2017-05-06

Cervmortigulo




C E R V M O R T I G U L O

de James Fenimore COOPER
traduko kaj (tro)brevigito de Gary R. MILLER



C - Cervmortigulo
RHM - "Rapida" Henriko MARCH
JH - Judita HUTTER
EH - Esnjo HUTTER
STH - "Surakva" Tomaso HUTTER
LK - Lupa-Kapo
Ĉ - Ĉingaĉguk
SHS - Silentu-Ho!-Silentu
FK - Fendita-Kverkarbo
L - Leono
S - Sumako
RK - Ruĝa-Korvbirdo
A - Arbetpikilo
W - Militestro WARLEY
G - Kuracisto GRAHAM



     I

Je la homaj pensoj, okazoj faras la sentojn de tempo.  Tio, kio ŝajnas estiminda pro plimultiĝo de ŝanĝoj, malpligrandiĝas al koneco, kiam ni grave kalkulas ĝin sole ligata al tempo.

La okazoj de tiu ĉi rakonto estis inter la jaroj 1740 kaj 1745, kiam la loĝitaj partoj de la nova sublando Novjorko estis sole kvar, mallarĝa tero ĉe la du bordoj de la rivero Hudson, de ĝia elfluo al la akvofaloj proksimaj al ĝia komenco, kaj al malmultaj "najbaroj" ĉe la riveroj Mohok kaj Skohari.

Ekkrio certigis la celon, kaj post mallonga tempo viro grandgranda subite venis el la malfacila densaĵo de malgranda akvema tero, irante al malferma loko, ŝajne farita per la detruado per vento, kaj parte per tiu de fajro.  La alto de "Rapida Riĉjo" estis pli ol ses fut'oj kaj kvar col'oj, kaj, estante de simila grando, lia korpo havis grandan fortecon.

RHM:  Venu, Cervmortigulo, kaj montros, ke vi havas delavaran stomakon, kiel vi diras, ke vi havas delavaran edukon; venu, junulo, kaj montru vian virecon je tiu ĉi bedaŭrinda kaj malbena cerv'bestino per la dentoj, kiel vi jam montris per via pafilo. Respondu al mi pri certa demando:  Vi havas tiom da bonokazoj pri bestserĉado, ke vi jam ricevis tian nomon, ŝajnas tiel ĉi, sed ĉu vi iam ajn pafis ion homan aŭ sencpovan?

C:  Vere, mi neniam faris tiel, ĉar la taŭga okazo neniam montris sin.  Kaj "Mingoj" kaj Mohikanoj diras, ke la lando apartenas al ili, kaj estas speco de interloko por fiŝkaptado kaj viandserĉado dum la tempoj de paco, kvankam, kiel ĝi estus dum milito, tion la Sinjoro sole scias.

RHM:  Interloko!  Mi volus scii tion, kion "Surakva Tomĉjo" HUTTER dirus pri tio.  Pri la esteco de maljuna Tomĉjo, ĝi ne similas al la esteco de aliaj homoj, sed pli grande similas al tio de miogal'o, ĉar li ŝajnas vivi laŭ la kutimoj de tiu besto pli grande ol de iu ajn maĉbesto.

C:  Li ankaŭ havas filinojn; mi aŭdis, ke la Delavaroj, kiuj serĉis viandon tie ĉi, rakontis pri tiuj junaj virinoj.  Ĉu estas neniu patrino, Rapida?

RHM:  Estis, ja certe, sed ŝi mortis kaj kuŝis sub la akvo antaŭ du jaroj.  Mi ĉiam estimis Juditan, ĉar ŝi estas la patrino de tia kreito, kiel ŝia filino Judita HUTTER.

C:  Jes, Judita estas la nomo, kiun la Delavaroj  diris, kvankam ili diris ĝin laŭ sia propra maniero.  Pro ilia interparolo, mi ne kalkulas, ke la virino plaĉus al mi.  Ĉiuj militestroj estas riĉuloj, kaj povas rigardi tian virinon kiel Judita pro malbonaj intencoj.  Mi kalkulis tiun ĉi akvon nekonata kaj malofte vidata afero.

RHM:  Mi volus porti la virinon al la rivero Mohok, devigi, ke ŝi edzi min malgraŭ la ploretado, kaj lasi maljunan Tomĉjo al la gardado de Esnjo, lia alia ido.

C:  La Delavaroj diris sole pri unu.

RHM:  Bedaŭrinda Esnjo estas tio, kion mi nomas "sur la rando de sensenco".

C:  La ruĝhaŭtuloj bone estimas tiujn, kiuj havas tian donacon, sciante, ke la malsankta spirito pli grande plezuras loĝi en sciema korpo ol en tiu, kiu havas nenian sencon por uzi.

RHM:  Estus forte malbona afero al mi, Cervmortigulo, se mi trovos Juditan edziniĝita post foresto da ses monatoj!

C:  Vi ne malutilos la viron, kiun ŝi elektis, simple ĉar ŝi trovis lin pli plaĉanta ol vi mem?

RHM:  Se oni TROVUS mortan viron en la arbaro, kiu povos diri, kiu mortigis lin, eĉ se la sublanda registaro okupiĝos pri la afero?

C:  Se tiu viro estus la edzo de Judita HUTTER post tiu okazo, mi povus rakonti ion sufiĉan, almenaŭ ke la registaro serĉos.

MARCH rigardis sian kunulon tempeton je silenta miro.  Tiam, kaptante lin ĉirkaŭ la kolo per du manoj, li skuis lian iome malgranda korpo per forteco, kiu teruris disigi iom da la ostoj.

C:  Vi povas skui, Rapida, ĝis vi detruos la monton, sed vi skuos nenion el mi escepte de la vero.  Ĉu ni devas denove ekiru antaŭen, por ke ni povos vidi tiujn mirindajn filinojn?

Riĉjo MARCH feliĉe konsentis, kaj ili baldaŭ kolektis la ceteron de la manĝo; tiam la veturuloj portis la sakojn sur la korpoj, reprenis la pafilojn, kaj, lasante la malgrandan lokon el lumo, ili denove malvidebliĝis en la profundaj ombroj de la arbaro.

        II

Nia du veturuloj ne devis iri malproksimen.

RHM:  Tiu ĉi devas esti la loko, Cervmortigulo; jen fagarbo apud cikutarbo proksima al tri pinarboj, kaj malproksima estas betularbo kun rompita supro.  Kaj kiu estas tiu Ĉingaĉguk, pri kiu vi tiel ofte diras, Cervmortigulo?  Certe, kuranta ruĝhaŭtulo.

C:  Se li havus justecon, li estus granda popolestro.  Vere, li estas simpla militulo kaj justsencema Delavaro, estimata kaj obeata pri iom da aferoj, sed el falinta popolo.

Rapida forprenis malmultajn pecojn el arbŝelo.  La duo tiam fortiris indianan ŝipeton el arbŝelo, kiu enhavis sidejojn, pelilojn kaj aliajn aferojn, eĉ fadenojn kaj bastonojn por kapti fiŝojn.  Post mallonga tempo, la duo subite puŝis sin al la brila lumo de la suno ĉe malalta, ŝtonetema loko lavata per akvo. Ekkrio pri miro venis el la lipoj de Cervmortigulo - ekkrio, kiun li tamen faris mallaŭte kaj singardeme, ĉar liaj kutimoj estis multe pli pensemaj kaj regataj de tiuj de la sengardema Riĉjo - kiam, veninte al la bordo de la mareto, li ekvidis la vidon, kiu subite renkontis la okulojn.

C:  Riĉjo, via Judita devas esti prava kaj bona junulino, se ŝi pasis la duonon da la tempo, kiun vi diris, ĉe tia benita loko. Kio tamen estas tio, kion mi vidis malproksiman de ni, kion ŝajnis tro malgranda kiel insulo kaj tro granda kiel ŝipeto, kvankam ĝi staras meze de la akvo?

RHM:  Ho, ĝi estas tio, kion la ŝajnnoblemaj riĉuloj de la militaj defendejoj nomas la "Miogal'a Defendejo"; maljuna Tomĉjo ridetus pro la nomo, ĉar ĝi forte similas lian propran estecon.

Cervmortigulo helpis, ke la kolego metas la aferojn en la ŝipeton, kiu jam estis sur la akvo.

C:  Se mi estus la Reĝo de Anglujo, la homo, kiu eltranĉis unu el tiuj ĉi arboj sen bona neceseco pri la ligno, mi forsendus lin al nekonata dezerto, ĉe kiu nenia kvarpieda besto iris.

RHM:  Aŭ indianoj aŭ bestserĉistoj jam elbrulis lin trifoje, kaj en batalo kontraŭ ruĝhaŭtuloj li perdis sian solan filon, kaj post tio li iris al la akvo kaŭze de la danĝero.

Cervmortigulo havis iom da lernita scio pri savaĝlanda militfarado, kvankam li ĝis tiam neniam devis batali pro kolero kontraŭ kunkreitaĵo.  Dum la homoj tiel kunparolis, la ŝipeto malrapide proksimis al la domo, kaj tiam estis tiel proksima, ke  ili bezonis sole unu puŝon per pelilo por veni al la ŝipejo.

