaj ordonoj. - Vi povu iri sub la supran plankon.

La kuiristo respondis:

- Jes ja, sinjoro.

Kaj, tusxante la frunton, li rapidis al sia kuirejo.

La kuracisto diris:

- Tiu estas bona sxipano, Sxipestro.

LA VETURO

La haltilo baldaux estas el la maro; gxi baldaux gutis cxe la antauxo; la venttukoj baldaux ektenis venton, kaj la lando kaj la sxipoj sxajnis pasi post ni sur ambaux flankoj. Kaj, antaux ol mi povis kusxi por dormeti unu horon, la ORLANDO komencis la veturon al la insulo Ricxajxoj. Mi ne rakontas tiun veturon per detaloj.

La turnisto, Izraelo MAN, estis maristo gardema, sagxa, maljuna kaj lerta, kiun oni fidas preskaux pri io ajn. Li estis granda fidelulo de "Alta Johano" ARGxENTO, tiel la veno de lia nomo kauxzas, ke mi diru pri la kuiristo de la sxipo.

Sur la sxipo, li portis lambastonon per sxnuro cxirkaux la kolo por havi la du manojn neokupataj. La sxipanaro lin estimis kaj ecx obeis. Al mi li cxiam estis agrabla sen laceco; kaj cxiam gaja, kiam li vidis min en la kuirejo, kiun li tenas tiel pura kiel nova. Li diradis:

- Venu for, FALKID, venu kaj havu rakonteton kun Johano. Jen Sxipestro SLIKO- mi nomas mian papag*on "Sxipestro SLIK" pro la malglora marsxtelisto.

Kaj la papag*birdo diris: "Oraj moneroj, oraj moneroj," gxis kiam oni demandis sin, cxu gxi ne perdas spiron, aux gxis kiam Johano metis tukon sur la tenilon.

Iun tagon mi iris al mia dormejo, kiam al mi sxajnis, ke mi volas pomon. Mi rampis en la poman barelon, kaj eksciis, ke preskaux neniu pomo ceteras. Tamen, sidante tie en la mallumo kun la sono de la akvo kaj la balancigxo de la sxipo, mi aux dormis aux pretis por dormi, kiam pezulo sidigxis proksime.

TION MI AUxDIS EN LA POMA BARELO

ARGxENTO diris:

- SLIKO estis la sxipestro; mi estis ilestro pro mia ligna piedo. La antauxulo FIO, kiu perdis la vidpovon- kaj vi povus pensi tion bedauxrinda, malsxparis dumil po jaro, kiel registarano. Li petegis donacojn, kaj li sxtelis, kaj li tratrancxis gorgxojn, kaj post tio li malkontentis, cxiuj povoj scias! Jen pri "bonuloj de bonoportuno". Nu, kion vi kalkulas? Meti ilin sur la marbordon kiel forlasitoj? Aux trancxi ilin kiel iom da porkajxo?

Izrael diris:

- Vilcxjo estas la viro por tio. "Mortaj homoj ne mordas."

Cxi tiam iu brilo falas sur min en la barelo kaj, vidante supren, mi eklernis, ke la luno levigxis, kaj preskaux samtempe la vocxo de la gardisto kriis:

- Jen tero!

KONSILANTARO PRI MILITO

Estis granda rapido de piedoj trans la supra planko. Subite kasxirante el la barelo, mi falis post venttolon, kuris al la malantauxo kaj venis samtempe kiam s-ro VIGLEMO al la supra planko de la antauxo. Post tio, la tri sinjoroj iris malsupren, kaj ne longatempe post tio, la ordono antauxiris, ke estas bezono de Jacxjo FALKID en la kondukejo. Mi faris laux la ordonon, kaj, tiel mallonga kiel mi povis faris tion, mi diris la detalojn de la paroloj de ARGxENTO. La terhavanto diris:

- Nun, Sxipestro, vi pravis, kaj mi malpravis. Mi konfesas, ke mi estas azeno, kaj mi atendas viajn ordonojn.

La sxipestro respondis:

- Ne pli granda ol mi, sinjoro. Mi neniam auxdis pri sxipanaro, kiu volas malobei sed ne montras signojn, por ke ia ajn viro, kiu havas okulojn en la kapo, vidu la antaŭaferojn kaj faru kontraux gxi.

La kuracisto diris:

- Jacxjo tie cxi, povas helpi al ni pli bone ol cxiuj. La sxipanaro ne sentis sin ecx malgrande cxagrenita kun li, kaj Jacxjo estas knabo rigardema.



Parto III: MIA VETURO AL LA MARBORDO

KIEL MIA VETURO AL LA MARBORDO KOMENCIS

La vido de la insulo- kiam mi venis sur la supran plankon la morgauxan matenon- tute sxangxigxis: grizaj arbaroj kovris grandan parton de la suprajxo. Tia cxi sama koloro estis rompita per radioj de flava sablo en la malalta tero kaj per multaj altaj pinarboj, pli altaj ol la aliaj, iuj unuope, iuj kune; sed la koloro plej ofte estis samvida kaj malgaja.

Ni havis antaux ni enuigan laboron dum la mateno, cxar estis nenia troveto de vento, kaj la sxipidojn ni devis eltiri kaj eniri. Gxis tiu tago la viroj laboris rapide kaj volonte, sed la rigardo de la insulo malseverigis la ligilojn de obeigxo.

Dum la tuta vojo, Alta Johano staris proksima al la turnisto kaj kondukis la sxipon. Ni haltis tie, kie la haltilo estis sur la papero, cxirkaux triono da mejl*o de la du marbordoj, la mastra tero cxe unu flanko, la insulo cxe la alia. Du malgrandaj riveroj, aux pli bone, du akvemejoj, fluis en cxi tiun "putrejon", kiel oni povis nomi gxin. Nekutima, malfresxa odoro pendis super la haltilejo: odoro de malsekaj folioj kaj putraj fundaj de arbaroj.

Se la malobeeco de la viroj kauxzis timon en la sxipetoj, gxi farigxis vera terurilo, post ili ensxipigxis. La plej malgrandan "ordonon" ili ricevis kun kolera vido kaj nevolante kaj sengarde obeis. Kaj estis ne solaj ni, kiu sentis la dangxeron: Alta Johano laboris forte, irante de maristo al maristo, diranta bonan konsilon, kaj pri ekzemplulo neniu homo povus esti pli bona.

Ni havis konsilantaron en la sxipestrejo. La sxipestro diris:

- Sinjoro, se mi provos diri ankorauxan ordonon, la tuta sxipo kuros kontraux ni. Nun ni havas la unu viron, al kiu ni povas fidi.

La terhavanto demandis:

- Kaj kiu estas tiu?

- ARGxENTO, sinjoro. Li deziregas, kiel vi kaj mi, cxion kasxi. Li volas, ke ili konsentos, se li havos sxancon. Ni permesu, ke la maristoj havos liberan tempon sur la tero.

Post tio, la sxipestro iris sur la plankon kaj parolis al la sxipanaro.

- Miaj bonuloj, ni havis tagon varmegan, kaj cxiuj sentas sin laca kaj senordema. Vi povas iri per la sxipidoj, kaj tiom, kiom volas, nun povas iri al la tero.

Li rapide foriris, permesante ke ARGxENTO ordas la surterulojn.

Tiam okazis en mia kapo la unua el la sensagxaj pensaĵoj, kiuj donis tiom por savi niajn vivojn: estis klare, ke la sxipestrejuloj ne devas havi mian helpon. Venas tuj al mi en la kapo iri al la tero. Sed ARGxENTO rigardis el la alia sxipido kaj kriis por scii, cxu estas mi. Kaj post tio mi komencis bedauxri tion, kion mi faris. Sed la sxipido, en kiu mi estis, estanta la unuaelirinto, kaj havanta la pli bonajn virojn, rapide iris antaux la alia. La antauxo batis inter la arboj de la marbordo, kaj mi kaptis brancxon kaj balancigis min el la sxipido kaj saltis en la plej proksiman densejon, dum ARGxENTO kaj la cetero ankoraux estis cent jardoj malantaux mi. Saltante, kurante kaj pusxante, mi kuris al la vojo de mia nazo, gxis mi ne povis dauxrigi tion.

LA INSULULO

El la flanko de la monteto, cxi tie falanta kaj kun sxtonoj, sxtonetoj fluetis kaj falis tremante kaj saltanta tra la arboj. Miaj okuloj turnis sin pro internsento al tie, kie mi vidis, ke iu saltas kun granda rapideco post fundon de arbo. Gxi sxajnis malluma kaj harema; mi sciis ne pli multajn. Sxajnis, ke mi nun ne povis trairi al ambaux flankoj.

La homo tuj revidebligxis kaj komencis kuri cxirkaux mi. De arbo al arbo la vivajxo kuris kiel cervo, kiel homo kun du piedoj, sed nesimile al ia ajn homo, kiun mi jam vidis, preskaux falante dum kurado. Li devis rigardi min ecx pli garde, cxar, tuj kiam mi ekpasxis al li, li revidebligxis, por renkonti min. Li portis vestojn el malnova venttolo kaj sxiritaj vestoj. Mi demandis:

- Kiu vi estas?

- Mi estas bedauxrinda Bencxjo PAFLO, mi estas, kaj mi ne parolis kun kristano nun dum tri jaroj. Forlasita jam antaux tri jaroj, kaj vivis per kapr*oj, fruktoj kaj sxelfisxoj. Nun vi- Per kio vi nomigxas?

- Jacxjo.

- Min Dio metis cxi tien. Mi pensis pri cxio en cxi tiu insulo, kaj mi denove estas pia. Nun, Jacxjo vere diru al mi: tio estas ne la sxipo de SLIKO?

Mi komencis kredi, ke mi trovis helpanton, kaj mi al li tuj respondis.

- Gxi ne estas la sxipo de SLIKO, kaj SLIKO jam mortis. Estas iom da liaj maristoj en gxi.

- Se Alta Johano sendis vin, mi ja estos porkajxo, tiel mi scias.

Mi decidis post tempeto, kaj mi respondis per la tuta rakonto pri nia veturo. Li diris:

- Tiom al vi mi diros kaj ne pli multajn: Mi estis en la sxipo de SLIKO, kiam li enterigis la ricxajxojn. Vilcxjo OST estis la subsxipestro, Alta Johano estis logxigestro. Nu, mi estis en alia sxipo antaux tri jaroj, kaj ni vidis cxi tiun insulon. "Kunuloj," diris mi, "jen estas la ricxajxaro de SLIKO. Surterigxu ni kaj trovu gxin." Tio malplacxis la sxipestron. Nu, Jacxjo, tri jarojn mi estas cxi tie, kaj ne ecx unu mordo el kristana mangxo de tiu tago gxis la nuna. Cxu mi sxajnas estinta subsxipestro?

- Ne gravas, cxar kiel mi ensxipigxos?

- Nu, estas mia sxipeto, kiun mi faris per miaj du manoj.

Cxi tiam, kvankam la suno ankoraux havis unu aux du horojn por iri, cxiuj sonoj de la insulo vekis kaj bruis al la tondro de kanono.

Mi komencis kuri al la haltilejo, forgesante miajn timojn. Poste, preskaux kvarono da mejl*o antaux mi, mi vidis niajn kolorojn en la aero super la arbaro.



Parto IV: LA CxIRKAUxBARILO

LA FORTEJO EN LA CxIRKAUxBARILO

Kiam Bencxjo PAFLO vidis la kolorojn en cxirkauxbarilo, li haltis, haltigis min cxe mia mano kaj sidis.

- Nun, tie estas viaj amikoj. Komprenble, en loko kiel tiu cxi, kie neniu eniras escepte de "bonuloj de bonfortuno", ARGxENTO montrus la "Gajan Rogxeron", vi ne dubu tion. Kaj, kiam oni volos Bencxjon PAFLOn, vi scias, kie li estas trovebla.

Tiam cxi li interompigxis per lauxta pafbruo, kaj pilkego venis, dissxirante arbojn kaj jxetis sin en la sablon, ne gxis 100 jard*oj de kie ni staris. Mi movis min de kasxejo al kasxejo, cxiam, tiel sxajnis al mi, tiuj terurantaj jxetajxoj falis post mi. Je la fino de la bombardo, kvankam ni ne devis ekiri al la vojo de cxirkauxbarilo, kie la pilketoj plej ofte falis, mi komencis rekuragxigxi. La ORLANDO kusxadis, kie gxi estis haltita; sed, suficxe certe, tie estis la "Gaja Rogxero", la nigraj koloroj de mara sxtelado, fluganta cxe la suprajxo.

Kaj tiam, kiam mi levis min, mi vidis, iomete malproksime suba kaj levanta sin el arbetoj, solan ŝtonegon, iome alta kaj aparte blanka pri koloro. Poste mi iris, kasxante min inter la arbaroj, gxis mi venis al la posta, aux marborda, flanko de la cxirkauxbarilo kaj baldaux ricevis bonvenon de la fideluloj.

Mi baldaux diris mian rakonton, kaj komencis rigardi cxirkaux mi. Oni fortrancxis la arbojn de la montflankoj kaj la tuta interno de la cxirkauxbarilo por konstrui la domon, kaj ni povis vidi pro la arbrestaĵoj kiel bona kaj alta arbaro detruigxis. La malvarma vespera venteto fajfis tra cxiu trueto de la domo kaj sxutetis sin sur la plankon per dauxrada pluvo de delikata sablo.

Se cxiuj ni permesigxus sedi vanaj, ni cxiuj perdus kuragxon, sed sxipestro ETETO ne estis tia homo. Lacajn, kiel cxiuj ni estis, li sendis du por brulligno; li nomis la kuraciston kuiristo; li starigis min gardisto cxe la pordo.

La restantaj longatempe estis vekaj kaj jam matenmangxis kaj pligrandigis la brullignon per duono, kiam mi vekis pro laboremo kaj la sono de vocxoj. Mi auxdis, ke iu diras:

- Koloro de militcxeso!-

kaj subite poste kun krio de miro:

- ARGxENTO mem!

LA AMBASADO DE ARGxENTO

Estis ankoraux tre frue, kaj la plej malvarma mateno, en kiu, mi kredas, mi iam ajn estis- malvarmeco, kiu eniris al la osto. La sxipestro estas en la enirejo, tenante sin garde el la vojo de malfidela pafo, se iu ajn tiel intencus.

- Sxipestro ARGxENTO, sinjoro, por ensxipigxi kaj fari kondicxojn.

La sxipestro kriis:

- Sxipestro ARGxENTO! Lin mi ne konas.

Kaj ni povis auxdi, ke li aldonis al si:

- Ho mia koro, jen altigo!

Alta Johano respondis por si:

- Mi, sinjoro. Tiuj cxi kompatindaj bonuloj selektis min sxipestro post via forlasigo, sinjoro- (donante substrekon al la vorto "forlasigo".)- Ni volus submeti sin, se ni povos konsenti pri kondicxoj.

Sxipestro ETETO diris:

- Se estus malfideleco, tio estos el via flanko, kaj la Sinjoro helpu vin.

Tiam li venis al la cxirkauxbarilo, jxetis la lambastonon trans gxi, jxetis piedradikon super gxi, kaj per granda forteco kaj lerteco sidiĝis sur la cxirkauxbarilon kaj falis sen malutilajxo al la alia flanko. Mi sxtelpasxis post la sxipestro, kiu jam sidis sur la tero, kun la manrakikoj sur la genuoj, la kapo en la manoj. ARGxENTO portis la plej bonajn vestojn: grandegan bluan surtuton, dika pro orkoloraj butonoj, pendis malalte al la genuoj, kaj bonegan cxapelon kun bela rando sidas sur la kapo.

