2012-05-28


DRAKO (SERPENTEGO) FARIS NOVAN RAKONTON DE TUTA MONDO
www.spacex.com

LA UNUA KOMERCA EKSTERSPACA VETURILO IROS AL LA SPACEJO

FARANTA LA PLEJ LERTAJN ĴETILOJN KAJ EKSTERSPACAJN VETURILOJN

2011-12-08 fariĝis la unujara tagreveno de la unua prova flugo de Drako de la Komercaj ĉirkaŭteraj transportaj servoj. La flugo faris novan rakonton de la tuta mondo, kiam SpaceX estiĝis la sola komerca firmao, kiu sukcese revenigis eksterspacan veturilon el ĉirkaŭtera veturo. Simple malmultaj landaj registaroj jam plenumis tiun faron.

Ni nun pretigas la veturilon Drako pri ankoraŭ alia nova flugo: la unua komerca veturilo de la tuta tempo, kiu iros al la Interlanda spacejo (stacio)!

2012-05-26


www.greywulf.net/2008/10/things-you-wont-see-in-star-trek-number-57/

ELEFANTO EN LA ORDONEJO

"La ŝipestro bone regis, ĝis la elefanto ekkuris kontraŭ li."

2012-05-14

LA INTERLANDA TAGO DE LA FAMILIOJ


LA INTERLANDA TAGO DE LA FAMILIOJ
15-A DE KVINA MONATO
www.un.org/en/events/familyday

------------------------------------
"La Interlanda tago de la familioj de tiu ĉi jaro gravigas la necesecon de balancigo inter la laborado kaj la familio. La celo estas helpi laborantojn ĉie por doni mone kaj feliĉe al siaj familioj, samtempe donantaj al la plibonigo de siaj popoloj."

Litera por 2012 de Ban Ki-moon
------------------------------------

OBJEKTO DE 2012: "CERTIGI BALANCON INTER LA LABORADO KAJ LA FAMILIO"

La Interlanda tago de la familioj festiĝas je 15-a de kvina monato de ĉiuj jaroj. La Granda Kunveno de la Unuiĝitaj Landaj en 1993 per decido A/RES/47/237. Ĝi montras la gravecon, kiun la interlanda loĝantaro ligas al familioj. La interlanda tago donas oportunon por promovi la ekscion de la aferoj de familioj, kaj pligrandigi la scion de loĝantaraj, monaj kaj popolaj faroj, kiuj tuŝas familiojn.

2012-05-06


        INTER LA TENDAR'

Ni tendumas ĉi-nokte inter la tendar',  Staranta sur la kamp',
Kaj ni volas la kanton pri nia hejm',  Dum sidas ĉe la lamp'.

REKANTAĴO:
Multaj estas koroj lacemaj al ni;  Ho, finiĝu la menac'!
Multaj estas koroj konsentaj kun ni;  Ho, kie estas pac'?

Kaj ni lacas pro la multaj, kiuj mortis jam  De inter la tendar',
Kiuj lasis la hejmon kuraĝe aŭ  Estas inter vunditar'.