2015-01-25

Banĝo 6

(6) TENI LA BANGxON

Por teni la bangxon: Sidu kun la korpo de la bangxo sur viaj kruroj, kaj la bangxo proksima al via korpo.  La kolo de la bangxo staras cxe 45-grada angulo (aux cxe tie, kie viaj fingroj povas facile teni gxin) al via maldekstra flanko:

    #
   /
 _/
(_)

Restu la dekstran manon sur la mantenilo.  La dekstraj fingroj ludas la bangxon tie cxi.  Metu la dikfingro de la maldekstra mano malantauxe de la kolo de la bangxo, kaj la aliaj kvar fingroj al la antauxo de la kolo, kaj premi la sxnurojn tie cxi.

Cxar la bangxo havas rondon, multaj bangxuloj uzas tensxnuron por teni la bangxon.  Oni ankaux povas stari kun la bangxo per tia tensxnuro.  La tensxnuro iras trans la maldekstra flanko de via kolo kaj trans via dorso:

   ---
  (   )
  _| |_
 |\\   |
 | \\ ||
 || \\||
La dorso de homo kun tensxnuro trans la dorso.

La maldekstruloj ne devas renversi la bangxon.  La laboro por ambaux manoj estas nova sento.

2015-01-03

La plej granda tolŝipo de la mondo kaj—

La unua olea maloportuno ĉe la maro


La ŝipo THOMAS W. LAWSON estis la plej granda ŝipo kun (triangulaj) toloj kaj la sola ŝipo kun sep(!) arboj kaj la unua karboporta tolŝipo de la tuta mondo.  Ĝi havis neniun movilon, escepte por levi la tolojn kaj turni la turnilon.  Ĝi ekiris el la urbo Bostono je 1902.  La kreintoj esperis, ke ĝi gajnos— almenaŭ por gajni monon— super ŝipoj kun vapormoviloj.  La ŝipo tamen havis malfacilaĵojn.

La ŝipo tro malrapidis, kaj estis malfacila por turni sin.  Kvankam ĝi povis porta 11 000 tonn'ojn da karbo, ĝi iris tro malalte en la akvo por eniri multajn ŝipejojn— porta nur 7 000 estis pli bone.  La havantoj tial decidis anstataŭe uzi la ŝipon por oleo.

Anua 1907 u navi proto kine trans-Atlantika viagia a landa England ko 58000 kupra ko lampa olea.  In id es u neo kapitana e sixa neo navi-pe, qi ne pote dice per England lingua.

La ŝipo baldaŭ eniris ventegojn.  Kiam la ŝipo proksimiĝis al Anglujo, la plejparto da la toloj jam detruiĝis.  La ŝipestro haltigis la ŝipon ĉe la Siloniaj insuloj proksime al la sudokcidenta angulo de Anglujo.  La ŝipo havis du haltilojn, sed nur unu tenis la marfundon.  Pli malbone estis, ke la ŝipestro ne konis la lumturon, kaj haltis al la malvera flanko de ĝi.

La teruloj vidis la lampojn de la ŝipo, kaj volis sendi tirŝipojn al ĝi.  La ventego tamen estis tro forta.  Du savŝipoj de la insuloj S-ta Agnesa kaj S-ta Maria iris al la ŝipo.  Unu vundita maristo estis forprenata al savŝipo.  La ŝipestro tamen volis neniom da ankoraŭa helpo, escepte peti, ke la savŝipoj donu al li turniliston.  Unu kuraĝa turnilisto rampis en la ŝipon.  Li poste mortis en la detruaĵo.  La vundita maristo poste mortis sur la tero.

La ĉeno de la haltilo fine rompiĝis, kaj la ŝipo iris kontraŭ ŝtonegojn.  Ĝi detruiĝis kaj perdis la oleon.  El la maristaro da deksep viroj, dekkvin malsuperiĝis per oleo kaj ŝnuroj, kaj mortis.  La ŝipestro estis unu el la du travivintoj.

Ĉu estis rakonto pri la malutileco al maraj bestoj kaj fiŝoj kaj verdaĵoj?  Certe ne je tiu tempo.  La juĝantoj tamen eltrovis, ke la maristaroj de la du savŝipoj bone faris.