2015-12-20

DILIGENTECO 7

7. LA RAKONTETO PRI LA ŜIPESTRO SALOMONO

Je iu tago de longe antaŭa tempo la du-arba ŝipo DILIGENTECO staris ĉe tiu ŝipejo, kaj la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo estis en sia komerca domo.

La ŝipestro Jakobo demandis al la ŝipestro Jonatano, ĉu li jam trovis bonan ŝipestron por la ŝipo DILIGENTECO, kaj la ŝipestro Jonatano diris, ke li ne trovis.

La ŝipestro Jakobo diris:

- Mi volas elekti la unuan amikon de la ŝipo.

Ili tial sendis, por ke la unua amiko iru al ili.

Kaj li iris en la komercan domon, kiu estis proksima.

La ŝipestro Jakobo diris:

- Bonan matenon. Ni serĉas la novan ŝipestron de la ŝipo DILIGENTECO. Ĉu la laboro plaĉos al vi?

Tiam la unua amiko Salomon ĝojis, ke la laboro tre multe plaĉos al li. La ŝipestro Jakobo diris:

- Ni tial faris vin ŝipestro, kaj vi ricevos la laborpagado de ŝipestro de tiu ĉi tago. Vi tamen devas superrigardi la malplenigo de la ŝipo kaj pretigi ĝin pri alia veturo.

La ŝipestro Jonatano diris:

- Ŝipestro, plaĉos al ni, ke vi havu glason de vino kun ni, antaŭ ol vi iros.

La ŝipestro Jonatano tial vokis al servisto, kaj ordonis, ke li iru al la fundo por porti al ili botelon de la plej bona malnova vino.

La ŝipestro Jonatano tiam verŝis tri glasojn da vino, kaj li puŝis unu al la ŝipestro Salomono kaj unu al la ŝipestro Jakobo.

La ŝipestro Salomono zorgeme prenas la glason, kvazaŭ sia granda mano rompos ĝin.

La ŝipestro Jonatano tiam turnis sin al la ŝipestro Salomono, kaj la ŝipestro Jakobo turnis sin al li; kaj la ŝipestro Salomono turnis sin kiel respondo al ili.

Poste la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo premis la manon de la ŝipestro Salomono, kaj la ŝipestro Salomono iris de tie por displeni la ŝipo.

Kaj, dum li rigardis la ŝipon, kiu staris ĉe la fino de la ŝipejo kun ĉiuj laboristoj okupataj ĉirkaŭ ĝin, li pensis, ke homo neniam ordonis en pli bona ŝipo, ol li nun ordonis.

Kaj tio estas ĉio.

2015-12-06

Justigite 2015 Kristnasko

 / |_| \
|  (^)  |
|  (  ) |
 \_,, _/
  /  \
 \___/ (birdo kolombo)



J  U  S  T  I  G  I  T  E

PER LIA AMO



== 2015 == Kristnasko ==



Li denove alvenas



La tempo de la festo de la Alveno de Kristo estas la tempo pri pretigado por ĉiuj kristanoj. Faritaj el la unuaj kvar dimanĉoj de la komenco de la kristano jaro, ĝi estas la tempo, en kiu ni pretigas nin por festi la naskiĝtago de Kristo kiel Homo. Je ĉiu jaro ni faras tiun ĉi feston per pretigi nin per preĝado kaj pensado pri la naskiĝo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la signifo de ĝi.

La tempo de la Alveno antaŭ la naskiĝo de Jesuo daŭris je 4.000 jaroj- tra la tempo de la tuta Malnova interligo, de la tempo, kiam Dio donis la unuan promeson al Adam kaj Eva ĉe la ĝardenego Eden post ilia falo en malpiecon. Johano la baptisto pontis la du interligojn, ĉar li naskiĝis je ses monatoj antaŭ Jesuo. Kiel plenaĝulo li plenumis la kialon de sia servado per tio, ke li pretigis la vojon de la Savanto, kiu baldaŭ komencos Sian servadon. La parolo de Johano estis: "Pretigu la vojon de la Sinjoro! Faru Liajn vojetojn rektajn!" (Mateo 3:3)

Tio estas la graveco de nia alvena pretigo. La parolo de Johano vokas nin al pentado kaj fido- forigi ĉiujn aferojn, kiu malhelpas, ke ni pensas pri la veraj celo kaj signifo de la naskiĝo de Jesuo.

Per Kristo ni vidas la Ŝafidon de Dio, kiu forigas la malpiaĵojn de la mundo. Ili, kiuj vidas per Jesuo la plenumon de la promeso de Dio, kaj per fido tenas sin al Li, kiel ilia Savanto de ŝuldoj kaj la Portanto kun eterna vivo, havos gajan Kristnaskon.

Kiam ni festas Kristnaskon, ni festas veran okazaĵon de spaco kaj tempo. Ĝi estas okazaĵo de la estinteco, sed ne malvarma kaj velkanta okazaĵo, ĉar ĉiun tagon de nia vivo ni vivas per la poveco kaj sub la amo de Dio, per kies Spirito Kristo estas vivanta veraĵo inter ni.

Per fido ni scias, ke Kristnasko kaŭzas postaĵon en nia vivo. Ĉiun tempeton ni pasas pri la Parolo kaj bapto kaj Sinjora manĝo estas tempeto, je kiu la Sinjoro venas en niajn vivojn kun Sia beno! Je la nasko de Jesuo, bedaŭrinde, neniun ĉambron ili trovis por Li en la domoj de Bet-leĥem. Je tiu ĉi tempo inter Lia naskiĝo kaj reveno por juĝi, la grandparto de la homoj ankoraŭ havas neniun spaceton por Li en la koro aŭ en la domo.

Alveno vokas, ke ni vivu la tutan tempon de nia vivo de la naskiĝo ĝis la morto kiel tempo pri pretigo pri la dua veno de la Sinjoro. La naskiĝo de Kristo sur la Tero kvankam jam okazis, Lia reveno el la Ĉielo estas en la estonteco.

Estas kelkaj similaĵoj inter la du alvenoj. Unu similaĵo estas, ke Lian alvenon ili antaŭdiris tiam kaj nun. La tempon ankaŭ ili kaŝis for de homoj, sciatan sole al la Patro, kiu elektis la plenumon de la tempo. La tempon de la alveno kun la juĝo Dio scias, sed ne la homo.

Estas ankaŭ malsimilaĵoj. Kiam Kristo venis kiel la Homo, Li venis en malfiereco. Kiam Li revenos, Li venos kun gloro kaj forteco kun la anĝeloj de la Ĉielo. Kiam Li venis kiel la Homo, Li venis por morti pro la malpiaĵoj de la mundanoj. Kiam Li venos por juĝi, Li venos por levi la savitojn al Sia loĝejo, kaj por ĵeti for tiujn, kiuj havis neniun tempon por Li.

Ĉiu tago pasinta kondukas nin pli proksimajn al la Alveno de nia Sinjoro. Ni estas dankemaj pro la riĉa signifo de Lia unua Alveno, dum ni atendas la venon de la dua. La kialo de Lia naskiĝo por ni plenumiĝos, kiam Li alvokas: "Aliru vi, benitaj de Mia Patro, ricevu la reĝlandon, preparitan por vi post la fondo de la mundo!" (Mateo 25:34)

La decido pri tio, ĉu oni iros al la Ĉielo aŭ al fajrejo je la lasta Tago ne tiam okazos. Ĝin decidas Li tie ĉi kaj nun! Tial: "Pretigu la vojon de la Sinjoro!" Estas nenia tempo kiel la nuna por aŭdi kaj kredi al la Sinjoro Jesuo Kristo. Jesuo diris: "Jen, Mi staras antaŭ la pordo kaj frapetis. Se iu aŭdas Mian voĉon kaj malfermas la pordon, Mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun Mi. Al tiu, kiu venkas, Mi donos, ke li sidu kun Mi sur Mia seĝo, kiel ankaŭ Mi venkis kaj sidis kun Mia Patro sur Lia seĝo. Tiu, kiu havas orelon, aŭdu li tion, kion la Spirito diras al la laŭdejoj!" (Apokalipso 3:20-22)

(La supra estas traduko de ero en la angla lingvo ĉe <lutheranspokesman.org>.)



Pri Norda Dakoto


DOKTORO VIKTOR HUGO STICKNEY

Victor Hugo STICKNEY naskiĝis en la usona sublando Vermonto je 1855. Li finis la kuracistan lernadon ĉe la lernegejo Dartmouth je 1883. Li fianĉigis kun Maggie HAYES. Maggie havis fraton, Jeremia, kiu jam transloĝis al la urbo Dickinson en la novsublando Dakoto. Li diris, ke la loko bezonas kurciston, kaj Stickney decidis transloĝi al tie.

Stickney baldaŭ ektrovis sin en granda labora loko. Li laboris ĝis la kanada rando, trans la montana rando, kaj en la Nigraj montoj. Li ofte necesis iri per ĉevalo. Li tial havis la nomon "La bovedukista kuracisto". Por tablo por fari kirurgon, li ordonis, ke homoj turnu kaleŝon sur flankon. Li purigis la tranĉilojn en fera poto super fajro. Li fariĝis la tiea kurcisto de la Nord-Pacifika fervojo. Li ĉiam legis la novajn rakontojn pri kuracado por ke esti plej bona kuracisto.

Je 1885 li petis, ke Maggie venu al li, kaj ili geedziĝos. Ili geedziĝis en la urbo Bismarck, ĉar estis neniu roma pastro en Dickinson.

Je 1886 viro venis al li en Dickinson. Stickney poste diris, ke la viro havis la ŝajnon, ke li fariĝis "tute el okuloj kaj dentoj". La viro diris, ke li estis bovedukisto, kiu loĝas proksime al la urbeto Medora. Li jam trovis, ke iu ŝtelis lian ŝipeton. Li prenis sian pafilon, kaj serĉis. Post piediri 60 kilometroj, li trovis la ŝipeton kaj tri virojn, kiuj ŝtelis ĝin. Li devigis, ke la viroj iru al la malliberejo en Dickinson. Li iris je kvar tagoj sen dormado. Li ankaŭ akvemigis kaj glaciemigis siajn piedojn, kaj necesas kuraciston por helpi resanigi ilin.