RHM:  Mi kalkulis tiel - neniu animo en tie ĉi, sed la tuta familio forestas pro veturo al ie nova.  Maljuna Tomĉjo prenis novan laboron, kaj provis bestkaptilojn.

C:  Ĉu la subregnestro aŭ la laboristoj de la Reĝo nomis la mareton?

RHM:  Laŭ la indianoj popoloj, ĉiu havas la propran lingvon kaj manieron por nomi tiajn aferojn, kaj ili faras al tiu ĉi parto de la mondo tiel, kiel al ĉiuj aliaj.  Inter ni mem ni kutime nomas la lokon "Brilvitro".

Cervmortigulo staris, manoj kaj vizaĝo sur sia pafilo, rigardante tiun vidon, kiu tre multe feliĉigis lin.

        III

Rapida Riĉjo pensis pli multe pri la belecoj de Judita HUTTER ol pri tiuj de la Brilvitro.

C:  Ĉu s-ro HUTTER kalkulas, ke estas necese kaŝi sin sur tiu ĉi akvo?

RHM:  Vi forgesas viajn konulojn, la Mingojn, kaj ĉiujn francajn sovaĝulojn.  Vi devas konsenti, Cervmortigulo, ke Mingo es pli multe ol duono de malsanktulo, vi kvankam volas, ke mi konsentas, ke la indianoj Delavaroj estas anĝeloj.  Pri ricevi pagon interŝanĝe de la harhaŭtoj, mi kalkulas ilin preskaŭ egalaj kun eltranĉi la orelojn de lup'o por la rekompenco, aŭ fortranĉi la haŭton de urso.

C:  Jes, kaj tio estas komerco malbona.  Eĉ la indianoj mem krias honton kontraŭ ĝi, ĉar ĝi kontraŭstaras la estecon de la blankulo.

Je ĉiu tempo, kiam la ŝipeto iris pase de elstara loko, Rapida ekrigardis post si, volante vidi la ŝipon, staranta per haltilo, aŭ sur sabla bordo.

RHM:  Oni neniam scias, kiu estos gastoj je tiu ĉi parto de la tero.  Oportune estas bone vidi ilin antaŭ ol ili tro proksimas. Ho, Cervmortigulo, mi kredas, ke oni renkontas malamikojn pli facile ol amikojn.  Nun, vi mem estas nenia ekzemplo de beleco, Cervmortigulo, tamen vi ne estas tiel senkompreneca por estiĝi mia malamiko, simple ĉar mi diris tiel.

C:  Estas facile al ili, kiuj havas tian okazon, ŝerci pri tiaj aferoj, Rapida, sed estas iam malfacile al aliaj.

RHM:  Ni baldaŭ vidos la loĝŝipon.  Li amas kaŝi sin en la densaĵo, kaj ni estos tie post tempeto, la maljunulo kvankam eble estos kun la kaptiloj.

Ili aŭdis, ke iu rompis sekan branĉeton sur mallarĝa parto de la tero, kiu kaŝis parton de la bordo de la larĝa mareto.  Senspira tempo pasis, post tio nobla vircerv'o iris el la densaĵo, kaj daŭrigis iri per grandaj paŝoj al la malproksima sablema loko de la elstarejo.  Rapida malrapidis tempeton, kaj tiam rapide levis sian pafilon, kaj celumis kaj pafis.  La vircerv'o simple skuis la kapon kaŭze de la sono de la pafilo kaj la fajfo de la pilko,  ĉar antaŭe li neniam scias homon, sed la sonoroj de la montetoj  vekis timecon, kaj, saltante antaŭen, kun la kvar piedoj sub la  korpo, li tuj falis en la profundan akvon kaj komencis naĝi.

C:  Tiu kreitaĵo foriras kun dankeco en la koro, ĉar la estaĵoj diras al li, ke li forkuris de granda danĝero.  Vi devas havi la samajn sentojn, Rapida, ĉar via okulo ne estis pli senerarema - ĉar via mano estis tremema - kiam nenia bono postis pafon sen senco, anstataŭe per prudenteco.

RHM:  Vi havas malgrandan estintecon malproksime inter la Delavaroj pri rapideco kaj certeco pri cerv'oj, mi tamen volus vidi vin post pin'arbo, kaj Mingon kun militaj koloroj post alia, ĉiu kun preta pafilo, kaj provante unu la alian! - Tie estas la ŝtono, montrante vizaĝon super la akvo, kaj mi scias, ke la rivero komencas proksime al ĝi.

Neniu el la du veturuloj uzis pelilon, excepte de teni la malpezan ŝipeton al la mezo de la fluo, sed la du rigardis ĉiun turnon de la rivero, pri kiuj estis du aŭ tri ĝis la unuaj cent jard'oj, per granda gardeco.

RHM:  Jen la maljunulo!  Kiel maĉbesto, mi antaŭdiris tiel; ĝis la genuoj en la malpureco kaj la akvo, gardante la kaptilojn.  Mi proponis perdi ĉiun haŭton, kiun mi gajnis je tiu ĉi jartempo, ke Judnjo ne permesas siajn beletajn piedojn proksimaj al tiu nigra malpureco.  La ino verŝajne ordigas la harojn apud akvofonto, kie ŝi povas vidi sian belecon, kaj kolekti malamemojn sentojn de ni viroj.

C:  Mi kuraĝas diri, ke tiu ĉi Judita estas nenia miranto de si kaj nenia malamiko kontraŭ nia vireco, kiel vi ŝajnas pensi, kaj ŝi tiel verŝajne servas la patron en la loĝejo, kie ajn ĝi estas, kiel li servas ŝin inter la kaptiloj.

JH:  Estas plezuro aŭdi verecon el la lango de viro, se estas sole unufoje en la vivo de virino.  Pri vi, s-ro Rapida, pravaj vortoj verŝajne ŝtopos vian gorĝon ĝis morto, mi tial ne atendos aŭdi ilin el via buŝo.

Kiam ŝi diris tion, aparte bela kaj junema vizaĝo ekmontris sin tra malferma loketo inter la folioj, ĝis la longeco de la pelilo de Cervmortigulo.  Sensciante, la viroj jam okaze iris apud la loĝŝipo, kiun ili jam kaŝis per arbetoj, tranĉitaj kaj ordigitaj pro la kaŭzo, kaj Judita HUTTER simple forpuŝis la foliojn, kiuj staras antaŭ fenestro, por montri la vizaĝon kaj paroli kun ili.

        IV

La loĝŝipo, kiel la surakva loĝejo de la HUTTER-oj kutime nomiĝis, estis tre simpla ilo.  La granda fundo estis la surakva parto de la veturilo; en la mezo, okupante la tutan larĝecon kaj ĉirkaŭ du trionoj de la longeco, staras malalta konstruaĵo, kiu similas la defendejon pri ŝajno, kvankam konstruita el ŝtofo  tiel malpeza, ke ĝi estas preskaŭ ne pafilhaltebla.

Kiam la indiana ŝipeto venis al konvena malfermejo, Rapida  saltis ŝipen, kaj post tempeto okupis per gaja kunparolo kun  Judita por senkulpigi sin, ŝajnante forgesi la ceteron de la  mondo.  Ne tiel estis Cervmortigulo.  Li iris en la loĝŝipon per  malrapida, gardema paŝo, rigardante ĉiun konstruaĵon de la  kovrilo per scivolemaj kaj provantaj okuloj.  Tie li trovis la  alian fratinon, okupis per simpla kudrado.

C:  Vi estas Esnjo HUTTER.

EH:  Kiu estas via nomo?

C:  Tio estas demando, kiun oni pli facile diras, ol al kiu oni respondas, junulino, komprenante ke mi estas tiel juna kaj ankoraŭ havas pli multajn nomojn ol iom da la plej grandaj kondukantoj en tuta Ameriko.

Interrompo al la ĝentileco de Rapida, la amindumo de lia amikino, la pensoj de Cervmortigulo kaj la ĝentilaj sentoj de Esnjo tamen estis, pro la subita ekvido de la ŝipeto de la havanto de la loĝŝipo en mallarĝa malfermejo en la arbetoj. Ŝajnis, ke HUTTER, aŭ Surakva Tomĉjo, kiel la viandserĉuloj, kiuj konas liajn kutimojn, nomis lin, eksciis la ŝipeton de Rapida, ĉar li esprimis neniun mirecon, kiam li trovis lin en la ebenfunda ŝipo.

RHM:  Tiu ĉi estas Cervmortigulo, maljuna Tomĉjo, konata viandserĉisto inter la Delavaroj, kaj kristane naskita, kaj ankaŭ kristane edukita, kiel vi kaj mi.

STH:  Mi volus scii lian laboron ĉe tiu ĉi malkonata parto de la lando.

