2012-11-04

La Vagon' de l' Unuiĝo


En la land' de Onklo Samĉjo en sesdek-unua jar'
Al Apartiĝ' kaj Unuiĝ' komencis la batal'.
La Sudo diris, ke la rajton ili certe havos
Por iri en aparta ĉar' kaj ĉiuj ili rajdos.

REKANTAĴO:
Hura, la vagono, vagon' de l' Unuiĝo!
Ni restos envagone kaj ĉiam rajdos ni!

La farintoj de l' vagono, jes, viroj de raci',
Jam faris ĝin el "fonda kverk'", kiun fendos neniuj ni.
La radoj estas el la ŝtof' plej forta kaj plej bona,
Kaj du nomiĝas Nord' kaj Sud', kaj du ankoraŭ restas.

Pri la vagon' de l' Unuiĝ' la tuta lando miris;
La radoj havis okdek jarojn neniam lacaj estis.
Sidantoj do feliĉis, irante laŭ la voj' -
La vagon' de l' Unuiĝo, la gloro de la mond'!

Nun Abraham direktis kun suda malkontento;
Ilia graso estis for, la aksoj ne silentis.
Li prenis la rimenojn, ekiris laŭ la voj',
La vagono apartiĝis, kaj uloj falis for.

Averton Abram donis en la jaro sesdek-tri:
Se rebeloj ne nun cedos, estos sklava liberig'.
Kaj poste kondukantoj, atakantaj kontraŭ ni,
Lasos pafilojn fali, kaj fuĝos for de ni.

Nun Abram liberigis la sklavojn-laboristojn;
Kaj li malfermis buŝojn de sudaj perfiduloj,
Kiuj timas, ke la sklavoj nun fuĝos for de ili,
Kaj Abram diris: "Eble vi nun devas hejmeniri!"

Ĉe la vagon' de l' Unuiĝ' kun ŝultroj al la rad',
Milion' Nordanoj venas kun koroj kiel ŝtal';
El ĉiuj ĝeneraloj, helpantaj la nacion,
Neniu bato plifortas ol tuta liberigo.

No comments:

Post a Comment