2012-10-15

Marlando



www.sealandgov.org/about



Marlando [Sealand] ricevis la fondon kiel memreganta lando en 1967 en interlandaj akvoj, dek kilometroj de la sunleviĝa marbordo de Britujo. La rakonto pri Marlando estas pri lukto al libereco. Marlando fondiĝis per la penso, ke iu ajn popolo nesata pro la premegaj kaj senliberaj leĝoj de estantaj landoj povas esprimi sendependecon en iu ajn loko, kiun neniu alia lando regas. La loko, kiun ili elektis, estis la turo Roughs, insulo-defendejo, kiun Britujo konstruis en la Mondmilito II, kaj poste lasis al la leĝoj de la malproksimaj maroj.

Juĝa decido certigis la sendependecon de Marlando en 1968, kiam la juĝisto decidis, ke la turo Roughs staras en akvoj interlandaj, kaj ne estas sub la leĝoj de la Regno Unuigita. Tio natis la landan diron E MARE LIBERTAS, "El la maro libereco".

La landa lingvo de Marlando estas la angla, kaj la marlanda dolaro havas interŝanĝan kiomon egale al unu usona dolaro. Ili uzas pasportojn kaj poŝtilojn de 1969, kaj la lasta jardeko de la jarcento 20-a ekvidis bonan kreskon de laborado kaj societe kaj firmae, kiam ĝi komencis evolvi loĝantan fundon, kiu gravigis la longatempan membrecon en la interlanda societo el landoj.