2014-09-05

Justigite 2014 Triunuo



 /|_ |\
|  |^|  |
|  (  )|
 \_,, /
  / \
\__/ (kolombbirdo)

J U S T I G I T E
PER LIA GRACO

== 2014 == La Triunuo ==



JEAN-HENRI FABRE:
FRANCA SCIENCISTO KONTRAŬ LA INSTRUADO PRI LA EVOLUIĜO DE VIVO

La elstaranta franca sciencisto Jean-Henri FABRE (1823-1915) donis sian vivtempon al la lernado pri rampaĵoj. Lia nova laborado faris la fundon de tiu lernkampo, tial li estas “ordinare pensita la patro de la nuntempa lernado pri rampaĵoj”. Li malricevis la instruadon de sia tempo pri la evoluiĝo de vivo, kaj lasis, ke Dio ricevis la meriton por krei tian belan mondon.

Dum aliaj sciecistoj volis fundigi la decidojn sur la lernado pri rampaĵoj mortaj, FABRE rekte rigardadis rampaĵojn en iliaj loĝejoj.

La kolega de FABRE, Charles DARWIN, nomis lin “rigardanto sen simila”. FABRE montris siajn sentojn pri DARWIN, kiam li skribis la postan:

“Estis mia laboro rakonti al li la decidon pri kelkaj provoj, kiujn li proponis al mi en niaj interskriboj— laboro tre plaĉanta, ĉar ili... dispelis, ke mi ricevu liajn temojn... Mi skribis la leteron, kiam la malfeliĉa novaĵo venis al mi: DARWIN mortis. Post serĉinta la grandegan demandon pri la ekveno de vivo, li nun luktas kun la lasta kaj plej malluma malfacilaĵo de la postmorttempo.”

FABRE finis sian tutvivan lernadon per esprimi, ke la unuaj genezaj specoj de bestoj estis senŝanĝaj, grandigante: “Ni ne povas eviti la kriadon pri la neceso de menso ĉiopova, la Kreinto kaj Komencanto de ordo... al la gloro de la Kreinto-Dio.”

FABRE decidis, ke la kredo pri evoluiĝo necesas “nekredeblan” ĉesigon de senseco, eksciante, ke la evoluiĝistoj kredas malordinarajn pensaĵojn, ekzemple:

“La vesperto estas rato, kiu kreskigis flugilojn; la kukolo estas akcipitro, kiu ĉesis labori… Nenio ĉesigas, ke li ektrovas la devenon de bestoj.”

La konsilo de FABRE estis, ke evoluiĝo ne fondiĝas sur “sufiĉe multajn trovaĵojn kaj elproveblajn fondaĵojn” por decidi, ĉu ĝi estas vera, kaj, kie ĝi ne trovas sufiĉajn fundaĵojn, ĝi uzas simpligojn por kaŝi sensciadon. FABRE ankaŭ skribis, ke pro lia lernado pri la sovaĝa mondo, li pensis evoluiĝon “la malsano de la tempo. Oni povus forpreni de mi mian haŭton pli facile ol mian fidon al Dio.”

(La supra estas el presaĵo de la Instituto por la reserĉado pri kreo [fare de Dio]— vidu icr.org.)



LA TRIUNUA DIO KREIS LA MONDON

Estas nur unu Dio, ne tri:

1 KORINTANOJ 8: 1 Ne estas Dio escepte de unu.
DEŬTERONOMIO 6: 4 Aŭskultu, ho Izrael! La Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.

Dio tamen montras Sin tri apartaj Estaĵoj:

FAROJ 10: 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco...
MATEO 3: 16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj Li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur Lin; 17 kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
MATEO 28: 19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
JOHANO 14: 16 Kaj Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke Li restadu kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas ricevi, ĉar ĝi Lin ne vidas nek konas; vi Lin konas, ĉar Li restadas kun vi kaj estos en vi.
JOHANO 15: 26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun Mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri Mi atestos.
2 KORINTANOJ 13: 14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

Eĉ ĉe la komenco de la Tero:

GENEZO 1: 2 La Tero estis semforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la Spirito de Dio pendis super la akvo.
GENEZO 1: 26 Kaj Dio diris: NI kreu homon laŭ NIA bildo, similan al NI...
SENTENCOJ 8: 22 La Eternulo Min faris en la komenco de Sia vojo, antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre malnove. 23 Antaŭ eterno Mi estis firme fondita, en la komenco, antaŭ la kreo de la Tero.
JOHANO 8: 58 Jesuo diris al ili: Vere, vere, Mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, Mi estas.



PRI NORDA DAKOTO

LA GRAFO DE SELKIRK, TOMASO DOUGLAS, KAJ LA EKLOĜEJO PEMBINA

Tomaso DOUGLAS naskiĝis je 1771 al nobla familio de Dunkan DOUGLAS, la grafo de Selkirk, ĉe la skota Insulo de s-ta Maria. Kiam Tomaso estis knabo je 1778, la usona kontraŭreĝa ŝipestro Johano Paŭlo JONES iris al la insulo por forkapti la grafon. La grafo ne ĉeestis, kaj la domanaro rapide kaŝis la junan Tomason. Lia patrino proponis, ke la maristoj anstataŭe ŝtelis la arĝentajn manĝilojn. Ili faris tiele. Poste JONES esprimis kulpsenton pri la afero, kaj redonis la manĝilojn post sep jaroj.

Tomaso DOUGLAS senantaŭvidinte ricevis la heredon de sia familio je 1799 post la morto de sia patro kaj sia sep pli maljunaj fratoj. Li iris al la lernegejo en la skota urbo Edinburgo por lerni leĝlertecon. Li vidis, ke terhavantoj forpelis malriĉajn skotojn de iliaj loĝejoj. S-ro Selkirk volis helpi ilin. Li aĉetis landparton, nomatan ASSINIBOIA, en Kanado ĉirkaŭ la rivero Ruĝa, por reloĝigi ilin. Je 1812 kelkaj reloĝantoj konstruis proksime al komercejo ĉe la kuniĝo kun alia rivero, Pembina. PEMBINA venas el la lingvo de la indianoj Ĉipewa aŭ Oĵibwej, kaj signifas "Oksikoko".

La lando jam havis la popolo MÉTIS, vorto el la franca lingvo, kiu signifas “miksita”. La Métis estis mikso de indianaj kaj “blankulaj” popoloj. Ili pensis sin amikoj de la besthaŭta-komerca firmao Nordokcidenta. La edzino de s-ro Selkirk havas parencon en la firmao Hudson-Duonmaro. La du firmaoj ĉiam luktis unu kontraŭ la alia. Eĉ malgranda milito ekokazis inter la du firmaoj. La firmao Nordokcidenta brulis militan kastelon de s-ro Selkirk, kaj li kontraŭis per kapti kastelon de Nordokcidenta. Li eluzis la grandan parton de sia mono por montri senkulpecon en la juĝejoj ĝis sia morta je 1820.

Je 1818 Usono kaj Kanado interkonsentis, ke la paralelo de 49 gradoj estas la rando inter la du landoj. Pembina nun estis havaĵo de Usono. La loĝantoj de Pembina tamen libere komercis kun la du landoj, ĝis Usono fondis militan kastelon tie je 1871. Pembina tiel estas la plej malnova urbo en Norda Dakoto.

--------------------

JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Oni, kiu volas ekzemplon aŭ ricevadon povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A




aŭ gmillernd(a)gmail.com aŭ eo1a.blogspot.com


No comments:

Post a Comment