2011-12-11

La Interlanda tago pri la montoj


www.fao.org/mnts/en


LA INTERLANDA TAGO PRI LA MONTOJ 2011
MONTOJ KAJ ARBAROJ


La Interlanda tago pri la montoj estas okazo por krei ekscion pri la graveco de la montoj por vivado, por montri la bonajn kaj malbonajn okazojn de la konstruado sur montoj, kaj por fari kolegarojn, kiuj kaŭzos bonan ŝanĝadon al la montoj kaj altaj teroj de la mondo.


La Ĉiumembra Kunsido de la Unuiĝinta Landoj (UN) jam nomis la 2003-12-11-an kaj al estontaj jaroj la "Interlanda tago de la montoj". Tiu decido venas el la bonaj postaĵoj de la Interlanda jaro de montoj 2002 de la UN, kiuj grandigis la mondan ekscion pri la graveco de la montoj, komencigis la fundojn de landaj senditaroj en 78 landoj, kaj fortigis amikarojn per la helpado de la kreo de Interlanda kolegaro por sana plibonigo en montaj lokoj, sciata kiel la "Monta kolegaro" (WSSD, Johannesburg, 2002-09-02). La Kolegaro pri nutrado kaj kampkreskigado (FAO) estis la nomita kondukanta kaŭzantaro por la Interlanda jaro de montoj, kaj ricevis ordonojn por konduki obeadon pri la Interlanda tago de la montoj.


La celo de la Interlanda tago de la montoj de la nuna jaro estos pri Montoj kaj arbaroj. Ĝi intencas eksciigi pri la graveco de la montaj arbaroj kaj pri la partopreno, kiun ili havas en "verda" travivado, kaj ankaŭ en la plibonigo de la vetero de la Tero.


La sanaj montaj arbaroj estas necesaj por la vetera sano de la Tero. Ili defendas pluvejojn, kiuj donas sensalan akvon al pli multaj ol duono da la homoj de la Tero. Ili ankaŭ estas la loĝejo de senkalkuleblaj bestoj, donas nutraĵon kaj fojnojn al la homoj de la montoj, kaj estas gravaj fontoj de ligno kaj nelignaj faritumoj. En multaj partoj de la Tero tamen la arbaroj nun estas en danĝero, kaj la fortranĉo de varmteraj arbaroj daŭras per mirinda rapideco. Defendi ĉi tiujn arbarojn, kaj certigi, ke ili garde kreskas, estas grava paŝo al longtempa konstruado sur montoj.


Per ligi la Interlanda tago de la montoj de la nuna jaro al la Interlanda jaroj de la arbaroj 2011, ni povas pliboniĝi el la nuna interlanda eksciigo, kaj gravigi la celon, kaj ankaŭ duopigi certajn interparolojn kaj faritumojn por fari pli utilan laboron pri la eksciigo.

No comments:

Post a Comment