2013-06-02

Justigite 2013 Kvindek Tagoj


 /\ _|\
|  |^| \
\  (  ) |
 \_,,_ /
  /  \
 \___/  (kolombbirdo)

J   U   S   T   I   G   I   T   E

PER LIA AMO

== 2013 == La Festo de la Kvindek Tagoj ==



LA MIRO DE LA FESTO DE LA KVINDEK TAGOJ ANKORAŬ OKAZAS

Se mi demandus al vi, kio estis la plej granda miro de la Festo de la Kvindek Tagoj, kio venas en vian menson?

Multaj pensas pri tio, kiel la Senditoj de Jesuo (kies naska lingvo estis la arama) povis paroli pro la povo de la Sankta Spirito per la aliaj lingvoj de la homoj, kiuj kolektis sin ĉirkaŭ ili je tiu tago:

FAROJ 2:  11 Ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

En simple unu tempeto la Sankta Spirito rompis la barilon inter judoj kaj la cetero de la mondo.

Pensu pri tiu ĉi miro:

FAROJ 2:  41 Tiuj tial, kiuj ricevis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.

Vere, tio ĉi estas ne simple unu miro, ĉar TRI MIL MIROJ okazis en tiu unu tago!  Petro kaj la Senditoj esprimis la bonajn novaĵojn pri la forsendigo de malpiaj faroj kaj pri la promeso pri la donaco de la Sankta Spirito.  Kaj tiu ĉi miro de la Festo de la Kvindek Tagoj hodiaŭ ankoraŭ okazas:

FAROJ 2:  47 Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la kredantaro la savatojn.

Dum la Bonaj Novaĵoj iris en la tutan mondon, ĝi iam venis al niaj oreloj, kaj la Sankta Spirito faris miron en niaj koroj:

JEĤEZKEL 36:  26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.  27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi faros laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Ni jam ricevis la donacon de la Sankta Spirito, ni tial konfesas per niaj lipoj kaj koro, ke Jesuo estas la Savanto, kiu reaĉetas la tutan homaron for de malpieco kaj morto.

La kvindektaga miro ankoraŭ okazis tra la tuta mondo, kiam ajn kaj kie ajn ni diras la Bonajn Novaĵojn, kaj ĝi ankaŭ okazas ankaŭ inter ni:  la Sinjoro ankoraŭ aldonas ĉiutage al la kredantaro la savatojn.




