2014-08-17

Kiel ludi la banĝon 1

 KIEL LUDI LA

B A N Gx O N



ANTAUxPAROLO POR LA ESPERANTO EKZEMPLO

Iu ajn, kiu lernas la lingvon Esperanto, ja meritas senpagan lecionon pri la bangxo.  Mi esperas skribi tie cxi en mia interreta taglibro kelkajn lecionojn; mi kvankam ne scias, kiel ofte.  Bonvolu eklegu tie cxi por lerni.  Mi certe respondos al demandoj, sed kun la sama ofteco. Mi dankas al iu ajn leganto antauxe.

(1) HISTORIO PRI LA BANGxO

La bangxo devenis fare de negraj servuloj en Usono.  Estas du historietoj pri la deveno:

Historieto (1)

La servuloj kreis la bangxon laux antauxa muzikilon, la afrikana REBEK.

La supra historieto bezonas ankoraux klarigojn.  Kial la bangxo havas korpon similan al tamburo?  La REBEK havas tri sxnurojn, la bangxo kvin.  Ankaux la historieto (2) pli bone felicxigas.

Historieto (2)

La tamburo estis la plej grava muzikilo de la afrikaj servuloj, cxar ili amis danci laux gxi.  Iliaj havantoj tamen estis tre piaj, kaj tial forprenis iliajn tamburojn.  La negroj dauxrigis havi la tamburojn per alivesti ilin per sxnuroj kaj bastono.  Dum la havanto rigardis la servulojn, ili ludas la sxnurojn, kaj dum la havanto forestis, ili ludis la tamburon.

La bangxo malrapide venis al liberaj usonanoj.  Gxi unue venis al malricxaj logxantoj en la montoj Apalacxioj.  En la 1840-aj jaroj la unuaj lertfaritaj bangxoj aperis.  La usona muzikverkisto Stephen FOSTER faris gxin pli amata per uzi gxin en simplaj muzik-kaj-dancaj verkoj.  Plej utila por la bangxo estis la usona enlanda milito (1861-1865), kiu permesis, ke multaj nordaj usonanoj unue auxdas gxin.  Poste multaj ili faris siajn bangxojn, kaj cxiu en Usono konis la bangxon.  Ankaux irlandanoj kaj aliaj britinsulanoj filricevis la bangxon (cxar ili amas la “modojn” de muziknotaroj; vidu malsupren).  La bangxo ankoraux sxajnas maloftan en la resto de la mondo, tamen cxiu scias gxin kiel usona muzikilo.

Estas ankaux bangxoj kun kvar sxnuroj, kiuj estas pli tauxga por ludi en grandaj muzikantaroj.  La kvinsxnura estas la unua, kaj mi skribos sole pri tiu cxi.

No comments:

Post a Comment