2011-05-08

Kokcinelo

LA KOKCINELO- LA POPOLA BESTETO DE NORDA DAKOTO?

La elektitaro de Norda Dakoto faris leĝon, kiu esprimos, ke la kokcinelo estos la popola besteto de Norda Dakoto. La kokcineloj estas multegaj en Norda Dakoto.

Norda Dakoto estas kampa lando. La kokcineloj estas tre gravaj tie ĉi, ĉar ili manĝas afidbestetojn, kiuj manĝas la manĝaĵon, kiuj kreskas en la kampoj. En Usono, komercistoj kolektas kokcinelojn, kaj vendas ilin al kampistoj. La montoj de Usonon havas kunveneman specon. Certa speco de Aŭstralio transportiĝas al Usono por manĝi bestetojn, kiuj manĝas citronarbojn. Meksiko havas specon, kiu manĝas kampkreskaĵojn.

La kokcinelo estas KOLEOPTERO, kaj havas flavan-ruĝan koloron kun du ĝis naŭ makuloj. La matura kokcinelo havas preskaŭ vere duonpilkan ŝajnon. La junaj kokcineloj (LARVOJ) havas la kontraŭajn kolorojn: ili estas longaj kaj nigraj kun flavaj-ruĝaj makuloj. La junaj vere manĝas pli multajn afidojn ol la maturaj.

Infanoj amas kokcinelojn, ĉar ili havas brilan koloron, estas facile pri rescii, rampas sur ili, sed neniam mordas. Usonanoj tre multe amas la kokcinelojn, kaj tiale oni ofte trovas ilin sur ringoj kaj belpingloj.

La nomoj de la kokcinelo ankaŭ estas miretaj. La latina- kaj nun la itala kaj franca- nomo (COCCINELLA, COCCINELLE) signifas "ruĝumo". La angla nomo (LADYBUG, LADYBIRD) signifas "noblina (birda) besteto". La rusa nomo signifas "bovaj lipoj". Multaj lingvoj, ekzemple la germana, uzas la virinan nomon Maria en siaj nomoj, ĉar la eŭropanoj de la Mezotempo (1000-1500 post Kristo) kredis, ke ili estas benoj de sanktulino Maria. Ankaŭ mireta estas la portugala JOANINHA.
            _ _       _ _
            #-#-#      #-#-#
         -/   |  \-   -/ # \-
         -| # | # |-  -|#####|-
          -\_ |  _/-   -|#####|-
             ---       \###/
                      \#/
                      #
                      #
Matura kaj larva kokcinelo

No comments:

Post a Comment