2013-12-26

Ankoraŭ 300 000


Ni venas, patro Abram, ankoraŭ tricentmil
De torda flu' de Misisip', marbord' de Novangluj',
Lasinte laborejojn, l' edzinon kun infan';
La kor' sufokas vortojn, sed jen silenta larm'.
Rigardu ne postflanke, sed al la antaŭflank' -
Ni venas, patro Abram, ankoraŭ tricentmil.

Rigardu trans la lando ĝis la ĉiel' de l' Nord',
Ekvidu la liniojn, sekvo el piedpolv';
Subite granda vento vualon prenas for,
Videbla la stelbrila flag', fiera kaj kun glor'.
Bajonetoj brilas en la sun', aŭdeblas la muzik' -
Ni venas, patro Abram, ankoraŭ tricentmil.

Kaj vidu en la valoj: maturas la rikolt',
La filoj de l' bienoj viciĝas al la front',
Kaj nun infanoj tiras la malbonherbojn for
Kaj lernas kultivadi laŭ vol' de sia land'.
Aŭdias la loĝantoj kun larm' ĉe ĉiu pord' -
Ni venas, patro Abram, ankoraŭ tricentmil.

Vi vokis nin, ni venas al Richmond, al marbord',
Oferos nin por liberec' kaj pro kunula mort';
Aŭ kaptos ni la glavon el man' de l' perfidul'
Kaj montros la fragmentojn al nia kontraŭul'.
Jes, sescentmil fiduloj jam iris antaŭ ni -
Ni venas, patro Abram, ankoraŭ tricentmil.

No comments:

Post a Comment