2012-06-02

Justigite 2012 Kvindek tagoj


         / | _ | \
        |  ||^ |  |
        |  |(  )  |
         \_  ,, _/
           /  \
          \___/
         (kolumba)
  _ _ _  _ ___ _  __ _ ___ ___
  | | | |_  |  | | _ |  |  |_ 
|_| |_| __| |  | |_| |  |  |__
         PER LIA AMO


            _-_
          /T_I_G\
        /S/ _^_ \I\
       (U(<(-+-)>)T)
        \J\ \|/ /E/
          \/_ _\/
             -
  (krucumo, koro, stelo)


== La Festo de kvindek tagoj (la veno de la Sankta Spirito) == 2012 ==


(Anstataŭ la pensaĵo pri la festo, ni skribas por respondi al du demandoj de leganto el Kubo.)


MARTENO LUTERO - REFARIGANTO


En la 500 jaroj post la tempo de Kristo, la kristana kredantaro daŭrigas kreski malgraŭ malutilaj faroj de instruantoj pri malveraĵoj.  Poste la militistaro mohamedana gajnis nordan Afrikon, Palestinon, Sirion kaj Azion Malgrandan.  En Eŭropo okcidenta la pastrestro de Romo fariĝis la kondukanto de la kristana kredantaro.  Li nomiĝis la "Papa", kaj esprimis, ke Kristo elektis lin por reĝi ĉiujn, ankaŭ reĝojn.  Bezonis kristanan refarigon por renovigi la Sanktajn Skribojn al graveco, kaj por revenigi la veron pri savado kontraŭ eterna morteco.


En la jaro 1483, naŭ jaroj antaŭ s-ro KOLOMBO trovis Nordamerikon, LUTERO naskiĝis en la urbeto Eisleben, Germanujo.  Kiam LUTERO havis 14 jarojn, li devis iri for de sia domo por daŭrigi lerni.  Poste la patro de LUTERO meritis sufiĉan monon por pagi parton de la lernado de LUTERO, kaj li iris al la lernegejo en la urbo Erfurt.


LUTERO tamen ne feliĉis.  En infaneco liaj gepatroj instruis lin por preĝi al "sanktuloj" kaj estimi la Papon kaj la Roman Tutmondan Kredantaron kaj fari bonajn farojn.  Por peni trovi pacon por la animo, li decidis eniri kristanan fratarejon kaj fariĝi frato.


Instruisto STAUPITZ, la kondukanto de la fratarejo, decidis sendi LUTEROn al la urbo Wittenberg por prepari por instrui la Sanktajn Skribojn ĉe la nova lernegejo, kiun la elektanto (kondukanto) de Saksonujo jam fondis.  Dum LUTERO estis en la fratarejo, STAUPITZ jam diris al LUTERO, ke per Jesuo li povas trovi la pacon, kiun li serĉas.  LUTHERO baldaŭ meritis la estimon de tre bona instruisto.  Li esprimis, ke la pardonado de malsanktaj faroj estas senpaga donaco, kiun Dio donas al ni, kiel postaĵo de ĉio, kion nia Savanto Jesuo faris por ni.


Tiu "nova" instruaĵo de LUTERO, kiu vere estis returnigo al la simpla vero de la Vorto de Dio, ne kaŭzis grandan zorgon ĝis la jaro 1517.  Por gajni monon por konstrui la preĝejon de s-ta Petro en Romo, la Papo permesis la vendadon de paperoj de pardono en la tuta Germanujo.  LUTERO skribis 95 disputaĵojn aŭ esprimojn en Latino, kiuj montris, ke la vendado de la paperoj kontraŭstaras la Sanktajn Skribojn.  La Papo ordonis, ke LUTERO staru en Romo por respondi pri ŝuldoj pri malsanktaj instruaĵoj.  La kondukanto de LUTERO, la elektanto de Saksonujo, uzis sian gravecon por postuli, ke ili pravigi la aferon de LUTERO anstataŭe en Germanujo.


En 1518 LUTERO respondis antaŭx pastrestro Kajetano, kiun la Papo sendis kiel sia prezentanto.  Kajetano ordonis, ke LUTERO konfesu, ke liaj skriboj estas malpravaj.  Post unu jaro en malferma disputo kun germana kristana lertulo, nomita instruisto ECK, LUTERO esprimis, ke oni ne devas obei la Papon por gajni savon de eterna morteco.