C:  Mi diros tion dum mallonga tempo, s-ro HUTTER.  Mi pensas, ke vi havas justaĵon por demandi pri tio.  Mi estas junulo, kaj neniam ĝis nun militis, sed baldaŭ post novaĵo pri mono kaj voko al milito venis al la Delavaroj, ili volis, ke mi iru al la homoj de propra koloro kaj lerni la verajn kondiĉojn de la aferoj. Tion ĉi mi faris, kaj post rakonti al la kondukantoj post mia reveno, mi renkontis militestron de la Krono ĉe rivero Skohari, kiu havis monon por sendi al iom da la amikemaj popoloj, kiuj loĝas pli malproksime al la sunsubiro.  Tio estis oportuno por Ĉingaĉguk, juna kondukanto, kiu neniam mortigis kontraŭulon, kaj por mi por kune militi, kaj maljuna Delavaro decidis tempon por ni por renkonti ĉe ŝtono proksima al tiu ĉi mareto.  Mi ne neis, ke Ĉingaĉguk havas alian intencon, sed ĝi estas nenia zorgo al iu ajn tie ĉi, kaj estas lia afero kaj ne mia.

STH:  Se estas tia okazo, ni ne devas kuŝi tie ĉi tempeton pli longan ol necesinda.  Sole ceteras unu horo antaŭ la nokto, kaj movi en mallumo estos neeble, sen fari soneton, kiu montros nin. Mi neniam venas al la rivero, kiu estas facila pri miaj kaptiloj kaj pli maldanĝera ol la mareto for de scivolemaj okuloj, sen havante kielon de eliro.  Kaj oni faras tion pli facile per tiro ol per puŝo.  Mia haltilo estas nun post la flutiro en la larĝa mareto, kaj tie ĉi estas ŝnuro, vi vidu, por tiri nin al ĝi.

Amante la prudencon, kaj pelate pro la sento de ektrovo de malamikoj, Surakva Tomĉjo kaj la du fortaj kolegoj tiris la loĝŝipon antaŭen per tia rapideco laŭ la forteco de la ŝnuro.

STH:  Amiko Cervmortigulo, ĉar la fluo estas pli facila, kaj la ŝnuro havas ĉiom da forteco sur ĝi, kiom estas prudenca, iru de fenestro al fenestro, gardante ke via kapo ne estas videbla, se vi estimas la vivon.

La loĝŝipo pasis la lastan turnon de foliema eniro, kiam Cervmortigulo, rigardinte ĉion videblan ĉe unu bordo de la rivero, iris trans la ĉambro por rigardi la alian de la kontraŭa fenestro.  Juna arbo pendis super la akvo per preskaŭ duona rondo, kreskinte unue al la suno kaj poste premite al tiu ŝajno pro la  pezo de la neĝo - ofta okazo en la nordamerikaj arbaroj.  Sur  tiu ses indianoj jam montris sin, aliaj pretaj por iri post ili,  kiam ili permesos spacon; ĉiu verŝajne volos kuri sur la arbo  kaj salti al la tegmento de la loĝŝipo, dum ĝi pasos sub ili.

C:  Tiru, Rapida!  Tiru pro via vivo, kaj tiom vi amas Juditan HUTTER-on!  Tiru, kara viro, tiru!

La ses sur la arbo provis salti.  Ĉiu escepte de la kondukanto falis al la rivero, proksime aŭ malproksime de la loĝŝipo, kiam ili venis al la loko por salti.  La kondukanto, kiu estis ĉe la antaŭo kaj havis la pli fruan okazon ol la aliaj, falis al la loĝŝipo ĉe la malproksima posto.  Tiam Judita rapidis el la loĝĉambro; kolektante ĉiun fortecon por la provo, ŝi puŝis la kontraŭulon trans la rando de la ŝipo, kapo unue al la rivero.  Tio ĉi estas mallongatempa, poste Cervmortigulo ĵetis manon  ĉirkaŭ la korpmezon de Judita, kaj tiris ŝin al la sendanĝereco  de la loĝĉambro.  La du preskaŭ ne estis tie, kiam la arbaro estis plena per krioj, kaj pafpilkoj batis la lignon.

La sovaĝuloj, kiam la unua ekmontro de kolero finiĝis, tiam ĉesigis pafi, pro la sento, ke ili senutile foruzas pafŝtofon. HUTTER kaj MARCH prenis du pelilojn, kaj, defendate per la loĝĉambro, ili baldaŭ pelis la loĝŝipon sufiĉe malproksima de la bordo por lasi neniun tenton al la malamikoj por fari duan provon pri pafado.

        V

Alia kunkonsilo okazis en la antaŭo de la ŝipo, ĉe kiu kaj Judita kaj Esnjo estis.

STH:  Ni havas grandan superaĵon de la Irokezoj, aŭ la malamikoj, kiuj ajn ili estas, pro esti sur la akvo.  Estas neniu ŝipeto sur la bordo, pri kiu mi ne scias, kie mi kaŝis ĝin, kaj nun via estas tie ĉi, Rapida, estas ankoraŭ tri sur la tero, kaj ili estas tiel kaŝitaj en malplenaj arbkorpoj, ke mi kredas, ke la indianoj ne povus trovi ilin, permesu, ke ili longatempe provus.

C:  Se tiu militularo antaŭvidas harhaŭtojn aŭ riĉojn, aŭ honoron laŭ siaj pensoj pri honoro, estos malofta arbo, kiu kaŝos ŝipeton for de iliaj okuloj.

STH:  Ĉu mi povas fidi, ke vi defendos min kaj miajn filinojn, Cervmortigulo?

C:  Vi ja povas, Surakva Tomĉjo, se tio ĉi estas via nomo, kiel frato defendos fratinon, edzo edzinon, amindumulo amatinon.

STH:  Estas grandaj rekompencoj pro harhaŭtoj je la du landoj. Ne estas prava, eble, ricevi oron pro homa sango, kaj tamen, kiam la homaro mortigas unu la alian, ne estas granda malhelpo por doni malmulte da haŭto al la afero.

JH:  Estas laŭ nia kredo diri, ke unu malprava faro meritas alian malpravan?

RHM:  Vi devas batali kontraŭ homo per liaj propraj militiloj. Se li estas terura, vi devas esti pli terura; se li havas kuraĝan koron, vi devas esti pli kuraĝa.

C:  Tio ne estas la instruado de la moravianoj.  Iom da iliaj instruistoj diras, ke se iu batas vin sur la vango, estas la devo turni la alian flankon de la vizaĝo kaj ricevi alian baton, anstataŭ fari venĝon.

Post horo la vidaro grande ŝanĝiĝis.  La akvo ankoraŭ estis trankvila kaj vitrema, sed la malĝojo fariĝis la sublumo de somera vespera, kaj en la mallumaj lokoj de la arbaro jam estis la nokto.  HUTTER iris al la posto de la ŝipo por turni la ŝipon, sed, eksciinte ke la junuloj daŭrigis egalajn batojn de la peliloj kaj tenis la veran vojon per lerteco, li lasis, ke la turnilo restis sen helpo en la akvo, sidiĝis ĉe la fino de la veturilo, kaj fumis.  Li estis ĉe tie mallongatempe, kiam Esnjo iris el la loĝĉambro kaj sidiĝis ĉe liaj piedoj sur malgranda benko, kiun ŝi portis.

EH:  Kial vi kaj Rapida mortigos homojn - eĉ virinojn kaj infanojn?  Judita diras, ke tio estas malprava, patro, kaj Judita havas sencon, sed mi havas neniom.  Mi ne kredas, ke pensi estas bone al mi, mi kvankam deziras, ke mi estas tiel bela kiel  Judita.

STH:  Kial tiele, bedaŭrinda infano?  La beleco de via fratino povas kaŭzi malfacilecon al ŝi, kiel ĝi kaŭzis al ŝia patrino antaŭe.

HUTTER faris sonon, kiu esprimis malkontenton, kaj iris antaŭen, pasante tra la loĝĉambro.  Kiam li venis al la antaŭo de la ŝipo, li faris signojn, ke li anstataŭos Cervmortigulo ĉe la pelilo, montrante, ke la dua iru al la loko ĉe la posto.  Esnjo jam foriris, kiam Cervmortigulo venis al la loko, kaj li sola mallongatempe turnis la veturilon.  Poste Judita venis el la loĝĉambro, ŝajnante fari gastecon al nekonato, kiu servis ŝian familion.

JH:  Vi estas homo pri faroj, kaj ne pri simplaj vortoj, tion mi klare vidas, Cervmortigulo.  Mi vidas, ke ni estos tre bonaj amikoj.  Rapida Riĉjo havas tian langon, kaj, kvankam li estas virego, li diras pli multe ol li faras.

C:  MARCH diras pri ĉiuj estaĵoj, ĉu estas amiko aŭ malamiko.  Li estas homo, kiu parolas laŭ sentoj dum la lango laboras, kaj tio iam estas aparta de tio, kion oni diras, se li havas la tempon por kalkuli.

Tempeto pasis en profunda trankvilo, la sono de la akvo ŝajnante okupis ĉion, kaj poste Judita leviĝis kaj kaptis la manon de la serĉisto, preskaŭ sen penso, per sia mano.  Kiam la virino forlasis premi la manon, ŝi foriris en la loĝĉambron, lasante ke la junulo staris ĉe la turnilo senmovanta, kiel unu el la pin'arboj sur la montetoj.