Post helpi la viron, Stickney iris al sia domo, kaj diris al sia edzino: "Hodiaŭ mi ekkonis la plej malordinaran kaj samtempe la plej mirindan viron, kiun mi konis. Li poste skribis, ke la viro estis malalta, sed ŝajnis alta kaj forta. La nomo de la viro estis Teodoro ROOSEVELT, kiu poste fariĝis la estro de Usono.

Stickney kaj Roosevelt fariĝis bonaj amikoj. Stickney petis, ke li parolu ĉe la sendependiga festo je la 4-a de julio.

Stickney helpis la urbon Dickinson per ĉiu ebla kielo. Je 1890 li fariĝis la majstro de la lernejoj en la subsublando Stark. Li estis la unua urbano, kiu havis telefonon, kaj baldaŭ aĉetis aŭtomobilon. Je 1907 li helpis, ke la urbo konstrui resanigejon por aŭtoj. Je 1908 li estis konsilanto pri urba librejo, kaj helpis konstrui ĝin. Je 1914 Stickney havis terhavaĵojn kaj domojn en Dickinson, kaj havis eĉ sian bovedukejon. Li decidis forlasi sian kuracistan laboron. Je 1915 tamen la kuracistoj de la Norddakota kuraca kolegaro elektis lin la antaŭsidanto. Kiam la unua tutmonda milito venis, li veturis al la estra urbo Washington, DC kaj helpis pri la kuraca militista ero. Post reiri al Dickinson, li helpis fondi lernegejon por instrui instruistojn, kaj ili nomis la unuan domon per lia nomo.

Stickney mortis je 1927.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:

JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

aŭ/or: eo1a.blogspot.com; aŭ/or: gmillernd(a)gmail.com

2015-11-29

DILICENTECO 6

6. LA RAKONTETO PRI LA MALPROKSIMA LANDO

Iun tagon en la longe antaŭa tempo la du-arba ŝipo DILIGENTECO iris laŭ tiu rivero je ĝia unua veturo, kaj en ĝi estis la ŝipestro Jakobo kun Loisa, sia edzino, kaj ankaŭ la maristoj.  Tre baldaŭ estis la nokto, kaj la steloj forte brilis ĉie.

La vento forte blovis.  Ĝi tamen ne estis grandega vento, kaj la ŝipo DILIGENTECO iris sur la granda marego je multaj tagoj.  Ili tamen iris al tiu loko de la marego, kie plej verŝajne estis trankvile, sed multe pluvas.

La ŝipestro Jakobo ĝojis, ĉar li vidis, ke la DILIGENTECO estas bona ŝipo, kaj ke ĝi povas iri tra ia ventego, kiel la konstruejestro promesis.

Je iu tago la maristo, kiu estis sur transbastonoj vidis ion.  Li kriis:

- Tero, ha!

Estis insulo.  Neniom da homoj loĝis tie, sed estis fonto kun bela, klara akvo, kiu iris el fendo en ŝtonego.  Kaj la ŝipestro Jakobo ordonis, ke la maristoj resanigu la venttolojn, por ke la ŝipo povos antaŭeniru.  Kaj ili veturis je multaj tagoj, ĝis ili iris al la malproksima lando.

La ŝipestro Jakobo tial vokis al Loisa, kaj diris al ŝi, ke, se ŝi volas, ili povas iri al la marbordo por rigardi tion, kio estas tie.

Loisa tre ĝojis, kaj rapide pretigis sin.  La maristoj lasis la ŝipeton de la ŝipestro Jakobo al la akvo, kaj li kun Loisa iris en ĝi.  Loisa tre multe volis vidi la tieajn vendejojn kaj la tieajn homojn kaj la tieajn aferojn, kiujn la homoj vendis.

Kaj ili tiel faris je tre multaj tagoj, kaj la ŝipestro Jakobo aĉetis multajn bonajn aferojn, kiujn Loisa ŝajnis ami.  Kaj li aĉetis sufiĉajn tekton'arbojn por pleni la reston de la ŝipo.

Poste la ŝipestro Jakobo elektis tri el la maristoj, kaj li kun Loisa kaj la tri maristoj iris al la tero per kaleŝetoj, kiujn la tieaj bovoj tiris.  Loisa vidis la vilaĝojn kaj la virinojn, kiuj lavis vestojn en la akvo de la rivero, kaj la krokodil'ojn, kiuj ŝajnis malnovaj faligitaj arboj.  Iom da la elefant'oj faris la laboron tiel longe, ke ili sciis la laboron sen iu homo super si.

Poste la ŝipo DILIGENTECO iris de la rivero al la granda marego.  Loisa ĝojis, ĉar ŝi iras al sia lando.  Tiam ili veturis je grande multaj tagoj, ĉirkaŭ la bordo de lando, kie simioj loĝas, al alia granda marego.

Estis sunsubeniro, kiam la ŝipo DILIGENTECO iris en la larĝan riveron, kaj la ŝipestro Jonatano venis el la komerca domo.

Kaj tiel okazis, ke li estis la unua homo, kiun Loisa vidis ĉe la ŝipejo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-11-15

DILIGENTECO 5

5. LA RAKONTETO PRI LA GEEDZIGO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al tiu ŝipejo, la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo havis komercan domon proksiman al la ŝipejo.

Iun tagon post ili konstruis kaj metis ŝnurojn kaj venttolojn sur la ŝipo DILIGENTECO, ĝi staris ĉe la ŝipejo, kaj la laboristoj metis komercaĵojn en ĝin por porti al malproksima lando.

Ili tamen ne povis rapidi pri tio, ĉar la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo ankaŭ ne trovis ŝipestron por ĝi.

La ŝipestro Jonatano fine diris:

- Mi diras al vi, Jakobo, vi konduku ĝin al tie kaj denove al tie ĉi.  Kaj Loisa povos iri ankaŭ kun vi.  Estos bona festa veturo por vi.

Ĉar Loisa jam promesis edziniĝi kun la ŝipestro Jakobo, sed ili ankoraŭ ne kalkulis la tagon de la festo.  La ŝipestro Jakobo tial diris:

- Bone, mi iros.

Post tiu tago Loisa estis tre okupata pri pretigu ĉion por la geedziga festo.

Kaj la ŝipestro Jakobo estis tre okupata rigardi tra la ŝipo DILIGENTECO kaj pretigi ĉambron por Loisa.  Kaj li rigardis la aferojn, kiuj estis en la komerca domo: grandaj kestoj, plenaj per belaj aferoj.  La ŝipestro Jakobo tamen ne povas preni tiom da aferoj, ĉar la ĉambro estis tiel malgranda.  Li ankaŭ pensis, ke Loisa volos aĉeti tiom da aferoj por meti en tutan domon, se ŝi tiel volos.  Kaj, kiam la ŝipestro Jakobo pensis tion, li laŭte ridis, malgraŭ li estis sola en la domo.  Li tial prenis tablon el tektonligno, nur sufiĉe granda por la ĉambro, kaj portilon el lako, sufiĉe granda por la teaj aferoj de Loisa, kaj malgrandan tapeŝon el silko.

Kiam ŝi vidis la ĉambron, Loisa tre miris, sed ŝi penis ne montri kiel malgaja ŝi estis.  Kaj kiam ŝi denove iris al sia domo, la ŝipestro Jonatano demandis, ĉu la ĉambro en la ŝipo plaĉas al ŝi.  Ŝi tiam diris al li, ke ŝajnas, ke Jakobo faras tiel malmultekosta pri siaj aferoj, ke ŝi ne scias, ĉu ŝi devas edziniĝi kun li aŭ ne edziniĝi.          
           
La ŝipestro Jonato bonkore ridis:

- Jakobo kaj mi parolis pri tio, kaj ni decidis, ke ju malpli aferoj, kiun vi prenos, des pli spacon vi havos por porti denove al tie ĉi.

Fine poste la tago de la festo venis, kaj ĝi estis la unua tago, por ke la ŝipo veturu al la malproksima lando.

Poste granda, peza kaleŝo iris suben laŭ la mallarĝa vojo al la ŝipejo.  Kaj la ŝipestro Jakobo saltis el ĝi, kaj li turnis sin, kaj helpis, ke Loisa iras el ĝi.  Kiam la maristoj vidis Loisan, ili kriis tiel laŭte, kiel ili povis krii.

Kaj la ŝipestro Jakobo kaj Loisa iris en la ŝipon.  Kaj la maristoj malligis la grandajn ŝnurojn, kiuj tenis la ŝipon al la ŝipejo, kaj ili levis la venttolojn, kaj la ŝipo DILIGENTECO iris laŭ la rivero kaj al la granda marego.

Kaj tio estas ĉio.

2015-10-17

DILIGENTECO 4

4. LA RAKONTETO PRI LA ARBOJ KAJ LA VENTTOLOJ

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, certa viro konstruis konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero.  Kaj en tiu konstruejo, li konstruis la du-arban ŝipon DILIGENTECO por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo.  Kaj li jam sendis ĝin al la akvo, kaj ĝi staris apud la ŝipejo de la konstruejo.  Ĝi tamen havis neniun arbon, kaj neniujn ŝnurojn kaj venttolojn.

La konstruejestro tial iris al la malgranda urbo, kaj li trovis la virojn, kiuj ligas la ŝnurojn kaj arbojn sur ŝipojn.

Ili tiam iris en la ŝipon, kaj portis du grandajn, fortajn bastonegojn.  Ĉiu estis tiel granda, ke malgranda knabo preskaŭ ne povis kunmeti la manojn ĉirkaŭ ĝi.  Kaj ili ligis la bastonegojn ĉe la supro, kaj ili ligis tabulon kun tri radoj en ĝi ĉe la supro.  Kaj ili metis ŝnuron ĉirkaŭ ĉiujn radojn, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe.  Tiaj tabuloj faras, ke estas facile levigi ion, kiam la laboristoj tiras ĉe la fine de la ŝnuro.

Kaj ili starigis la bastonegojn tiel, ke ĉiu bastonego havis la piedon proksiman al la rando de la supra planko de la ŝipo.  La du bastonegoj, ligitaj ĉe la supro, havis la nomon "tondilo".

Ili tiam devis preni la antaŭan arbon.  Por tio la konstruejestro jam havis grandan pinarbon.

