2012-11-25

Terpulva Ventego


Iam en la tagoj de la 1930-aj jaroj, estis granda terpulva ventego en la sxtato Kansaso.  Poste kampisto iris el sia domo, kaj vidis, ke la tuta baro estas sub la pulvo, kaj ke la bovoj iras super gxi.

Li vidis cxapelon de bovisto sur la tero.  Li levis gxin, kaj miris ekvidi, ke la bovisto ankoraux estas tie sub la cxapelo!  Li diris:

- Ho!  Cxu vi malbone fartas?

La bovisto respondis:

- Mi suficxe bone fartas.  Mi tamen zorgas pri mia cxevalo.

No comments:

Post a Comment