        VI

Mallongatempe post la foriro de Judita, malforta vento venis, kaj HUTTER starigis grandan, kvarangulan venttolon.  Poste ili forprenis la tolon, kaj la ŝipo malrapide iris al la domo, kaj ili ligis ĝin.

STH:  La granda celo por ni en tia loko estas regi la akvon.  Se estas neniu veturilo sur la akvo, indiana ŝipeto el arbŝelo estas tiel bona, kiel milita ŝipo.

C:  Se ni povos forpreni la ŝipetojn al la defendejo, ju pli baldaŭ, des pli bone.

HUTTER kondukis la faron de sia laboro, kaj la ŝipeto baldaŭ estis preta, kun Rapida kaj Cervmortigulo ĉe la peliloj.  La finoj de la indiana ŝipeto haltis sur la ŝtoneta bordo per malpeza movo kaj sono, kiu estis preskaŭ ne aŭdebla.  HUTTER kaj Rapida tuj surteriĝis, la unua portante la pafilojn de si kaj de sia amiko, lasante, ke Cervmortigulo gardas la ŝipeton.  La longeco ne estis granda, sed la subeniro estis malfacila; je la fino de la malgranda veturo, Cervmortigulo devis surteriĝi kaj renkonti ilin por levi la malpezan veturilon tra la arbetoj. HUTTER tiam turnis al la mezo de la akvo.  Veninte al loko sufiĉe malproksima de la bordo, li malligis la gajnitan ŝipeton, sciante, ke ĝi malrapide naĝos antaŭ la malforta vento, kaj ke li trovos ĝin dum la reveno.  Tiele sen la tiraĵo, la maljunulo daŭrigis la veturon laŭ la akvo, kondukante al la sama loko, kie Rapida jam provis mortigi la cerv'on.  Tiam la morta arbo, kiu enhavis la ŝipeton, kiun ili serĉis, estis kaŝata meze inter la mallarĝa elstarejo kaj la loko, kie ĝi unuiĝis kun la bordo.

STH:  Lasu, ke ni veturu laŭ la bordo, kaj vidu, se estas ia signo de loĝejo.

Ili preskaŭ ne venis al malferma bordo, kiam ili ekvidis, ke iliaj okuloj ektrovis la saman objekton samatempe.

STH:  Tio ne estas la loĝejo de milituloj.  Kaj estas sufiĉa gajno, kiu dormas ĉirkaŭ tiu fajro, por meriti multe da rekompenco.

Estis eble unu kaj duono horo post la kolegoj foriris, kiam tuŝis Cervmortigulon sono, kiu plenigis lin egale per zorgado kaj miro.

RHM:  Grasa malsanktulo!  Lia haŭto kovrita per graso!  Mi ne kaptos.  Tion al vi!

La vortoj postiĝis per la falo de ia peza objekto inter la malgrandaj arboj, kiuj randis la bordon, ŝajnante al Cervmortigulo, ke lia grandega kolego forĵetis malamikon de se.

RHM:  Ne, ne, Cervmortigulo - vi ja fortenu vin, kie vi estas, kaj post taglumo ne venu ĝis ducent -

Tiu ekkrio de Rapida estis ŝtopata per bato de mano sur la buŝon, la certa signo, ke iu en la anaro sufiĉe komprenas la anglan lingvon por ektrovi la signifon de lia parolo.

La fortaj kaj lacaj kvankam profunde dormas, eĉ kie estas danĝero, estis longa tempo antaŭ ol Cervmortigulo perdis sentadon.

     VII

La tago jam komencis, antaŭ ol la junulo malfermis la okulojn. La ŝipeto, sen kondukado, iris laŭ ĝia propra vojo, kaj teriĝis sur malgranda ŝtono sub akvo ĉe longeco de tri alo kvar jard'oj de la bordo.  Kompreneble, Cervmortigulo zorgis pri la ŝipeto, kiu estas antaŭen.

Ekkrio - ĝi venis per sole unu voĉo - postis, kaj indiano saltis el la arbetoj ĉe la larĝa loko de elstarejo, kuranta al la ŝipeto.  Tiu estas tiam, kiam la junulo volis.  Li tuj staris, kaj celumis militilon al la malamiko sen defendilo, lia fingro tamen malrapidis por puŝi la fingrilon kontraŭ tiun, kiun li superas.

LK:  Ĉiu havi propran.  Mia ŝipeto, mia; via ŝipeto, via.

C:  Tio estas prava, ruĝhaŭtulo, vi kvankam estas malprava por kalkuli, ke la ŝipeto estas via havo.

Dum Cervmortigulo diris, li metis piedon al la fino de la malpeza ŝipeto, kaj donante fortan puŝon, li sendis ĝin al la akvo ĝis cent fut'oj aŭ pli multe, kie, estante en la vera fluo, ĝi naĝos, kaj pasis la elstarejon.

LK:  Bone!  Juna kapo, maljuna saĝo.  Scii, kiel venki disputon. Adiaŭ, frato.  Li iri al domo super akvo; indiano iri al fajrejo. Diri al estroj, ke ne trovi ŝipeton.

Cervmortigulo ne bedaŭris aŭdi la proponon, ĉar li forte volis  esti kun la virinoj, kaj li tre volante ricevis la manon de la  indiano.  La adiaŭaj vortoj estis amikemaj, kaj dum la indiano  malrapide iris al la arbaro, kun pafilo en mano, sen rerigardo  pro zorgo aŭ malfido, la blankulo iris al la alia ŝipeto,  portante sian pafilon laŭ la sama pacema kielo, vere, sed  rigardante la alian.  Tia malfideco tamen ŝajnis tute sennecesa,  kaj, eble honta por pensi de tio, la junulo turnis kaj sen  gardeco paŝis al la ŝipeto.  Li faris tiel tempeton, kiam lia  rapida kaj certa okulo diris al li per ekrigardo la venontan  danĝeron, en kiun li metis sian vivon.  Tiel rapidaj estas liaj  movaĵoj, ke la du homoj pafis samatempe, la pafoj unuiĝante al  unu sono.  Tiam la indiana ŝanceliĝis, kaj falis al tuta longeco  sur la tero.

C:  Iam estas konsola, kiam la fino venas, scii, ke tiuj, kiujn ni malhelpis, aŭ PROVIS malhelpi, pardonas nin.

LK:  Aŭdi indianon, kiam li morti, kaj voli nenian malveron - kio li nomi lin?

C:  Cervmortigulo estas la nomo, kiun mi nun portas, la Delavaroj kvankam diris, kiam mi revenos de milito, mi havos pli viran nomon, se mi povos meriti ĝin.

LK:  Okulo certa - fingro, fulmo - celumo, morto - baldaŭ granda militulo.  Ne Cervmortigulo - Falk'okulo - Falkokulo.

Cervmortigulo tuj staris, post li parolis.  Tiam li metis la korpon de la mortulo al sidanta ŝajno.  Ĉar la junulo havis  nenian kaŭzon por resti ĉe la elstarejo, li pretigis sin por  kolekti la ŝipetojn, por tiri ilin al la defendejo.  Dum li  venis al la domo de maljuna HUTTER, Cervmortigulo pensis, aŭ  pli bone SENTIS, ke ĝia vido similas la ceteron de la loko.

     VIII

Neniu el la du junulinoj parolis, kiam sola Cervmortigulo staris antaŭ ili, lia vizaĝo montranta la tutan zorgadon, kiun li sentis pro la du kolegoj forestantaj.  Cervmortigulo tiam komencis mallongan, sed klaran, rakonton pri ĉio, kio okazis al la du kolegoj, aŭ siajn pensojn pri tio, kio eble estos la postaĵoj.

C:  Via patro konas la maron, - iu diris al mi - Judita.  Rapida Riĉjo diras al mi, ke li estis mariston.

JH:  Se Rapida sciis pri la estinteco de mia patro, mi volus, ke li diris tion al mi!  Iam mi pensas, ke li estis la maristo, kaj iam mi pensas kontraŭe.  Se tiu kesto estus malferma, aŭ se ĝi povus diri, ĝi eble dirus al ni lian tutan estintecon.

Cervmortigulo turnis sin al tiu kesto, kaj unuafoje garde rigardis ĝin.  Estante kvankam diskolorita, kaj montrante, ke estis multe da malĝentileco kontraŭ ĝi, li vidis, ke ĝi estis el ŝtofo tre pli bona ol ia ajn, kiun li antaŭe vidis.

C:  Tio, kio estas farita, estas nenia granda afero; Ĉingaĉguk tamen devos veni al la ŝtono hodiaŭ vesperon, laŭ nia antaŭa konsento, kaj mi ricevos lin de ĝi, ne sciite al la sovaĝuloj, aŭ eĉ ja sciite al ili, kontraŭ iliaj voloj kaj kalkulaĵoj, tial eble estos milito, antaŭ ol la Mingoj havos la defendejon aŭ la loĝŝipon aŭ vin.

JH:  Ĉu vi pensas, ke oni povas dependi pri tiu Delavaro, Cervmortigulo?