Ili rulis ĝin proksima al la ŝipo, kaj ili ligis grandan, fortan ŝnuron ĉirkaŭ ĝi.  La ŝnuro iris el la tabulo ĉe la supro de la "tondilo" kaj ĉirkaŭ rado, kiu estis ligita al la arbo, kaj iris al la turnilo de la haltilo.

Poste, kiam la ŝnuristoj estis pretoj, tri el ili komencis iri ĉirkaŭ la turnilo, puŝantaj kontraŭ la puŝbastonojn, kaj alia tenis la finon de la ŝnuro.  Kaj ili levis la arbon tre malrapide.

Poste la ŝnuristoj iris al la arbo, kaj rigardis ĝin, kaj ili vidis, ke ĝi estis sufiĉe malgranda por iri tra la truon por la arbo.  Kaj kelkaj laboristoj staris ĉirkaŭ ĝi, kaj tenis ĝin, kaj kondukis ĝin, dum la aliaj laboristoj mallevis per la ŝnuro tre malrapide, kaj la fino de la arbo fine iris en la truon.

Kaj kelkaj laboristoj iris suben en la fundon de la ŝipo, kie ili povis teni la fundon de la arbo, kaj konduki ĝin en la truon en la longmezo.

La konstruestro tiel denove iris al la urbo kaj trovis la tolistojn.  Kaj la tolistoj venis al tie, kaj ili mezuris la lokojn, al kie la venttolojn estos-- ĉiuj ili.  Poste ili kuŝigis longajn mallarĝumojm el kotona tolo, kaj ĝuste tondis ilin, kaj ili kudris la randojn unu al la alia.  Kiam ili faris ĉiujn venttolojn, la tolistoj kondukis du grandajn kaleŝojn, kaj ili faldis la venttoljn, kaj ili metis ilin en la kaleŝojn.

Kaj kiam ĉiu estis ĉe la apartena loko, la DILIGENTECO havis kvarangulajn venttolojn, kiuj pendis de la transbastonoj de la du arboj, kaj triangulajn antaŭ tiuj laŭ la ŝnuroj, kiuj iris al la antaŭa bastonego, kaj malgrandan venttolon ĉe la malantaŭo.

Kaj ĉiuj venttoloj estis al tie, kaj la ŝnuroj al la apartenaj lokoj, kaj la haltiloj kaj la grandaj ĉenoj estis al tie, kaj la ŝipo estis tute preta por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-10-11

Justigite 2015 Refarigo


/ |_| \
|  (^)  |
| (   ) |
\_,,\_/
 /  \
\___/  (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E

PER LIA AMO

== 2015 == La luterana Refarigo (Reformacio) ==



LA BENO DE LA REFARIGO SUPER ĈIUJ ALIAJ

Multaj benoj de la Refarigo de la 1500-aj jaroj ankoraŭ nun tuŝas nin.  Ni povas eldiri: havantaj tradukon de la Biblio en nia nata lingvo, havantaj multajn kantojn por fari al Dio, farantaj la instruaĵon pri la pastreco el ĉiuj kredantoj (ke Kristo donas al ĉiu kredanto— ne nur al la Papo kaj liaj pastroj— la ŝlosiloj por pardoni aŭ alteni ŝuldojn), kaj gepatroj kaj preĝantarestroj uzantaj la Malgranda instrulibro de Lutero por eduki infanojn pri la unuaj instruaĵoj de la Biblio.

Multaj aliaj benoj de la Refarigo ankoraŭ nun venas al ni.  Unu beno tamen iras super ĉiuj aliaj.  Ĝi estas la denove trovita respondo al la eterne grava demando al la malliberejestro en la urbo Filipio: "Kion mi devas fari por saviĝi?" (Agoj 16:30)

Frue en sia vivo Marteno LUTERO luktis en sia intereco kun Dio.  Li luktas kontraŭ la malĝojo pri malpiaĵoj, kaj atendis de sia kredantaro pro respondoj.  Per la farado de bonaj faroj li penis trankviligi la voĉon de lia koro.  Li preĝis al Maria (kiel siaj pastroj postulis al li) por helpi sin.

Preparanta sin por instruaĵo pri la Psalmoj, Lutero luktis por kompreni, kie Paŭlo skribas en Romanoj 1:17: "Ĉar en ĝi la praveco de Dio montriĝis de la fido al la fido, kiel skribite: La pravaj vivos per la fido."  Tie Lutero komencis trovi la helpon, pri kio li tiel malespereme serĉis— kiel li poste diris:

Mi malamis la esprimon "la praveco de Dio", ĉar la uzado kaj la kutimo de ĉiuj insturantoj jam instruis, ke mi komprenu ĝin...kiel la "estinta kaj estanta praveco" per kiu Dio elprovas Sin prava per puni ŝuldantojn kaj la malpravulojn...  Finfine post tagoj kaj noktoj pri luktado kontraŭ tiu malfacilaĵo, Dio montris malseverecon al mi, kaj tiam mi povis ekkomprenis la ligon de vortoj "la praveco de Dio montriĝis en la Sciigilo" kaj "la pravaj vivos per la fido".  Tiam mi komencis kompreni, ke la "praveco de Dio" estas tio, per kio la pravaj vivas per la donaco de Dio, kiu estas per la fido, kaj la signifo estas tio ĉi: la Sciigilo montras la pravecon, per kiu bonkora Dio pravigas nin per la fido, kiel skribite: La pravaj vivos per la fido.  Tiam mi sentis min kvazaŭ tute renaskita, kajiris en Ĉielon tra grande malfermaj pordegoj.

Tie ĉi la granda beno de la Refarigo brilas!  Per la lernado pri la Parolo de Dio, LUTERO malkovris la bonan novaĵon, ke malpiuloj saviĝis  ne per la bonaj faroj, sed per la fido al Jesuo Kristo.  Nia saviĝo pendas je la sankteco de KRISTO, je SIA praveco kaj je SIAJ meritoj.  Per la fido al Jesuo Dio esprimas la kredandton justa.

Tio ĉi estas la eterna Sciigilo, pri kiu ni aŭdi en Apokalipso 14:6-7:

Tiam mi vidis alian anĝelon, fluganta rekte supra, kun la eterna sciigilo por eldiri al tiuj, kiuj loĝas sur la Tero, al ĉiu lando kaj sublando kaj lingvo kaj popolo.  Kaj li diris per laŭta voĉo: Timu Dion kaj donu al Li la gloron, ĉar la horo pri Lia juĝado venas, kaj laŭdu Lin, kiu faris la Ĉielon kaj la Teron, la maron kaj la fontojn de akvo.

Elpensita de Dio de eterneco, Li unue diris ĝin al la viro tuj post la falo en malpiecon (Genezo 3).  Dio promesis, ke Li sendas Iun el la semo de la virino,kiu pecigos la kapon de la Serpento.  Pri Abraham Li diris: "Abraham kredis al la Sinjoro, kaj Li meritigis tion al li kiel praveco" (Genezo 15:6).  La sendito Paŭlo instruis tiun eternan Sciigilon tra siaj leteroj: "Ni tial decidis, ke homo praviĝas pro fido sen la faroj laŭ la leĝaro" (Romanoj 3:28).

Tio estas tio, kio la Skriboj kaj niaj luteranaj Konfesoj fortigas denove kaj denove— la eterna, konstanta Sciigilo.  La ero IV de la Konfeso de Aŭgsberg (1530) eldiras:

Niaj preĝejoj...instruas, ke homoj ne povas justiĝi antaŭ Dio per siaj forteco, meritoj aŭ faroj, sed senpage justiĝas pro Kristo per la fido, kiam ili kredas, ke ili riceviĝas en bonkorecon, kaj ke iliaj ŝuldoj pardoniĝas pro Kristo, kiu per Sia morto pagis ĉiujn niajn ŝuldojn.  Tiun fidon Dio pensas praveco. Romanoj 3 kaj 4.

Oni diris, ke je tiu instruaĵo la luterana kredantaro staros aŭ falos.  Pli grave ol tio tamen je tiu instruaĵo  nia eterna saviĝo staros aŭ falos!  Dankojn al Dio pro tio, ke Le justigas nin.  Li eldiras, ke ni estas prava ne pro niaj malfortaj faroj, sed pro fido al Jesuo Kristo, kies pravecon ni ricevas per fido.

Tiu ĉi eterna sciigilo estas la beno de la Refarigo, kiu iras super ĉiuj aliaj.  Dankojn al Dio!



PRI NORDA DAKOTO

MALEAGRA VILĈJO

Maleagra Vilĉo estis vera bovpelisto (angle COWBOY), kiu loĝis en Norda Dakoto.  Li ĉiam portis du ses-pilkajn manpafilojn, kaj ĉiam dormis kun unu sub sia kapkuseno.

Lia vera nomo estis William MOLASH.  Li naskiĝis 1875 en la usona sublando Miĉigano.  Lia patro estis franca kaj lia patrino hispana kaj indiana Ĉipeva.  Li poste iris al la sublando Teksaso, kie li laboris kiel bovpelisto ĉe bovedukejo kun la nomo Maleagra piedsigno.  Li tiel gajnis la duan nomon Maleagra Vilĉjo.  Ŝajnas, ke li komencis peli bovojn al Norda Dakoto je la 1890-aj jaroj, kaj komencis loĝis tie.

Vilĉjo havis multajn amikojn.  Unu diris tiun ĉi rakonteton pri li:  Je iu tago Vilĉjo trinkis tro multe.  Kiam li iris al sia ĉevalo, la ĉevalo piedbatis lian kapon.  La sono de la bato estis tiel laŭta, kiel ĉevalo batis lignan muron.  La viro, kiu vidis kaj aŭdi tion, sentis sin certa, ke Vilĉjo mortis.  Li kondukis la mortiston al tie.  La mortisto kuŝigis Vilĉjon en kaleŝon, kaj kovris lin per litkovrilo, kaj lasis lin ĝis pli bona tempo.  Intertempe viro kun la nomo Harry ENGELS aĉetis botelon de brando.  Li tamen devis fari unu gravan laboraĵon.  Li rapide kaŝis la botelon sub la kovrilo, kaj iris for per sia ĉevalo.  Kiam li reiris al tie, li prenis la botelon.  La botelo estis malplena!  Li vidis sub la kovrilo, kaj tie estis Vilĉjo, ridanta pri li.

