2014-12-31

Justigite 2014 Naskiĝo de Kristo


 /| _|\
| |(^)|
| (  )|
\_,,_/
 / \
\__/ (kolombbirdo)

J U S T I G I T E
PER LIA AMO

== 2014 == La Festo pri la naskiĝo de Kristo (Kristnasko) ==

La festo pri la naskiĝo de Kristo rememorigas nin, ke—
AFEROJ NE ESTAS TIEL, KIEL ILI ŜAJNAS

La ŝajnoj povas trompi.  La plejparto el homoj komprenas tiun ĉi regulon.  Eble neniu pli bone komprenas la trompigan estecon de vidoj ol la lernanto de Jesuo Kristo.  La kristana fido laŭ sia priskribo estas pri la aferoj sen vido:

HEBREOJ 11:  1 La fido estas la esteco de la aferoj esperataj, la elprovo de la aferoj nevidataj.

Pro fido la kristanoj scias, ke aferoj ne estas tiel, kiel ili ŝajnas, oftege pri la plej gravaj demandoj pri vivo.

KIEL NIA MONDO EKESTIĜIS?

Ŝtonegoj, kiuj ŜAJNAS malnovegaj, kaj la lumo de steloj, kiu ŜAJNAS necesi multajn tempegojn por veni al la Tero, kondukas, ke sciencistoj decidas, ke nia universo ekvenis per granda eksplodo antaŭ kvar mil mil mil jaroj.

Aferoj tamen ne estas tiel, kiel ili ŝajnas:

HEBREOJ 11:  3 Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el videblaĵoj.

EL KIE VENIS LA HOMA VIVO?

Elpensi pro la vidoj, povas ŜAJNI eble al iuj, ke homoj kreskiĝis el pli malmatura vivaĵoj apud la grandaj simioj.

Aferoj tamen ne estas tiel, kiel ili ŝajnas.  La tria sublibro de la libro Genezo rakontas, ke Adam kaj Eva kreiĝis plene maturaj de Dio, farataj la glora elfaro el Lia kreitaĵaro, anstataŭ per evoluiĝo.

KIEL ONI POVAS GAJNI SAVON DE ETERNA MORTO?

La respondo, kiu ŜAJNAS la plej vera, estas, ke oni devas repagi la malbonajn farojn per bonaj faroj.

Aferoj tamen ne estas tiel, kiel ili ŝajnas:

ROMANOJ 3:  20 Per la faroj de la leĝaro, neniu korpo justiĝos en Lia vido.

Apartege je tiu ĉi festo, aferoj ne estas tiel, kiel ili ŝajnas.  Ĉar en malmola brutejo en la vilaĝo Bet-Leĥem estas fortega Reĝo, la Estro de ĉiu kreitaĵaro kaj la Savanto de la tuta mondo!  Jen la plenumo de la antaŭdiro de Miko antaŭ jarcentoj:

MIKA 5:  2 Vi, Bet-Leĥem Efrata, kvankam vi estas malgranda inter la miloj el Jehuda, el vi ja venos al Mi la Reganto en Izrael, Kies antaŭeniroj estas de malnova, de eterna.

Tiu ĉi festo ankaŭ forprenas lastan trompigantan ŝajnon por la kristano: la vido, ke ies malpiaj faroj estas tro multaj.  Ni konfesas kun Marteno LUTERO en lia MALGRANDA INSTRULIBRO: “Ni ĉiutage multe faras malpiaĵojn, kaj certe meritas nenion sed punon.”
Aferoj tamen ne estas tiel, kiel ili ŝajnas!  La anĝelo certigas nin:

LUKO 2:  10 Ne timu!  Jen, mi venigas al vi bonajn sciigojn pri granda ĝojo, kiu estas al ĉiuj homoj.  11 Naskiĝas al vi hodiaŭ en la urbo de David Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

Nia SAVANTO naskiĝis!

(La supra estas traduko el www.lutheranspokesman.org.)

DE NORD DAKOTA

PIERRE BOTTINEAU

Pierre BOTTINEAU naskiĝis, kiam lia patrino estis en aro el manĝaĵoserĉantoj en la nordorienta angulo de nuna Norda Dakoto.  La patro estis franca kanadano, kaj la patrino Oĵibwe(-kaj-Dakota?)-indianino.  Tio signifis, ke li estas ano de la popolo MÉTIS [miksatoj].  Kaj la indianoj kaj la eŭropanoj ne amis la Métis-ojn.  Pierre tamen faris sin utila al la ambaŭ.

Kiam li havis 13 jarojn, li komencis labori sub la bestohaŭta firmao Duonmaro-HUDSON, portante sciigon inter la ŝtato Wiskonsino kaj la kanada urbo Winipego.  Li maturis al granda, forta viro, kaj edziĝis kun métis-a virino.
Je 1837 li kondukis sian familion al la defendejo SNELLING proksima al la nunaj urboj Mineapoliso kaj Sankta-Paŭlo, kie li iam helpis la militestro SIBLEY, kiu poste fariĝis la ŝtatestro de Minesoto.  Je 1840 packonsento kun la indianoj devigis, ke li transloĝis pli proksima al la urboj.  Vere, li helpis fondi ilin.  Li ankaŭ helpis fondi aliajn urbojn: en Minesoto: Osseo, Maple Grove [Acera-Arbaro], kaj ankaŭ Red Lake Falls [Akvofaloj de la Ruĝa mareto], kie li helpis, ke la Métis ekloĝis; en Norda Dakoto la urbo Wahpeton.  Je 1862 li kondukis usonanojn de la defendejo ABERCROMBIE al ora kampo en la nuna ŝtato Montano.  Kiam indianoj volis batali kontraŭ ili, li gajnis permespagon per pafi bizonojn por la indianoj.  Je la sama jaro li ankaŭ helpis SIBLEY-on pri milito kontraŭ indianoj en Minesota.  Ĉar li parolis en kelkaj indianaj lingvoj, li ofte estis tradukanto.  Li iris kun SIBLEY por militi kontraŭ indianoj en la sublando Dakoto je 1863.

La unua edzino de BOTTINEAU mortis.  Li edziĝis kun dua Métis-a virino.  Li aĉetis kaj vendis teron proksiman al la urboj, kie li laboris.  Li tamen ne gajnis multan monon.  Kiam li estiĝis maljunulo, gravuloj-amikoj petis, ke li ricevas postlaboran pagadon de la usona registaro da 50 USD po monato, ĉar li tiel laboris por ĝi.  Li mortis je la 26-a de julio, 1895.

--------------------
JUSTIGITE estas senpaga eldonaĵo.  Oni, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or a subscription can write to:
GARY MILLER
409 7TH AVE N2
MANDAN ND 58554-2522
U S A
Aŭ/or eo1a.blogspot.com, aŭ/or gmillernd@gmail.com

No comments:

Post a Comment