C:  Tiom, kiom pri mi.  Mi sentas, ke estos neniu malhelpo por diri al vi lian laboron, kaj, ĉar vi eble trovos kielon por helpi nin, mi lasos, ke vi kaj Esnjo scias la tutan aferon, fidante, ke vi diru nenion al iu ajn.  Estas indiana estro, kiu havas filinon, nomitan Ŭah-ta!-Ŭah, kiu signifas Silentu-ho-Silentu per la angla lingvo, la plej malofta junulino inter la Delavaroj, kaj la junulino, kiun ĉiuj junuloj de la delavara popolo serĉas kaj deziras kiel edzino.  Jes, ŝi amis lin, kaj li amis ŝin.  Certa Arbetpiko, kiel ni nomas lin per la angla, aŭ Jokomon per la indiana, zorgas en la koro pri tio, kaj ni kredas, ke li laboris pri ĉio, kio postiĝis.  Dum kelkaj semajnoj ni ricevis neniun vorton el ŝi, sed tiam antaŭ dek tagoj, kurulo, kiu pasis tra la lando de la Delavaroj, venigis al ni la novaĵon, per kiu ni lernis, ke Ŭah-ta!-Ŭah estis ŝtelita for de ŝia popolo - ni  pensas, sed ne scias, per la interlaboro de Arbetpiko - kaj ke ŝi nun estis kun la malamikoj, kiuj filinigis ŝin, kaj volis, ke ŝi edziniĝis kun juna Mingo.

Dum la tago pasiĝis, la kolegaro en la defendejo plenumis siajn kalkulaĵojn kaj pretigis ĉion.

C:  La sovaĝuloj kvankam ne scias pri Ĉingaĉguk kaj la ŝtono, ili havas okulojn kaj piedojn, kaj vidos la rekton, al kiu ni turnos, kaj certe iros post ni.  Mi tamen provos miskomprenigis ilin, per turni la ŝipon al ĉiuj rektoj, unue al unu loko kaj poste al alia, ĝis ili laciĝis en la piedoj pro kuri post ni.

Post mallonga tempo post tiu diro la tuta anaro estis en la loĝŝipo kaj veturis.

C:  La ŝtono estas ĝis la longeco de pafo, kaj neniam sukcesos por ĉirkaŭiri proksime al ĝi longatempe.

Por helpi pri la malveraĵo, Cervmortigulo haltis tiel proksima al la sunsubira bordo kiel estis prudente; poste, kaŭzante, ke Judita kaj Esnjo iras en la loĝĉambron, kaj tenante sin malalta por kaŝi sian korpon per la konstruaĵo de la ŝipo, li subite turnis ĝin, kaj komencis iru al la elfluejo.

        IX

Kiam estante ĉirkaŭ du aŭ tri cent fut'oj de la bordo, Cervmortigulo forprenis la venttolon, kaj li lasis, ke la haltilo falas tiam, kiam la loĝŝipo movis sin al rekto, kiu estis al la vento de la ŝtonego.  Kiam tio estis farita, Cervmortigulo tiuj ĉesigis tiri la ŝnuron, kaj lasis, ke la veturilo "sidiĝu" al la ŝtonego tiel rapide, kiel la neforta vento permesis.

JH:  Viro estas sur la ŝtonego!  Indiana militulo, kolorita kaj kun pafilo!

C:  Kie portas li sian plumon?  Ĉu ĝi estas ligata al harŝnuro, aŭ ĉu li portas ĝin super la maldekstra orelo?

JH:  Estas tiel vi diras, super la maldekstra orelo.  Li ridetas, kaj diras la vorton "Mohikan".

C:  Laŭdu Dion, finfine estas la Serpento!

Tiam iu rapide malfermis la pordon de la loĝĉambro, kaj Indiana militulo, kuranta tra la malgranda ĉambro, kaj simple diranta la ekkrio "hoĥ", staris apud Cervmortigulo.

C:  Post duono de horo, denove estos aŭ ebena trankvilo, aŭ la vento venos de la proksima bordo, kaj ni denove komencos nian veturon al la defendejo.  Intertempe la Delavaro kaj mi kunparolos, kaj komprenos unu la alian pri ekpensoj pri la decidoj, kiujn ni devos obei - Ha, Serpento, ĉar vi jam diskovris ĉirkaŭ tiuj Mingoj, ĉu vi havas ion, kion vi povas diri al ni pri la kaptitoj: la patro de tiuj ĉi junulinoj, kaj alia, kiu - mi iome kalkulas - estas la amindulo de unu el ili.

Ĉ:  La Mingoj estas tro multaj por ligi la kaptitojn.  Iuj gardas, iuj dormas, iuj serĉas, iuj serĉas viandon.  La "palvizaĝulojn" ili gardas kiel fratoj hodiaŭ, sed morgaŭ ili perdos la harhaŭtojn.  Ĉingaĉguk aŭdis la ridon de Ŭah-ta!-Ŭah.  Li konas ĝin el la rido de la virino de la Irokezoj.

La junulo tiam diris al sia amiko mallongan, sed klaran, rakonton pro la okazo de la mateno, kaŝante nenion, sed tuŝante ĉion per humileco.  Ĉingaĉguk esprimis sian kontenton pri la vikton, kiun la amiko gajnis, kaj tiam ili staris, la horo veninte, kiam estis prudente movi la loĝŝipon de la tero.  Tiele duonhoro pasiĝis, intertempe la loĝŝipo malrapide kaj sensone iris trans la akvo, dum la mallumo kreskiĝis ĉirkaŭ ĝi, kvankam ili povis vidi, ke la mallumo de la arbaro ĉe la elflua bordo de la mareto malproksimiĝas, dum la montoj, kiuj randis la flankoj de tiu bela, malalta loko ombrigis ĝin, preskaŭ de unu flanko al la alia.

JH:  Ĉu vi aŭdas nenion, Cervmortigulo?  Ŝajnis, ke la akvo proksima al ni movetis sin.

Tiam Cervmortigulo movis la kapon antaŭen, kaj, fingrante profunden en la mallumo, kiel li ekvidis ion.  Kaj Cervmortigulo kaj Judita obeis la vojon de lia fingro, kaj ili samtempe ekvidis ŝipeton.

C kaj JH:  Esnjo!

Ili formetis la senutilajn pafilojn alflanke, kaj la du viroj kaptis la pelilojn kaj turnis la antaŭon de la ŝipo al la rekto de la ŝipeto.  Dum Cervmortigulo kun sia amiko pelis per forto de tiuj, kiuj sentas la neceson pri la plena uzo de la korpo, kaj la forto de Esnjo malhelpiĝis pro malprudenta deziro pri foriri, la provo baldaŭ finiĝus pro la kapto de la fluganto, se la junulino ne farus kelkajn rapidajn kaj neantaŭvidotajn turnojn.  Ili iompostiome kreskigis la longecon inter la fluganto kaj la serĉantoj, ĝis Judita kriis al la kolegoj por ĉesigi la peliladon, ĉar ŝi tute perdis la vidon de la ŝipeto.  Malkontenta pro la malvenko, kaj scianta la gravecon pri havi la defendejon antaŭ ol la malamikoj kaptos ĝin, Cervmortigulo nun  turnis sin al la defendejo, kun la zorgego, ke lia tuta antaŭgardeco pri gajni la ŝipetojn perdiĝos pro tia danĝera kaj terura faro el la malforta sencpovo de Esnjo.

        X

Timo, ne sola kalkulado, kaŭzis, ke Esnjo ĉesigis peli, kiam ŝi ektrovis, ke la serĉantoj ne sciis al kiu rekto iri.  La  junulino provis ĉirkaŭ unu horo trovi la elstarejon; ŝi tamen, kiam ŝi estis sur la ŝtoneta bordo, tuj forpuŝis la ŝipeton al  la akvo.  Ŝi tial restis, atendanta la postaĵon de ŝia provo,  intencante voki la pensojn de la aliaj al la ŝipeto per sia  voĉo, se ili pasos sen ekscii ĝin.  La loĝŝipo denove venas per venttolo, dum Cervmortigulo staris en la antaŭo kun Judita apud si, kaj la Delavaro ĉe la turnilo.

JH:  Esnjo!

EH:  Mi devas iri al patro kaj al bedaŭrinda Rapida.

JH:  Kion vi povos diri al terura sovaĝulo, kio eble ŝanĝos lian sangeman intencon?

C:  Mi bone konas la sovaĝulojn, kaj povas kalkuli ian ekpenson, kiel ĝentilaj vortoj ŝanĝos, aŭ ne ŝanĝos, iliajn sangemajn estecojn.

EH:  Tiale, Cervmortigulo, mi diros al li, ke Dio ne pardonos hommortigon kaj ŝtelojn, kaj ke, se patro kaj Rapida ja serĉis la harhaŭtojn de la Irokezoj, li devos revenigi bonecon anstataŭ malbonecon, ĉar la Sankta Bibli'o diras tiel, aŭ li iros al  eterna puno.