Alta Johano plendis:

- Cxu vi ne permesas, ke mi eniru, sxipestro? Estas forte malvarma mateno, certas, sinjoro, por sidi sur la sablo.

- Ho ARGxENTO, se vi volis esti honestulo, vi povus sidi en la kuirejo de la sxipo.

- Nu, komprenu. Ni volas la ricxajxojn, kaj ni ja havos gxin- tio estas la afero. Vi havas paperon de la insulo, cxu? Nun, mi mem neniam intencas al vi vundon.

La sxipestro interrompis:

- Ni vere scias tion, kion vi intencis fari; kaj ni ne zorgas pri tio, cxar nun, kompreneble, vi ne povas fari gxin. Kaj pli grave, mi volus vidi vin kaj tiun cxi tutan insulon pafegatan ja el la akvo.

Tiu spiro de kolero sxajnis trankviligi ARGxENTOn. Li dauxrigis:

- Aux vi ensxipigxos kun ni post la ricxajxaro, kaj, post tiam, mi donos al vi mian propran jxuresprimon, ke mi elsxipigos vin sendangxere sur la tero. Aux, se tio ne placxas al vi, cxar iom da miaj maristoj estas mallertaj kaj havas malnovajn dezirojn pri vengxo por puni, vi povos resti tie cxi, ja povos. Ni dividos la necesajxojn al vi egale po cxiu.

- Nun vi auxskultu min: se vi venos, cxiu sola, mi komencos enkateni cxiujn vin kaj konduki vin al justa jugxejo.

La okuloj de ARGxENTO saltis en la kapon pro kolero. Li brulis:

- Kiu helpos min stari?

Neniu inter ni movis sin. Subdirante la plej malbonegajn malbenojn, li rampis sur la sablo, gxis li ektenis la sxtuparon kaj povis levi sin denove sur la lambastonon. Kaj, kun terura jxuro, li iris preskaux falante, pusxis sin sur la sablo, kaj tuj foriris inter la arboj.



Parto V: MIA MARA VETURO

TIEL MI KOMENCIS LA MARAN VETURON

Post mangxotempo, la terhavanto kaj la kuracisto sidis cxe la flanko de la sxipestro en tempo de konsilado. Kiam ili suficxe parolis, estante malgranda tempo post la tagmezo, la kuracisto prenis cxapelon kaj manpafilojn, ligis glavon al si, metis la paperon de la insulo en posxon, transiris la cxirkauxbarilon desune, kaj rapide ekiris inter la arboj. Mi diris:

- Se mi pravas, li iras por vidi Bencxjon PAFLOn.

Intertempe, la domo estante varma spirĉesigante, kaj loketo de sablo en la cxirkauxbarilo brulante pro tagmeza suno, mian kapon eniris alia penso, kiu ne estis tiel prava. Mi estis malsagxulo, se tio placxas al vi, kaj, certe, mi faros malsagxan, tro kuragxan aferon: mi iros al la sablolangego, kiu dividis la haltilejon de la sxipo cxe la sunleva flanko kaj la vastan maron, trovos la blankan ŝtonegon, kiun mi vidis je la hierauxa vespero, kaj certigos, cxu estis tie, kie Bencxjo PAFLO kasxis sian sxipeton. Mi iris rekte al la orienta bordo de la insulo, cxar mi intencis malsupreniri laux la mara flanko de la sablolangego por eviti cxiun okazeton pri videbleco el la haltilejo de la sxipo.

Post mi estis la maro, antauxe la haltilejo. Apud gxi estis unu sxipido, ARGxENTO cxe la malantauxo- mi cxiam povis rekoni lin. Baldaux poste, la sxipeto eliris al la marbordo.

La blanka ŝtonego, suficxe videbla super la densejo, staris ankoraux okone da mejl*o laux la sablolangego, kaj mi venis al gxi post longa tempo, rampante, ofte ambaux piede kaj mane, inter la pikemaj arbetoj. En la mezo de la valo, certe, estis kovrilo el kapr*ohauxto. Mi malsupreniris en truon, levis la flankon de la kovrilo, kaj tie estis la sxipeto de Bencxjo PAFLO- ne lerte farita, se iam ajn io tiel estas: simpla, malebena framo el forta lignajxo, kaj, sur tio, kovro el kapr*ohauxto, la haroj internen. Mi tiam ne vidis sxipeton, kiel la antikvaj Britonoj faris, sed mi vidis unu post tiam, kaj mi ne povas doni al vi nenian pli bonan ideon pri la sxipeto de Bencxjo PAFLO, ol per diri, ke gxi estis kiel la unua kaj plej malbona el ili, kiun iu ajn homo iam ajn faris.

Intertempe, mi havis alian ideon: tio estas, ke mi sxteliros, kasxate per la nokto, trancxos la ORLANDOn forlasanta, kaj lasos, ke gxi surbordigxos al tie, kie gxi volus. La refluo jam iris longatempe, kaj mi devis piediri tra longa zono de malpura sablo, kie mi mallevigxis kelkfoje super la piedo, antaux ol mi venis al la bordo de la akvo refluanta, kaj, piediri iomete en la akvon per iom da forteco kaj lerteco, metis la sxipeton sur la suprajxon.

LA VETURO DE LA HAUxTSxIPETO

La "hauxtsxipeto"- tiel mi havis suficxan kauxzon por scii antaux ol mi finis la laboron per gxi- estis tre sendangxera sxipeto por homo de mia alteco kaj pezeco, ambaux surakvebla kaj marinda; sed gxi estis la plej vagema, malebena marveturilo por turni. Bonfortune, iel ajn mi pusxis per pelilo, la refluo ankoraux kondukis min.

La ligsxnurego estis tiel tirita kiel sxnuro de pafark*o, kaj la fluo tiel forta, ke la sxipo tiris kontraux la haltilo. Kun tio, mi faris la intencon kaj prenis saketon, malfermis gxin per la dentoj kaj trancxis unu post la alian sxnureron, gxis la sxipo estis ligata nur per du.

En la tuta tempo, mi auxdis la sonon de du lauxtaj vocxoj el la sxipestrejo; mi rekonis unu kiel de la turnisto Izrael MAN, kiu estis la pafisto de SLIKO en tagoj pasintaj. Sur la marbordo, mi povis vidi la rugxbrilon de la granda fajro, brulante varmete tra la arboj. Tamen, vere el tio, kion mi vidis, cxiuj tiuj marsxtelistoj estis tiel nesentemaj kiel la maro, sur kiu ili veturis.

Mi sentis, ke la sxnurego denove ellasemas, kaj, per bona, forta peno, trancxis la sxnurerojn restantajn. Cxar mi trovis, ke mi ne tuj povis forpusxi la hauxtsxipeton, mi pusxis gxin rekte al la malantauxo. Gxuste tiam, kiam mi faris la lastan pusxon, miaj manoj trovis sxnuron, kiu pendis de la flanko trans la malantauxaj gardiloj. Komence estis per homa sento, sed, kiam mi havis gxin en miaj manoj kaj eltrovis, ke gxi estas ligita, scivolemo superregis, kaj mi intencis, ke mi havos rigardeton tra la fenestro de la turnilejo.

Gxis tiam, kiam mi levis unu okulon al la fenestro, mi ne povis kompreni, kial la gardantoj ne vidis min. Unu rigardeto estis suficxa; gxi montris al mi MAN-on kun kunulo, sxlosataj unu kun la alia per morta batalo, cxiu kun mano sur la gorgxo de la alia.

Mi lasis min denove sur la kapr*ohauxton, ne tro baldaux, cxar mi estis preskaux en la maro. Gxuste kiam mi pensis, kiel okupataj estas la trinkemo kaj la diablo, tiam en la turnilejo de la ORLANDO, tiam mi miris pro subita movo de la hauxtsxipeto. La fluo sxangxigxis kvarangule, kondukante kun si la sxipon kaj la malgrandan hauxtsxipeton resaltantan. Gxi turnturnis sin tra la severaj lokoj al la vasta maro. Mi kusxis sur la fundo de tiu sxipeto kaj pie lasis mian spiriton al gxia Kreinto.

Mi preskaux ne havis tempon por pensi. Per mano mi kaptis la antauxan bastonegon, kaj piedo staris sur la subtenilo. Kaj, dum mi staris spireganta tie, mi sentis baton, kiu diris al mi, ke la sxipo jam batis la hauxtsxipeton, kaj ke mi estis sen foriro sur la ORLANDO.

MI SUBLASIS LA "GAJAN ROGxERON"

Nun mi ne posttempis, rampis laux la bastonego kaj falis kapantauxe sur la supra plankon. Mi staris cxe la antauxo, kaj la cxefa venttolo, kiu estas plena per vento, kasxis parton de la malantauxa planko. La tuta sxipo donis malsanigan levon kaj tremegon, kaj tiam la cxefa bumo balancis mezen kaj montris al mi la malantauxan plankon. Tie certe estis la gardulo: kusxante sur la dorso, Izrael MAN, kapo sur la flanko de la sipo, la kapo al la brusto, kaj la malfermaj manoj kusxantaj antaux li sur la planko. Dum mi tiel rigardis kaj pensis, en trankvila tempeto, kiam la sxipo estis senmova, Izrael MAN iome turnis sin kun mallauxta gxemo. Mi diris:

- Nu, mi venis ensxipe por havi la sxipon, s-ro MAN. Kaj vi konsideros min via sxipestro gxis alia aldiro. Intertempe, mi ne povas havi tiajn kolorojn.

Kaj, denove evitante la tolbastonon, mi kuris al la sxnuro, subigis la nigrajn kolrojn malbenajn, kaj jxetis gxin en la maron. Fine li diris:

- Mi pensas, Sxipestro FALKID, ke vi preferos turni al la tero, ĉu? Nun, kompreneble, vi donu al mi mangxon kaj trinkon kaj malnovan tukon por kovri la vundon, certe, kaj mi diros al vi la vojon por turni gxin.

- Mi intencas iri en la desunan duonmareton kaj mallauxte surterigi gxin sur la marbordon.

- Mi havas nenian elekton!

Ni tuj konsentis. Kun mia helpo, MAN kovris la grandan trancxon sangantan, kiun li jam havis en la piedradiko, kaj, post li mangxis iomete, li videble komencis resanigi, sidis kaj pli lauxte kaj klare parolis. Ni baldaux pasis la altan teron kaj iris proksime al la malalta, sablema tero kun maldensaj pin*arbetoj, kaj ni baldaux pasis tion, kaj cxirkauxpasis la angulon de la sxtona monteto, kiu finis la insulon cxe la desuna flanko. Mi devis havi nenian alian deziron, tiel mi pensis, sed la okuloj de la turnisto ride iris post mi cxirkaux la planko, kaj konstante estis malordinara rideto sur lia vizagxo.

ISRAEL MAN

La turnisto instruis min por turni la sxipon. Post longa tempo li diris:

- Por klare diri: cxu vi pensas, ke mortulo estas cxiam morta, aux cxu li denove vivos?

- Vi povas mortigi la korpon, s-ro MAN, sed ne la spiriton.

- Kaj nun vi libere parolis, kaj estos afable al mi, se vi subiros en tiun sxipestrejon kaj venigi al mi botelon da vino, Jacxjo.

Mi ne kredis tion; la tuta diro estis la komenco de antaŭkalkulo. Mi diris:

- Vino? Tre pli bone! Sed mi devos sercxi gxin.

Post tio, mi pasxis laux la sxtuparo tiel lauxte, kiel mi povis; mi forprenis la sxuojn, mallauxte kuris tra la sxipo kaj rigardis el la suprajxo de la antauxa sxtuparo. Baldaux li iris kaj prenis el sxnuraj turnoj longan trancxilon. Li rigardis gxin tempete, provis la akrecon sur mano kaj, post tio, li rapide kasxis gxin sub sia surcxemizo kaj reiris al sia unua loko cxe la muro de la sxipo. Estis klare, ke mi estos la mortulo. Tamen ambaux ni volis, ke la sxipo estos sen dangxero sur la marbordo; gxis tio estis al la fino, mi pensis, ke li konservos mian vivon. Mi sxteliris en la sxipestrejon, reprenis la sxuojn, rapide prenis botelon da vino kaj revidebligxis sur la supraplanko. Post tio, li elprenis bastonon da tabako kaj petis, ke mi trancxos pecon. Mi diris:

- Se mi estus vi, mi diros pregxojn, kiel Kristano. Vi vivis en malpieco kaj malverajxoj kaj sango.

Li poste trinkis grandan gluton da vino kaj parolis kun tre neordinara graveco:

- Nu, mi diros al vi, mi neniam vidis bonajxon deveni el boneco antaux nun. Vi simple turnu laux miaj ordonoj, sxipestro FALKID, kaj ni finos la iradon, kaj cxio estos al la fino.

Rekte antaux ni, ni vidis la detruajxon de sxipo. MAN diris:

- Tie estas bona loko por surterigi sxipon. Dekstren iomete- tiel- rekte- dekstren- maldekstren- rekte- rekte!

La ORLANDO rapide balancis sin kaj iris sur la arbaran marbordon. Sed, certe, kiam mi rigardis, tie estis MAN, jam duone al mi, kun la trancxilo en la dekstra mano. Kiam li pusxis sin al mi, mi saltis al la antauxo. Mi prenis manpafilon el posxo, bone celumis, kvankam li jam turnis sin kaj denove venis rekte al mi. Mi tiris la ellasilon- la polvo estis senutila pro marakvo.

Dum aferoj estis tiaj, subito la ORLANDO batis, falpasxis, mallonge frotis kontraux la sablon kaj tiam tre rapide faletis sin dekstren, gxis la planko restis je angulo da kvardek kvin grad*oj, kaj sxpruco da akvo saltis kaj restis inter la muro kaj la planko. Ni tuj falis kaj kune rulis kontraux la muron. Tre rapide mi saltis en la mezan sxnuraron, balancante rampis per la manoj kaj ne spiris, gxis mi sidis sur la tolbastonoj. Tiam, kiam mi havis tempeton, mi ne malrapidis por sxangxi la pulvon de la manpafiloj, kaj, post tio, kun unu preta kaj por esti duoble certa, mi forprenis la pilkon el la alia kaj remetis gxin.

Post klara atendeto, MAN forte saltis en la sxnuraron kaj, kun la trancxilo en la busxo, li malrapide kaj dolore komencis rampi. Mi diris:

- Unu pasxo pli multa, s-ro MAN, kaj mi pafos vian kapon!

Por paroli, li devis preni la trancxilon el la busxo, sed alie senmove staris.

- Mi pensas, ke mi devas cedi, kio estas malfacila por lerta maristo al komenculo, kiel vi, Jacxjo.

Io fajfis kiel jxetilo tra la aero; mi sentis baton kaj tiam fortan doloron, kaj tie mi estis ligata tra la sxultr*o al la arbo. En la terura doloro de la tempo- mi ne povas diri, ke tio estis pro mia volo, kaj mi certas, ke tio estis sen celumo- ambaux manpafiloj pafis, kaj la ambaux falis el miaj manoj. Kun krio malfacila, la turnisto lasis siajn manojn de la sxnuraro kaj falis kapantauxe en la akvon.

ORAJ MONEROJ

Pro la malebeneco de la sxipo, la arboj de la sxipo pendis malproksime super la akvo, kaj, de mia loko sur la kruco, mi havis nenion sub mi escepte de la suprajxo de la duonmareto. La trancxilo, kie gxi ligis mian sxultr*on al la arbo, sxajnis brulvundi min, kiel fajrobastono. Mi komence pensis, ke mi tiros la trancxilon el la sxultr*o; kaj mi cxesis kun tremego. Malordinare, tiu tremego sukcedis. La trancxilo tenis min per malgranda faldeto de hauxto, kaj tion la tremego sxiris. Mi iris suben kaj faris tion, kion mi povis, por la vundo.

