2012-09-03

HEJMO, DOLĈA HEJM'


Ho, kvankam ni vagus tra riĉa palac',
Nur sole en hejmo por ni estas pac',
Kaj tien ĝi venas sole el ĉiel',
Se serĉus ni ĉiam en ĉiu kastel'.

REKANTAĴO:
Ho, hejmo, dolĉa hejm',
Ne estas loĝejo simila al hejm'.

Mi rigardas la lunon, dum forvagas mi,
Kaj sentas patrinon, pensantan pri mi,
Dum vidantan la lunon el nia domet',
Tra la flora odoro el nia pordet'.

La riĉeco de landoj ne karas al mi,
Mian simplan pajldomon do donu al mi,
Kun birdoj, venantaj al mia fajfil' -
Ho, tia bonsento pri mensa trankvil'.

No comments:

Post a Comment