Kiam Esnjo forlasis la bordon, ŝi senatende iris en la arbaro kun maltrankvila zorgo, ke iu iros post ŝi.  Ŝi miris, sed ne timis, ke familio de ursoj venis kaj iris post ŝi, ŝajnante, ke ili havas scivolon pri ĉio, kion ŝi faras.  Flaranta la aeron, la ursino neis iri pli malproksimen, kvankam la junulino rigardis posten, kaj invitis, ke ŝi venu, per infanemaj mansignoj, kaj eĉ per petoj de sia dolĉa voĉo.  Estis dum tiel iri antaŭen tra kelkaj arbetoj, kun vizaĝo forturnita kaj okuloj rigardantaj la bestojn senirantajn, ke la junulino subite ektrovis, ke homa manu al ŝia manradiko senpeze haltigis ŝin.

SHS:  Al kie iri?  Indianoj - ruĝuloj - sovaĝuloj - malbonaj milituloj - al tie.

Ŝia voĉo estis, kiel jam dirite, tiel mallaŭta kiel la venteto de la nokta aero, la kutimo de la virinoj de ŝia popolo, sed estis tiel tre klara pri ŝi, ke ŝi gajnis la nomon Ŭah-ta!-Ŭah, kiu per la angla lingvo signifas "Silentu-Ho!-Silentu".

SHS:  Ŭah-ta!-Ŭah, mi ne Mingo - bona Delavaro - angla amiko.  Kial via patro veni al minga fajrejo nokton?  Kial li veni nokton, kapti min per haroj, kaj provi gajni la harhaŭton de delavara junulino?

EH:  Kaj ĉu vi konas la Cervmortigulon?  Li nun estas en la loĝŝipo kun Judita kaj Delavaro, kiu nomiĝas la Granda-Serpento.

SHS:  Vi koni Serpenton, ĉu?  Vi bona - mi scii.  Havi junan militulon.  Vi ami lin, preskaŭ tiom, kiom patron, ĉu?  Tre bela kaj ŝajni kuraĝa.  Konvena kiel estro, se esti tiel bona kiel ŝajni.  Silentu esti kaptito, kaj Mingoj havi grandan orelon.   Ne diri pri Ĉingaĉguk, kiam ili esti proksimaj.

        XI

Ke la kolegaro, kiu apartenigis Silentu-n, ne kutime militas, estas klare pro la ĉeesto de virinoj.  Kiam la leganto memoras la grandan vastecon de la amerikaj sovaĝaj landoj dum tiu frua tempo, li komprenas, ke estis eble, ke eĉ tuta indiana popolo restis dum kelkaj monatoj en certaj partoj de ili.  La danĝero pri renkonti malamikon, obeante la kutimajn antaŭgardaĵojn, ne estis tiel granda en la arbaroj, kiel tio estis sur la malproksimaj maroj dum milito.  Kiam la du virinoj proksimis la loĝejetaron, Esnjo mallaŭte ekkriis pro ekvidi la ŝajnon de sia patro.

STH:  Tio ĉi ne estas bona, Esnjo.  Tiuj ĉi estas militemaj Irokezoj, kaj estas malpli emaj por forgesi malhelpon, ol por memori bonecon.

Kiam Esnjo venis al la estroj, ili malfermis sian malgrandan rondon per ĝentileco kaj kielo, kiu montrus estimon al homoj de nobla familio.

EH:  Kaj nun, Silentu, mi volas, ke vi diru al tiuj ĉi ruĝuloj laŭvorte tion, kion mi diros.  Diru unue, ke patro kaj Rapida venis al tie ĉi kun intenco gajni tiom da harhaŭtojn, kiom ili eblis, ĉar la malbona sublandestro proponis doni rekompencon pro harhaŭtoj - aŭ de milituloj aŭ virinoj aŭ viroj aŭ infanoj - kaj ilia amo pri oro en iliaj koroj estis tro forta por kontraŭi tion.  La Granda Spirito, kiel vi nomas nian Dion, kaŭzis, ke ni skribis libron, kaj en tiu ĉi libro Li fondis ĉiujn Siajn ordonojn, kaj Siajn sanktajn volon kaj plezuron, kaj la regulojn, laŭ kiuj ĉiuj homoj devas vivi, kaj instruaĵojn por regi eĉ la pensojn kaj dezirojn kaj volojn.  Kaj aŭdu ankaŭ tion ĉi, Silentu: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin batalas."

FK:  Ĉu tia estas la palvizaĝula leĝo?  Se Dio ordonas, ke li DONU duoblan al tiu, kiu petas simple unuoblan, kial li PRENAS duoblan de la bedaŭrindaj indianoj, kiuj petas nenion?

La estroj foriris kun silento, kiel homoj, kiuj estimas, ke la afero forestas - estaĵoj, instruitaj pri batalado de infaneco ĝis matureco, kiuj forĵetis ĉiujn instruaĵojn de Esnjo.

SHS:  Aŭdu.  Ŭah-ta!-Ŭah nenia Irokezo - ĉio delavara - havi delavaran koron - delavaran senton.

        XII

Ĉingaĉguk vestis sin, kiam Cervmortigulo iris en la loĝĉambron de la loĝŝipo, kaj ĵetis al li malmultajn malkonsolajn, sed malpeze somerajn, vestojn, kiuj apartenis al HUTTER.

C:  Judita donis ilin al mi por via uzo, estro, ĉar kontraŭas prudentecon kaj gardecon vidiĝi kun viaj militaj vestoj kaj koloroj.

La kunsido dum la matena manĝo de la tri akvomezuloj estis silenta, malgaja kaj pensema.

JH:  Mi scias nenian kielon por liberigi la kaptitojn, escepte de pagi al la Irokezoj.

C:  Ha, Judita, la franculoj donas rekompencon tiel bonan, kiel nia popolo.  La kosto de du harhaŭtoj povas aĉeti vazon da pulvo kaj pafilon.

JH:  Estas la kesto.  Cervmortigulo, se ni povos trovi la ŝlosilon, mi povigos vin por malfermi la keston, kaj preni tiajn objektojn el ĝi, kiuj pagos la liberkoston de patro.

Ĉ:  Kien oni metas ŝlosilon, kie la Sovaĝa-Rozo ne serĉos ĝin, kiel inter la malkonsolajn vestojn?

Ĉingaĉguk prenis la deziratan ŝlosilon el poŝo.

Ektrovante, ke la du kolegoj silente rigardas ŝin, Judita metis manon al la supro de la kesto, kaj provis levi ĝin. Cervmortigulo donis sian fortecon al la provo, kaj levis ĝin al la ligna muro de la domo, kie li haltigis ĝin per haltilo.  Post ili formovis tolon, la unuaj aferoj, kiujn ili vidis, estis  viraj kutimaĵoj.  Certa surtuto estis tre ruĝa, havanta  butontruojn randitajn per oraj fadenoj.  Bela virina vesto, sed  iome utita, estis sub tio, kaj tiam ekkrioj pri ĝojo iris el la  lipoj de Judita.  Ŝia deziro estis preskaŭ infana; ŝi ne  permesis, ke la serĉo daŭros, ĝis ŝi vestos sin per la vesto  malkonvena de siaj kutimoj kaj loĝejo.  La du viroj tiam  paroletis, ĉu estos utilema daŭrigi la serĉon en la kesto, kiam  Judita revenis sen la vesto, kaj denove kun siaj simplaj vestoj.

JH:  Ĝi apartenas al mia patro.  Tiuj ĉi estas liaj havaĵoj, kaj ili necesas pro li.

La objektoj, kiuj estis al la supro, kiam ili rekomencis la serĉon en la kesto, estis duopo da manpafiloj, apartaj pro arĝento en la supraĵo.


        XII

Ĉingaĉguk vestis sin, kiam Cervmortigulo iris en la loĝĉambron de la loĝŝipo, kaj ĵetis al li malmultajn malkonsolajn, sed malpeze somerajn, vestojn, kiuj apartenis al HUTTER.

C:  Judita donis ilin al mi por via uzo, estro, ĉar kontraŭas prudentecon kaj gardecon vidiĝi kun viaj militaj vestoj kaj koloroj.

La kunsido dum la matena manĝo de la tri akvomezuloj estis silenta, malgaja kaj pensema.

JH:  Mi scias nenian kielon por liberigi la kaptitojn, escepte de pagi al la Irokezoj.

C:  Ha, Judita, la franculoj donas rekompencon tiel bonan, kiel nia popolo.  La kosto de du harhaŭtoj povas aĉeti vazon da pulvo kaj pafilon.

JH:  Estas la kesto.  Cervmortigulo, se ni povos trovi la ŝlosilon, mi povigos vin por malfermi la keston, kaj preni tiajn objektojn el ĝi, kiuj pagos la liberkoston de patro.

Ĉ:  Kien oni metas ŝlosilon, kie la Sovaĝa-Rozo ne serĉos ĝin, kiel inter la malkonsolajn vestojn?

Ĉingaĉguk prenis la deziratan ŝlosilon el poŝo.