La vespera venteto ekblovis, kaj la toloj neuzataj komencis klaki. Nun la tuta haltejo kovrigxis per ombro. La akvo sxajnis suficxa malprofunda, kaj, tenante la sxnuregon en ambaux manoj pro forteco, mi lasis, ke mi falas trans la flankon.

Almenaux kaj finfine mi estis for de la maro, kaj mi revenis ne sen gajno. Tiel pensante kaj kun spirito bona, mi ekiris hejmen al la arbadomo kaj miaj kunuloj.

La mallumo jam tute proksimigxis, kaj, kiam mi pasis la spacon inter du lokoj, mi ekvidis rugxbrilon briletantan en la cxielon, kie, mi decidis, la insululo kuiras vespermangxon super fajro granda.

Fari grandajn fajrojn ne estis nia kielo. Por certigi certecon, mi rampis per manoj kaj genuoj sen sono al la angulo de la domo. Intertempe estis nenia dubo pri tio: ili tenas tre malbonan gardon.

Gxis tiu tempo, mi venis al la pordo kaj staris. Kun la manoj antaux mi, mi eniris. Kaj tiam subite, akra vocxo eksonis tra la mallumo:

- Oraj moneroj! Oraj moneroj!

La verda papag*birdo de ARGxENTO, Sxipestro Slik! Kaj kun forta malbeno, la vocxo de ARGxENTO kriis:

- Kiu venas?

Mi turnis min por kuri, maloportune renkontis unu homon kaj kuris plenrapide en la manojn de alia, kiu mem fermis kaj retenis min. Unu el la viroj iris el la arbadomo kaj revenis kun brulbastono.



PARTO VI: SxIPESTRO ARGxENTO

EN LA LOGxEJO DE MALAMIKOJ

La sxtelistoj gajnis la domon kaj mangxajxojn. Mi devis pensi, ke cxiuj mortis. La papag*birdo sidis, ordigante la plumojn, sur la flanko de Alta Johano.

- Bonuloj, flanken! Vi ne devas stari pro Jacxjo FALKID.

Al tio, kiel vi povas pensi, mi ne respondis.

- Vi cxiam placxis al mi, certe placxis, kiel knabo kun forta spirito kaj spegulbildo de mi mem, kiam mi estis juna kaj bela. Mi cxiam deziris, ke vi unuigxu kun ni kaj partoprenu kaj mortu, bonulo. Kaj nun, fortulo, vi tiel devas. Vi ne povas reveni al via amikaro, cxar ili ne volas havi vin.

Do miaj amikoj ankoraux vivas. Kaj, kvankam mi parte kredis al la vero de la parolo de ARGxENTO, ke la sxipestrejuloj koleras, ke mi forlasis ilin, mi sentis pli grande da la trankvilo ol la doloro, pro tio, kion mi auxdis.

- Se al vi la laborado placxos, nun, vi povos unuigxi; kaj, se ne, vi povos respondi Ne.

Mi demandis per trema vocxo:

- Cxu mi tiel devas respondi?

- Neniu el ni pusxos vin, kunulo. Hieraux matene, s-ro FALKID, s-ro VIGLEMO alvenis kun militcxesiga flago. Li diris: "Sxipestro ARGxENTO, vi jam malgajnis. La sxipo foriris." Ni komercis, li kaj mi, kaj jen ni. "Pri tiu knabo, mi ne scias, kie li estas, cxu li-" li diris- "kaj estas malgrave."

- Estas unu aux du aferoj, kiujn mi devas diri al vi: jen vi- kun malfortuno- malgajninte la sxipon, malgajninte la ricxajxaron, malgajninte la kunulojn. Kaj, se vi volus scii, kiu faris tion- estis mi!

Unu sxtelisto diris kun malbeno:

- Ni tial faros!

Kaj li ekstaris, tirante trancxilon. ARGxENTO kriis:

- Kiu vi estas, Tocxjo MORGO? Eble vi pensis, ke vi estas la sxipestro cxi tie? Cxu iu el vi volas batali kontraux mi? Tiu knabo estas pli bona viro ol iuj du el vi en cxi tiu domo, kaj mi diras certajxon: monstru tiun, kiu volas malutiligi lin.

Ili mem malrapide foriris al la plej malproksima flanko de la domo, kaj la mallauxta sono de ilia parolado sxajnis al mi simila al konstanta rivereto. Unu el la viroj respondis:

- Cxi tiu sxipanaro havas la rajton kiel sxipanaro. Kaj, laux viaj propraj reguloj, mi komprenas, ke ni povas kunparoli.

Kaj, kun ia aux alia respondo, cxiuj eliris kaj lasis ARGxENTOn kaj min kun la brulbastono. La mara kuiristo subite forprenis sian fumilon.

- Nun komprenu, Jacxjo FALKID: vi estas tiel proksima al la morto, kiel duono da tabulo, kaj al- tio estas ja pli malbona- la turmento. Kaj ili mortigos min. Mi savos vin- se mi tiel povos- for de ili. Sed, komprenu, Jacxjo, rekompensu: vi savu Altan Johanon for de pendumo. Mi nun subtenas la terhavanton. Mi scias, ke vi tenas la sxipon sendangxera ie. Kaj, dum ni parolas pri dangxero, kial la kuracisto donis al mi la paperon de la insulo, Jacxjo?

Mia vizagxo montras tian miron, ke li vidis la senutilecon pri pli multaj demandoj.

DENOVE LA NIGRA MAKULO

La konsilantaro de la sxtelistoj jam longatempis, kiam unu el ili denove eniris la domon kaj, kun ripeto de la sama saluto, kiu havi laux mi ridantan senton, petis tempetan uzon pri la brulbastono.

Mi turnis min al la plej proksima paftruo kaj rigardis. La pordo malfermigxis, kaj la viroj pusxis unun el ili antauxen. ARGxENTO kriis:

- Donu gxin al mi, terulo! La nigra makulo! Vi trancxis tion el la Sanktaj Skriboj! Oni pendumos cxiujn vin, mi certas.

Tiam alta viro kun flavaj okuloj komencis:

- Cxesigu tian diron, Johano ARGxENTO! Cxi tiu sxipanaro vocxdonis al vi la nigran makulon per konsilantaro laux reguloj.

La mara kuiristo respondis:

- Certe, vi farigxas tia kondukulo en cxi tiu sxipanaro.

- Kompreneble, vi ne malhelpos cxi tiun sxipanaron.

ARGxENTO malestime respondis:

- Mi ankoraux estas via sxipestro, komprenu, gxis vi sciigos viajn plendegojn, kaj mi respondos.

- Unue, vi detruis cxi tiun veturon. Kaj nun estas tiu cxi knabo.

- Mi detruis la veturon, cxu? Estis MAN kaj vi, Georgo!

La akuzito respondis, visxante la sxviton el la brovo:

- Cxi tiu kontrauxas la unuan.

- Kaj tiu knabo, vidu! Cxu li ne estas certigulo? Mi komercis- vi petegis, ke mi komercu- sur viaj genuoj vi venis, vi tiel senesperis. Vidu!

Kaj li jxetis sur la plankon paperon, kiun mi tuj rekonis- certe la tabulo sur flava papero kun la tri rugxaj krucoj, kiun mi jam trovis cxe la malsupro de la kesto de la Sxipestro. Ili saltis sur gxin, kiel katoj sur muson. La mara kuiristo diris:

- Vi perdis la sxipon; mi trovis la ricxajxaron. Kiu estas la pli bona viro pro tio? Kaj nun, kunuloj, cxi tiu nigra makulo- Gxi nun ne validas, cxu? Jen, Jacxjo, jen kuriozajxo por vi.

Kaj li jxetis al mi la paperon. Unu flanko estis blanka, cxar gxi estis la lasta pagxo; la alia enhavis unu eron aux du el Apokalipso- cxi tiuj vortoj inter la resto ekigis mian menson: "Ekstere estas la hundoj kaj... la mortigistoj."

Baldaux poste, kun trinko por cxiuj, ni kusxis por dormi, kaj la rezulto de la vengxo de ARGxENTO estis starigi Georgon gardulo kaj teruri lin per mortigo, se li ne vekemos. Estis longa tempo antaux ol mi povis fermi okulon pro tiu aparta ludo, pri kiu ARGxENTO nun okupis sin: kunigi malobeulojn per unu mano kaj peni kapti per la alia ian ajn kielon, por savi sian propran vivon.

HONESTE

Mi vekigxis- fakte, cxiuj ni vekigxis, cxar mi pote vidi ecx gardulon skui sin el tie, kie li lasis sin kontraux la pordtruo- per klara, forta vocxo, kiu salutis nin el la rando de la arbaro:

- Arbadomo, saluton! Jen la kuracisto.

ARGxENTO kriis, vere vivema kaj tuj montrante bonvolon:

- La plej bonan de la mateno al vi, sinjoro! Ni ankaux havas por vi tian miron.

Cxe tiu tempo, sr-o VIGLEMO jam transiris la barilon kaj proksimas la kuiriston. Kaj mi povis auxdi sxangxon en la vocxo, kiam li diris:

- Ne Jacxjo?

Post tempeto li eniris la arbadomon kaj, post unu severa kapsaluto al mi, komencis laboron inter la malsanuloj. Li diris al homo kun vundita kapo:

- Vi bone travivas, mia amiko, kaj, se ia ajn homo preskaux ne travivis, estis vi. Nun, proksimu vin, Ricxjo, kaj mi rigardos vian langon. Tiu okazis, cxar vi estas tiaj fieruloj kaj ne havis la prudenton scii bonan aeron aux venenon, kaj sekan teron aux malpuran akvon.

Li aldonis, post li donis kuracajxojn al cxiuj, kaj ili prenis ilin kun ridinda humilecon, pli simile al lernejaj knaboj ol sangsoifantaj malobeuloj kaj sxtelistoj:

- Kaj nun mi volus paroli kun tiu knabo, bonvolu.

ARGxENTO diris per siaj kutimaj tonoj:

- FALKID, cxu vi jxuris honeste kiel juna sinjoro- cxar juna sinjoro vi estas, tamen malricxe naskita- honeste, ke vi ne forkuros? Do, s-ro kuracisto, vi eliru el la barilo, kaj, kiam vi estas tie, mi kondukos la knabon al la interna flanko, kaj mi postulas, ke vi povas paroli tra la baroj.

La elrompo el malkonsento, kiun nenio escepte de la koleraj rigardoj de ARGxENTO detenis, tuj okazis, kiam la kuracisto eliris la domon. Poste, ni tre malrapide iris trans la sablo al tie, kie la kuracisto atendis cxe la alia flanko de la barilo, kaj, tuj kiam ni estis inter facile auxdebla distanco, ARGxENTO haltis. Li diris:

- Vi devas auxskulti pri tio cxi, kuracisto, kaj la knabo rakontos, ke mi savis lian vivon, kaj ankaux sxipestris pro tio, certu pro tio. Kaj vi ne forgesos, ke mi faris bonajn farojn, ne pli grande ol tion, ke vi forgesos la malbonajn, tion cxi mi scias.

Post la diro, li reen pasxis, gxis li estis ekster auxdpovo, kaj sidis sur arbfundon kaj komencis fajfi. La kuracisto triste diris:

- Kiel vi enmetos, tiel vi trinkos, mia knabo.

Jen mi ekploris.

- Se ili turmentos min-

- Jacxjo, rapidu cxi tien, kaj ni kuros.

Mi diris:

- Kuracisto, mi honeste jxuris. Se okazos, ke ili turmentos min, mi eble diros, kie estas la sxipo, cxar mi gajnis la sxipon, parte per bona fortuno kaj parte per dangxera farado, kaj gxi restas en Desuna duonmareto, cxe la alsuna sablo kaj nur sub alta fluo.

La kuracisto ekvidis:

- Jen ARGxENTO!

ARGxENTO diris:

- Kion vi volas, kial vi forlasis la arbadomon, kial vi donis al mi la paperon de la insulo, tion mi ne scias, tiel kio?

- Mi ne pravas diri pli multe. Tenu la knabon proksiman al vi, kaj, kiam vi bezonos helpon, kriu.

Kaj s-ro VIGLEMO premas mian manon tra la barilo, kapsignis al ARGxENTO, kaj rapide ekiris en la arbaron.

LA SERCxO PRI LA RICxAJxOJ- LA VOJSIGNO DE SLIKO

Kiam ni estis solaj, ARGxENTO diris:

- Jacxjo, se mi savis vian vivon, vi savis mian; mi vidis, ke la kuracisto mansignis al vi por forkuri.

Estis diskuto pri la papero de la insulo. Alta arbo estis la cxefa signo. Post longa trairo, ni surterigxis cxe la busxo de la dua rivero. Kiam ni komencis piediri, malfacila, akvema tero kaj densaj kreskajxoj grande malrapidigis nian vojon; sed malgrande post tio la monteto farigxis malebena kaj sxtonema sub niaj piedoj, kaj la arbaro sxangxis sian karakteron kaj pli vastigxis. La anaro disvastigxis kiel ventumilo, kriante kaj saltante. Ni tiel antauxeniris trans duono da mejl*o kaj iris al la rando de la falegejo, kiam la homo plej maldekstra komencis kriegi, kiel pro teruro. Cxe la piedo de granda pin*arbo kaj turnita per verda rampanta kreskajxo, kiu jam ecx iomete levis kelkajn pli malgrandajn ostojn, homa ostaro kun kelkaj sxirajxoj da vestoj kusxis sur la tero. La viro perfekte rekte kusxis: la piedoj montris al unu vojo, kaj la manoj, levataj super la kapo kiel de nagxisto montris rekte kontrauxe. La kuiristo kriis:

- Tio cxi estas la vojsigno.

La vunditulo diris:

- Se iu ajn spirito iras, estas de SLIKO!

Alia diris:

- Iam li koleris, iam li kriis por rum*o, kaj iam li kantis "Dekkvin Viroj", sian solan kanton.

ARGxENTO diris:

- Cxesigu tiun diradon.

Malgraux la varmo suno, la sxtelistoj ne sole kuris kaj kriis tra la arbaro, sed tenis sin alflanke.

LA SERCxO PRI LA RICxOJ- LA VOCxO INTER LA ARBOJ

La altebenajxo, malebenigxante iomete sunsuben, la loko, kie ni jam haltis, donis vastan vidon de ambaux vojoj. ARGxENTO diris:

- Estas infanafacile trovi gxin nun.

Subite el la meso de la arboj antaux ni, mallauxta, alta, tremante vocxo ekkantis la konan kanton kaj vortojn:

Dekkvin viroj sur la kesto de mortul',
Jo-ho-ho kaj botelo da rum*'!

ARGxENTO diris:

- Iu ridas- iu, kiu estas el karno kaj sango, certigu vin pri tio.

La sxtelistoj ne movis sin, escepte de la okuloj en iliaj kapoj. Ricxjo elprenis sian libron de la Sanktaj Skriboj kaj lauxte pregxis. La resto tro timis por respondi. ARGxENTO diris:

- Estis resono. Tiel neniu iam vidis spiriton kun ombro; kial li havis resonon, mi volus scii.

Georgo grande trankviligxis.

- Tio estas vera.

Ne longatempe poste, auxdante neniun alian sonon, ili prendis la ilojn sur sin kaj denove ekiris, Georgo unue irante kun la nord*ilo de ARGxENTO. Estis bona, subcxiela iro sur la altajxo. La tria arbo levis sin proksime ducent-fut*a en la aero super densajxo de malaltaj arboj. ARGxENTO falpasxis, sonspirante sur la lambastono. Kaj subite, ne pli multaj ol dek jard*oj antaux ni, ni rigardis, ke ili haltis. Antaux ni estis granda foso, iomete antauxnelonge farita, cxar la flankoj jam falis kaj herbo kreskas en la malaltajxo. Iu jam trovis kaj sxtelis la ricxajxojn.