DE NORDA DAKOTO

HERMAN STERN
webapp.und.edu/dept/library/Collections/og217.html

 Herman STERN naskiĝis en Oberbrechen, Germanujo, la 9-an de aŭgusto, 1887 al Samuel Loeb STERN kaj Mina (STRAUSS) STERN.  La juda familio estis tre malriĉa, kaj Samule STERN devis malfacile vivi per la vendado de elvianditaj bovoj al fardomo de altenaĵo [gluo].  Kiel la plej juna el ok gefiloj, Hermann STERN faris malgrandajn laborojn al 1901, kiam li edukis sub vesta vendisto en Majenco.  En 1902 la onklo de STERN, Morris G. STRAUS, petis, ke li venu al Usono, kaj eklaboru en la vesta komerco.  STRAUS jam lasis Germanujon antaŭ multaj jaroj, kaj havis bonan vestan magazenon en Kasselton, Norda Dakoto.  Ne povante ricevi la permeson de sia laborestro, STERN lasis la vestmagazenan edukon kaj veturis per ŝipo al Usono.  Li venis al Novjorka Urbo je la 10-a de oktobro 1903, kaj veturis al Kasselton en la sama jaro.
 En Kasselton STERN lasis la duan N el sia nomo, kaj pligrandigis pro la komerco de viraj vestoj.  Dum li laboris en la magazeno de Morris STRAUS en Kasselton, li fariĝis la laborestro en 1907, kiam STRAUS ekloĝis en Vala Urbo por fondi duan magazenon.  En 1910 la du homoj interŝanĝis laborojn, kaj STERN iris al la magazeno en Vala Urbo por estri ĝin.
 Post du jaroj STERN edzinigis la bofratinon de STRAUS, Adelina ROTH.  STRAUS lasis la laboron en 1920, kaj STERN aĉetis duonon de la komerco en la magazenoj de Vala Urbo kaj Kasselton.  Poste li fondis magazenojn en LaMoure kaj Karington.  STERN meritis bonan rakonton en la komerca kolegaro, kaj fariĝis okupata ano en la Ĉambro de Komerco de Vala Urbo.  An ankaŭ estis funda ano de la Kolegaro de grandloka Norda Dakoto (la Ĉambro de la Komerco de la sublando Norda Dakoto), kaj servis kiel antaŭsidanto de la anaro je multaj jaroj.
 La Granda bezono la 1930-aj jaroj venigis malbonajn tempojn al STERN kaj la komerco.  La magazenoj en Kaselton, LaMoure kaj Karington luktis pri monpovo.  STERN ankaŭ pli ka pli grande zorgis pri la kontraŭjuda pensado de Adolf HITLER, kaj la postaĵojn tio kaŭzis pro parencoj restantaj en Germanujo.  En 1933 lia nefino Klara STERN skribis al li pri peto pro si kaj frato Eriĥ por vidi lin en Usono.  STERN petis la helpon de la sublandestro de Norda Dakoto, Vilhelmo LANGER, kaj prezentanto Geraldo NYE por gajni permesilon.  NYE aparte helpis, por ke STERN labori tra registara reguloj, permesante, ke Klara kaj Eriĥ iras al Usono en 1934.  En 1935 la nefo de STERN, Julio, skribis kaj petis, por ke la onklo ordigu lin iru al Usono.  Julio petis, ke Gustavo STERN kun la edzino Selma ankaŭ ricevu permesilojn.  Denove per la helpo de NYE, ĉiuj tri ricevis permesilojn.  Gustavo kaj Selma STERN tiel reunuiĝis kun la gefiloj Klara kaj Eriĥ.
 Ĝis 1937 la novaĵoj pri tio, kiel STERN gajnas ellandajn permesilojn, kreskis.  Li komencis ricevi leterojn de malproksimaj parencoj kaj ankaŭ de malkonuloj, kiuj petis pri respondecaj leteroj pri gajni laboron en Usono.  STERN ne simple donis la leterojn, sed ankaŭ helpis ilin trovi laboron.  Li trovis laborojn en Norda Dakoto, Minesoto, Ĉikago kaj aliaj lokoj.  STERN iam respondis pro kvindek homoj, dum kvindek jam havis laborojn.
 En 1940 la frato de STERN, Adolfo, kun la edzino kaj gefiloj, kiuj jam lasis Germanujon kaj veturis al Francujo, petis la helpon de STERN.  Kaŭze de registaraj reguloj, li denove petis pri la helpo de NYE.  Kaj STERN kaj NYE rekte diris al la Helpanto de internaj condiĉoj Cordell HULL por rapidigi la laboron.  Ili ricevis la permesilojn je du semajnoj antaŭ la destruo de Pearl ŝipejo je la 7-a de decembro 1941.
 Kiam Usono eniris la militon, multaj lokoj en Eŭropo perdis la ricevadon de novaĵoj.  La aliajn du fratojn de STERN, Moseo kaj Julio, kaj la edzinon de Julio, Frida, li ne povis savi.  Ĉiuj tri mortis en la tutmortigo de judoj.  Tute, STERN helpis, ke 125 judoj forkuris el Germanujo de 1933-1941, kvankam simple malmultaj parencoj kaj amikoj sciis pri lia laboro.
 Herman STERN mortis je la 20-1 de junio 1980 en Fargo.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Tiu, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
 JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to us:

 THE MILLERS
 409 7TH AVE NW
 MANDAN ND 58554-2522
 U S A

Vi povas trovi pli multajn ĉe _eo1a.blogspot.com_, aŭ skribu al ni ĉe _gmillernd@gmail.com_.

No comments:

Post a Comment