Ektrovante, ke la du kolegoj silente rigardas ŝin, Judita metis manon al la supro de la kesto, kaj provis levi ĝin. Cervmortigulo donis sian fortecon al la provo, kaj levis ĝin al la ligna muro de la domo, kie li haltigis ĝin per haltilo.  Post ili formovis tolon, la unuaj aferoj, kiujn ili vidis, estis viraj kutimaĵoj.  Certa surtuto estis tre ruĝa, havanta  butontruojn randitajn per oraj fadenoj.  Bela virina vesto, sed iome uzita, estis sub tio, kaj tiam ekkrioj pri ĝojo iris el la lipoj de Judita.  Ŝia deziro estis preskaŭ infana; ŝi ne permesis, ke la serĉo daŭros, ĝis ŝi vestos sin per la vesto  malkonvena de siaj kutimoj kaj loĝejo.  La du viroj tiam paroletis, ĉu estos utilema daŭrigi la serĉon en la kesto, kiam  Judita revenis sen la vesto, kaj denove kun siaj simplaj vestoj.

JH:  Ĝi apartenas al mia patro.  Tiuj ĉi estas liaj havaĵoj, kaj ili necesas pro li.

La objektoj, kiuj estis al la supro, kiam ili rekomencis la serĉon en la kesto, estis duopo da manpafiloj, apartaj pro arĝento en la supraĵo.

        XII

Ĉingaĉguk vestis sin, kiam Cervmortigulo iris en la loĝĉambron de la loĝŝipo, kaj ĵetis al li malmultajn malkonsolajn, sed malpeze somerajn, vestojn, kiuj apartenis al HUTTER.

C:  Judita donis ilin al mi por via uzo, estro, ĉar kontraŭas prudentecon kaj gardecon vidiĝi kun viaj militaj vestoj kaj koloroj.

La kunsido dum la matena manĝo de la tri akvomezuloj estis silenta, malgaja kaj pensema.

JH:  Mi scias nenian kielon por liberigi la kaptitojn, escepte de pagi al la Irokezoj.

C:  Ha, Judita, la franculoj donas rekompencon tiel bonan, kiel nia popolo.  La kosto de du harhaŭtoj povas aĉeti vazon da pulvo kaj pafilon.

JH:  Estas la kesto.  Cervmortigulo, se ni povos trovi la ŝlosilon, mi povigos vin por malfermi la keston, kaj preni tiajn objektojn el ĝi, kiuj pagos la liberkoston de patro.

Ĉ:  Kien oni metas ŝlosilon, kie la Sovaĝa-Rozo ne serĉos ĝin, kiel inter la malkonsolajn vestojn?

Ĉingaĉguk prenis la deziratan ŝlosilon el poŝo.

Ektrovante, ke la du kolegoj silente rigardas ŝin, Judita metis manon al la supro de la kesto, kaj provis levi ĝin. Cervmortigulo donis sian fortecon al la provo, kaj levis ĝin al la ligna muro de la domo, kie li haltigis ĝin per haltilo.  Post ili formovis tolon, la unuaj aferoj, kiujn ili vidis, estis viraj kutimaĵoj.  Certa surtuto estis tre ruĝa, havanta  butontruojn randitajn per oraj fadenoj.  Bela virina vesto, sed iome uzita, estis sub tio, kaj tiam ekkrioj pri ĝojo iris el la lipoj de Judita.  Ŝia deziro estis preskaŭ infana; ŝi ne permesis, ke la serĉo daŭros, ĝis ŝi vestos sin per la vesto  malkonvena de siaj kutimoj kaj loĝejo.  La du viroj tiam paroletis, ĉu estos utilema daŭrigi la serĉon en la kesto, kiam  Judita revenis sen la vesto, kaj denove kun siaj simplaj vestoj.

JH:  Ĝi apartenas al mia patro.  Tiuj ĉi estas liaj havaĵoj, kaj ili necesas pro li.

La objektoj, kiuj estis al la supro, kiam ili rekomencis la serĉon en la kesto, estis duopo da manpafiloj, apartaj pro arĝento en la supraĵo.

        XIII

Kiam Cervmortigulo levis la manpafilojn, li tuj turnis sin al la Delavaro por miri pri ili.  Cervmortigulo prenis unu militilon el la mano de sia amiko, kaj malfermis la pulvejon.  Ĝi havis malmultan pulvon, presitan per tempo kaj akvema aero.  La celpovo de Cervmortigulo estis rapida kaj maltrema, kaj la pafo venis preskaŭ tiel baldaŭ kiel li levis la militilon.  Judita kriis, kaj kiam la du viroj turnis sin al la junulino, ŝi estis tiel pala kiel morto, kaj tremis.

JH:  Mi havas nenian vulnon, Cervmortigulo.  Estas teruro - nenio escepte de tio, mi certigas vin.

Cervmortigulo malfermis malgrandan sakon, el kiu li prenis unupostunue la pecojn de ŝak'ludo.  La "kastel'oj" staris sur elefant'oj.

C:  Tiuj objektoj estas malveraj dioj!

JH:  Mi memoras, ha, vidi unu el la militestroj ĉe la defendejo kun aro de ludiloj, faritaj laŭ ia ludilo, kiel tiuj ĉi.

Kolektante ĉion, la serĉisto, sed ne sen malmultaj kontraŭpensoj, malrapide ricevis la pensojn de Judita, kaj finfine konsentas, ke la eblaj laŭdiloj simple devas esti la aparte eltranĉitaj figuroj de ia nesciata ludo.  Ili konsentis, ke nenio pli grande tentos la dezirojn de la indianoj ol la elefantoj.

C:  Dum la tuta tempo, Rapida kaj via patro, ankoraŭ Esnjo -

Kiam tiu grava tempeto, ili ekaŭdis malpezan paŝon sur la antaŭplanko, figuro de homo mallumis la pordon, kaj la homo laste dirita staris antaŭ li.  Judita, post ŝia miro kaj timo iome malgrandiĝis, montris multan ĝojon pri la reveno de la fratino.  Ŝi komencis sian rakonton, kaj Cervmortigulo fariĝis okupata aŭskultanto, dum juna Irokezo staris proksime al la pordo, tiel trankvile pri tio, kio okazis, kiel unu el la lignaj subteniloj.

C:  Ni nun komprenas tiun aferon, Judita.  Mi tamen unue forigos tiun ĉi kanadan sangsuĉulon, kaj poste ni decidos nian komercon.  - Nun, vi scias junulo, ke la pli maljuna el viaj kaptitoj estas la patro de tiu ĉi du junulinoj; la alia estas la amindulo de unu.  La virinoj certe volas savi la harhaŭtojn de tiaj amikoj, kaj ili pagos tiujn du kreitaĵojn el elefant'a dento por savi ilin; unu po ĉiu harhaŭto.

Kiam li staris sur la antaŭplanko, preta por paŝi al la kunligitoj arboj, li haltis, kaj rapide petis la prunton de ŝipeto, kiel kielo por rapidigi la komercon.  Cervmortigulo mallaŭte neis la peton, kaj, post mallonge haltante, la junulo pelis sin malrapide de la defendejo al densejo ĉe la bordo, kiu estis malpli malproksime ol duonmejl'o.

EH:  Silentu diris per tre malalta voĉo, ke mi diros, ke vi devos malfidi al la Irokezoj pri ĉio.  Poste ŝi diris, ke estas granda, brila stelo, kiu venas super la monteto post horo post mallumo, kaj kiam tiu stelo vidiĝos, ŝi estos ĉe la loko, kie mi surteriĝis hieraŭ nokton, kaj ke vi devos veni al ŝi per ŝipeto.

Antaŭ ol Esnjo povis daŭrigi la parolon, Cervmortigulo vokis al sia amiko el la pli ekstera ĉambro.

        XIV

La unua faro de la Delavaro, kiam li renkontis sian amikon, estis malpezigis sin de la malsovaĝaj vestoj, kaj montras sin denove kiel indiana militulo.

Ĉ:  Mi iros al la Irokeza loĝejaro.  Neniu konas Ĉingaĉguk-on sed Ŭah, kaj packonsenton pri vivoj kaj harhaŭtoj popolestro devas fari!  Donu al mi la apartajn bestojn, kaj permesu, ke mi havas ŝipeton.

C:  Vere, Serpento, mi zorgas kaj timas pri vi!  Mi neniam aŭdis, ke tia malforta penso venas el estro, kaj ankaŭ el unu, kiu havas estintecon pri saĝo, kvankam li estas juna kaj mallerta.  Ŝipeton vi ne devos havi, se la voĉo de amikeco kaj konsilo gravas.

Ili vidis la kunligitajn arbojn, movante de la bordo.  Dum ĝi venis proksima, la kolegaro en la defendejo uzis ĉiun kielon por certigi, la venantoj havas nenian militilon.

FK:  Hoĥ!  Mia frato estas tre fiera; Fendita-Kverkarbo tamen estas nomo, kiu faras, ke Delavaro paliĝu.

C:  Unu el viaj milituloj, kies spirito ekiris al la bena lando de via popolo nur hieraŭ matenon, pensis, ke mi meritis la nomon Falk'okulo, kaj tion, ĉar mia vidpovo oportune estis pli rapida ol lia, kiam estis pri aŭ vivo aŭ morta inter ni.