LA FALO DE ESTRO

ARGxENTO subdiris:

- Jacxjo, prenu tion, kaj atendu batalon.

Kaj li pasis al mi duoblebarela manpafilon. La sxtelistoj kun malbenoj kaj krioj komencis salti, unu post la alia, en la foson kaj fosi per la fingroj. Finfine Georgo sxajnis pensi, ke parolo helpos la aferojn:

- Kunuloj, estas solaj du ili: unu estas la maljuna lamulo, kiu kondukis nin tien cxi kaj erarigis nin pri tio cxi; la alia estas la ido, kies koron mi volas eltrancxi.

Subite tiam- KLAK! KLAK! KLAK!- tri pafoj ekbrilis en la densejo. La kuracisto kriis:

- Antauxen! Rapide, bonhomoj!

Cxe pli malferma loko de la ebenajxo ni vidis, ke la travivantoj forkuras al la sama vojo, laux kiu ili jam iris. Ni jam estis inter ili kaj la sxipetoj. Ni tial sidis por spiri, dum Alta Johano, visxante la vizagxon, malrapide iris al nia loko.

- Vi nur bontempe venis, mi pensas, pro mi kaj FALKID.

Poste ni malrapide iris suben, al kie la sxipidoj staris, la kuracisto rakontis, kio okazis. Bencxjo, dum longaj, solaj veturoj tra la insulo, trovis la ostaron; li trovis la ricxajxojn. Je tiu mateno, post lernis, ke mi estos en la malbonega malkontento, kiun li preparis por la malobeuloj, li kuris trans la tuta distanco al la sxtontruego de Bencxjo PAFLO, kaj ekiris trans la insulo, por cxeesti apud la pin*arbo. ARGxENTO diris:

- Ha, estis bonfortune por mi, ke mi havis junan FALKIDon.

ARGxENTO, kvankam preskaux morta pro lacego, prenis pelilon, kiel cxiuj ni, kaj baldaux poste ni rapide flugtusxis trans la glata maro. Malebenejeto iris de la sablo al la eniro de la sxtontruego. Supre, la terhavanto enkontris nin.

- Johano ARGxENTO, vi estas kontrauxlegxulego, sinjoro. Iu diris al mi, ke mi ne devu puni vin.

Post tio, ni cxiuj eniris la truegon. Tian vespermangxon ni havis, kun cxiuj miaj amikoj cxirkaux mi.

KAJ FINE

Je la morgauxa mateno, ni frutempe komencis labori, cxar la transporto de tiu grandega kvanto da oro proksimume transtera mejl*o al la sablo kaj de tie sxipide tri mejl*oj al la ORLANDO estis granda laboro por tia malgranda kvanto da homoj. ARGxENTO, mi devas diri, permesigxis tutan liberecon.

Ni celis la sxipon al la plej proksima sxipejo, cxar ni ne povus provi la hejmveturon sen pli multaj maristoj. Estis je sunsubiro, kiam ni sublasis la haltilon en tre bela duonmareto.

Sola Bencxjo PAFLO estis cxe la supro, kaj, kiam ni reiris en la sxipon, tiam li komencis kun multaj sxangxoj de la vizagxo fari konfeson: ARGxENTO foriris. La forlasinto planis lian forkuron per sxipido antaux kelkaj horoj, kaj li tiam certigis nin, ke li tiel faris, por savi niajn vivojn, kiujn ni certe perdus, se "tiu viro kun unu piedo restos en la sxipo".

Por mallongigi longan rakonton, ni gajnis kelkajn maristojn en la sxipon kaj bone veturis al nia lando. Cxiu el ni havis suficxan parton da la ricxajxoj, kaj uzis gxin sagxe aux malsagxe laux niaj estecoj.

La plej malbonaj songxoj, kiujn mi iam ajn havas, estas kiam mi auxdas la ondojn, kiam ili tondras cxe la marbordoj, aux eksidigxis en la lito kun la lauxta vocxo de Sxipestro SLIK en la oreloj: "Oraj moneroj, oraj moneroj!"

2017-04-08

Treasure Island / Insulo Ricxajxoj (fine)


(The following is a continuation of what was translated on my original blog: / La suba estas la dauxrigo de tiu, kiu mi tradukis cxe mi unua blog'o:


esperanto-unua.livejournal.com)



PART FOUR: The Stockade


> Parto IV: LA ĈIRKAŬBARILO





The Garrison in the Stockade

> LA FORTEJO EN LA ĈIRKAŬBARILO



AS soon as Ben Gunn saw the colours he came to a halt, stopped me by the arm, and sat down.

> Kiam Benĉjo PAFLO vidis la flagon en ĉirkaŭbarilo, li haltis, haltigis min ĉe mia brako kaj sidis.


"Now," said he, "there's your friends, sure enough. Why, in a place like this, where nobody puts in but gen'lemen of fortune, Silver would fly the Jolly Roger, you don't make no doubt of that. And when Ben Gunn is wanted, you know where to find him, Jim."

> - Nu, tie estas viaj amikoj. Komprenble, en loko kiel tiu ĉi, kie neniu eniras escepte de "bonuloj de bonfortuno", ARĜENTO montrus la "Gajan Roĝeron", vi ne dubu tion. Kaj, kiam oni volos Benĉjon PAFLOn, vi scias, kie li estas trovebla.


Here he was interrupted by a loud report, and a cannonball came tearing through the trees and pitched in the sand not a hundred yards from where we two were talking.

> Tiam ĉi li interompiĝis per laŭta pafbruo, kaj pilkego venis, disŝirante arbojn kaj ĵetis sin en la sablon, ne ĝis 100 jardoj de kie ni staris.


I moved from hiding-place to hiding-place, always pursued, or so it seemed to me, by these terrifying missiles.

> Mi movis min de kaŝejo al kaŝejo, ĉiam, tiel ŝajnis al mi, tiuj terurantaj ĵetaĵoj falis post mi.


But towards the end of the bombardment, though still I durst not venture in the direction of the stockade, where the balls fell oftenest, I had begun, in a manner, to pluck up my heart again.

> Je la fino de la bombardo, kvankam ni ne devis ekiri al la vojo de ĉirkaŭbarilo, kie la kugloj plej ofte falis, mi komencis rekuraĝiĝi.



The HISPANIOLA still lay where she had anchored; but, sure enough, there was the Jolly Roger--the black flag of piracy --flying from her peak.

> La ORLANDO kuŝadis, kie ĝi estis haltita; sed, sufiĉe certe, tie estis la "Gaja Roĝero", la nigra flago de maraj ŝteleco, fluganta ĉe la pinto.


And now, as I rose to my feet, I saw, some distance further down the spit and rising from among low bushes, an isolated rock, pretty high, and peculiarly white in colour.

> Kaj tiam, kiam mi levis min, mi vidis, iomete malproksime suba kaj levanta sin el arbetoj, izolitan rokon, iome alta kaj aparte blanka pri koloro.


Then I skirted among the woods until I had regained the rear, or shoreward side, of the stockade, and was soon warmly welcomed by the faithful party.

> Poste mi iris, kaŝante min inter la arbaroj, ĝis mi venis al la posta, aŭ marborda, flanko de la ĉirkaŭbarilo kaj baldaŭ ricevis bonvenon de la fideluloj.


I had soon told my story and began to look about me.

> Mi baldaŭ diris mian rakonton, kaj komencis rigardi ĉirkaŭ mi.


The slopes of the knoll and all the inside of the stockade had been cleared of timber to build the house, and we could see by the stumps what a fine and lofty grove had been destroyed.

> Oni fortranĉis la arbojn de la montflankoj kaj la tuta interno de la ĉirkaŭbarilo por konstrui la domon, kaj ni povis vidi pro la stumpoj kiel bona kaj alta arbaro detruiĝis.


The cold evening breeze, of which I have spoken, whistled through every chink of the rude building and sprinkled the floor with a continual rain of fine sand.

> La malvarma vespera venteto fajfis tra ĉiu trueto de la domo kaj ŝutetis sin sur la plankon per daŭrada pluvo de polvema sablo.


If we had been allowed to sit idle, we should all have fallen in the blues, but Captain Smollett was never the man for that.

> Se ĉiuj ni permesiĝus sedi vanaj, ni ĉiuj perdus kuraĝon, sed Ŝipestro ETETO ne estis tia homo.


Tired though we all were, two were sent out for firewood; the doctor was named cook; I was put sentry at the door.

> Lacajn, kiel ĉiuj ni estis, li sendis du por brulligno; li nomis la kuraciston kuiristo; li starigis min gardisto ĉe la pordo.


The rest had long been up and had already breakfasted and increased the pile of firewood by about half as much again when I was wakened by a bustle and the sound of voices.

> La restantaj longatempe estis vekaj kaj jam matenmanĝis kaj pligrandigis la brullignon per duono, kiam mi vekis per laboremo kaj la sono de voĉoj.


"Flag of truce!" I heard someone say;

> Mi aŭdis, ke iu diras:

- Flago de militĉeso! -


and then, immediately after, with a cry of surprise, "Silver himself!"

>kaj subite poste kun krio de miro:

- ARĜENTO mem!




SILVER'S EMBASSY

> LA AMBASADO DE ARĜENTO


It was still quite early, and the coldest morning that I think I ever was abroad in--a chill that pierced into the marrow.

> Estis ankoraŭ tre frue, kaj la plej malvarma mateno, en kiu, mi kredas, mi iam ajn estis - malvarmeco, kiu eniris al la osto. La ŝipestro estas en la enirejo, tenante sin garde el la vojo de malfidela pafo, se iu ajn tiel intencus.

"Cap'n Silver, sir, to come on board and make terms."
> - Ŝipestro ARĜENTO, sinjoro, por enŝipiĝi kaj fari kondiĉojn.

"Cap'n Silver! Don't know him,” cried the captain.
> La ŝipestro kriis:
- Ŝipestro ARĜENTO! Lin mi ne konas.

And we could hear him adding to himself, "Cap'n, is it? My heart, and here's promotion!"
> Kaj ni povis aŭdi, ke li aldonis al si:
- Ho mia koro, jen altigo!

Long John answered for himself. "Me, sir. These poor lads have chosen me cap'n, after your desertion, sir"-- laying a particular emphasis upon the word "desertion." "We're willing to submit, if we can come to terms.”
> Alta Johano respondis por si:
- Mi, sinjoro. Tiuj ĉi kompatindaj bonuloj selektis min ŝipestro post via forlasigo, sinjoro - (donante substrekon al la vorto "forlasigo".) - Ni volus submeti, se ni povos konsenti pri kondiĉoj.

Captain Smollett said, "If there's any treachery, it'll be on your side, and the Lord help you."
> Ŝipestro Eteto diris:
- Se estus malfideleco, tio estos el via flanko, kaj la Sinjoro helpu vin.

Then he advanced to the stockade, threw over his crutch, got a leg up, and with great vigour and skill succeeded in surmounting the fence and dropping safely to the other side.
> Tiam li venis al la ĉirkaŭbarilo, ĵetis la lambastonon trans ĝi, ĵetis kruron super ĝi, kaj per granda forteco kaj lerteco sukcedis sidi sur la ĉirkaŭbarilon kaj falis sen difekto al la alia flanko.

I had crept up behind the captain, who had now seated himself on the threshold, with his elbows on his knees, his head in his hands.
>  Mi ŝtelpaŝis post la ŝipestro, kiu jam sidis sur la sojlo, kun la kubitoj sur la genuoj, la kapo en la manoj.

He was tricked out in his best; an immense blue coat, thick with brass buttons, hung as low as to his knees, and a fine laced hat was set on the back of his head.
> ARĜENTO portis la plej bonajn vestojn: grandegan bluan mantelon, dika pro orkoloraj butonoj, pendis malalte al la genuoj, kaj bonegan ĉapelon kun bela rando sidas sur la kapo.

"You ain't a-going to let me inside, cap'n?" complained Long John. "It's a main cold morning, to be sure, sir, to sit outside upon the sand."
> Alta Johano plendis:
- Ĉu vi ne permesas, ke mi eniru, ŝipestro? Estas forte malvarma mateno, certas, sinjoro, por sidi sur la sablo.

"Why, Silver," said the captain, "if you had pleased to be an honest man, you might have been sitting in your galley.
> - Ho ARĜENTO, se vi volis esti honestulo, vi povus side en la kuirejo de la ŝipo.

"Well, here it is," said Silver. "We want that treasure, and we'll have it--that's our point! You would just as soon save your lives, I reckon; and that's yours. You have a chart, haven't you? Now, I never meant you no harm, myself."
> - Nu, komprenu. Ni volas la riĉaĵojn, kaj ni ja havos ĝin - tio estas la afero. Vi havas paperon de la insulo, ĉu? Nun, mi mem neniam intencas al vi vundon.

Interrupted the captain. "We know exactly what you meant to do, and we don't care, for now, you see, you can't do it. And what's more, I would see you and him and this whole island blown clean out of the water into blazes first.”
> La ŝipestro interrompis:
- Ni vere scias tion, kion vi intencis fari; kaj ni ne zorgas pri ĝi, ĉar nun, kompreneble, vi ne povas fari ĝin. Kaj pli grave, mi volus vidi vin kaj tiun ĉi tutan insulon pafegatan ja el la akvo.

This little whiff of temper seemed to cool Silver down. Silver resumed, “Either you come aboard along of us, once the treasure shipped, and then I'll give you my affy-davy, upon my word of honour, to clap you somewhere safe ashore. Or if that ain't to your fancy, some of my hands being rough and having old scores on account of hazing, then you can stay here, you can. We'll divide stores with you, man for man.”
> Tiu spiro de kolero ŝajnis trankviligi ARĜENTOn. Li daŭrigis:
- Aŭ vi enŝipiĝos kun ni post la riĉaĵaro, kaj, post tiam, mi donos al vi mian propran ĵuresprimon, ke mi elŝipos vin sendanĝere sur la tero. Aŭ, se tio ne plaĉas al vi, ĉar iom da miaj maristoj estas mallertaj kaj havas malnovajn dezirojn pri venĝo por puni, vi povos resti tie ĉi, ja povos. Ni dividos la necesaĵojn al vi egale po ĉiu.

"Now you'll hear me. If you'll come up one by one, unarmed, I'll engage to clap you all in irons and take you home to a fair trial in England.
> - Nun vi aŭskultu min: se vi venos, ĉiu sola, mi komencos enkateni ĉiujn vin kaj konduki vin al justa juĝejo.

Silver's face was a picture; his eyes started in his head with wrath. "Who'll give me a hand up?" he roared.
> La okuloj de ARĜENTO saltis en la kapon pro kolero. Li brulis:
- Kiu helpos min stari?

Not a man among us moved.
> Neniu inter ni movis sin.

Growling the foulest imprecations, he crawled along the sand till he got hold of the porch and could hoist himself again upon his crutch.
> Subdirante la plej malbonegajn malbenojn, li rampis sur la sablo, ĝis li ektenis la ŝtuparon kaj povis levi sin denove sur la lambastonon.

And with a dreadful oath he stumbled off, ploughed down the sand.
> Kaj, kun terura ĵuro, li iris preskaŭ falante, puŝis sin sur la sablo, kaj tuj foriris inter la arboj.