Kiam la trinkado de malakvemaj trinkaĵoj estis kontraŭleĝa en Usono, Vilĉjo fundis trinkejon proksima al la rivero Cannonball ("pafilegpilko", tiel nomita pro la rondaj ŝtonoj tie).  Je 1912, Vilĉjo kaj kelkaj aĉetuloj trotrinkis.  Li disputis kun unu kun la nomo Guy BOLTON.  Kelkfoje la kolera Vilĉjo elprenis sian pafilon, la edzino de BOLTON ĉiam ekprenis kaj tiris ĝin for de sia edzo.  Poste homoj aŭdis pafon, kaj BOLTON kuŝis morta.

Vilĉjo poste rakontis: "Mi estis en la domo, kiam la pafo okazis, kaj mi aŭdis la pafon, kaj reiris al tie, kie multaj homoj antaŭe kuŝis sur la herbo.  BOLTON estis mortanta, kiam mi iris al tie.  Ne, mi ne pafis lin, kaj aldonante mi ne scias, kiu pafis.  Mi ne zorgas min pri la postaĵo de la reserĉo."  S-ra BOLTON tamen rakontis, ke ŝi aŭdis sia edzo diris: "Mia Dio, ne pafu!" kaj tiam la pafon, kaj vidis, ke li falas.

Ambaŭ Vilĉjo kaj la edzino timis, kiam li vidis, ke BOLTON mortis.  Dum ili iris al la domo, Vilĉjo metis la pafilon al sia kapo, kaj diris: "Mi estas je la fino.  Mi efektive pafos min."  Ŝi prenis la pafilon for, kaj diris, ke li kaŭzis sufiĉan malutilecon je unu tago.

Ĉe la juĝejo, la juĝisto certe esprimus, ke Vilĉjo havas la ŝuldon de virmortigo.  Tamen estis unu mankaĵon: neniu vidis la pafilon, kaj neniu povis trovi la pafilon, kiun Vilĉjo uzis!  La policano CARLSON pripensis, ke Vilĉjo ĵetis ĝin en la riveron.  Li serĉis la pafilon, kaj trovis ĝin.  Kiam tamen li reiris al la juĝejo, la decido jam estis esprimita, kaj Vilĉjo havis nenian ŝuldon.

Je 1913 Vilĉjo edziĝas kun Mandy Bleakly SHORT.  Ili loĝis en la urbeto Defendejo YATES, kaj edukis familion.  Vilĉjo mortis je 1942 en la urbo Dickinson pro la malsano kancero.
________________________________________

JUSTIGITE estas senpaga presaĵo.  Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or: eo1a.blogspot.com; aŭ/or: gmillernd@gmail.com

2015-09-20

DILIGENTECO 3

3. LA RAKONTETO PRI LA SURMARIGO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, certa viro faris konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero, kaj en tiu konstruejo li konstruis la ŝipon DILIGENTECO por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo kaj ĝi estis plenumita.

La majstro de la konstruejo tial estis tre okupita, preparanta aferojn por la surmarigo.

La laboristoj tial prenis grandajn tabulojn, kiuj estis arboj, kiujn ili faris kvarangulaj kaj glataj, kaj ili kuŝigis ilin per du sub la flankoj de la ŝipo.  Ili kuŝigis la tabulojn malproksimajn en la akvon, por ke la ŝipo glitu sur ili, ĝis ĝi flosos.  Kaj la havanto de la konstruejo sendis, kaj ricevis la plej bonan grason, kaj ordonis, ke la laboristoj metis ĝin sur la tabulojn.

Kaj la havanto de la konstruejo havis longan bastonon, kiujn li starigis en truon de arbo de la ŝipo.

Kaj la posta tago venis, kaj ĝi estis brila kaj bela tago, kio feliĉigis la koron de la havanto.  Kaj la urbanoj baldaŭ iris al tie, ĉar ili sciis, ke ili surmarigos la ŝipon DILIGENTECO je tiu tago, kaj la urbo estis proksima al la konstruejo.  Kaj al tie fine iris la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo kaj la filino de la ŝipestro Jonatano, Loisa.

Kaj ili iris laŭ malebena tabulo, kaj supreniris, ĝis ili iris al la planko.  La konstuejestro faris signon per mano, kaj la laboristoj elfrapis la lastajn lignaĵojn, kiuj tenis la ŝipon.  Unue tre malrapide la ŝipo komencis gliti.

Kaj la ŝipestro Jonatano diris al sia filino Loisa:

- Nun, Loisa.

Kaj Loisa aŭdis, kaj ŝi levis alta la bolelon de vino, kaj forte frapis ĝin sur la antaŭan kolonon.  Ŝi kriis:

- Mi nomas vin DILIGENTECO!

La konstruejesto forte tiris ŝnuron, kaj tuko malfermiĝis en la vento.  Ĝi estas longa, blanka tuko kun blua rando; kaj sur ĝi per bluaj literoj estis la vorto DILIGENTECO.  La ŝipo glitis pli kaj pli rapide.  Ĝi frapis la akvon kun grandego ŝpruco.  Tiam ĝi haltis, ĉar estis ŝnuro, kiu estis ligita al ĝi.  Ĉiuj laboristoj kune tiris per la ŝnuro.  Ĝi reiras al la ŝipejo de la konstruejo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-09-12

DILIGENTECO 2

2. LA RAKONTETO PRI LA FEREJO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, viro komencis konstrui konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero.  Unue li konstruis ferejon en unu angulo de la konstruejo.

En la mezo de la ferejo li konstruis kamentubon rekte tra la tegmento.  Kaj sur la tero ĉe ĉiu flanko de la kamentubo li konstruis kvarangulan tablon el fajrŝtonoj.  Ĉiu tablo havis ĉe la supraĵo fajringon.
Kiam la feristo volis komenci, li faris fajron en la fajringo.  Kaj li metis en la fajron feran bastonon.  Baldaŭ la fino de la bastono, kie ĝis jam estis en la fajro, estis tute varma kaj brilante blanka, kaj kraĉis fajrerojn.

Tiam la feristo frapetis per malgranda frapilo por montri al la helpanto tie, kie li frapu.  Kaj la malgranda frapilo faris malgrandan sonon "tin".  Kaj la helpanto frapis per sia granda frapilo al tie, kie la malgranda frapilo jam frapis.  Kaj estis la gaja sono de la frapiloj sur la varman feron: "tin-TIN, tin-TIN, tin-TIN".

Kaj per tiu ĉi kielo ili faris la ferajn ligilojn por teni la ŝnurojn, kiuj tenos la arbojn, kaj la grandajn ferajn aferojn, kiuj ligas la di(s)rektilon al la ŝipo simile al pordo.

La feristo faris tri katenojn de la haltiloj - unu por ambaŭ haltiloj kaj unu por neantaŭvidota okazo.

Kaj la laboro pri la ŝipo DILIGENTECO estis al la fino, kaj tio plaĉis al la feristo, ĉar li sciis, ke ĝi estas bona.

Kaj tio estas ĉio.

2015-08-23

DILIGENTECO 1

RAKONTETOJ PRI LA DU-ARBA ŜIPO

D I L I G E N T E C O

de Johano HOPKINS

1. LA RAKONTETO PRI LA KONSTRUADO DE LA ŜIPO

Iam estis vasta rivero, kiu fluis al marego, kaj apud ĝi estis malgranda urbo.  Kaj en tiu urbo estis ŝipejo, al kie grandaj ŝipoj venis de malproksimaj landoj.  Kaj mallarĝa vojo kondukis laŭ tre malebena monteto al tiu ŝipejo, kaj iu, kiu volis iri al la ŝipejo, devis iri suben laŭ la malebena monteto laŭ la mallarĝa vojo, ĉar estis neniu alia vojo.

La rivero kaj la marego ankoraŭ estas tie, kiel ili ĉiam estis kaj ĉiam estos.  Kaj la urbo estas tie, ĝi kvankam estas malsama urbo, ol ĝi estis.

Antaŭ tre multaj jaroj, kiam la grandaj ŝipoj ankoraŭ iris al tiu ŝipejo, iu viro tre ofte iris suben laŭ la mallarĝa vojo, li kvankam faris nenian komercon per la ŝipoj, kiuj iris al tie, ĉar li amis rigardi ilin kaj esti proksima al ili.  Kaj al la fino li pensis, ke li estos konstruisto de ŝipoj, ĉar li lernis la konstruado de ŝipoj, kaj scias la kielon pri konstruado.  Li tial serĉis ĉie lokon, kiu estis bona por konstrui ŝipojn.  Al la fino, kiam li jam serĉis multajn lokojn, li trovis la ĝustan specon de loko por konstrui ŝipojn.  Unue li konstruis ferejon en unu angulo proksima al la vojo.  Dum la laboristoj kontruis la ferejon, aliaj laboristoj konstruis magazenon por ligno ĉe la kontraŭa flanko de la herbejo.

Je iu tago du homoj venis por vidi la laborejestron.  Unu estis la ŝipestro Jonatano, kaj la alia estis la ŝipestro Jakobo.  La ŝipestro Jonatano diris:

- Ni decidis pri la konstruo de ŝipo por ni.  Ĝi estos du-arba ŝipo, kaj ni nomos ĝin la DILIGENTECO.

La laborejestro feliĉis pro aŭdi, ke la ŝipestro Jonatano diris tion, kaj li diris, ke li konstruos la ŝipon DILIGENTECO por ili, kaj ke li faros ĝin tre forta kaj tre sendanĝera, por ke ĝi veturu tra ia ajn ventego, kaj ankoraŭ estu utila.

La laborejestro sendis por gajni multajn laboristojn, kiuj konis la konstruadon de ŝipoj.  Kaj li sendis kelkajn ilin por trovi la ĝustan specon de arbaroj.  La laboristoj tiam laboris per tre multaj duopoj da bovoj.

La laboristoj tial prenis grandajn fendilojn, kaj eklaboris pri la ligno por la longmezo de la fundo de la ŝipo, farante ilin kvarangulemaj kaj glataj.  La konstruejestro serĉis, kie estos la plej bona loko por starigi la longmezon de la ŝipo, por ke la DILIGENTECO glitu dolĉe kaj facile al la akvo, kiam ĝi estos plenumita.

Kiam la bovoj iris al la plej granda el la longmezaj tabuloj, ili haltis memvole.  Kaj ili tiris ĝin malrapide trans la tero, ĝis ili iris al la loko por la longmezo de la ŝipo, kaj tie haltis.