En 1521 regnestro Karolo vokis LUTEROn por ke veni al la kunveno de germanaj subreĝoj, nomita la Konsilantaro de la urbo Worms.  La regnestro diris al LUTERO, ke li ne volas aŭskulti defendon pri la instruaĵoj de la Sanktaj Skriboj, sed sole konfeson de LUTERO, ke liaj instruaĵoj estas malveraj.  Pensinte kun preĝoj pri la respondo unu tagon, LUTERO diris: "Se vi ne povas montri el la Sanktaj Skriboj, ke mi faris malverajn dirojn, mi povas malricevi aŭ malricevos nenion."


Pro la neo de LUTERO la regnestro esprimis, ke li estas krimulo, kiun iu ajn povos mortigi post dudek tagoj.  La elektanto Frederiko tamen savis LUTEROn per ŝtelkapti lin, kaj konduki lin al solema defendejo, nomita Wartburg.  En tiu tempo li tradukis la Novan Konsenton de la Sanktaj Skriboj en la germanan lingvon, por ke ĉiuj liaj kunlandanoj mem povu legi la Vorton de Dio.


LUTERO povis reveni al la urbo Wittenberg en 1522, ĉar Dio okupigis la regnestron Karolo per severaj malfacilaĵoj en aliaj partoj de la regno.  LUTERO ofte instruis ĉe la lernegejo de Wittenberg, kaj parolis en la urba preĝejo.  Je la 18-a de februaro, 1546, LUTERO mortis.


PRI NORDA DAKOTO
kaj pri ni


FRENEZA-ĈEVALO (TĥaŝUnka ŬitkO, 1849?-1877)


Rememorata pro severeco je batalado, la lakota popolo konas Frenezan (malsencan)-Ĉevalon kiel kondukanto kun sonĝoj pri la estonteco, kiu donis sin por teni la kutimojn kaj pravaĵojn de lakota vivo.


Dum juneco Freneza-Ĉevalo havis bonan estintecon kiel batalulo. Li ŝtelis ĉevalojn de la Indianoj Korvoj antaŭ li havis dektri jarojn, kaj kondukis batalularon antaŭ dudek. Li batalis en la milito de 1865-1868, kondukanta de Oglala popolestro Ruĝa-Nubo kontraŭ usonaj ekloĝantoj en Vajomingo, kaj havis gravan parton de la detruo de militistoj ĉe defendejo KEARNY en 1867.


Freneza-Ĉevalo meritis estimon inter la lakotaj pro sia forta decido por savi la kutimoj de sia popolo. Li neis fotografojn de si.


Kiam la usona milita registaro ordonis, ke ĉiuj lakotaj iru al elektitaj landoj en 1876, Freneza-Ĉevalo estiĝis kondukanto de la kontraŭstarado. Proksima amiko de la indianoj Ŝejen per edzinigo al ŝejenino, li kolektis batalularon da 1200 oglalaj ŝejenoj ĉe sia vilaĝo, kaj forsendis militestron CROOK je la 17-a de junio, 1876, dum CROOK penis antaŭeniri laŭ la fluveto Rozburĝono al la temploĝejo de Sidanta-Bovo ĉe Malgranda Granda-Korno. Post tiu venko, li unuiĝis kun Sidanta-Bovo, kaj detruis ĉevalajn militistojn kun CUSTER.


Post la lakota venko tie, Freneza-Ĉevalo restis en Usono por batali militestron MILES, kiu iris post la lakotaj kaj iliaj amikoj en la vintro de 1876-1877. Tio kaj la bezono de viando el bizonoj devigis, ke li cedis sin je la 6-a de majo, 1877.


Eĉ post la malvenko, Freneza-Ĉevalo havis liberan spiriton. Je septembro de 1877, li iris el la elektita lando sen permeson por revenigi sian malsanan edzinon al ŝiaj gepatroj. Militestro CROOK ordonis, ke li kaptiĝu, timante, ke li revenas por batali. Freneza-Ĉevalo unue ne kuris for de la kapto. Kiam li eksciis, ke ili sendas lin al malliberejo, li tamen penis forpuŝi. Dum militisto tenis la manojn, alia militisto tratranĉis lin per pafila tranĉilo.


Usonanoj nun estimas Frenezan-Ĉevalon per du vojegoj kun sia nomo. Verkistoj faras grandegan ŝtonan bildon de li el monto proksima al la bone sciata monto RUSHMORE. (Vidu www.crazyhorsememorial.com.)


________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Tiu, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
 JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to us:
 THE MILLERS
 409 7TH AVE NW
 MANDAN ND 58554-2522
 U S A


Vi povas trovi pli multajn ĉe _eo1a.blogspot.com_, aŭ skribu al ni ĉe _gmillernd(a)gmail.com_.

No comments:

Post a Comment