PART FIVE--My Sea Adventure
> Parto V: MIA MARA AVENTURO

How My Sea Adventure Began
> TIEL MI KOMENCIS LA MARAN AVENTURON

After dinner the squire and the doctor sat by the captain's side awhile in consultation...
> Post manĝotempo, la terhavanto kaj la kuracisto sidis ĉe la flanko de la ŝipestro en tempo de konsilado.

and when they had talked to their hearts' content, it being then a little past noon, the doctor took up his hat and pistols, girt on a cutlass, put the chart in his pocket, and with a musket over his shoulder crossed the palisade on the north side and set off briskly through the trees.
> Kiam ili sufiĉe parolis, estante malgranda tempo post la tagmezo, la kuracisto prenis ĉapelon kaj manpafilojn, ligis glavon al si, metis la paperon de la insulo en poŝon, transiris la ĉirkaŭbarilon nord'e, kaj rapide ekiris inter la arboj.

"I take it," replied I, "the doctor has his idea; and if I am right,
he's going now to see Ben Gunn."
> Mi diris:
- Se mi pravas, li iras por vidi Benĉjon PAFLOn.

But in the meantime, the house being stifling hot and the little patch of sand inside the palisade ablaze with midday sun, I began to get another thought into my head, which was not by any means so right.
> Intertempe, la domo estante varma al senspiro, kaj loketo de sablo en la ĉirkaŭbarilo brulante pro tagmeza suno, mian kapon eniris alia penso, kiu ne estis tiel prava.

I was a fool, if you like, and certainly I was going to do a foolish,
over-bold act.... I was to go down the sandy spit that divides the anchorage on the east from the open sea, find the white rock I had observed last evening, and ascertain whether it was there or not that Ben Gunn had hidden his boat.
> Mi estis malsaĝulo, se tio plaĉas al vi, kaj, certe, mi faros malsaĝan, tro kuraĝan agon: mi iros al la sablolango, kiu dividis la haltilejon de la ŝipo ĉe la orienta flanko kaj la vastan maron, trovos la blankan rokon, kiun mi rimarkis hieraŭ vespere, kaj certigos, ĉu estis tie, kie Benĉjo PAFLO kaŝis sian ŝipeton.

I took my way straight for the east coast of the island, for I was determined to go down the sea side of the spit to avoid all chance of observation from the anchorage.
> Mi iris rekte al la orient'a bordo de la insulo, ĉar mi intencis malsupreniri laŭ la mara flanko de la sablolango por eviti ĉiun okazeton pri videbleco el la haltilejo de la ŝipo.

Behind me was the sea, in front the anchorage.
> Post mi estis la maro, antaŭe la haltilejo.

Alongside lay one of the gigs, Silver in the stern-sheets--him I could
always recognize.
> Apud ĝi estis unu ŝipeto, ARĜENTO ĉe la malantaŭo - mi ĉiam povis rekoni lin.

Soon after, the jolly-boat shoved off and pulled for shore.
> Baldaŭ poste, la ŝipeto eliris al la marbordo.

The white rock, visible enough above the brush, was still some eighth of a mile further down the spit, and it took me a goodish while to get up with it, crawling, often on all fours, among the scrub.
> La blanka roko, sufiĉe videbla super la densejo, staris ankoraŭ okone da mejl'o laŭ la sablolango, kaj mi venis al ĝi post longa tempo, rampante, ofte ambaŭ piede kaj mane, inter la pikemaj arbetoj.

And in the centre of the dell, sure enough, a little tent of goat-skins.
> En la mezo de la valo, certe, estis kovrilo el kapr'oledo.

I dropped into the hollow, lifted the side of the tent, and there was Ben Gunn's boat--home-made if ever anything was home-made; a rude, lop-sided framework of tough wood, and stretched upon that a covering of goat-skin, with the hair inside.
> Mi malsupreniris en truon, levis la flankon de la kovrilo, kaj tie estis la ŝipeto de Benĉjo PAFLO - ne lerte farita, se iam ajn io tiel estas: kruda, malebena framo el forta lignaĵo, kaj, sur tio, kovro el kapr'oledo, la haroj internen.

I had not then seen a coracle, such as the ancient Britons made, but I have seen one since, and I can give you no fairer idea of Ben Gunn's boat than by saying it was like the first and the worst coracle ever made by man.
> Mi tiam ne vidis ŝipeton, kiel la antikvaj Britonoj faris, sed mi vidis unu post tiam, kaj mi ne povas doni al vi nenian pli bonan ideon pri la ŝipeto de Benĉjo PAFLO, ol per diri, ke ĝi estis kiel la unua kaj plej malbona el ili, kiun iu ajn homo iam ajn faris.

In the meantime I had taken another notion.... This was to slip out under cover of the night, cut the HISPANIOLA adrift, and let her go ashore where she fancied.
> Intertempe, mi havis alian ideon: tio estas, ke mi ŝteliros, kaŝate per la nokto, tranĉos la ORLANDOn forlasanta, kaj lasos, ke ĝi surbordiĝos al tie, kie ĝi volus.

The ebb had already run some time, and I had to wade through a long belt of swampy sand, where I sank several times above the ankle, before I came to the edge of the retreating water, and wading a little way in, with some strength and dexterity, set my coracle, keel downwards, on the surface.
> La tajda refluo jam agis longatempe, kaj mi devis piediri tra longa zono de malpura sablo, kie mi malleviĝis kelkfoje super la maleolo, antaŭ ol mi venis al la bordo de la akvo refluanta, kaj, piediri iomete en la akvon per iom da forteco kaj lerteco, metis la ŝipeton sur la supraĵon.

The ebb had already run some time, and I had to wade through a long belt of swampy sand, where I sank several times above the ankle, before I came to the edge of the retreating water, and wading a little way in, with some strength and dexterity, set my coracle, keel downwards, on the surface.
> La refluo jam laboris longatempe, kaj mi devis piediri tra longa loko el malpura sablo, kie mi malleviĝis kelkfoje super la piedradikoj, antaŭ ol mi venis al la bordo de la akvo refluanta, kaj, piediri iomete en la akvon per iom da forteco kaj lerteco, metis la ŝipeton sur la supraĵon.



The Ebb-tide Runs
> LA REFLUO IRAS
> LA VETURO DE LA HAŬTŜIPETO

THE coracle—as I had ample reason to know before I was done with her—was a very safe boat for a person of my height and weight, both buoyant and clever in a seaway; but she was the most cross-grained, lop-sided craft to manage.
> La "haŭtŝipeto" - tiel mi havis sufiĉan kaŭzon por scii antaŭ ol mi finis la laboron per ĝi - estis tre sendanĝera ŝipeto por homo de mia alteco kaj pezeco, ambaŭ surakvebla kaj marinda; sed ĝi estis la plej disirema, malebena marveturilo por turni.

By good fortune, paddle as I pleased, the tide was still sweeping me down.
> Bonfortune, iel ajn mi puŝis per pelilo, la refluo ankoraŭ kondukis min.

The hawser was as taut as a bowstring, and the current so strong she pulled upon her anchor.
> La ligŝnurego estis tiel tirita kiel ŝnuro de pafarko, kaj la fluo tiel forta, ke la ŝipo tiris for de la haltilo.

With that I made my mind up, took out my gully, opened it with my teeth, and cut one strand after another, till the vessel swung only by two.
> Kun tio, mi faris la intencon kaj prenis saketon, malfermis ĝin per la dentoj kaj tranĉis unu post la alian ŝnureron, ĝis la ŝipo estis ligata nur per du.

One I recognized for the coxswain's, Israel Hands, that had been Flint's gunner in former days.
> En la tuta tempo, mi aŭdis la sonon de du laŭtaj voĉoj el la ŝipestrejo; mi rekonis unu kiel de la turnisto Izrael MAN, kiu estis la pafisto de SLIKO en tagoj pasintaj.

On shore, I could see the glow of the great camp-fire burning warmly through the shore-side trees.
> Sur la marbordo, mi povis vidi la ruĝbrilon de la granda fajro, brulante varmete tra la arboj.

But, indeed, from what I saw, all these buccaneers were as callous as the sea they sailed on.
> Tamen, vere el tio, kion mi vidis, ĉiuj tiuj marŝtelistoj estis tiel nesentemaj kiel la maro, sur kiu ili veturis.

I felt the hawser slacken once more, and with a good, tough effort, cut the last fibres through.
> Mi sentis, ke la ŝnurego denove liberetiĝas, kaj, per bona, forta peno, tranĉis la ŝnurerojn restantajn.

Since I found I could not push the coracle directly off, I now shoved straight astern.
> Ĉar mi trovis, ke mi ne tuj povis forpuŝi la haŭtŝipeton, mi puŝis ĝin rekte al la malantaŭo.

Just as I gave the last impulsion, my hands came across a light cord that was trailing overboard across the stern bulwarks.
> Tiam, kiam mi faris la lastan puŝon, miaj manoj trovis ŝnuron, kiu pendis de la flanko trans la malantaŭaj muroj.

It was at first mere instinct, but once I had it in my hands and found it fast, curiosity began to get the upper hand, and I determined I should have one look through the cabin window.
> Komence estis per natura sento, sed, kiam mi havis ĝin en miaj manoj kaj eltrovis, ke ĝi estas ligita, scivolemo superregis, kaj mi intencis, ke mi havos rigardeton tra la fenestro de la ŝipestrejo.

Until I got my eye above the window-sill I could not comprehend why the watchmen had taken no alarm.
> Ĝis tiam, kiam mi levis unu okulon super la fenestro, mi ne povis kompreni, kial la gardantoj ne vekegis sin.

One glance, however, was sufficient; it showed me Hands and his companion locked together in deadly wrestle, each with a hand upon the other's throat.
> Unu rigardeto estis sufiĉa; ĝi montris al mi MAN-on kun kunulo, forte tenante unu la alian per morta lukto, ĉiu kun mano sur la gorĝo de la alia.

I dropped upon the thwart again, none too soon, for I was near overboard.
> Mi lasis min denove sur la haŭton, ne tro baldaŭ, ĉar mi estis preskaŭ en la maro.

I was just thinking how busy drink and the devil were at that very moment in the cabin of the HISPANIOLA, when I was surprised by a sudden lurch of the coracle.
> Kiam mi pensis, kiel okupataj estas la trotrinkeco kaj la malsanktulo, tiam en la ŝipestrejo de la ORLANDO, tiam mi miris pro subita movo de la haŭtŝipeto.

The current had turned at right angles, sweeping round along with it the tall schooner and the little dancing coracle.
> La fluo ŝanĝiĝis angule, kondukante kun si la ŝipon kaj la malgrandan haŭtŝipeton resaltantan.

It went spinning through the narrows for the open sea.
> Ĝi rondoturnis sin tra la striktaj lokoj al la vasta maro.

I lay down flat in the bottom of that wretched skiff and devoutly recommended my spirit to its Maker.
> Mi kuŝis sur la fundo de tiu ŝipetaĉo kaj pie lasis mian spiriton al ĝia Kreinto.

I had scarce time to think.
> Mi preskaŭ ne havis tempon por pensi.

With one hand I caught the jib-boom, while my foot was lodged between the stay and the brace.
> Per mano mi kaptis la antaŭan branĉon, kaj piedo staris sur la subtenilo.

And as I still clung there panting, a dull blow told me that the schooner had charged down upon and struck the coracle and that I was left without retreat on the HISPANIOLA.
> Kaj, dum mi staris sprireganta tie, mi sentis frapon, kiu diris al mi, ke la ŝipo jam kontraŭis kaj frapis la haŭtŝipeton, kaj ke mi estis sen forkuro sur la ORLANDO.



I Strike the Jolly Roger
> MI SUBENLASIS LA "GAJAN ROĜERON"

Now I lost no time, crawled back along the bowsprit, and tumbled head foremost on the deck.
> Nun mi ne atendis, rampis laŭ la antaŭarbo kaj falis kapantaŭe sur la plankon.

I was on the lee side of the forecastle, and the mainsail, which was still drawing, concealed from me a certain portion of the after-deck.
> Mi staris ĉe la antaŭo, kaj la ĉefa venttuko, kiu estas plena per vento, kaŝis parton de la malantaŭa planko.

The whole ship gave a sickening heave and shudder, and at the same moment the main-boom swung inboard, the sheet groaning in the blocks, and showed me the lee after-deck.
>La tuta ŝipo donis malsanigan levon kaj tremegon, kaj tiam la branĉo de la meza arbo balancis mezen kaj montris al mi la malantaŭan plankon.

There [he was], sure enough.... Israel Hands propped against the bulwarks, his chin on his chest, his hands lying open before him on the deck.
> Tie certe estis la gardulo: kuŝante sur la dorso, Izrael MAN, kapo sur la flanko de la sipo, kapo sur la brusto, kaj la malfermaj manoj kuŝantaj antaŭ li sur la planko.

While I was thus looking and wondering, in a calm moment, when the ship was still, Israel Hands turned partly round and with a low moan.
> Dum mi tiel rigardis kaj pensis, en trankvila tempeto, kiam la ŝipo estis senmova, Izrael MAN iome turnis sin kun mallaŭta ĝemo.

"Well," said I, "I've come aboard to take possession of this ship, Mr. Hands; and you'll please regard me as your captain until further notice.... By the by," I continued, "I can't have these colours."
> Mi diris:
- Ho, mi venis enŝipe por posedi la ŝipon, s-ro MAN. Kaj vi konsideros min via ŝipestro ĝis alia esprimo. Intertempe, mi ne povas havi tiajn kolorojn.

And again dodging the boom, I ran to the colour lines, handed down their cursed black flag, and chucked it overboard.
> Kaj, denove irante sub la branĉo, mi kuris al la ŝnuro de la koloroj, subenigis la nigrajn kolorojn malbenajn, kaj ĵetis ilin en la maron.

"I reckon," he said at last, "I reckon, Cap'n Hawkins, you'll kind of want to get ashore now.... Now, look here, you gives me food and drink and a old scarf or ankecher to tie my wound up, you do, and I'll tell you how to sail her."
> Fine li diris:
- Mi pensas, Ŝipestro FALKID, ke vi nun volas veturi al la tero. Nun, kompreneble, vi donu al mi manĝon kaj trinkon kaj malnovan tukon por volvi la vundon, certe, kaj mi diros al vi la kielon por di(s)rekti ĝin.

"I mean to get into North Inlet and beach her quietly there."
> - Mi intencas iri en la nord'an duonmaron kaj mallaŭte surterigi ĝin sur la marbordon.

"I haven't no ch'ice"
> - Mi havas nenian elekton!

We struck our bargain on the spot.
> Ni tuj konsentis.

With my aid, Hands bound up the great bleeding stab he had received in the thigh, and after he had eaten a little and had a swallow or two more of the brandy, he began to pick up visibly, sat straighter up, spoke louder and clearer.
> Kun mia helpo, MAN metis tukon ĉirkaŭ la grandan tranĉon sangantan, kiun li jam havis en la kruro, kaj, post li manĝis iomete, li videble komencis resanigi, sidis kaj pli laŭte kaj klare parolis.

Soon we were past the high lands and bowling beside low, sandy country, sparsely dotted with dwarf pines, and soon we were beyond that again and had turned the corner of the rocky hill that ends the island on the north.
> Ni baldaŭ pasis la altan teron kaj iris proksime al la malalta, sabla tero kun maldensaj pin'arbetoj, kaj ni baldaŭ pasis tion, kaj ĉirkaŭpasis la angulon de la ŝtona monteto, kiu finis la insulon ĉe la nord'o.

I should, I think, have had nothing left me to desire but for the eyes of the coxswain as they followed me derisively about the deck and the odd smile that appeared continually on his face.
> Mi devis havi nenian alian deziron, tiel mi pensis, sed la okuloj de la turnisto rideme iris post mi ĉirkaŭ la planko, kaj konstante estis malordinara rideto sur lia vizaĝo.