La laboristoj poste estis tre okupataj, dum ili preparis la flankajn partojn kaj la malantaŭan kolonon kaj la antaŭan kolonon.  Post tempo ĝi havis la ŝajnon de ŝipo.

La DILIGENTECO havis simple unu plankon en ĝia mezo, kaj du plankojn ĉe la antaŭo kaj ĉe la malantaŭo, kaj malgrandan plankon malgrande super la fundo.

La tabuloj por la ekstero estis grandaj, dikaj tabuloj el la ligno de kverkarboj, tiel dikaj, kiel la mano de knabino estas longa.  Ili metis maldikajn kovrilojn el kupro al tie, kie estos la marakvo, ĉar markreskaĵojn, kiuj kreskas en la akvo, ne povas kreski sur la kupro.

Ili konstruis la ŝipestran ĉambron kaj la kuirejon.  Kaj ili pendis la di(s)rektilon.  Kaj ĉirkaŭ ĝi estis blanka mallarĝumo, kaj en la mallarĝumo estis nigraj kvaranguloj, por doni al ĝi la ŝajnon de milita ŝipo.

Tiam iun tagon, kiam la DILIGENTECO finiĝis, eĉ al la skribo de la nomo per oraj literoj sur la malantaŭo, la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo venis, kaj ili staris apud la laborejestro kaj rigardis ĝin.  Kiel ili eksendis la DILIGENTECOn vi aŭdos en alia rakonteto.

Kaj tio estas ĉio.

2015-08-08

Justigite 2015 Triunueco

 / |_| \
|  (^)  |
| (   ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/  (kolombbirdo)

J  u  s  t  i  g  i  t  e
per Lia amo

== 2015 == La Triunueco ==

La Kredparolo de la senditoj de Jesuo


La unua ero— pri la KREO de ĉio

Mi kredas al Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke Dio faris min kaj ĉiun kreitaĵon, kaj ke Li donis al mi la korpon kaj animon, kaj la okulojn, orelojn kaj ĉiujn korperojn, kaj la menson kaj ĉiujn povojn.
Kaj mi kredas, ke Dio nun konservas min per multe kaj ĉiutage doni la vestojn kaj ŝuojn, la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la domon kaj loĝejon, la edzinon kaj filojn, la terhavaĵon kaj bovojn, kaj ĉion mi havas, kaj ĉion mi necesas por konservi mian korpon kaj vivon, kaj per defendi min de ĉiu sendanĝeraĵo kaj deteni kaj defendi min de ĉiu malsanktaĵo.
Tion ĉion Dio faras, simple ĉar Li estas mia bona kaj amanta Patro en la ĉielo, kaj ne ĉar mi laboris pri tio aŭ meritis tion.
Pro tio ĉio, mi devas danki kaj laŭdi, servi kaj obei Lin
Tio certe estas vera.


La dua ero— pri la REAĈETO

Mi kredas al Jesuo Kristo, la sola Filo, nia Sinjoro, kies vivo komencis per la Sankta Spirito, naskiĝis el la purulino Maria, suferis sub Pontio Pilato, krucimiĝis, mortis kaj enteriĝis.  Li iris suben al la malsanktulejo.  Je la tria tago Li staris el mortintoj.  Li iris supren al la ĉielo, kaj sidis ĉe la dekstra mano de Dio, la Patro ĉiopova.  De tie Li revivis por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke Jesuo Kristo, la vera Dio, komencigita de la Patro je eterneco, kaj ankaŭ vera homo, naskiĝinta el la purulino Maria, estas mia Sinjoro.
Li reaĉetis min, perdita kaj juĝita kreitaĵo, aĉetis kaj gajnis min de ĉiuj malpiaĵoj, de morto kaj de la povo de la malsanktulo, ne per oro aŭ arĝento, sed per Sia sankta kaj multkosta sango, kaj per Sia senkulpaj suferado kaj morto.
Tion ĉion Li faris, por ke mi estu Lia, kaj vivu sub Li en Lia reĝlando, kaj servu Lin en eterna praveco, senkulpeco kaj benigeco, eĉ kiel Li jam revivis de morto, kaj eterne vivas kaj regas.
Tio certe estas vera.


La tria ero— pri SANKTIGO

Mi kredas al la Sankta Spirito, la sankta kristana kredantaro, la kuneco de la sanktuloj, la pardono de malpiaĵoj, la revivo de la morta korpo, kaj la eterna vivo.  Vere!

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke mi ne povas per mia pensado aŭ elekto kredi al Jesuo Kristo, mia Sinjoro, aŭ iras al Li.
La Sankta Spirito tamen vokis min per la Bonnovaĵo, instruis min per Siaj donacoj, Li sanktigis min, kaj konservis min en la vera fido.
Same tiel Li vokas, kolektas, instruas kaj sanktigas la tutan kristanaron, kaj konservas ĝin kun Jesuo Kristo al la unu vera fido.
En tiu kristanaro Li ĉiutage kaj tute pardonas ĉiujn malsanktaĵojn al mi kaj al ĉiuj kredantoj.
Je ka lasta Tago Li revivigos min kaj ĉiujn mortintojn, kaj Li donacos eternan vivon al mi kaj ĉiuj kredantoj al Kristo.
Tio certe estas vera.



DE NORDA DAKOTO

FLORENCE “SUPERARBOJ” KLINGENSMITH
(El Wikipedia)

Florence Edith GUNDERSON naskiĝis je la tria de septembro 1904 al Gustave kaj Florence (PARKER) GUNDERSON ĉe ilia malgranda kampo en la urbeto Oakport, Minesoto.  Ŝi baptiĝis en la preĝantaro Oak-Mound, kaj lernis en la lernejo Oak-Mound kun sia fratino Myrtle kaj fratoj George kaj Roy.  Ŝia patro “Gust” laboris en Oak-Mound kiel zorgisto kaj busveturisto.  La familio poste transloĝis al la urbo Moorhead, Minesoto, kie la danĝerulino Florence komencis iri per motorcikloj— tre rapide!  Ŝi ekkoniĝis kun Charles KLINGENSMITH, kaj ili geedziniĝis je la 25-a de junio 1927, sed post unu kaj duono da jaro la du disiĝis.
Je aŭgusto 1928 Charles LINDBERGH iris al la urbo Fargo, Norda Dakoto, kie ŝi tiam loĝis, kaj tio kuraĝigis Florence-n por lerni flugigi aerveturilojn.  Je 1928 ŝi lernis ĉe la Aŭta-kaj-ekektra lernejo Hanson en Fargo.  Je la somero de tiu jaro ŝi konsentis esti aersaltisto por lerni pri la kondukado de aerveturiloj de Edwin Mead CANFIELD.  Ŝia unua aersalto kaŭzis, ke ŝi perdis memsenton, tamen tio ne malhelpis ŝin.
Trans la vintro, ŝi iris al la domoj de tieaj komercistoj por aĉeti aerveturilon.  Kiel rekompenso, Florence antaŭigis Fargo-n kaj montris sciigilojn pri ĝi ĉe vendejoj kaj kuroj de aerveturiloj.  Ŝia penado venkis.  Kiel la havanto, William T. LEE, de lavejo en Fargo diris: “Se vi volas endanĝerigi vian vivon, mi endanĝerigos mian monon.”  Li kaj aliaj tieaj komercistoj donis 3.000 USD por aĉeti aerveturilon Monocoupe.  Ŝi prenis ĝin, kaj flugigis ĝin al la aerkampo Hektor en Fargo, kie ŝi laboris kiel lernanto de maŝinisto, kaj nomis ĝin “Fraŭlino Fargo”.  Je 1929 ŝi fariĝis la unua aerveturisto kun permesilo en Norda Dakoto.  Je la somero ŝi “danĝerulis” ĉe vendejoj, laboris kiel laborkondukisto ĉe Hektor, kaj flugis en sia unua kuro, kie ŝi gajnis la lokon kvaran.
Je 1930-04-19 ŝi faris la plej multajn supren-malsuprenrondojn per 143 rondoj.  Malbonoportune neniu ano de la Tutlanda aerveturila kolegaro estis tie por verigi tion.  La aerveturisto Laura INGALLS pligrandigis la numeron al 980.  Je 1931-06-22 antaŭ pli multaj ol 50.000 rigardantoj (kaj anoj de la kolegaro), Florence supreniris de la aerkampo Wold CHAMBERLAIN en la urbo Mineapoliso, Minesoto.  Post kvar kaj duono da horoj ŝi surteriĝis, “Ete malsenceta kaj malspiranta pro fumo,” kun verfarita numero da 1.078 rondoj.
Ĉe la Tutlandaj aeraj kuroj de Cleveland, Ohio de 1931 ŝi venkis kvar virinajn kurojn kaj gajnis 4.200 USD de rekompenso.  Ĉe la kuroj de 1932 ŝi gajnis la plej deziratan rekompenson por virinoj, la “venkingo” Amelia EARHART, donitan de Amelia EARHART mem, kaj gajnis la plej grandan rekompenson de la aŭtomobilo “Essex Teroplano”.
Je 1932 ŝi gajnis la duan lokon de la Rapida Kuro Shell en veturilo Monocoupe.
Je 1933 Florence estis la unua virino, kiu eniris la 10.000 USD-an Venkingan kuron Frank PHILLIPS ĉe la Interlanda aeraj kuroj en Ĉikago, Ilinojso.  Ĝi estis kuro da 100 mejloj per 12 rondoj, sen reguloj pri la grandeco de la movilo.  Tiu kuro estis la plej grava okazo ĉe la kuroj je tiu jaro.
Florence flugigis tre ruĝan Ĝi-Bi numero Y pli grandan sportulon NR718Y, kiun havis Arthur KNAPP el Jackson, Miĉigano.  Li interŝanĝis la unuan 220-ĉevalpovan (164 kW) Lycoming R-680 movilon per 670-ĉevalpovan (500 kW) Wright-Whirlwind.  Malfrue en la posttagmezo de 09-04, unu tago post la 29-a naskiĝtago, Florence iris je la kvara loko antaŭ kvar viraj veturistoj, meze de pli multaj ol 200 mejloj/horo en la unuaj ok rondoj.  Tiam, nur kiam ŝi iris antaŭ la rigardejo, parto de la ruĝa tuko skuiĝis de la mallarĝa parto de la veturilo.  La troaĵoj de la kuro verŝajne estis tro severaj por la malgranda veturilo kun la tro granda movilo.  Florence tuj turnis sin de la kuro, kaj rekte kaj ebene flugis al kampo du mejloj de tie kaj proksima al la urbeto Northfield.  La veturilo subite iris antaŭo-al-tero de 350 futoj en la aero kontraŭ la teron.  Florence tuj mortis.  Ŝajnis, ke ŝi volis elsalti kun paraŝuto.  Ŝia paraŝuto estis enmiksita en la malantaŭo.  La kondukistoj uzis ŝian morton kiel kaŭzo por forteni virinojn de la aeraj kuroj.  [EARHART kontraŭfaris, kaj ili redecidis.]
La korpon de Florence ili sendis al Minesoto por la enterigo.  La komercistoj, kiuj pagis la koston de la unua aerveturilo de Florence servis kiel ĉerkportantoj.  Ŝi enteriĝis en la parto de la familio GUNDERSON ĉe la tombejo Oak-Mound, malmultaj mejloj, de kie ŝi naskiĝis.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo.  Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or: eo1a.blogspot.com     gmillernd@gmail.com

