2012-02-19

Al Abĉjo kantas ni


Tio ĉi komencas kantaron pri la usonestro Abraham LINCOLN. Oni povas fari la kantojn laŭ la unuaj kantoj per malmultaj facilaj ŝanĝoj. Oni povas trovi multajn el la unuaj kantoj presitaj ĉe la interretejo de la usona Librejo de Kongres'o. Aŭ mi povas poŝti la KD "We'll Sing to Abe Our Song", faritan de mia familio (sole angle). Bonvolu skribi al mi:


gmillernd@gmail.com


Unue la plej amata de LINCOLN kanto:


[Oh, Why Should the Spirit of Mortal Be Proud)


Ho, kial fieras homa mortemul'?
La stelo falanta, blovata nebul',
Lumo de fulmo, kaj bato de ond',
Li pasas de vivo al kuŝ' en la tomb'.
Folioj de kverko kaj ankaŭ salik'
Kune falas ĉirkaŭen al sama efik';
La granda gravulo kaj eĉ humilul' -
La ambaŭo kadukos kaj kuŝas en polv'.


La infaneton prizorgis patrin',
La patrino montranta ke ŝi amis lin,
Al ili el edzo venanta benec',
Ho, ĉiuj, jes, ĉiuj kuŝis en mortec'.
La kapo de reĝo, sceptron portis ĝi,
La frunto de pastro, mitron portis ĝi,
La saĝa okulo, kor' kun kuraĝec'
Nun estas kaŝitaj en tomb-profundec'.


Rikoltis kaj semis malriĉa farmist',
Kaj rampis kun kaproj la laca paŝtist',
Kaj petis vagulo almozojn pri pan' -
Jes, ĉiuj perdiĝis, herbo sur kalkan'.
La homaro do iras, floro velkas for,
Por ke lasu, ke kreskas eĉ alia flor';
La homaro do venas, kiel vidas ni,
Historion ripetas, kiel aŭdas ni.


Kiel do ni patroj, tiel estas ni,
Ili vidis aferojn, samajn vidas ni:
Ni trinkas la akvon el sama river',
Ni iras laŭ vojo eĉ sur sama ter',
Ni kaj ili pensas pri la sama sort',
Ni kaj ili velkas pro la sama mort',
La patro vivetis, do tiel la fil';
Kaj vivo rapidas, birdo per flugil'.


Jes, ni miksas doloron kune kun esper',
Kaj sunlumo kaj pluvo ambaŭ en aer',
La rideto kun larmo, funebro kun kant' -
Unu sekvas alian, kaj ondo post ond'.
Estas palpebrumo, estas momentec',
De infankreskado al morta palec',
De bela festejo al ĉerkoportul' -
Ho, kial fieras homa mortemul'?

No comments:

Post a Comment