ISRAEL HANDS
> IZRAEL MAN

The coxswain told me how to lay the ship to.
>La di(s)rektisto instruis min por turni la‭ ‬ŝipon.‭

Said he at length, “To put it straight, do you take it as a dead man is dead for good, or do he come alive again?"
> ‬Post longa tempo li diris:
-‎ ‏Por klare diri:‭ ‬ĉu vi pensas,‭ ‬ke mortulo estas‭ ‬ĉiam morta,‭ ‬aŭ‭ ‬ĉu li denove vivos‭?

"You can kill the body, Mr. Hands, but not the spirit."
> -‎ ‏Vi povas mortigi la korpon,‭ ‬s-ro MAN,‭ ‬sed ne la spiriton.

“And now, you've spoke up free, and I'll take it kind if you'd step down into that there cabin and get me a—well, a—shiver my timbers! I can't hit the name on 't; well, you get me a bottle of wine."
> -‎ ‏Kaj nun vi libere parolis,‭ ‬kaj estos afable al mi,‭ ‬se vi subiros en tiun ŝipestrejon kaj venigi al mi botelon da vino,‭ ‬Jaĉjo.

I entirely disbelieved it. The whole story was a pretext.
> Mi ne kredis tion‭; ‬la tuta diro estis la komenco de malvero.‭

"Some wine?" I said. "Far better. But I'll have to dig for it."
‬> Mi diris:
-‎ ‏Vino‭? ‬Tre pli bone‭! ‬Sed mi devos serĉi‭ ‬ĝin.

With that I scuttled down the companion with all the noise I could, slipped off my shoes, ran quietly along the sparred gallery, mounted the forecastle ladder, and popped my head out of the fore companion.
> Post tio,‭ ‬mi paŝis laŭ la‭ ‬ŝtuparo tiel laŭte,‭ ‬kiel mi povis‭; ‬mi forprenis la‭ ‬ŝuojn,‭ ‬mallaŭte kuris tra la‭ ‬ŝipo kaj rigardis el la supraĵo de la antaŭa‭ ‬ŝtuparo.‭

In half a minute he had reached the port scuppers and picked, out of a coil of rope, a long knife, or rather a short dirk, discoloured to the hilt with blood. He looked upon it for a moment, thrusting forth his under jaw, tried the point upon his hand, and then, hastily concealing it in the bosom of his jacket, trundled back again into his old place against the bulwark.
> ‬Baldaŭ li iris kaj prenis el‭ ‬ŝnuraj rondoj longan tranĉilon.‭ ‬Li rigardis‭ ‬ĝin tempeton,‭ ‬provis la supraĵon sur mano‭ ‬kaj,‭ ‬post tio,‭ ‬li rapide kaŝis‭ ‬ĝin sub sia ĉemizo kaj reiris al sia unua loko‭ ‬ĉe la muro de la‭ ‬ŝipo.‭ ‬

It was plain that I was meant to be the victim.
> Estis klare,‭ ‬ke mi estos la mortigoto.‭

We both desired to have her stranded safe enough, in a sheltered place, and so that, when the time came, she could be got off again with as little labour and danger as might be; and until that was done I considered that my life would certainly be spared.
> ‬Tamen ambaŭ ni volis,‭ ‬ke la‭ ‬ŝipo estos sendanĝere sur la marbordo‭; ‬ĝis tio estos plenumita,‭ ‬mi pensis,‭ ‬ke li konservos mian vivon.‭ ‬

I had stolen back to the cabin, slipped once more into my shoes, and laid my hand at random on a bottle of wine, and now, with this for an excuse, I made my reappearance on the deck.
> Mi‭ ‬ŝteliris en la ŝipestrejon,‭ ‬reprenis la‭ ‬ŝuojn,‭ ‬hazarde prenis botelon da vino kaj reiris sur la plankon.‭

Then he lay quiet for a little, and then, pulling out a stick of tobacco, begged me to cut him a quid.
> ‬Post tio,‭ ‬li elprenis bastonon da tabako kaj petis,‭ ‬ke mi tranĉos pecon.‭ ‬Mi diris:

“If I was you and thought myself so badly, I would go to my prayers like a Christian man.
> -‎ ‏Se mi estus vi,‭ ‬mi diros preĝojn,‭ ‬kiel Kristano.‭

“You've lived in sin and lies and blood
> ‬Vi vivis en peko kaj malveraĵoj kaj sango.

He, for his part, took a great draught of the wine and spoke with the most unusual solemnity.
> Li‭ ‬poste‭ ‬trinkis grandan gluton da vino kaj parolis kun tre neordinara malrideco:

“Well, now I tell you, I never seen good come o' goodness yet.”
> -‎ ‏Nu,‭ ‬mi diros al vi,‭ ‬mi neniam vidis bonaĵon deveni el boneco antaŭ nun.‭ ‬Vi simple faru laŭ miaj ordonoj,‭ ‬Ŝipestro FALKID,‭ ‬kaj ni finos la veturon,‭ ‬kaj‭ ‬ĉio estos plenumita.

Right before us, at the southern end, we saw the wreck of a ship in the last stages of dilapidation.
> Rekte antaŭ ni,‭ ‬ni vidis la ruinon de‭ ‬ŝipo.‭

"Now," said Hands, "look there; there's a pet bit for to beach a ship in.
> ‬MAN diris:
-‎ ‏Tie estas bona loko por surterigi‭ ‬ŝipon.‭

“Starboard a little—so—steady—starboard—larboard a little—steady—steady!"
> ‬Dekstren iomete -‭ ‬tiel -‭ ‬rekte -‭ ‬dekstren -‭ ‬maldekstren -‭ ‬rekte -‭ ‬rekte‭!

The HISPANIOLA swung round rapidly and ran stem on for the low, wooded shore.
> La ORLANDO rapide balancis kaj iris sur la arbaran marbordon.‭ ‬

But, sure enough, when I looked round, there was Hands, already half-way towards me, with the dirk in his right hand.
> Sed,‭ ‬certe,‭ ‬kiam mi rigardis,‭ ‬tie estis MAN,‭ ‬jam duone al mi,‭ ‬kun la tranĉilo en la dekstra mano.‭

At the same instant, he threw himself forward and I leapt sideways towards the bows.
> ‬Kiam li‭ ‬ŝovis sin al mi,‭ ‬mi saltis al la antaŭo.‭

I stopped, drew a pistol from my pocket, took a cool aim, though he had already turned and was once more coming directly after me, and drew the trigger. The priming was useless with sea-water.
> ‬Mi prenis manpafilon el poŝo,‭ ‬bone celumis,‭ ‬kvankam li jam turnis sin kaj denove venis rekte al mi.‭ ‬Mi tiris la ellasilon -‭ ‬la pulvo estis senutila pro marakvo.

Well, while things stood thus, suddenly the HISPANIOLA struck, staggered, ground for an instant in the sand, and then, swift as a blow, canted over to the port side till the deck stood at an angle of forty-five degrees and about a puncheon of water splashed into the scupper holes and lay, in a pool, between the deck and bulwark.
> Dum aferoj estis tiaj,‭ ‬subito la ORLANDO batis,‭ ‬falpaŝis,‭ ‬mallongatempe frikis kontraŭ la sablo kaj tiam tre rapide faletis dekstren,‭ ‬ĝis la ferdeko restis je angulmezuro da kvardek kvin grad'oj,‭ ‬kaj‭ ‬ŝpruco da akvo saltis kaj restis inter la muro kaj la planko.‭ ‬

We were both of us capsized in a second, and both of us rolled, almost together, into the scuppers.
> Ni tuj falis kaj kune flankturnis kontraŭ la muron.‭

Quick as thought, I sprang into the mizzen shrouds, rattled up hand over hand, and did not draw a breath till I was seated on the cross-trees.
> ‬Tre rapide mi saltis en la mezan‭ ‬ŝnuraron,‭ ‬balancante rampis per la manoj kaj ne spiris,‭ ‬ĝis mi sidis‭ ‬sur la branĉoj.‭ ‬

Now that I had a moment to myself, I lost no time in changing the priming of my pistol, and then, having one ready for service, and to make assurance doubly sure, I proceeded to draw the load of the other and recharge it afresh from the beginning.
> Tiam,‭ ‬kiam mi havis tempeton,‭ ‬mi ne prokrastis por‭ ‬ŝanĝi la pulvon de la pafilon,‭ ‬kaj,‭ ‬post tio,‭ ‬kun unu preta kaj por esti duoble certa,‭ ‬mi forprenis la kuglon el la alia kaj remetis‭ ‬ĝin.

And after an obvious hesitation, he also hauled himself heavily into the shrouds, and with the dirk in his teeth, began slowly and painfully to mount.
> Post klara atendo,‭ ‬MAN forte saltis en la‭ ‬ŝnuraron kaj,‭ ‬kun la tranĉilo en la buŝo,‭ ‬li malrapide kaj dolore komencis supreniri.‭

"One more step, Mr. Hands," said I, "and I'll blow your brains out!”
> ‬Mi diris:
-‎ ‏Unu aldonitan paŝon,‭ ‬s-ro MAN,‭ ‬kaj mi pafos vian kapon‭!

In order to speak he had to take the dagger from his mouth, but in all else he remained unmoved.
> Por paroli,‭ ‬li devis preni la tranĉilon el la buŝo,‭ ‬sed alie senmove staris.

“I reckon I'll have to strike, which comes hard, you see, for a master mariner to a ship's younker like you, Jim."
> -‎ ‏Mi pensas,‭ ‬ke mi devas cedi,‭ ‬kio estas malfacila por lerta maristo al komenculo,‭ ‬kiel vi,‭ ‬Jaĉjo.

Something sang like an arrow through the air; I felt a blow and then a sharp pang, and there I was pinned by the shoulder to the mast. In the horrid pain and surprise of the moment—I scarce can say it was by my own volition, and I am sure it was without a conscious aim—both my pistols went off, and both escaped out of my hands. With a choked cry, the coxswain loosed his grasp upon the shrouds and plunged head first into the water.
> Io fajfis tra la aero‭; ‬mi sentis baton kaj tiam fortan doloron,‭ ‬kaj tie mi estis fiksata tra la‭ ‬ŝultro al la masto.‭ ‬En la terura doloro de la tempo -‭ ‬mi ne povas diri,‭ ‬ke tio estis pro mia volo,‭ ‬kaj mi certas,‭ ‬ke tio estis sen celumo -‭ ‬ambaŭ pafiloj pafis,‭ ‬kaj ambaŭ falis el miaj manoj.‭ ‬Kun krio ĉesanta en la gorĝo,‭ ‬la di(s)rektisto lasis siajn manojn de la‭ ‬ŝnuraro kaj falis kapantaŭe en la akvon.



PIECES OF EIGHT
> ORAJ MONEROJ

Owing to the cant of the vessel, the masts hung far out over the water, and from my perch on the cross-trees I had nothing below me but the surface of the bay.
> Pro la malebeneco de la ŝipo, la arboj de la ŝipo pendis malproksime super la akvo, kaj, de mia loko sur la kruco, mi havis nenion sub mi escepte de la supraĵo de la duonmareto.

The dirk, where it had pinned my shoulder to the mast, seemed to burn like a hot iron.
> La tranĉilo, kie ĝi ligis mian ŝultr'on al la arbo, ŝajnis brulvundi min, kiel fajrobastono.

It was my first thought to pluck forth the dirk, but either it stuck too hard or my nerve failed me, and I desisted with a violent shudder.
> Mi komence pensis, ke mi tiros la tranĉilon el la ŝultr'o; kaj mi ĉesis kun tremego.

Oddly enough, that very shudder did the business.
> Malordinare, tiu tremego sukcedis.

It held me by a mere pinch of skin, and this the shudder tore away.
> La tranĉilo tenis min per malgranda faldeto de haŭto, kaj tion la tremego ŝiris.
I went below and did what I could for my wound.
> Mi iris suben kaj faris tion, kion mi povis, por la vundo.

The evening breeze had sprung up...and the idle sails to rattle to and fro.
> La vespera venteto ekblovis, kaj la toloj neuzataj komencis klaki.

By this time the whole anchorage had fallen into shadow.
> Nun la tuta haltejo kovriĝis per ombro.

It seemed shallow enough, and holding the cut hawser in both hands for a last security, I let myself drop softly overboard.
> La akvo ŝajnis sufiĉe malprofunda, kaj, tenante la ŝnuregon en ambaŭ manoj pro forteco, mi lasis, ke mi falas trans la flankon.

At least, and at last, I was off the sea, nor had I returned thence empty-handed.
> Almenaŭ kaj finfine mi estis for de la maro, kaj mi revenis ne sen gajno.

So thinking, and in famous spirits, I began to set my face homeward for the block house and my companions.
> Tiel pensante kaj kun spirito bona, mi ekiris hejmen al la arbadomo kaj miaj kunuloj.

The dusk had come nigh hand completely, and as I opened out the cleft between the two peaks, I became aware of a wavering glow against the sky, where, as I judged, the man of the island was cooking his supper before a roaring fire.
> La mallumo jam tute proksimiĝis, kaj, kiam mi pasis la spacon inter du altaj lokoj, mi ekvidis ruĝbrilon briletantan en laĉielon, kie, mi decidis, la insululo kuiras vespermanĝon super fajro granda.

It had not been our way to build great fires.
> Fari grandajn fajrojn ne estis nia kielo.

To make assurance surer, I got upon my hands and knees and crawled, without a sound, towards the corner of the house.
> Por certigi certecon, mi rampis per manoj kaj genuoj sen sono al la angulo de la domo.

In the meantime, there was no doubt of one thing; they kept an infamous bad watch.
>Intertempe estis nenia dubo pri tio: ili tenas tre malbonan gardon.

By this time I had got to the door and stood up.
> Ĝis tiu tempo, mi venis al la pordo kaj staris.

With my arms before me I walked steadily in.
> Kun la manoj antaŭ mi, mi eniris.

And then, all of a sudden, a shrill voice broke forth out of the darkness:
"Pieces of eight! Pieces of eight!
> Kaj tiam subite, akra voĉo eksonis tra la mallumo:
- Oraj moneroj! Oraj moneroj!

Silver's green parrot, Captain Flint!
> La verda papag'o de ARĜENTO, Ŝipestro Slik!

...and with a mighty oath, the voice of Silver cried, "Who goes?"
> Kaj kun forta malbeno, la voĉo de ARĜENTO kriis:
- Kiu venas?

I turned to run, struck violently against one person, recoiled, and ran full into the arms of a second, who for his part closed upon and held me tight.
> Mi turnis min por kuri, malfeliĉe renkontis unu homon kaj kuris plenrapide en la manojn de alia, kiu mem fermis kaj retenis min.

And one of the men left the log-house and presently returned with a lighted brand.
> Unu el la viroj iris el la arbadomo kaj revenis kun brulbastono.



> PARTO VI: ŜIPESTRO ARĜENTO


In the Enemy's Camp
> EN LA LOĜEJO DE LA MALAMIKOJ



The pirates were in possession of the house and stores.
> La ŝtelistoj gajnis la domon kaj manĝaĵojn.

I could only judge that all had perished.
> Mi devis pensi, ke ĉiuj mortis.

The parrot sat, preening her plumage, on Long John's shoulder.
> La papag'o sidis, ordigante la plumojn, sur la flanko de Alta Johano.

"You needn't stand up for Mr. Hawkins."
> - Bonuloj, flanken! Vi ne devas stari pro Jaĉjo FALKID.

To all this, as may be well supposed, I made no answer.
> Al tio, kiel vi povas postuli, mi ne respondis.

"I've always liked you, I have, for a lad of spirit, and the picter of my own self when I was young and handsome. I always wanted you to jine and take your share, and die a gentleman. You can't go back to your own lot, for they won't have you."
> - Vi ĉiam plaĉis al mi, certe plaĉis, kiel knabo kun forta spirito kaj spegulbildo de mi mem, kiam mi estis juna kaj bela. Mi ĉiam deziris, ke vi unuiĝu kun ni kaj partoprenu kaj mortu, bonulo. Kaj nun, fortulo, vi tiel devas. Vi ne povas reveni al via amikaro, ĉar ili ne volas havi vin.

