2012-07-28


LA ĴETARMILO [sago] KAJ LA KANTO
de Henry Wadsworth Longfellow

Mi ĵetis armilon en la aeron.
Mi ne sciis, kien ĝi falis al tero;
La flug' estis tiel rapida, ke oni
Ne ĝian flugon povis vidi.

Mi spiris kanton en la aeron.
Mi ne sciis, kien ĝi falis al tero.
Ĉar kiu ja havas vidpovon eĉ klaran
Por povi vidi la flugon de kanto?

Longe, longe poste en iu kverkarbo
Mi trovis la nun nerompitan armilon.
Kaj la kanton, de l' komenc' al la fino,
Mi denove trovis en kor' de amiko.

No comments:

Post a Comment