2011-05-28

Choules

en.wikipedia.org/wiki/Claude_Choules

Claude CHOULES

Vivrakonto

Stanley Claude CHOULES (1901-03-03- 2011-05-05) estis la lasta militisto de la Unua Mondmilito, kaj estis la lasta milita vidinto pri la detruo de la germana ŝiparo ĉe fluo Skapa. Li ankaŭ estis la lasta militisto, kiu servis dum ambaŭ mondaj militegoj, kaj la lasta maristo de la Unua Mondmilito. Kiam li mortis, li ankaŭ estis la trie plej maljuna militisto de la mondo, kaj la plej maljuna sciata viro, kiu vivis en Aŭstralio. Li estis la sepe plej maljuna viro en la mondo. CHOULES estiĝis la plej maljuna viro en la Unuiĝinta Regno post la morto de Stanley LUCAS je 2010-06-21. CHOULES mortis ĉe Perth, Okcidenta Aŭstralio kun 110 jaroj.

Milita servado

Naskiĝinte ĉe Pershore, Worcestershire, kaj edukite ĉe proksima Wyre Piddle, la filo de Harry kaj Madeline (WINN), je 1915-04 CHOULES veturis per la lerna ŝipo MERCURY, antaŭ ol transirante al la Reĝa Militŝiparo je 1916-10 por servi en la lerna militŝipo HMS CIRCE ĉe Plymouth. Je 1917, li veturis per la militŝipo HMS REVENGE, kiu estis la mastra ŝipo de la Unua batala kolono. Servante en ĝi, CHOULES vidis batalon kontraŭ germana aerŝipo, kaj vidis la malvikton de la Germana regna militŝiparo ĉe Firth of Forth je 1918, dek tagoj post la Packonsento, kaj ankaŭ la detruon de la germana militŝiparo ĉe la fluo Skapa.

Je 1926, kun 11 aliaj reĝmilitŝiparaj maristoj, CHOULES veturis al Aŭstralio kiel kelktempa instruisto ĉe la milita ŝiparejo FLINDERS. CHOULES decidis transiri konstante al la Reĝa aŭstralia militŝiparo, provinte kaj konsentinte al la aŭstraliaj kutimoj. Vere, li estis pli juna simple de du tagoj ol la militŝiparo, kiu fondiĝis je 1901-03-01.

Li ĉesigis laboradon de la militŝiparo je 1931, sed restas en la lokaj militmaristoj kaj denove unuiĝis kun la reĝa militŝiparo je 1932 kiel Mastra instruisto pri submaraj militiloj kaj ŝipoj. Li neniam revenis al Anglujo.

Dum la Dua Mondmilito, CHOULES estas la Kelktempa submara militilestro de la HMAS FREMANTLE. Li ankaŭ estis la Detruestro de la okcidenta flanko de la aŭstralia tero. Lia devo estis kalkuli la detruojn de la ŝipejoj de Fremantle kaj oleujegojn okaze de japana eniro. CHOULES ankaŭ estis respondebla pri disutiligi la unuan germanan kontraŭŝipan militilon, kiu troviĝis sur la bordo de Aŭstralio proksima al Esperance, Okcidenta Aŭstralio dum la mondmilito.
CHOULES restis en la militŝiparo post la Dua Mondmilito kaj transiris al la Defendistoj de la Militaj Ŝipejoj, por ke li restu je servado ĝis 1956, ĉar la forsendo de la militŝiparo tiam estis je la aĝo da 50 jaroj, sed maristoj povis servi ĝis la aĝo da 55 jaroj en la defendistoj.

Finaj jaroj

CHOULES kaj sia edzino geedzis je 80 jaroj ĝis ŝia morto je aĝo de 98. CHOULES malricevis festojn pri la Packonsento, ĉar li kontraŭstaris la glorigon de militado. Lia memskribita vivlibro LA LASTA DE LA LASTAJ presiĝis je 2009.

Je la fino de 2010-04 la filino de CHOULES, Daphne CHOULES-EDINGER, esprimis, ke lia sano malpliboniĝas, kaj ke li nun ne povas respondi al demandoj. Li estis preskaŭ sen vidpovo kaj aŭdpovo. Li festis pri la 110-a tagreveno de la naskiĝtago je 2011-03.

CHOULES mortis je 2011-05-05. Li laste loĝis ĉe la gastejo GRACEWOOD ĉe Salter Point, suburbo de Perth. Travivis 3 gefiloj, 11genepoj, 22 pragenepoj kaj 3 prapragenepoj. Li troviĝis en la videorakontoj LA LASTA TOMMY (2005) kaj HENRY PATCH- LA LASTA TOMMY (2009). Post lia morto, la Unua registo de Aŭstralio Julia GILLARD esprimis: "S-ro CHOULES kaj siaj tiamuloj faris la perdegon por nia libereco, kiun ni neniam forgesos."

No comments:

Post a Comment