2011-09-10

Hugh GLASS

LA HERBLANDA RAKONTO PRI HUGH GLASS

      El ĉiuj rakontoj pri daŭrigo, forteco kaj kuraĝeco, kiuj venis el nia sovaĝa herblando, la rakonto pri Hugh GLASS havas la altecon kiel unu el la plej bona.
      Hugh estis diskovristo, bestkaptisto, bestserĉisto, indianbatalulo kaj veturulo. Li proksimis la mezon de vivo, kiam li subskribis sin kun William H. ASHLEY kaj Andrew HENRY ĉe S-ta Louis je la komenco de 1823 por veturi laŭ la rivero Misuro por kapti bestojn kaj serĉi viandbestojn. Andrew HENRY ekveturis trans tero laŭ la rivero Grand al la rivero Flavaŝtono [Yellowstone].
      Post kelkaj tagoj, dum li provis trovi viandon for de la resto de la kolegaro, ina urso kun idoj subite saltis kontraŭ li. Antaŭ ol li povis butumi sian pafilon, la urso levigis lin, kaj ĵetis lin al la tero. Li simple havis tranĉilon, kiun li uzis, dum li batalis kontraŭ la urso. Hugh denove kaj denove tranĉis. Ambaŭ bataluloj falis al la tero, Hugh venkanta, sed severe vulnita kaj pli morta ol viva. Aŭdinte la kriojn pri helpo, lia kolegoj venis, kaj kovris la vulnojn per la eble plej bona kielo, kaj atendis, ke li mortos.
      Post longa tempo, volante rapidigi la antaŭeniron al la Flavaŝtono, HENRY petis, ke voluloj restu ĝis Hugh mortos, kaj enterigu la korpon. Pro promeso pri mona rekompenso, John S. FITZGERALD kaj deknaŭjara Jim BRIDGER konsentis resti. Tiel senespera ŝajnis lia sano, ke ili komencis fosi la tombon. Antaŭ ili povis plenumi eĉ tiu lastan bonon, ili aŭdis, ke aro de malamikaj indianoj venas. La du viroj prenis la pafilon, tranĉilon kaj aliajn aferojn de Hugh, kaj rapide forkuris por unuiĝi kun la resto de la kolegaro, lasante; ke Hugh mortos.
      Hugh fine vekis – al malfeliĉa ĉirkaŭstaro. Liaj kolegoj jam forlasis lin, kaj li ĵuris, ke li mortigos ilin. Li estis sola sen batalilo, eĉ sen tranĉilo, kaj 300 kilometroj de defendejo Kiowa, la plej proksima loĝejo. Li havis rompitan piedon, kaj lia vulnoj havis vermojn. Tiom da haŭto forestis de lia dorso, ke li povis tuŝi siajn ostojn.
      Li ne povis iri laŭ la rivero Grand pro malamikaj indianoj, surakva veturo tial estas tro danĝera. Hugh reordis la oston en sia piedo, kaj faris portilon por ĝi, por ke li povu tiri ĝin per du manoj kaj unu genuo. Li kovris sin per haŭto de urso por defendi kaj kaŝi sin. Je 09-09, li komencis rampi, la celo estante la rivero Cheyenne, 160 kilometroj al la sudo.
      La varmo de malsano kaj la malpureco de la vundoj malhelpis, kaj ofte lasis lin sensentema. Unufoje li perdis sentecon kaj vekis, ektrovante, ke grandega urso staris super li. La besto verŝajne venis pro la ursa haŭto. Dum Hugh kuŝis plene sen movaĵoj, la urso forprenis la ursan haŭton de la dorso de Hugh, kaj komencis langi la vermemajn vulnojn. Tiu eble tenis Hugh-on de pli granda malsaneco kaj morto. Poste li rekomencis la doloregan veturon, venĝo kontraŭ la kolegoj, kiuj lasis lin morta, devigis, ke li daŭrigas iri.
      Hugh pasis du monatojn por veni al la rivero Cheyenne. Tie li kalkulis, ke estas sufiĉe sendanĝere veturi en la rivero. Li faris mallertan indianan ŝipeton el falita arbo, puŝis ĝin al la akvo, kaj komencis iri laŭ la Cheyenne kaj poste laŭ la Misuro. Post kelkaj tagoj de iome facila veturado, li fine venis al la defendejo Kiowa kaj al sendanĝereco.
      Li resaniĝis, kaj tiam serĉis la du virojn, kiuj lasis lin morta. Li trovis Jim-on BRIDGER-on, kiu jam maturis, ĉe besthaŭta komercejo ĉe la rivero Flavaŝtono proksima al la rivero Granda-Korno [Big Horn]. Li ne mortigis BRIDGER-on, ĉar li antaŭe estis senmatura. Li tiam serĉis FITZGERALD-on, kaj trovis lin post kelka tempo, eklernante, ke li unuiĝis kun la militistaro. Hugh ankaŭ ne mortigis FITZGERALD-on, ĉar mortigi usonan militiston postulis severan punon.
      Hugh fine revenis al la pli alta tero de la rivero Misuro je la aŭtuno de 1828, loĝante tie ĝis la fino de la vivo. Tiu vivo finiĝis en la komenco de 1833, kiam Hugh kaj du kolegoj ekiris laŭ la glaciita rivero Flavaŝtono por veturi pri bestserĉado kaj bestkaptado. Ili antaŭeniris simple malmultajn kilometrojn, kiam veturanta aro el indianoj Arikaraj saltis kontraŭ ili de riverbordo, kaj Hugh GLASS, kiu fariĝis bone konata en sia propra vivtempo, fine falis morta apud la du kolegoj.

No comments:

Post a Comment