2012-03-25

Harleĥanoj


Honor' vokas, Harleĥanoj,  Terurigas nin Saksonoj,
Kaj je ĉiuj okazaĵoj  Neniam fuĝos ni!
Antaŭen rapidu  Laŭ la trumpetsono,
Al antaŭo, ne al vers',  Kontraŭ malamikoj
Pro patrinoj kaj fratinoj,  Ĉiuj ni eĉ estas fratoj,
Fidu unu al l' alia,  Venku, aŭ jen mort'!

Dum niaj patrinoj ploras,  Dum niaj fratinoj tenas
Viglon pro la dormadantoj  Sur la batalkamp',
Ĉiam la trumpeto  Sonas, nun dirante:
Al antaŭo, ne al vers',  Daŭrigu mortigadon!
Malamikoj devas lerni,  Ke ĉiuj ili nin ne timos.
Kimroj, nia Dio aŭdas;  Neniam fuĝos ni!

2012-03-18

LINKOLN kaj Libereco


        3. LINKOLN KAJ LIBEREC'

Hura pro l' elekt' de l' nacio,
        La ĉefa eĉ kun kuraĝec',
Baraktos ni pri plibonigo,
        Por Linkoln kaj por liberec'.
Baraktos ni por Kentukio,
        Kaj el Indiano fortec',
Fierulo de tuta Ohio,
        Por Linkoln kaj por liberec'.

Ni trovos, ke la arbhakisto
        Laboras per diligentec';
Landanoj do ĉie nun vokas
        Por Linkoln kaj por liberec'.
Levigu la glorindan flagon
        Kun steloj kaj trikolorec',
Batalu, ke la flago venkos
        Por Linkoln kaj por liberec'.

Ĵetilo de David mortigis
        Grandulon de la sklavigec';
Hura por la liberigulo
        Por Linkoln kaj por liberec'.
Baraktos ni por Kentukio,
        Kaj el Indiano fortec',
Fierulo de tuta Ohio,
        Por Linkoln kaj por liberec'.

2012-03-04

Al Abĉjo kantas ni


(Eble amata kanta de Linkoln.)

        ANJO LAURIE

Maxwelton estas bela, eĉ kiam falas ros',
Kaj tie Anjo Laurie promesis sin al mi,
Promesis sin al mi, kaj ne forgesos mi -
Kaj pro bela Anjo Laurie mi mortos tie ĉi.

De cigno ŝia kolo, de neĝo ŝia frunt',
Vizaĝo la plej bela sur kiun brilas sun',
Sur kiun brilas sun', bluokula estas ŝi -
Kaj pro bela Anjo Laurie mi mortos tie ĉi.

Piedoj ŝiaj falas - la son' de lekantet',
Kaj ŝian dolĉan voĉon similas ĝemventet',
Similas ĝemventet'; la mondo estas ŝi -
Kaj pro bela Anjo Laurie mi mortos tie ĉi.