My friends, then, were still alive,
> Miaj amikoj tial ankoraŭ vivas.

and though I partly believed the truth of Silver's statement, that the cabin party were incensed at me for my desertion, I was more relieved than distressed by what I heard.
> Kaj, kvankam mi parte kredis al la vero de la parolo de ARĜENTO, ke la ŝipestrejuloj koleras, ke mi forlasis ilin, mi sentis pli grande da la trankvilo ol la doloro, pro tio, kion mi aŭdis.

"If you like the service, well, you'll jine; and if you don't, Jim, why, you're free to answer no."
> - Se al vi la laborado plaĉos, nun, vi povos unuiĝi; kaj, se ne, vi povos respondi Ne.

"Am I to answer, then?" I asked with a very tremulous voice.
> Mi demandis per trema voĉo:
- Ĉu mi tiel devas respondi?

"Lad," said Silver, "no one's a-pressing of you. Yesterday morning, Mr. Hawkins," said he, "in the dog-watch, down came Doctor Livesey with a flag of truce. Says he, 'Cap'n Silver, you're sold out. Ship's gone.' As for that boy, I don't know where he is, confound him,' says he, 'nor I don't much care.'"
> - Neniu el ni puŝos vin, kunulo. Hieraŭ matene, s-ro FALKID, d-ro VIGLEMO alvenis kun militĉesiga flago. Li diris: "Ŝipestro ARĜENTO, vi jam malgajnis. La ŝipo foriris." Ni komercis, li kaj mi, kaj jen ni. "Pri tiu knabo, mi ne scias, kie li estas, ĉu li - " li diris - "kaj estas malgrave."

"But there's a thing or two I have to tell you," I said, and by this time I was quite excited; "and the first is this: here you are, in a bad way--ship lost, treasure lost, men lost, your whole business gone to wreck; and if you want to know who did it--it was I!
> - Estas unu aŭ du aferoj, kiujn mi devas diri al vi: jen vi - kun malfortuno - malgajninte la ŝipon, malgajninte la riĉaĵaron, malgajninte la kunulojn. Kaj, se vi volus scii, kiu faris tion - estis mi!

"Then here goes!"
> Unu ŝtelisto diris kun malbeno:
- Ni tial faros!

And he sprang up, drawing his knife.
> Kaj li ekstaris, tirante tranĉilon.

"Avast, there!" cried Silver. "Who are you, Tom Morgan? Maybe you thought you was cap'n here, perhaps. "Did any of you gentlemen want to have it out with ME?" roared Silver. I like that boy, now; I never seen a better boy than that. He's more a man than any pair of rats of you in this here house, and what I say is this: let me see him that'll lay a hand on him."
> ARĜENTO kriis:
- Kiu vi estas, Toĉjo MORGO? Eble vi pensis, ke vi estas la ŝipestro ĉi tie? Ĉu iu el vi volas batali kontraŭ mi? Tiu knabo estas pli bona viro ol iuj du el vi en ĉi tiu domo, kaj mi diras certaĵon: monstru tiun, kiu volas malutiligi lin.

They, on their part, drew gradually together towards the far end of the block house, and the low hiss of their whispering sounded in my ear continuously, like a stream.
> Ili mem malrapide foriris al la plej malproksima flanko de la domo, kaj la mallaŭta sono de ilia parolado ŝajnis al mi simila al konstanta rivereto.

Returned one of the men, "This crew has its rights like other crews, I'll make so free as that; and by your own rules, I take it we can talk together."
> Unu el la viroj respondis:
- Ĉi tiu ŝipanaro havas la rajton kiel ŝipanaro. Kaj, laŭ viaj propraj reguloj, mi komprenas, ke ni povas kunparoli.

And so with one remark or another all marched out and left Silver and me alone with the torch.
> Kaj, kun ia aŭ alia respondo, ĉiuj eliris kaj lasis ARĜENTOn kaj min kun la brulbastono.

The sea-cook instantly removed his pipe.
> La mara kuiristo subite forprenis sian fumilon.

"Now, look you here, Jim Hawkins," he said in a steady whisper that was no more than audible, "you're within half a plank of death, and what's a long sight worse, of torture. They're going to throw me off. But, you mark, I stand by you through thick and thin. I'll save your life--if so be as I can--from them. But, see here, Jim--tit for tat—you save Long John from swinging. I'm on squire's side now. And talking o' trouble, why did that doctor give me the chart, Jim?"
> - Nun komprenu, Jaĉjo FALKID: vi estas tiel proksima al la morto, kiel duono da tabulo, kaj al - tio estas ja pli malbona - la turmento. Kaj ili mortigos min. Mi savos vin - se mi tiel povos- for de ili. Sed, komprenu, Jaĉjo, rekompensu: vi savu Altan Johanon for de pendumo. Mi nun subtenas la terhavanton. Mi scias, ke vi tenas la ŝipon sendanĝera ie. Kaj, dum ni parolas pri danĝero, kial la kuracisto donis al mi la tabulon de la insulo, Jaĉjo?

My face expressed a wonder so unaffected that he saw the needlessness of further questions.
> Mia vizaĝo montras tian miron, ke li vidis la senutilecon pri pli multaj demandoj.



    The Black Spot Again
      > DENOVE LA NIGRA MAKULO

THE council of buccaneers had lasted some time, when one of them re-entered the house, and with a repetition of the same salute, which had in my eyes an ironical air, begged for a moment's loan of the torch.
> La konsilantaro de la ŝtelistoj jam longatempis, kiam unu el ili denove eniris la domon kaj, kun ripeto de la sama saluto, kiu havi laŭ mi ridantan senton, petis tempetan uzon pri la brulbastono.

The door opened, and the five men, standing huddled together just inside, pushed one of their number forward.
> La pordo malfermiĝis, kaj la viroj puŝis unun el ili antaŭen.

...cried Silver. "Hand it over, lubber.  The black spot!  You've gone and cut this out of a Bible....  You'll all swing now, I reckon."
> ARĜENTO kriis:
 - Donu ĝin al mi, terulo!  La nigra makulo!  Vi tranĉis tion el la Sanktaj Skriboj!  Oni pendumos ĉiujn vin, mi certas.

But here the long man with the yellow eyes struck in.  "Belay that talk, John Silver," he said.  "This crew has tipped you the black spot in full council, as in dooty bound."
> Tiam alta viro kun flavaj okuloj komencis:
 - Ĉesigu tian diron, Johano ARĜENTO!  Ĉi tiu ŝipanaro voĉdonis al vi la nigran makulon per konsilantaro laŭ reguloj.

...replied the sea-cook. "Why, you was gettin' quite a leadin' man in this here crew."
> La mara kuiristo respondis:
 - Certe, vi fariĝas tia kondukulo en ĉi tiu ŝipanaro.

"You don't fool this crew no more."
> - Kompreneble, vi ne malhelpos ĉi tiun ŝipanaron.

...responded Silver...  "I'm still your cap'n, mind--till you outs with your grievances and I reply."
> ARĜENTO malestime respondis:
 - Mi ankoraŭ estas via ŝipestro, komprenu, ĝis vi sciigos viajn plendegojn, kaj mi respondos.

"First, you've made a hash of this cruise....  Then there's this here boy."
> - Unue, vi detruis ĉi tiun veturon.  Kaj nun estas tiu ĉi knabo.

"I made a hash o' this cruise, did I?  Why, it was Anderson, and Hands, and you, George Merry!
> - Mi detruis la veturon, ĉu?  Estis MAN kaj vi, Georgo!

"That's for number one," cried the accused, wiping the sweat from his brow.
> La akuzito respondis, viŝante la ŝviton el la brovo:
 - Ĉi tiu kontraŭas la unuan.

"And that boy, why, shiver my timbers, isn't he a hostage?  I made a bargain--well, you came crawling on your knees to me to make it--on your knees you came, you was that downhearted.  You look there--that's why!"
> - Kaj tiu knabo, vidu!  Ĉu li ne estas certigulo?  Mi komercis - vi petegis, ke mi komercu - sur viaj genuoj vi venis, vi tiel senesperis.  Vidu!

And he cast down upon the floor a paper that I instantly recognized--none other than the chart on yellow paper, with the three red crosses, that I had found in the oilcloth at the bottom of the captain's chest.
> Kaj li ĵetis sur la plankon paperon, kiun mi tuj rekonis - certe la tabulo sur flava papero kun la tri ruĝaj krucoj, kiun mi jam trovis ĉe la malsupro de la kesto de la Ŝipestro.

They leaped upon it like cats upon a mouse.
> Ili saltis sur ĝin, kiel katoj sur muson.

...said the sea-cook. "You lost the ship; I found the treasure. Who's the better man at that?  And now, shipmates, this black spot? 'Tain't much good now, is it?  Here, Jim--here's a cur'osity for you," said Silver...
> La mara kuiristo diris:
 - Vi perdis la ŝipon; mi trovis la riĉaĵaron.  Kiu estas la pli bona viro pro tio?  Kaj nun, kunuloj, ĉi tiu nigra makulo -  Ĝi nun ne gravas, ĉu?  Jen, Jaĉjo, jen tenaĵo por vi.

...and he tossed me the paper.
> Kaj li ĵetis al mi la paperon. 

One side was blank, for it had been the last leaf; the other contained a verse or two of Revelation--these words among the rest, which struck sharply home upon my mind: "Without are dogs and murderers."
> Unu flanko estis blanka, ĉar ĝi estis la lasta paĝo; la alia enhavis unu eron aŭ du el Apokalipso - tiuj ĉi vortoj inter la resto ekigis mian menson: "Ekstere estas la hundoj kaj ... la mortigistoj."

Soon after, with a drink all round, we lay down to sleep, and the outside of Silver's vengeance was to put George Merry up for sentinel and threaten him with death if he should prove unfaithful.
> Baldaŭ poste, kun trinko por ĉiuj, ni kuŝis por dormi, kaj la postaĵo de la venĝo de ARĜENTO estis starigi Georgon gardulo kaj teruri lin per mortigo, se li ne vekemos.

It was long ere I could close an eye...in the remarkable game that I saw Silver now engaged upon--keeping the mutineers together with one hand and grasping with the other after every means, possible and impossible, to make his peace and save his miserable life.
> Estis longa tempo antaŭ ol mi povis fermi okulon pro tiu aparta ludo, pri kiu ARĜENTO nun okupis sin: kunigi malobeulojn per unu mano kaj peni kapti per la alia ian ajn vojon, por savi sian propran vivon.



      HONESTPAROLE
> HONESTPAROLE

I WAS wakened--indeed, we were all wakened, for I could see even the sentinel shake himself together from where he had fallen against the door-post--by a clear, hearty voice hailing us from the margin of the wood:
> Mi vekiĝis- fakte, ĉiuj ni vekiĝis, ĉar mi pote vide eĉ gardon skui sin el tie, kie li dormis kontraŭ la pordflanko- per klara, forta voĉo, kiu salutis nin el la bordo de la arbaro:

"Block house, ahoy!" it cried. "Here's the doctor."
> - Arbdomo, saluton! Jen la kuracisto.

"You, doctor! Top o' the morning to you, sir!" cried Silver, broad awake and beaming with good nature in a moment.... We've quite a surprise for you too, sir."
> ARĜENTO kriis, vere vigla kaj tuj montre bonvolon:
- La plej bonan de la mateno al vi, sinjoro!  Ni ankaŭ havas por vi tian surprizon.

Dr. Livesey was by this time across the stockade and pretty near the cook, and I could hear the alteration in his voice as he said, "Not Jim?"
> Ĉe tiu tempo, Dr-o VIGLEMO jam transiris la defendmuron kaj proksimas la kuiriston. Kaj mi povis aŭdi ŝanĝon en la voĉo, kiam li diris:
- Ne Jaĉjo?

A moment afterwards he had entered the block house and with one grim nod to me proceeded with his work among the sick.
> Post minuto li eniris la domon kaj, post unu severa kapsaluto al mi, komencis laboron inter la malsanuloj.  Li diris al homo kun tukkovrita kapo:

"You're doing well, my friend," he said to the fellow with the bandaged head, "and if ever any person had a close shave, it was you.... "Well, step up here, Dick, and let me see your tongue.... That comes--as you call it--of being arrant asses," retorted the doctor, "and not having sense enough to know honest air from poison, and the dry land from a vile, pestiferous slough."
> - Vi bone travivas, mia amiko, kaj, se ia ajn homo preskaŭ ne travivis, estis vi. Nu, proksimu vin, Riĉjo, kaj mi rigardos vian langon. Tiu okazis, ĉar vi estas tiaj fieruloj kaj ne havis la sencon scii bonan aeron aŭ venenon kaj sekan teron aŭ malsaneman serpentakvon.

"Well," he added after he had dosed them round and they had taken his prescriptions, with really laughable humility, more like charity schoolchildren than blood-guilty mutineers and pirates...And now I should wish to have a talk with that boy, please."
> Li aldonis, post li donis kuracaĵon al ĉiuj, kaj ili prenis ilin kun ridinda humilecon, pli simile al lernejaj knaboj ol sangsoifantaj  malobeuloj kaj ŝtelistoj:
 - Kaj nun mi volus paroli kun tiu knabo, bonvolu.

[Silver] went on in his usual tones, "Hawkins, will you give me your word of honour as a young gentleman--for a young gentleman you are, although poor born--your word of honour not to slip your cable? Hawkins, will you give me your word of honour as a young gentleman--for a young gentleman you are, although poor born--your word of honour not to slip your cable? Then, doctor," said Silver, "you just step outside o' that stockade, and once you're there I'll bring the boy down on the inside, and I reckon you can yarn through the spars."
> ARĜENTO diris per siaj kutimaj sonoj:
 - FALKID, ĉu vi ĵuris honorparole kiel juna sinjoro -  ĉar juna sinjoro vi estas, tamen malriĉe naskita-  honestparole, ke vi ne fokuros?  Tiele, s-ro kuracisto, vi eliru el la defendmuro, kaj, kiam vi estas tie, mi kondukos la knabon al la interna flanko, kaj mi postulas, ke vi povas kunparoli tra la bastonoj.

The explosion of disapproval, which nothing but Silver's black looks had restrained, broke out immediately the doctor had left the house.
>La ekrompego el malkonsento, kiun nenio escepte de la koleraj rigardoj de ARĜENTO detenis, tuj okazis, kiam la kuracisto eliris la domon.

Very deliberately, then, did we advance across the sand to where the doctor awaited us on the other side of the stockade, and as soon as we were within easy speaking distance Silver stopped.
> Poste, ni tre malrapide iris trans la sablo al tie, kie la kuracisto atendis ĉe la alia flanko de la muro, kaj, tuj kiam ni estis inter facile aŭdebla distanco, ARĜENTO haltis.

"You'll make a note of this here also, doctor," says he, "and the boy'll tell you how I saved his life, and were deposed for it too, and you may lay to that.... And you'll not forget what I done good, not any more than you'll forget the bad, I know."
> Li diris:
 - Vi devas zorgi pri ĉi tio, kuracisto, kaj la knabo rakontos, ke mi savis lian vivon, kaj ankaŭ humiliĝis pro tio, certu pri tio.  Kaj vi ne forgesos, ke mi faris bonajn farojn, ne pli grande ol tion, ke vi forgesos la malbonajn, ĉi tion mi scias.

So saying, he stepped back a little way, till he was out of earshot, and there sat down upon a tree-stump and began to whistle.
> Post la diro, li returne paŝis, ĝis li estis ekster aŭdpovo, kaj sidis sur arbfundon kaj komencis fajfi.

