2014-11-09

Justigite 2014 Luterana refarigo

     /|_|\
    | |^| |
    |(   )|
    \_,,_/
     / \
    \__/ (kolombbirdo)
   
    J U S T I G I T E
    PER LIA AMO

== 2014 == La luterana Refarigo ==

    MARTENO LUTERO PRI JUĜADO DE ALIULO

Juĝado plaĉanta al Dio:

    Vi devas kompreni tion tiel, ke tio ne deprenas la pravaĵon de homo en la servado pri instruado al lernantoj por juĝi pri la aferoj de instruado kaj de vivo.  Certe estas debo de li por malferme mallaŭdi ĉion ajn, kio ne ĝustas kun la vera instruado, por ke ĉesigu, ke malveraj kredantaroj venos kaj ektenos. Kiam li vidis, ke vivo estas malvera, li tial devas diri kontraŭ ĝi kaj malricevi ĝin. Ni donas al li la laboron por superrigardi tion, kaj li devos respondi pri tio.

HEBREOJ 13: 17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili zorgas pro viaj animoj, kiel sendonte rakonton.

Vere, kiam iu ajn kristano vidas, ke lia proksimulo faras ion maljustan, li devas avertigi kaj deteni lin, kio estas neebla sen juĝi.

Malprava juĝado:

Jen bezonas la pravaĵo nomata atendado, kaj la pardonado de malpieco, per kiu unu homo tenas la pacon kun alia, kaj pardonas lin, kiel s-ta Paŭlo instruas per belaj vortoj:

ROMANOJ 15: 1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.

Jen tio estas sama afero, kion Kristo diras:

MATEO 7: 1 Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.

Ni amas beligi nin kaj meti ringojn sur nin kaj vidi tion, kio estas bona en ni. Ni tamen vidas tre malgrandan makulon sur la vizaĝo de proksimulo, ni plenigas niajn okulojn per ĝi, kaj tiel grandigas ĝin, por ke ni vidas nenion bonan en li. Ni povas lerni pro tiu averto, kaj kutime atendas, kaŝas kaj beligas la malfacilaĵojn de nia proksimulo.

Aliaj bibliaĵoj pri juĝado:

JOHANO 8: 31 Se vi restos en Mia vorto, vi estas vere Miaj lernantoj; 32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.

1 JOHANO 4: 1 Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj instruistoj eliris en la mondon.

MATEO 7: 15 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16 Per iliaj fruktoj vi konos ilin.



    DE NORD DAKOTA

    David Houston (1841-1906)

(Traduko de rakonto de Ben Nemenoff: http://www.nd.gov/arts/online_artist_archive/images-pdfs/H/Houston_DavidHenderson.htm)

Li mem kvankam ne estis fotografisto kaj nun estas verŝajne nesciata, David HOUSTON [sono: HJU-ston] faris kelkajn plej gravajn donaĵojn al la lernado pri fotografado.  Estonta kreisto de novkreumoj, kies lerteco estis kampisto, li havis solpermesojn por la unuaj teniloj de turnebla filmo, kaj por la unuaj faldeblaj kaj tutvidaj fotografiloj.  Vere, inter 1881 kaj 1902, li memorskribis 21 apartajn fotografilojn kaj fotografilajn partojn en la estrejo de usonaj solpermesoj.  Post longa tempo la plejparto de tiuj ĉi aferoj efektiviĝis, iam kun ŝanĝetoj al la unuaj elpensoj, de la firmao EATMAN-Kodak ĉe Roĉestro, Novjorko.

HOUSTON naskiĝis la 14-an de junio, 1941, ĉe Glasgovo, Skotlando al Petro kaj Margareta HOUSTON.  En la sama jaro, la familio transloĝiĝis al Usono, loĝanta mallonge en Novjorkurbo antaŭ ekloĝis en Albanio, Novjorko.  En 1847 la familio denove transloĝiĝis, nun al la vilaĝo Kambria en meza Wiskonsino.

En 1880, havanta 39 jarojn, HOUSTON transloĝis al la okcidento al la novsublando Dakota kaj aĉetis 190 hektarojn proksimajn al la urbeto Hunter tie, kie baldaŭ estos Norda Dakoto.  En sia vivtempo li gajnis la tutnombron de 1600 hektaroj kaj estiĝis unu el la plej riĉaj kampistoj en la loko.

Estas neklare kiam li komencis pruvadi novkreadon, li tamen je la 11-a de junio, 1881, memorskribis sian unuan peton pri solpermeso.  La novkreumo estis turnilo por filmo.  La turnfilmo ankoraŭ ne estis kreita, HOUSTON tamen atendis, ke iun tagon iu kreos ĝin.  (La fotografistoj tiam faris fotografaĵojn sur vitraj tabuletoj)…

Efektive al la antaŭvido de HOUSTON, la firmao Sekaj tabuletoj kaj filmoj EASTMAN gajnis la solpermeson por fari paperan filmon en 1884…  En 1887, la pastro Hannibal GOODWIN ĉe Newark, Novĵerzeo, kreis turneblan filmon kun travidebla fondo, kiu estis tre pli turnebla.  La firmao EASTMAN aĉetis tion en 1889.

HOUSTON fine vendis la solpermeson por fari sian novkreumon por 700 USD al Wilhelmo H. WALKER de Roĉestro, Novjorko.  WALKER konsentis, ke li faros kaj vendos la fotografilon en la tuta lando.  Li tamen vendis la solpermeson al la firmao EASTMAN post nur malmultaj tagoj.

Je la 28-a de decembro, 1886 HOUSTON ricevis novan solpermeson pri ŝanĝita speco de la unua novkreumo.  Je la 14-a de majo, 1889 li vendis la solpermeson al la firmao EASTMAN por 50 USD.  La firmao ankaŭ pagis al HOUSTON 5000 USD por la unua solpermeso.

(Pri simila afero, nevino de HOUSTON, Mina Fisher HAMMER, skribis en sia libro RAKONTO DE KODAK, ke la onklo proponis la nomon “Kodak” al Georgo EASTMAN.  Ŝi esprimas, ke tio estas ŝanĝeto de la vorto “Nodak”, mallongigo de la loĝlando de HOUSTON.  Tio ĉi eble aŭ ne eble estas vera, estas tamen grave ekscii, ke Georgo solkonservis la nomon “Kodak” en 1888, antaŭ ol HOUSTON vendis la solpermesojn.)

La firmao Sekaj tabuletoj kaj filmoj EASTMAN ŝanĝis sian nomon al la firmao EASTMAN-Kodak, kaj aĉetadis solpermesojn de HOUSTON.  Tiuj enhavis faldeblajn kaj tutvidajn fotografilojn, kaj ankaŭ memplenigantan magnezian fotografan lampon kaj fotografilon eblan por meti filmon en ĝin en taglumo…

HOUSTON mortis en Hunter je la 6-a de majo, 1906…

No comments:

Post a Comment