FK:  Mia frato Falk'okulo jam sendis al la Huronoj rakonton, kaj ĝi faris iliajn korojn tre ĝojaj.  Ili aŭdis, ke li havas la figurojn de bestoj kun du vostoj!

C:  Jen unu el la figuroj.  Mi ĵetas ĝin al vi laŭ la fideleco de packonsento.

FK:  Ĉu mia frato tamen havas duan beston?  Li donos du pro la maljuna patro.

C:  Pri doni du bestojn pro lia harhaŭto, eĉ la du bestoj kun du vostoj, tio ĉi pasas sencon -

Postlonge la sovaĝulo donis la ŝajnon, ke pli longa komerco estos malutila, ĉar li ne devus esti tiel malprava al sia popolo por lasi la estimon pro du bonegaj, maturaj viraj harhaŭtoj interŝanĝe de afero tiel simpla kiel ludilo simila al tiu, kiun li vidis.  Kaj li pretigis lin por forveturi.

Nelonge antaŭ ol la suno subiris, la du kunligitaj arboj denove iris el la densejo.  Kiam ĝi iris proksima, Judita esprimis, ke patro kaj Rapida, ligitaj, kuŝas sur la branĉoj ĉe la mezo.

Eĉ post ili jam tiel bone komprenis la kondiĉojn, la efektiva interŝanĝo de la kaptitoj havis malfacilaĵojn.  Cervmortigulo liberigis la manojn de siaj amikoj, kiam ili eniris, kaj ili tiam batis per piedoj kaj lamis ĉirkaŭ la antaŭejo, dum ili penis revenigi la sangon al la manoj kaj piedoj.  Antaŭ ol la mallumo plene venis, kaj dum la junulinoj preparis la vesperan manĝon, Cervmortigulo rakontis al HUTTER pri la kielo, kiun li faris pro la sendanĝereco de liaj filinoj kaj havaĵoj.

     XV

La trankvilo de la vespero denove kontraŭis, dum la kreskanta mallumo similis, la sentojn de la viroj.  La du reaĉetintaj kaptitoj sentis sin humilaj kaj sen estimo; ilia humileco tamen prenis la pikon de venĝo.

RHM:  Mi pensas, ĉu estas paco aŭ milito inter ni kaj la sovaĝuloj!  Tiu ĉi interŝanĝo de kaptitoj havas amikeman ŝajnon, kaj, post homoj komercis unu kun la alia per justeco kaj estimo, ili devas esti amikoj, almenaŭ dum tiu okazo.

C:  Jen respondo al via demando, Rapida, ĉar vi tiel rapidas por denove batali.

Dum Cervmortigulo diris, li ĵetis al la tablo, sur kiu la alia subtenis sin, specon de bastonetaro, faritan per dekdu bastonetoj, forte kunligitaj per ŝnureto el cerv'haŭto.

RHM:  Tio ĉi estas tio, kion ili nomas esprimo pri milito ĉe Jorko.  Kiel ĝi venis al tie ĉi?

C:  La sovaĝuloj lasis la haŭton sur via kapo; ili tamen eble prenis la orelojn, aŭ vi jam aŭdis la moveton en la akvo, kiun la knabo faris, kiam li denove venis per la du kunligitaj arboj.

EH:  Rapida, la Irokezoj estis bonaj al vi, kaj ili ne prenis vian harhaŭton, sed vi kaj patro volis preni iliajn.

HUTTER denove montris sin sur la antaŭejo.  Al la preparaĵo, kiun Cervmortigulo decidis, pri forlasi la defendejon dum la nokto kaj foriri en la loĝŝipo, li tute konsentis.  Ili preparis ĉion rapide kaj prudente: ili tiris la ŝipetojn for de la antaŭejo, kaj ligis ilin al la loĝŝipo; la malmultajn necesaĵojn, kiuj estis en la domo, ili portis al la loĝĉambro de la loĝŝipo; ili estingis la fajron; kaj ĉiuj enŝipiĝis.  Ili vidis neniun klarejon en la ĉielo, kaj Ĉingaĉguk jam tremis, se la kaŝo de la stelo eble ĉesigus, ke lia promesinto malfruos pri la renkonto.

Ĉ:  Mia frato restos kun la ŝipo.  Ŭah baldaŭ staros sur la bordo, kaj atendos, kaj Ĉingaĉguk devas rapidi.

La indiano tiam kuniĝis kun la aliaj du viroj, kaj, unue mallevinte la venttolon, la tri eniris ŝipeton, kaj iris for de la flanko de la loĝŝipo.  Ili venis al la bordo kun granda gardeco, kaj faris la surterigon sen danĝero.  Postmallonge ili venis al la rando de la malgranda rondo el loĝejetoj.  Neniu helpis pro la danĝera probo, ĉar, post garda palpado per mano, ili ektrovis, ke la loko estas forlasita -



JH:  La virino ne estas farita por tiaj okazoj kiel tiuj ĉi - okazoj el kiuj ni havos neniun finon, tiel longe kiel la milito daŭros.

C:  Neniu farus Silentu-n, la estonta edzino de la malproksima Delavaro, pli ĝoja ol scii, ke li nun ŝteliras ĉirkaŭ siaj malamikoj, penante gajni harhaŭton -  Ekaŭdu!  Jen la voĉo de via patro, virino, kaj li diras kiel homo, kiu koleras pri io.

Post malpli grande da tempo ol oni bezonas por rakonti pri tio, la ŝipeto tuŝis la loĝŝipon, kaj la serĉantoj eniris ĝin.  Malgranda fajro bruletis nur ĝis la rando de la arbetoj, kiuj staris sur la bordo ĉe la flanko de la elstarejo - certigante, ke la indianoj jam movis la loĝetaron al la sama loko, kie Silentu volis la renkonton!

     XVI

La ektrovo je la fino de la antaŭa libroparto estis tre grava por Cervmortigulo kaj lia amiko.

C:  Virino, ni iros por revenigi Silentu-n, la promesitan de la Serpento - la fraŭlinon, kiun li volas edzinigi tiam, kiam li revenos al sia popolo.

Ĉingaĉguk kaj sia "palvizaĝa" amiko ekiris pri la danĝera kaj malfacila laboro per maltimeco kaj intenco, kiuj estus bonaj al viroj, kiuj estus en la dudeka anstataŭ la unua milito. Ĉingaĉguk paŝis sur la bordon, kaj gardeme rigardis ĝin longe laŭ ĉiu flanko de la ŝipeto.  Ili silente kunkonsilis, la indiano pensante, ke ili eraris pri la loko de la renkonto.  La ŝipeto kuŝis antaŭ vera rigardloketo, ne nur tra la arbetoj, kiuj randis la bordon, sed ankaŭ tra la arboj, kaj permesis klaran rigardon de la kelkatempa loĝejo.  Cervmortigulo rapide vidis, ke multaj milituloj forestas.  Multaj junaj virinoj ŝajnis esti kontentaj; certa maljunulino tamen sidis malproksima kun gardema kaj kolera vizaĝo, kiu - la serĉisto sciis - montris, ke la popolestroj donis al ŝi ian malplaĉan laboron.  Cervmortigulo bone sciis, ke Ĉingaĉguk ne volus reveni al la loĝŝipo sen ia malespera peno por rekapti sian fraŭlinon, kaj liaj propraj bonkoraj sentoj kaŭzis, ke li volus helpi pri tia laboro.  Metante la ŝipeton tiel, kiel Silentu povos vidi ĝin, se ŝi venos al la loko de renkonto antaŭ ol ili revenos, la junuloj certigis la utilecon de la militiloj, kaj preparis sin por iri en la arbaron.

La Delavaro kaŭzis, ke lia amiko genuu por plene kaŝi sin, kaj tiam li faris brueton, kiu tiel similas tion de la plej malgranda nordamerika sciur'o, ke Cervmortigulo mem, li kvankam aŭdis ĝin centfoje, efektive pensis, ke ĝi venis el unu el la malgrandaj bestoj, saltanta super lia kapo.  De tiu tiamo, Ĉingaĉguk sentis sin certa, ke ŝi scias lian ĉeeston.

Oportune, unu el la milituloj vokis al la maljunulino, por ke ŝi venigu al li akvon por trinki.  Irante, ŝi forte tenis Silentu-n per mano.  La maljunulino rapide revenas, ŝia mano ankoraŭ tenante la manon de la junulino, kiam Cervmortigulo subite kaptis ŝin ĉe la kolo tiel forte, ke ŝi lasis la kaptiton libera.  La Serpento metis manon ĉirkaŭ la mezkorpo de sia amato, kaj kuris, portante ŝin tra la arbetoj.  La maljunulo sukcesis por fari unu aŭ du ekkriojn, kiuj vekigis la tutan loĝejon.  Kadigante la maljunulinon ĉe la piedoj, Cervmortigulo lasis, ke ŝi kuŝas sur la dorso, kaj iris al la arbetoj, lia pafilo preta.

No comments:

Post a Comment