2015-06-06

Justigite 2015 Kvindekataga festo

 / |_| \
|  (^)  |
|  (  ) |
 \__,,_/
   / \
  \__/    (Kolombbirdo)

J U S T I G I T E

PER LIA AMO

== 2015 == La Kvindekataga Festo (Pentekosto) ==



FAROJ 1:  1 La unuan rakonton mi vere faris pri ĉion, ho Teofilo, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,

 2 ĝis la tago, kiam Li leviĝis, post Li ordonis la Senditojn, kiujn Li elektis per la Sankta Spirito.

 3 Al ili Li montris Sin vivanta post Lia dolorado per multaj elprovaĵoj.  Ili vidis Lin dum kvardek tagoj, kaj Li diris tion pri la reĝlando de Dio.

 4 Post Li kunvenigis ilin, Li sciigis ilin: Ne foriru de la urbo Jerusalem, sed atendu la promeson de la Patro, kiun vi aŭdis de Mi.

 5 Johano vere baptis per akvo, sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito post malmultaj tagoj.

 6 Ili, post ili kunvenis, demandis Lin, dirantaj: Sinjoro, ĉu Vi je tiu ĉi tempo renovigos la reĝlandon de Izrael?

 7 Li diris al ili: Ne estas de vi scii la tempojn aŭ la temparojn, kiujn la Patro jam starigis per Sia povo.

 8 Sed vi ricevos povon, post la Sankta Spiritu venos sur vin.  Vi estos de Mi okulvidantoj kaj en la urbo Jerusalem kaj en la tuta lando Jehuda, kaj en la lando Samaria kaj al la plej malproksima ero de la tero.

 9 Post Li diris tion, dum ili vidis Lin, Li leviĝis, kaj nubo formetis Lin de ilia vido.

10 Dum ili forte rigardis al la ĉielo, ke Li leviĝas, du viroj subite staras apud ili en blankoj vestoj.

11 Ili diris: Viroj de la lando Galileo, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo?

12 Ili tiam reiris al la urbo Jerusalem de la monto, nomita Oliva, kiu estas la longo de ripozatago iro de tie...

2:  1 Kaj je la festo de la Kvindedka tago, ili estis kun simila penso ĉe la sama loko.

 2 Venis subite sono, kiel rapidiranta, detruanta spiro, kaj plenigis la tutan domon, kie ili sidis.

 3 Ili vidis fenditajn langojn, kiel el fajro, kaj ili sidiĝis sur ĉiu el ili.

 4 Ĉiuj ili pleniĝis per la Sankta Spirito, kaj komencis paroli per aliaj lingvoj, kiel la Spirito donis al ili por esprimi.

 5 Estas ĉe la urbo Jerusalem Judoj, piaj viroj, kiuj estas de ĉiu lando sub la ĉielo.

 6 Post la diro pri tio venis, la amaso kunvenis, kaj malkomprenis, ĉar ĉiu aŭdis, ke ili diras per sia lingvo.

 7 Ĉiuj miris, kaj demandis, dum ili diris unu al la alia: Ha, ĉu ĉiuj ili ne estas Galileanoj?

 8 Kiel ni aŭskultas, ke ĉiu diras per nia lingvo, en kiu ni naskiĝis?...

13 Aliaj ridantoj diris: Ĉar ili estas plena per nova vino.

14 Post Petro stariĝis kun la dekunuopo, li ekdiris, kaj esprimis: Viroj, Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de la urbo Jerusalem, sciu al vi tion ĉi, kaj aŭskultu miajn parolojn.

15 Ĉar ne estas, kiel vi komprenas, ke tiuj estas trovinaj, ĉar estas la tria horo de la tago...

22 Viroj de Israel, aŭskultu tiujn ĉi parolojn: Jesuon de la urbo Nazaret, viron, kiun Dio montris al vi per faroj de povego kaj miregoj kaj signoj, kiujn Dio faris pro Li en la mezo de vi, kiel vi scias—

23 Tiun, kiun Dio per la deciditaj konsilo kaj antaŭsciado fordonis, kiun vi prenis per maljustaj manoj kaj pendigis kaj mortigis,

24 Kiun Dio relevigis, post Li malligis la doloregojn de morto, ĉar ne eblis, ke ĝi tenos Lin...

36 La tuta loĝejo de Izrael tial certe sciu, ke Dio faris Lin kaj Sinjoro kaj Elektito— tiun ĉi Jesuon, kiun vi krucumis.



DENNIS WALAKER (1941-2014), URBESTRO DE FARGO

“Denny” naskiĝis en la urbo Fargo, kie li poste fariĝis la urbestro.  Li lernis kelktempe ĉe la tiea Norddakota sublanda lernegejo.  Li havis du ringajn butikojn en Fargo.  Li ankaŭ gajnis la laboron de la resanigo de la du grandaj vojegoj numeroj 94 kaj 29 en Fargo.  Je 1989 li gajnis la laboro de Laborestro de urbaj havaĵoj.

Tiu ĉi laboro enhavis la zorgadon pri danĝeroj por la urbo.  La urbo Fargo staras apud la Ruĝa [Red] rivero.  Je 1997 post plej granda mezuro da neĝo kaj printempa pluvo, akvego venis al Fargo.  Walaker helpis defendi Fargon kontraŭ ĝi.  Kvankam malmultaj lokoj de Fargo ja ricevis la akvegon, la plejparto da urbanoj pensis, ke li bone laboris.  Tiale, post li kuris pri voĉdonoj je 2006, li gajnis la laboron de la urbestro.

Je 2009 eĉ pli granda akvego venis al la urbo (tiam 200.000 loĝantoj).  La tutlandaj registoj diris al Walaker, ke li devas ordoni, ke ĉiuj urbanoj fugu el la urbo.  Walaker neis.  Li anstataŭ prilaboris, ke miloj da volantoj faros sablosakojn, kaj metos ilin al danĝeraj lokoj.  La volantoj respondis per 3.000.000 sakoj.

Post Walaker diris: “Se ni tiam forlasus nian urbon, la plejparto de ĝi estus sub la akvego.”  Li estis tre okupata, laboranta kun la Usona laboristaro el lertistoj, la Laborejo pri tutlanda danĝera regado, kaj la Usonaj bordaj defendistoj.  Kiam la plej severa tempo, li ordonis, ke ĉiuj infanoj kaj malfortuloj iru el la urbo.  Li diris: “Estis maleble, ke mi povus diri al la homoj de la urbo Fargo, post ĉiu laboro, kiun ili jam faris, ke ili foriru.”  Certe, malmultaj lokoj en la urbo venis en la akvegon.  Multaj urbanoj tamen pensis lin savinto.

Amiko de Walaker diris: “Kun li la unua afero estas la familio, la dua estas Fargo, la tria estas Fargo, la kvara estas Fargo.”  Li fariĝis la urbestro post la elektoj de 2010 kaj 2014.  Li ankaŭ estis ano de la Urbestroj kontraŭ kontraŭleĝaj pafiloj, la Urbestra regejo por defendi tutlandan veteron, kaj la Filoj de Norvegujo.  Li mortis je la 2-a de decembro pro cancero de la renoj.

________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga eldonaĵo. Iu, kiu volas ekzemplon aŭ la ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:

JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or a subscription can write to:

GARY MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522

Aŭ/or: gmillernd@gmail.com     eo1a.blogspot.com

2015-04-26

Galio

FAROJ 18

12 Kiam Galio estis la sublandestro de la lando Akaia, la judoj levis sin kun unu konsento kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la jugxejo,

13 dirantaj: Tiu cxi pensigis homojn lauxdi Dion kontraux la legxaro.

14 Kiam Pauxlo tiam ekmalfermis la busxon, Galio diris al la judoj: Se estus ia afero pri senpraveco aux maljustega faro, ho vi judoj, sence, ke mi auxskultos vin;

15 Se estas ia demando pri vortoj kaj nomoj kaj via legxaro, vi zorgu! Mi estos nenia jugxanto pri tiaj.

16 Li premis ilin el la jugxejo.

17 Tiam cxiuj la grekoj kondukis kaj batis Sosteneon, la estro de la juda pregxejo, antaux la jugxejo. Galio zorgis pri neniom da tiuj aferoj.

2015-04-04

Jusitigte 2015 Pasko

  / |  _| \
|   |(^)   |
|   (     ) |
  \_ ,, _/
    /  \
  \__/       (kolombbirdo)

J  u  s  t  i  g  i  t  e
per Lia amo

== 2015 == La Releviĝo de Jesuo (Pasko) ==

K i a l   v i   p l o r a s ?

La fruaj horoj de la unua mateno de Pasko ektrovis homojn kun apartaj estecoj.  La granda parto de la urbo Jerusalem eble bone dormis, dum la pastroj eble havis ridetojn sur la vizaĝoj.  Timo, subitosento kaj senscieco estis en la koroj de la lernantoj de Jesuo.  Kaj dum ĉiuj ili ploris, Johano skribis pri la plorado de Maria Magdalena.  Jesuo jam savis ŝin de vivo pri servado al sep malanĝeloj, kiujn Li jam ĵetigis el ŝi.  Tia timo, malĝojo kaj senkredeco ne devus esti en ili—

L u k o   24:  25 Ho, sensaĝuloj kaj malrapidakoruloj por kredi ĉion, kion la antaŭparolantoj diris.

