2014-08-31

Banĝo 2

(2) MALVERAJ ONIDIROJ PRI LA BANĜO

Cxar la bangxo estas malofta muzikilo, mi jam auxdis kelkajn onidirojn pri gxi.  Mi petas, ke vi ne provu ludi la bangxon, se vi auxdis:

“Ludi la bangxon estas pli malfacile ol ludi la gitaron.”  La vero estas en la nombroj.  La gitaro havas ses sxnurojn por la ambaux manoj.  La bangxo havas kvin por la dekstra kaj kvar por la maldekstra.

“La bangxo havas belan sonon, sole kiam oni ludas gxin tre rapide.”  Estas multaj dormkantoj kaj infankantoj por la bangxo.  La bangxo havas ripozeman sonon, kiam oni malrapide ludas gxin.

No comments:

Post a Comment