"So, Jim," said the doctor sadly, "here you are. As you have brewed, so shall you drink, my boy."
>La kuracisto triste diris:
 - Kiel vi preparos teon, tiel vi trinkos, mia knabo.

I will own that I here began to weep.
> Jen mi ekploris.

"If they come to torture me--"
> - Se ili vundos min -

"Jim, whip over, and we'll run for it."
> - Jaĉjo, rapidu ĉi tien, kaj ni forkuros.

"Doctor," said I, "I passed my word.... If they come to torture me, I might let slip a word of where the ship is, for I got the ship, part by luck and part by risking, and she lies in North Inlet, on the southern beach, and just below high water."
> Mi diris:
 - Kuracisto, mi honestparole ĵuris.  Se okazos, ke ili vundos min, mi eble diros, kie estas la ŝipo, ĉar mi gajnis la ŝipon, parte per bona okazo kaj parte per danĝera farado, kaj ĝi restas en Nord'a duonmareto, ĉe la sud'a sablobordo kaj pravmezure sub alta marfluo.

[The doctor] cried. "Silver!
> La kuracisto kriis:
 - Jen ARĜENTO!

"Sir," said Silver, "What you're after, why you left the block house, why you given me that there chart, I don't know, now, do I?"
> ARĜENTO diris:
 - Kion vi volas, kial vi forlasis la arbdomon, kial vi donis al mi la tabulon, tion mi ne scias, do kio?

"I've no right to say more.... keep the boy close beside you, and when you need help, halloo."
> - Mi ne pravas diri plu.  Tenu la knabon proksiman al vi, kaj, kiam vi bezonos helpon, kriu.

And Dr. Livesey shook hands with me through the stockade, nodded to Silver, and set off at a brisk pace into the wood.
> Kaj D-ro VIGLEMO premas mian manon tra la muro, kapsignis al ARĜENTO, kaj rapide ekiris en la arbaron.



The Treasure-hunt--Flint's Pointer
> LA SERĈO PRI LA RIĈAĴOJ - LA MONTRILO DE SLIKO

"JIM," said Silver when we were alone, "if I saved your life, you saved mine; and I'll not forget it. I seen the doctor waving you to run for it..."
>  - Jaĉjo, se mi savis vian vivon, vi savis mian; mi vidis, ke la kuracisto mansignis al vi por kuri.

As we pulled over, there was some discussion on the chart.
> Estis diskuto pri la tabulo.

A tall tree was thus the principal mark.
> Alta arbo estis la ĉefa signo.

We pulled easily, by Silver's directions, not to weary the hands prematurely, and after quite a long passage, landed at the mouth of the second river...
> Post longa trairo, ni surteriĝis ĉe la buŝo de la dua rivero.

At the first outset, heavy, miry ground and a matted, marish vegetation greatly delayed our progress; but by little and little the hill began to steepen and become stony under foot, and the wood to change its character  and to grow in a more open order.
> Kiam ni komencis piediri, malfacila, akvema tero kaj densaj kreskaĵoj grande malrapidigis nian vojon; sed malgrande post tio la flanko de la monteto falis kaj ŝtoniĝis sub niaj piedoj, kaj la arbaro ŝanĝis sian estecon kaj pli vastiĝis.

The party spread itself abroad, in a fan shape, shouting and leaping to and fro.
> La anaro disvastiĝis ventumilŝajne, kriante kaj saltante.

We had thus proceeded for about half a mile and were approaching the brow of the plateau when the man upon the farthest left began to cry aloud, as if in terror.
> Ni tiel antaŭeniris trans duono da mejl'o kaj alvenis la randon de la altebenaĵo, kiam la homo plej maldekstra komencis kriegi, kiel pro teruro.

At the foot of a pretty big pine and involved in a green creeper, which had even partly lifted some of the smaller bones, a human skeleton lay, with a few shreds of clothing, on the ground.
> Ĉe la piedo de granda pin*arbo kaj ĉirkaŭita per verda grimpanta kreskaĵo, kiu jam eĉ iomete levis kelkajn pli malgrandajn ostojn, homa skleleto kun kelkaj ŝiraĵoj da vestoj kuŝis sur la tero.

...the man lay perfectly straight--his feet pointing in one direction, his hands, raised above his head like a diver's, pointing directly in the opposite.
> La viro tute rekte kuŝis: la piedoj montris al unu di(s)rekto, kaj la manoj, levataj super la kapo kiel de naĝsaltisto montris rekte kontraŭe.

...cried the cook; "this here is a p'inter."
> La kuiristo kriis:
 - Ĉi tio estas la montrilo.

...said the fellow with the bandage; "but if ever sperrit walked, it would be Flint's.
> La bandaĝulo diris:
 - Se iu ajn spirito piediras, estas de SLIKO!

...observed another; "now he raged, and now he hollered for the rum, and now he sang. 'Fifteen Men' were his only song, mates..."
> Alia diris:
 - Iam li koleris, iam li kriis por rumo kaj iam li kantis "Dekkvin Viroj", sian solan kanton.

"Come, come," said Silver; "stow this talk."
> ARĜENTO diris:
 - Ĉesu tiun diradon.

We started, certainly; but in spite of the hot sun and the staring daylight, the pirates no longer ran separate and shouting through the wood, but kept side by side and spoke with bated breath.
> Malgraŭ la varmo suno, la marŝtelistoj ne plu solaj kuris kaj kriis tra la arbaro, sed tenis sin alflanke.

The Treasure-hunt--The Voice Among the Trees
> LA ĈASO PRI LA RIĈAĴOJ - LA VOĈO INTER LA ARBOJ

The plateau being somewhat tilted towards the west, this spot on which we had paused commanded a wide prospect on either hand.
> La altebenaĵo, falante iomete okcident'en, la loko, kie ni jam haltis, donis vastan vidon ambaŭrekte.

[Silver] said, "... It's child's play to find the stuff now...
> ARĜENTO diris:
 - Estas infanfacile trovi ĝin nun.

All of a sudden, out of the middle of the trees in front of us, a thin, high, trembling voice struck up the well-known air and words:
     "Fifteen men on the dead man's chest--
     Yo-ho-ho, and a bottle of rum!"
> Subite el la meso de la arboj antaŭ ni, mallaŭta, alta, tremante voĉo komencis la konajn kanton kaj vortojn:
Dekkvin viroj sur la kesto de mortul'
Jo-ho-ho kaj botelo da rum'!

... said Silver, "... it's someone skylarking--someone that's flesh and blood, and you may lay to that."
> ARĜENTO diris:
 - Iu mokas- iu, kiu estas el karno kaj sango, certigu vin pri tio.

The buccaneers remained rooted to the ground, their eyes starting from their heads.
> La maristoj-ŝtelistoj ne movis sin, escepte de la okulojn en iliaj kapoj.

Dick had his Bible out and was praying volubly.
> Riĉjo elprenis sian Biblion kaj laŭte preĝis.

And the rest were all too terrified to reply.
> La resto tro timis por respondi.

[Silver] said... "There was an echo. Now, no man ever seen a sperrit with a shadow; well
then, what's he doing with an echo to him, I should like to know?
>ARĜENTO diris:
 - Estis resono.  Tiel neniu iam vidis spiriton kun ombro; kial li havis resonon, mi volus scii.

George Merry was greatly relieved.
> Georgo grande trankviliĝis.

"Aye, and so it were..."
 - Tio estas vera.

... and not long after, hearing no further sound, they shouldered the tools and set forth again, Merry walking first with Silver's compass to keep them on the right line with Skeleton Island.
> Ne longatempe poste, aŭdante neniun pluan sonon, ili levis la ilojn kaj denove ekiris, Georgo unue iranta kun la di(s)rektilo de ARĜENTO.

It was fine open walking here, upon the summit...
> Estis bona, subĉiela piediro sur la altaĵo.

The first of the tall trees was reached, and by the bearings proved the wrong one. So with the second. The third rose nearly two hundred feet into the air above a clump of underwood...
> La tria arbo levis sin proksime ducent-futa en la aero super densaĵo de malaltaj arboj.

Silver hobbled, grunting, on his crutch...
> ARĜENTO falpaŝis, gruntante sur la lambastono.

And suddenly, not ten yards further, we beheld them stop.
> Kaj subite, ne pli ol dek jardoj antaŭ ni, ni rigardis, ke ili haltis.

Before us was a great excavation, not very recent, for the sides had fallen in and grass had sprouted on the bottom.
> Antaŭ ni estis granda foso, iomete antaŭnelonga, ĉar la flankoj jam falis kaj herbo kreskas en la malaltaĵo.

The CACHE had been found and rifled...
> Iu jam trovis kaj ŝtelis la riĉaĵojn.

The Fall of a Chieftain
    > LA FALO DE ESTRO

"Jim," he whispered, "take that, and stand by for trouble."
> ARĜENTO flustris:
 - Jaĉjo, prenu tion, kaj atendu batalon.

And he passed me a double-barrelled pistol.
> Kaj li pasis al mi duobletuba pistolon.

The buccaneers, with oaths and cries, began to leap, one after another, into the pit and to dig with their fingers...
> La maristoj-ŝtelistoj kun blasfemoj kaj krioj komencis salti, unu post la alia, en la truegon kaj fosi per la fingroj.

At last Merry seemed to think a speech might help matters. "Mates," says he, "there's two of them alone there; one's the old cripple that brought us all here and blundered us down to this; the other's that cub that I mean to have the heart of..."
> Finfine Merry ŝajnis pensi, ke parolo helpos la aferojn:
 - Kunuloj, estas solaj du ili: unu estas la maljuna lamulo, kiu kondukis nin ĉi tien kaj erarigis nin pri ĉi tio; la alia estas la ido, kies koron mi volas eltranĉi.

But just then--crack! crack! crack!--three musket-shots flashed out of the thicket.
> Ĝuste tiam -  klak! klak! klak! -  tri pafoj ekbrilis en la densejo.

"Forward!" cried the doctor. "Double quick, my lads."
> La kuracisto kriis:
 - Antaŭen!  Rapide, bonhomoj!

In a more open part of the plateau, we could see the three survivors still running in the same direction as they had started...
> Ĉe pli malferma loko de la ebenaĵo ni vidis, ke la travivantoj kuras al la sama rektaĵo, laŭ kiu ili jam iris.

We were already between them and the boats
> Ni jam estis inter ili kaj la ŝipetoj.

... and so we four sat down to breathe, while Long John, mopping his face, came slowly up with us.
> Ni tial sidis por spiri, dum Alta Johano, viŝante la vizaĝon, malrapide venis al nia loko.

"Thank ye kindly, doctor," says he. "You came in in about the nick, I guess, for me and Hawkins.
> - Vi ĝuste bontempe montris vin, mi pripensas, pro mi kaj FALKID.

... and then as we proceeded leisurely downhill to where the boats were lying, related in a few words what had taken place.
> Poste ni malrapide iris suben, al kie la ŝipetoj staris, la kuracisto rakontis, kio okazis.

Ben, in his long, lonely wanderings about the island, had found the skeleton--it was he that had rifled it...
> Benĉjo, dum longaj, solaj vagoj tra la insulo, trovis la homan ostaron; li trovis la riĉaĵojn.

That morning, finding that I was to be involved in the horrid disappointment he had prepared for the mutineers, he had run all the way to the cave, and leaving the squire to guard the captain, had taken Gray and the maroon and started, making the diagonal across the island to be at hand beside the pine.
> Je tiu mateno, post lernis, ke mi estos en la malbonega malkontento, kiun la kuracisto preparis por la kontraŭuloj, li kuris trans la tuta distanco al la truego en la ŝtonego de Benĉjo PAFLO, kaj ekiris trans la insulo, por ĉeesti apud la pinarbo.

"Ah," said Silver, "it were fortunate for me that I had Hawkins here..."
> ARĜENTO diris:
 - Ha, estis bonoportune por mi, ke mi havis junan FALKIDon.

Silver, though he was almost killed already with fatigue, was set to an oar, like the rest of us, and we were soon skimming swiftly over a smooth sea.
> ARĜENTO, kvankam preskaŭ morta pro lacego, prenis pelilon, kiel ĉiuj ni, kaj baldaŭ poste ni rapide flugtuŝis trans la glata maro.

A gentle slope ran up from the beach to the entrance of the cave.
> Malgranda monteto iris supren de la plaĝo al la eniro de la truego.

At the top, the squire met us. "John Silver," he said, "you're a prodigious villain and imposter--a monstrous imposter, sir. I am told I am not to prosecute you..."
> Supre, la terhavanto enkontris nin.
 - Johano ARĜENTO, vi estas monstra kontraŭleĝulo, sinjoro.  Iu diris al mi, ke mi ne devu sendi vin al la juĝisto.

And thereupon we all entered the cave.
> Post tio, ni ĉiuj eniris la truegon.

What a supper I had of it that night, with all my friends around me...
> Tian vespermanĝon mi havis, kun ĉiuj miaj amikoj ĉirkaŭ mi.

And Last
> KAJ FINE

THE next morning we fell early to work, for the transportation of this great mass of gold near a mile by land to the beach, and thence three miles by boat to the HISPANIOLA, was a considerable task for so small a number of workmen.
> Je la posta mateno, ni frutempe komencis labori, ĉar la transporto de tiu grandego da oro proksimume transtera mejl*o al la bordo kaj de tie ŝipete tri mejl*oj al la ORLANDO estis granda laboro por tia malgranda nombro da homoj.

Silver, I should say, was allowed his entire liberty...
> ARĜENTO, mi devas diri, permesiĝis tutan liberecon.

We laid her head for the nearest port in Spanish America, for we could not risk the voyage home without fresh hands...
> Ni celis la ŝipon al la plej proksima haveno, ĉar ni ne povus provi la vojaĝ*on sen pluaj maristoj.

It was just at sundown when we cast anchor in a most beautiful land-locked gulf...
> Estis je sunsubiro, kiam ni sublasis la haltilon en tre bela duonmareto.

Ben Gunn was on deck alone, and as soon as we came on board he began, with wonderful contortions, to make us a confession. Silver was gone.
> Sola Benĉjo PAFLO estis ĉe la ferdeko, kaj, kiam ni revenis en la ŝipon, tiam li komencis kun multaj ŝanĝoj de la vizaĝo fari konfeson: ARĜENTO foriris.

The maroon had connived at his escape in a shore boat some hours ago, and he now assured us he had only done so to preserve our lives, which would certainly have been forfeit if "that man with the one leg had stayed aboard."
> La forlasinto planis lian forkuron per ŝipeto antaŭ kelkaj horoj, kaj li tiam certigis nin, ke li tiel agis, por savi niajn vivojn, kiujn ni certe perdus, se "tiu viro kun unu kruro restos en la ŝipo".

Well, to make a long story short, we got a few hands on board, made a good cruise home...
> Por mallongigi longan rakonton, ni akiris kelkajn maristojn en la ŝipon kaj bone veturis al nia lando.

All of us had an ample share of the treasure and used it wisely or foolishly, according to our natures.
> Ĉiu el ni havis sufiĉan parton da la riĉaĵojn kaj uzis ĝin saĝe aŭ malsaĝe laŭ niaj naturoj.

... and the worst dreams that ever I have are when I hear the surf booming about its coasts or start upright in bed with the sharp voice of Captain Flint still ringing in my ears: "Pieces of eight! Pieces of eight!"
> La plej malbonaj sonĝoj, kiujn mi iam ajn havas, estas kiam mi aŭdas la ondojn, kiam ili tondras ĉe la marbordoj, aŭ eksidis en la lito kun la laŭta voĉo de Ŝipestro Slik en la oreloj: "Oraj moneroj, oraj moneroj!"