Kaj al Maria Li diris la fortan demandon: “Kial vi ploras?”

Estas certe la ĝusta tempo por plori kaj la tempo por ridi pro ĝojo.  Plorado pri nia malsanktaj faroj kaj sub la krucumo— ĝuste.  Kaj se, kiel la sendito Paŭlo diris, Kristo ne leviĝis, estus la tempo por forte plori:

1   K o r i n t a n o j   15:  Se Kristo ne leviĝis, via kredo estas vana.  Vi ankoraŭ estas en viaj malpiaĵoj.

La skribantaj de la Malnova interligo, Jesuo, la anĝeloj kaj la rakontoj de sennumeraj okulvidantoj certigas la releviĝo de Jesuo el la mortintoj.

Kial vi ploras— pri morto?

J o h a n o   11:  25 Mi estas la releviĝo kaj la vivo.
J o h a n o   14:  19 Ĉar Mi vivas, ankaŭ vi vivos.
1   T e s a l o n i k a n o j   4:  13 Ne malĝojas, eĉ kiel aliuloj, kiuj havas nenian esperon.

Kial vi ploras— pri  malfacilaĵoj?

R o m a n o j   8:  18 La suferoj de tiu ĉi nuna tempo ne meritas kun la gloro, kiu montriĝos en ni.

Kial vi ploras— pri  soleco?

J o h a n o   14:  23 Se oni amas Min, li obeos Miajn parolojn.  Mia Patro amos lin, kaj Ni venos al li kaj loĝos kun li.
M a t e o   28:  20 Mi estos kun vi ĉiam…

Kial vi ploras— pri  timo?

P s a l m o   56:  3 Kiam mi timas, mi fidas al Vi…  9 Tion mi scias, ĉar Dio estas pro mi.
1   J o h a n o   4:  18 La plena amo forĵetas la timon.

Kial vi ploras— pri fali, bezono, perdo, malsano, puno, io ajn?

R o m a n o j   8:  28 Ĉiuj aferoj kunlaboras pro boneco al tiuj, kiuj amas Dion, al tiuj, kiuj estas la vokitoj laŭ Lia celo.
J o h a n o   16:  24 Demandu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo plenumu.

Kiam Jesuo demandis Marian, “Virino, kial vi ploras?” Maria donis plorantan respondon.  Kiam Li tamen diris, “Maria,” ŝi ĉesigis la ploradon.

J e s a j a   61:  3 Por doni tempon al ili, kiu ploras en Cion, por doni al ili belecon anstataŭ brulitaĵon, la oleon de ĝojo anstataŭ ploradon, la veston de laŭdado anstataŭ la spiriton de trograveco.

Ni respondu per amo al la Sinjoro, ĉar Li diris:

J e s a j a   43:  1 Mi reaĉetas vin.  Mi vokas vin per via nomo.  Vi estas Mia.

Kristo leviĝis!  Li vivas, neniam por morti!  Tio ĉi certe havas signifon!  Tio ĉi certe estas la tempo por formeti ploradon, kaj por ridi per senesprimebla ĝojo.

(La supra estas traduko de lego ĉe www.lutheranspokesman.org.)



== Pri Norda Dakoto ==

-La popolestro Phizí kaj James McLaughliN-

Phizí naskiĝis en la nuna sublando Suda Dakoto ĉirkaŭ 1840.  Li ricevis la nomon Phizí [angle _gall_], kiam la malsata sengepatra knabo manĝis la galvezikon de besto.  Li helpis la gloran indianan popolestron Sidantan-Virbizonon en la militoj kontraŭ Usono.

Je 1876 la militestro KusteR militis kontraŭ la popolo Lakota en la nuna sublando Montano.  La du edzinoj de Phizí mortis, kiam la submilitestro de Kuster militis kontraŭ unu flanko de la loĝa kampo de la Lakotoj.  Phizí batalis lin kaj venkis.  Post tio li ĝuste elpensis, ke Kuster ne militus nur unu flankon de la kampo.  Li kondukis multajn Lakotojn por trovi Kuster-on.  Post tio Kuster kaj ĉiuj militistoj kun li mortis.  Pro tio kaj la usonanoj kaj la Lakotoj pensas, ke Phizí estis bona milita kondukanto.

James McLaughliN naskiĝis en la lando Kanado je 1842.  Li lernis la lertecon de feristo.  Je 1863 li iris al la sublando Minesoto.  Li geedziĝis kun indianino.  Je 1871 li komencis labori en la milita defendejo Totten.  La defendejestro donis al li la laboron pri indianaj aferoj.  Al la militestraro lia laboro plaĉis, kaj je 1876 ĝi elektis lin la estro de la tiea indiana konsilejo.  Je 1881 li ricevis la estrecon de la indiana konserva lando Staranta Ŝtonego, de kiu la plej granda parto estas en nuna Norda Dakoto.



La popolestroj Sidanta Virbizono kaj Phizí forkuris al Kanado.  Tie ili disputis pri tio, kion ili devas fari.  Phizí reiris al Usono je 1881, kaj cedis sin al la militistaro.  La militistaro insultis lin, kaj mortigis ok el liaj viroj.  Post mallonga tempo Sidanta Virbizono ankaŭ cedis sin al la militistaro.  La militistaro sendis ambaŭ popolestrojn al Staranta Ŝtonego.

La militistaro kvankam pensis McLauglin-on bona laboristo pri indianaj aferoj, li havis la “blankulajn” pensaĵojn, kiuj ne plaĉis al la indianoj.  Li volis, ke la indianoj fariĝos kampistoj, lernos en anglalingvaj lernejoj kaj fariĝos kristanoj.  Sidanta-Virbizono kontraŭstaris tiujn pensaĵojn.  Phizí tamen fariĝis kristano, kaj instruis siajn homojn pri kampokreskigado.  Li fariĝis amiko de McLaughlin.

Je 1888 McLaughlin iris al la estraurbo Waŝingtono, kaj helpis fari la paperon Dawes, kiu probis devigi, ke la indianoj laboris ĉe la kamperoj aŭ vendi ilin al blankuloj.  Je 1890, li ordonis, ke Sidanta-Virbizono kaptiĝis, ĉar li kredis pri la “Spirita danco”, kiu, kiel McLaughlin timis, kuraĝigis indianojn por komenci militon.  Sidanta-Virbizono kontraŭstaris la kapton, kaj mortis.  Phizí ankoraŭ pensis, ke Sidanta-Virbizono estas lia amiko.

Phizí fariĝis juĝisto en la konserva lando.  Li mortis je 1894.  Je 1895 McLaughlin ricevis pli bonan laboron en Waŝingtono.  Li skribis libron _Mia amiko, la indiano_ je 1910.  Li mortis ankoraŭ laboranta je 1923.  La urbo en nuna Suda Dakoto havas lian nomon.

--------------------
_Justigite_ estas senpaga eldonaĵo.  Oni volanta ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
_Justigite_ is a free publication.  Anyone wanting a copy or a subscription can write to:

Gary Miller
409 7th Ave NW
Mandan ND 58554-2522
U S A

Elektre al: eo1a.blogspot.com aŭ gmillernd@gmail.com

2015-03-29

Suna Puŝo 2

info.solarimpulse.com


Suna Puŝo 2 nun flugas ĉirkaŭ la tuta mondo.  Ĝi havas la povon por iri per multaj sunkolektaj tabuloj, kiuj plejmulte estas ligataj al la longaj flugiloj.  Ĝi komencis la flugon el la urbo Abu-Dhabi.  Dum mi skribas tion ĉi, ĝi nun flugas al Ĉinio.

2015-03-15

Flash GORDON batalas Komunismon

Flash GORDON staras— vere en Berlino!

Mi amas la rakontetoj pri scienco-estonteco.  Iu tial donis a mi kolekton el la videoj kun Flash GORDON.

Mi jam vidis la malnovajn videojn kun la aktoro Buster CRABBE.  Mi tamen ne vidis la televidaron kun Steve HOLLAND, farita je 1953.  Mi vidis la videojn kun volsciado—  Ĉion, kion Star Trek [Stela veturo] havas, ĝi havis: la sensentigaj pafiloj, la veturpovo pli rapida ol la lumo, la veturoj al antaŭa tempo, la “transportilo” (kiun ili nomis la “objektaĵa transsendilo”).

Mi ankaŭ eksentis ion malkonvenan:  Multaj aktoroj parolis kun germana sono.  Mi rigardis la nomaron-antaŭskribon de la video, kaj trovis, ke la video estis farita en la urbo Berlino.  Ĉu tio estis probo por helpi okcidentan Berlinon de la timo de Komunismo?

Mi trovis la televidaron en Vikipedio, kaj lernis, ke jes, ĝi estas tiel al parto.  Flash GORDON ĉiam batalis malamikojn, kiuj volis venki la universon— kiel la komunistoj penis venki la mondon.  Iu komunista gravulo eĉ plendis, ke la televidaro diris kontraŭ Komunismo.

Malmultaj da tiuj ĉi videoj estas ĉe YouTube.  Vi povas rigardi ilin, kaj rigardi tion, kiel Flash Gordon batalas Komunismon.

2015-02-08

 /|_|\
| (^) |
| ( ) |
\_"_/
  / \
 \__/ (kolombbirdo)

J U S T I G I T E
PER LIA AMO

== 2015 == La suferoj de Kristo ==

ĈU REMEMORU? KION REMEMORU?

Memoradi estas afero malklara.  Ni ofte memoras pri aferoj, kiujn ni ne volas memori, kaj ne memoras pri aferoj, kiujn ni volas memori.  La Psalmo 22-a finiĝas per tiuj ĉi vortoj:

PSALMO 22:  27 Ĉiuj finoj de la mondo rememoros, kaj turni sin al la Eternulo, kaj ĉiuj familioj de la popoloj laŭdos antaŭ Vi.

Kio estas tio, kion ĉiuj finoj de la mondo rememoros?  La vortoj de la komenco de la Psalmo ŝajnas sciataj:

PSALMO 22:  1 Mia Dio, Mia Dio, kial Vi forlasis Min?

