2013-03-30

        6. KRIU LA LIBERIGAN KRION

Ni kuraĝos ĉe la flago, devove ĉe la flag',
Kriu la liberigan krion;
Ni kunvenos de ebeno kaj de monteta flank',
Kriu la liberigan krion.

REKANTAĴO:
L' Unuiĝo ĉiame, hura por bonul',
Hura por la stelo, fi, perfidul'!
Ni kuraĝas ĉe la flago, denove ĉe la flag',
Kriu la liberigan krion.

Pro la vok' de niaj fratoj irintaj antaŭ nun,
Kriu la liberigan krion;
Ni plenigos niajn vicojn per plua milion',
Kriu la liberigan krion.

Ni bonvenos ja la virojn de fido kaj kuraĝ',
Kriu la liberigan krion;
Multaj ni ne estas riĉa, neniu estos sklav',
Kriu la liberigan krion.

Ni ekiros pro la vok' el okcident' kaj orient',
Kriu la liberigan krion;
Kaj ni pruvos nin fiduloj de la amata land',
Kriu la liberigan krion.

2013-03-03

Mansigna Skribado


KIO ESTAS MANSIGNA SKRIBADO?

http://www.signwriting.org/about/what/what02.html

Mansigna Skribado estas ordigo, kiu uzas videblajn signojn por representa la vidon de la manoj, la movadon kaj la vizaĝajn esprimojn de la mansignaj lingvoj.  Ĝi estas ia aboco— skribaro el signoj, uzita por skribi ĉiujn mansignajn lingvojn de la mondo.