2013-11-02

La Ostaro

  ___
 (o_o)
  |=|
 < | >
 |/|\|
 |/=\|
 |\ /|
 #| |#
  | |
 (| |)
  | |
 _> <_

LA OSTARO
sufiĉigo pri mallonga rakonto de Ray BRADBURY

Certa viro ĉiam tro zorgas pri si.  Li ekscias, ke li havas malgrandan doloron en la ostoj.  Lia kuracisto enuas pri li, kaj sendas lin el lia ĉambro.  La malsanulo decidas vidi ostan kuraciston, kiun li trovis en la telefonlibro.

La osta kuracisto estas malkonvena viro kun malluma laborejo.  Li kolere diras al la malsanulo, ke li ne povas helpi lin, se li ne severe pensas pri sia ostaro.

La malsanulo en sia domo tial pensas sole pri sia ostaro.  Li perdas peson, kaj komencas vidiĝi kiel ostaro.  Lia edzino zorgas pri li.

Iun tagon li lacas, kaj sidas en trinkejo.  Grasema viro sidas apud li.  Li demandas la grasulon pri konsilo por gajni peson.  La grasula klarigas al li, ke li havas grason, kiu ĉiam estas ekstere de li.  Tio ĉi defendas lin, kaj neniu povas ŝteli lian ostaron.  La malsanulo neĝuste komprenas la grasulon, kaj decidas telefoni la ostan kuraciston.

Kiam la kuracisto iras en la domo de la malsanulo, li vidas la sengrasecon de li, kaj diras, ke li nun povas helpi lin.  Baldaŭ ŝajnas al la malsanulo, ke la kuracisto estas interne de li, kaj krias: "Iru el tie!"

Kiam la edzino eniras, ŝi trovas sian edzon-- amaso el haŭto kaj vestoj-- sur la planko.

Signifo:

Ray BRADBURY, kiu estis bonsciata kiel verkisto de scieca-postula libroj, estis ankaŭ bona verkisto de "timigaj" libroj.  Per tiu ĉi rakonteto, li avertas nin: ne vidu sole interne de vi, kaj neniam ekstere, aŭ iu maljustulo povas malutili vin.

No comments:

Post a Comment