Tiuj ĉi vortoj ŝajnas sciataj, ĉar nia Sinjoro Jesuo ripetis ilin, kiam Li pendis ĉe krucumo en la tago, en kiu Li mortis.  Ili esprimas la plej fortan solecon, kiun la Filo de Dio sentis, kiam sola Li portas niajn malsanktaĵojn.  Tiuj ĉi ne estas la solaj memoreblaj vortoj de Psalmo 22-a:

PSALMO 22:  8 Li fidis al la Eternulo; lasu, ke Li liberigos Lin; lasu, ke Li savos Lin, ĉar Li ĝojas pri Li!

Tiuj ĉi vortoj ŝajnas sciataj, ĉar la pastrestroj kaj la skribistoj kaj la konsilistoj ĵetis ilin antaŭ Li (legu Mateo 27:42-43).  Ni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estas simpla oportuno, ĝis la Suferanta Servisto priskribas Lin tiel:

PSALMO 22:  16 Hundoj ĉirkaŭiris Min; la malbonularo ĉirkaŭmalfermis Min.  17 Ili trapikis Miajn manojn kaj piedojn; Mi povas kalkuli miajn ostojn.  Ili rigardas Min kaj ligrigardas Min.  18 Ili interdonas Miajn vestoj inter si, kaj pri Miaj vestoj oportunilas.

Ŝajnas, ke tiuj ĉi vortoj venas el la Nova interligo anstataŭ la Malnova!  La Psalmo 22-a ne nur priskribas la malnoblaĵojn, kiujn la Servisto de Dio suferis; ĝi ankaŭ esprimas Lian senŝanĝan fidon al Dio por savi Lin:

PSALMO 22:  22 Mi sciigos Vian nomon al Miaj fratoj; meze de la anaro Mi laŭdos Vin...  24 Li nek malhonoris nek malamis la presadon de la presatoj; Li nek kaŝis Sian vizaĝon de ili; sed, kiam Li voĉis al Li, Li aŭdis.

Kio estas tio, kion ĉiuj finoj de la mondo rememoros? Jen, ke la suferanta Servisto de Dio voĉis al la Sinjoro, kaj saviĝis.
Ĉu Li saviĝis?  Li mortis!  Vere!  Li ja mortis.  Li tamen leviĝis por justigi nin:

ROMANOJ 4:  25 Li estis transdonita pro niaj malsanktaj faroj kaj estis relevita por nia pravigo.

Estas la releviĝo de Jesuo, kiu estas nia papero de vendo, la elmontro, ke niaj malsanktaĵoj estas plene pagitaj.  Ni estas justigitaj per la fido, esprimitaj senkulpaj de Dio Mem en Sia Parolo.
Mi sentas min sura, ke vi jam aŭdis tion ĉi sciigilon.  Bone, ĉar la Sinjoro volas, ke vi diras ĝin inter aliaj.  Li volas, ke homoj de ĉiuj finoj de la mondo aŭdos kaj rememoros tion, kion Dio faris per la krucumo, kaj turnos sin al Li.

(La supra estas traduko el www.lutheranspokesman.org.)

PRI NORDA DAKOTO

LA DEFENDEJO SAŬERKRAŬT

Wovoka estis Indiano Pajute, naskiĝinta ĉirkaŭ 1856 en la nuna sublanda Nevado.  Li maturis al sorĉisto.  Oni diris, ke pafilo ne povis malutili lin, kaj ke ili povis regi la veteron.  Je la 1-a de januaro 1889 li sonĝis, ke, se indianoj faros la Spirita Danco, mortaj indianoj revivos, kaj la bizonoj-bovoj revenos al la lando.  Aliaj indianoj, plejparte la Lakotoj, kredis al li.  Wovoka volis pacajn vojojn, tamen kelkaj Lakotoj volis denove militi kontraŭ Usono.
Du germanoj el Rusujo, Charles KRAUTH kaj Ferdinand LEUTZ, fondis la vilaĝon Hebron en nuna Nord Dakoto je 1885.  Ĝi debis esti loko por helpi la ekloĝantoj kaj doni akvon al la fervojaj vagonaroj.
Je la monato novembro de 1890, Lakotoj ĉe la proksima indiana konservejo Staranta Ŝtonego faris la Spiritan Dancon.  La onidiro venis, ke la Lakoto eble militos kontraŭ usonanoj.  Multaj tieuloj kuris al Hebron.  Ili volis konstrui defendejon.  Estis neniu arboj ĉirkaŭ ili, ili tial decidis konstrui ĝin el herbotero— kaj ankaŭ tabuloj, kiujn ili forprenis de la fervoja firmao.  Ili konstruis ĝin post tri tagoj!  Ili nomis ĝin la defendejo SAŬERKRAŬT, la germana vorto kun signifo “konservita brasiko”, amita manĝaĵo de la loĝantoj.
La defendejo havis grandan domon en la mezo por defendi la virinojn kaj infanojn.  Ĉirkaŭ ĝi staras muregon de dumetra alto.  Ĉirkaŭ ĝi estis ligitaj proksime al la tero multaj ŝnuroj por faligi la kontraŭuloj, se ili aliros en la nokto.  Ili tamen baldaŭ sendis la virinojn kaj infanojn al la urbo Bismarck per vagonaro.
Je iu tago la defenduloj vidis nubon el terpolvo, kiu venis al la defendejo.  Jen indianoj!  Bonokaze ili estis la indianoj de la konservejo BERTHOLD, kiuj ankaŭ volis batali kontraŭ la Lakotoj.
Post kelkaj tagoj la homoj ĉe Hebron enuis pri la milito.  Ili tial returnis al siaj loĝejoj.  La Lakotoj tamen denove faris la Spiritan Dancon ĉe la rivereto Vundita Genuo en Suda Dakoto.  Je la 29-a de decembro, usonaj militistoj forprenis la pafilojn de la Lakotoj.  Certa Lakoto malpermis tion.  Post tio milito okazis.  Pli multaj ol 200 Lakotoj mortis, kaj malmultaj militistoj.  La milito nomiĝis la Mortigego de Vunditagenua Rivereto.
____________________
JUSTIGITE estas senpaga eldonaĵo.  Oni, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or eo1a.blogspot.com, aŭ/or gmillernd(a)gmail.com

2015-01-25

Banĝo 6

(6) TENI LA BANGxON

Por teni la bangxon: Sidu kun la korpo de la bangxo sur viaj kruroj, kaj la bangxo proksima al via korpo.  La kolo de la bangxo staras cxe 45-grada angulo (aux cxe tie, kie viaj fingroj povas facile teni gxin) al via maldekstra flanko:

    #
   /
 _/
(_)

Restu la dekstran manon sur la mantenilo.  La dekstraj fingroj ludas la bangxon tie cxi.  Metu la dikfingro de la maldekstra mano malantauxe de la kolo de la bangxo, kaj la aliaj kvar fingroj al la antauxo de la kolo, kaj premi la sxnurojn tie cxi.

Cxar la bangxo havas rondon, multaj bangxuloj uzas tensxnuron por teni la bangxon.  Oni ankaux povas stari kun la bangxo per tia tensxnuro.  La tensxnuro iras trans la maldekstra flanko de via kolo kaj trans via dorso:

   ---
  (   )
  _| |_
 |\\   |
 | \\ ||
 || \\||
La dorso de homo kun tensxnuro trans la dorso.

La maldekstruloj ne devas renversi la bangxon.  La laboro por ambaux manoj estas nova sento.

2015-01-03

La plej granda tolŝipo de la mondo kaj—

La unua olea maloportuno ĉe la maro


La ŝipo THOMAS W. LAWSON estis la plej granda ŝipo kun (triangulaj) toloj kaj la sola ŝipo kun sep(!) arboj kaj la unua karboporta tolŝipo de la tuta mondo.  Ĝi havis neniun movilon, escepte por levi la tolojn kaj turni la turnilon.  Ĝi ekiris el la urbo Bostono je 1902.  La kreintoj esperis, ke ĝi gajnos— almenaŭ por gajni monon— super ŝipoj kun vapormoviloj.  La ŝipo tamen havis malfacilaĵojn.

La ŝipo tro malrapidis, kaj estis malfacila por turni sin.  Kvankam ĝi povis porta 11 000 tonn'ojn da karbo, ĝi iris tro malalte en la akvo por eniri multajn ŝipejojn— porta nur 7 000 estis pli bone.  La havantoj tial decidis anstataŭe uzi la ŝipon por oleo.

Anua 1907 u navi proto kine trans-Atlantika viagia a landa England ko 58000 kupra ko lampa olea.  In id es u neo kapitana e sixa neo navi-pe, qi ne pote dice per England lingua.

La ŝipo baldaŭ eniris ventegojn.  Kiam la ŝipo proksimiĝis al Anglujo, la plejparto da la toloj jam detruiĝis.  La ŝipestro haltigis la ŝipon ĉe la Siloniaj insuloj proksime al la sudokcidenta angulo de Anglujo.  La ŝipo havis du haltilojn, sed nur unu tenis la marfundon.  Pli malbone estis, ke la ŝipestro ne konis la lumturon, kaj haltis al la malvera flanko de ĝi.

La teruloj vidis la lampojn de la ŝipo, kaj volis sendi tirŝipojn al ĝi.  La ventego tamen estis tro forta.  Du savŝipoj de la insuloj S-ta Agnesa kaj S-ta Maria iris al la ŝipo.  Unu vundita maristo estis forprenata al savŝipo.  La ŝipestro tamen volis neniom da ankoraŭa helpo, escepte peti, ke la savŝipoj donu al li turniliston.  Unu kuraĝa turnilisto rampis en la ŝipon.  Li poste mortis en la detruaĵo.  La vundita maristo poste mortis sur la tero.

La ĉeno de la haltilo fine rompiĝis, kaj la ŝipo iris kontraŭ ŝtonegojn.  Ĝi detruiĝis kaj perdis la oleon.  El la maristaro da deksep viroj, dekkvin malsuperiĝis per oleo kaj ŝnuroj, kaj mortis.  La ŝipestro estis unu el la du travivintoj.

Ĉu estis rakonto pri la malutileco al maraj bestoj kaj fiŝoj kaj verdaĵoj?  Certe ne je tiu tempo.  La juĝantoj tamen eltrovis, ke la maristaroj de la du savŝipoj bone faris.