2014-08-22

Justigite 2014 Kvindektaga Festo

J U S T I G I T E
PER LIA AMO

== 2014 == La Kvindekataga Festo (pri la Sankta Spirito) ==


LA DONACOJ DE LA SPIRITO

1KORINTANOJ 12: 7 Al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, poveco por mirindaĵoj; kaj al alia, povo por diri pro Dio; kaj al alia, dividi inter spiritoj; al alia, apartaj lingvoj; kaj al alia, traduko de lingvoj; 11 sed ĉion tion povigas la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

Kiaj donacoj plaĉas al vi? Ĉu vi amas utilajn donacojn aŭ donacojn, donitajn simple pro plaĉeco? Pri la spiritaj donacoj, la donacoj de la Spirito ĉiam estas tio, kion ni necesas, kaj liveritaj, kiam ni necesas ilin.

La unua kaj plej grava donaco estas la Sankta Spirito mem:

FAROJ 2: 38 Repensu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

Vera fido estas donaco, kiun ni ne volus aŭ povus gajni pro vi mem. La sola Sankta Spirito povas doni ĝin al ni. La Spirito forprenas la troportadon pri la neceso por gajni la bonkorecon de Dio per NIAJ laboroj kaj suferoj, dum Li samtempe vestigas nin per la praveco de KRISTO.
Ĉar ni nun estas ricevataj de la Patro kiel filoj, la Spirito multe donas al ni multajn aliajn donacojn:

GALATOJ 5: 22 La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco…

En Sia saĝeco, Li donas apartajn donacojn, por ke ni lernu dependi unu de la alia, kaj servu kaj amu unu la alian, “por utilo”.

En tiu ĉi legaĵo, la sendito numeras kelkajn aliajn donacojn:

Al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito.” Per ekdiri pri la donacoj de saĝeco kaj scio, Paŭlo montras ilian superan estecon kaj gravecon. La Spirito donas al iuj kristanoj la povecon por scii kaj kompreni la grandajn malsciaĵojn de la Sanktaj Skriboj, kaj tiam simple klarigi ilin.

Al alia, fido, en la sama Spirito.” La Spirito donas saveblan fidon al ĉiu kredanto. Al kelkaj kredantoj tamen Li donas eksterordinaran fidon, kiu trankvile fidas al Dio tra malfacileco.

Al alia, povo por diri pro Dio; kaj al alia, dividi inter spiritoj.” Kiaj vivdonaj donacoj por preĝejanoj— la poveco por esprimi la veron, ekscii eraron, kaj tiel ĉi konservi la preĝejanaron de malveraj instruistoj.

Resanigoj, mirindaĵoj, lingvoj.” La resanigoj montras la amon kaj zorgon de Dio por Sia popolo— kiun Li nun ofte donas per plibonigita scieco de kuracado. Lerteco pri alilandaj lingvoj estas utilaj iloj por instrui la Vorton en la tuta mondo.

Ĉiu el ni danku Dion pro la apartaj donacoj, kiujn la Spirito donis al ni, kaj penu plibonigi kaj uzi ilin por la gloro de Dio!

(La supra estas traduko el lutheranspokesman.org.)


DE NORDA DAKOTO

DAVID THOMPSON

David THOMPSON naskiĝis 1770 proksime al la urbo Londono, Anglujo. La patro mortis, kiam David havis du jarojn. Li devis eniri lernejon por malriĉuloj. Tie li lernis pri loktrovado per la steloj. Je la aĝo de 14 jaroj, li ricevis lernlaboron sub la firmao Hudson-Duonmaro en Kanado.
Je 1790 THOMPSON finis la lernlaboron. Li komencis labori pri la besthaŭta komerco, kaj faris loktabulon de la vojo al la mareto Atabaska. La firmao plibonigis lian laboron al termezuristo je 1794.
Je 1797 li forlasis la laboron ĉe la firmao Hudson-Duonmaro- sen la konvena antaŭdiro- kaj komencis labori sub la firmao Nord-Oksidenta. En la vintro li iris al nuna Norda Dakota por klarigi la randon inter Kanada kaj Usono (49 gradoj). Vere, li faris tabulon pri la lando de la mareto Superioro al la komenco de la rivero Misisipo al la mareto Winipego.
Je 1799 li edziĝis kun skot-indianino Ŝarlota SMALL. Ili havis 13 gefilojn. La geedzigo daŭris je 58 jaroj.
Je 1806 pro la zorgo, ke la verkoj de la usonanoj LEWIS kaj CLARK forprenis la komercadon kun la indianoj, la firmao sendis THOMPSON-on por fari tabulon de la rivero Kolumbia. Poste li reiris al orienta Kanada, kaj faris pli klarajn tabulojn pri la rando inter Kanada kaj Usono post la Milito de 1812. Je 1843 li presis tabulon-libron de oksidenta Kanada. Li malgajnis kiel terhavanto, kaj malriĉiĝis ĝis sia morto 1857. Pro la kosto de rompita kruro, frostitaj fingroj kaj la perdo de la unu okulo, li faris tabulojn de la plej granda parto de la Tero ol iu ajn alia termezuristo faris.

----------------------------------------
JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to us:
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Iu, kiu volas ekzemplon alo ĉiufojan ricevon de ĝi, povas skribi al ni:

THE MILLERS
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522

U S A Aŭ: gmillernd@gmail.com; aŭ: eo1a.blogspot.com

No comments:

Post a Comment