2015-02-08

 /|_|\
| (^) |
| ( ) |
\_"_/
  / \
 \__/ (kolombbirdo)

J U S T I G I T E
PER LIA AMO

== 2015 == La suferoj de Kristo ==

ĈU REMEMORU? KION REMEMORU?

Memoradi estas afero malklara.  Ni ofte memoras pri aferoj, kiujn ni ne volas memori, kaj ne memoras pri aferoj, kiujn ni volas memori.  La Psalmo 22-a finiĝas per tiuj ĉi vortoj:

PSALMO 22:  27 Ĉiuj finoj de la mondo rememoros, kaj turni sin al la Eternulo, kaj ĉiuj familioj de la popoloj laŭdos antaŭ Vi.

Kio estas tio, kion ĉiuj finoj de la mondo rememoros?  La vortoj de la komenco de la Psalmo ŝajnas sciataj:

PSALMO 22:  1 Mia Dio, Mia Dio, kial Vi forlasis Min?

Tiuj ĉi vortoj ŝajnas sciataj, ĉar nia Sinjoro Jesuo ripetis ilin, kiam Li pendis ĉe krucumo en la tago, en kiu Li mortis.  Ili esprimas la plej fortan solecon, kiun la Filo de Dio sentis, kiam sola Li portas niajn malsanktaĵojn.  Tiuj ĉi ne estas la solaj memoreblaj vortoj de Psalmo 22-a:

PSALMO 22:  8 Li fidis al la Eternulo; lasu, ke Li liberigos Lin; lasu, ke Li savos Lin, ĉar Li ĝojas pri Li!

Tiuj ĉi vortoj ŝajnas sciataj, ĉar la pastrestroj kaj la skribistoj kaj la konsilistoj ĵetis ilin antaŭ Li (legu Mateo 27:42-43).  Ni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estas simpla oportuno, ĝis la Suferanta Servisto priskribas Lin tiel:

PSALMO 22:  16 Hundoj ĉirkaŭiris Min; la malbonularo ĉirkaŭmalfermis Min.  17 Ili trapikis Miajn manojn kaj piedojn; Mi povas kalkuli miajn ostojn.  Ili rigardas Min kaj ligrigardas Min.  18 Ili interdonas Miajn vestoj inter si, kaj pri Miaj vestoj oportunilas.

Ŝajnas, ke tiuj ĉi vortoj venas el la Nova interligo anstataŭ la Malnova!  La Psalmo 22-a ne nur priskribas la malnoblaĵojn, kiujn la Servisto de Dio suferis; ĝi ankaŭ esprimas Lian senŝanĝan fidon al Dio por savi Lin:

PSALMO 22:  22 Mi sciigos Vian nomon al Miaj fratoj; meze de la anaro Mi laŭdos Vin...  24 Li nek malhonoris nek malamis la presadon de la presatoj; Li nek kaŝis Sian vizaĝon de ili; sed, kiam Li voĉis al Li, Li aŭdis.

Kio estas tio, kion ĉiuj finoj de la mondo rememoros? Jen, ke la suferanta Servisto de Dio voĉis al la Sinjoro, kaj saviĝis.
Ĉu Li saviĝis?  Li mortis!  Vere!  Li ja mortis.  Li tamen leviĝis por justigi nin:

ROMANOJ 4:  25 Li estis transdonita pro niaj malsanktaj faroj kaj estis relevita por nia pravigo.

Estas la releviĝo de Jesuo, kiu estas nia papero de vendo, la elmontro, ke niaj malsanktaĵoj estas plene pagitaj.  Ni estas justigitaj per la fido, esprimitaj senkulpaj de Dio Mem en Sia Parolo.
Mi sentas min sura, ke vi jam aŭdis tion ĉi sciigilon.  Bone, ĉar la Sinjoro volas, ke vi diras ĝin inter aliaj.  Li volas, ke homoj de ĉiuj finoj de la mondo aŭdos kaj rememoros tion, kion Dio faris per la krucumo, kaj turnos sin al Li.

(La supra estas traduko el www.lutheranspokesman.org.)

PRI NORDA DAKOTO

LA DEFENDEJO SAŬERKRAŬT

Wovoka estis Indiano Pajute, naskiĝinta ĉirkaŭ 1856 en la nuna sublanda Nevado.  Li maturis al sorĉisto.  Oni diris, ke pafilo ne povis malutili lin, kaj ke ili povis regi la veteron.  Je la 1-a de januaro 1889 li sonĝis, ke, se indianoj faros la Spirita Danco, mortaj indianoj revivos, kaj la bizonoj-bovoj revenos al la lando.  Aliaj indianoj, plejparte la Lakotoj, kredis al li.  Wovoka volis pacajn vojojn, tamen kelkaj Lakotoj volis denove militi kontraŭ Usono.
Du germanoj el Rusujo, Charles KRAUTH kaj Ferdinand LEUTZ, fondis la vilaĝon Hebron en nuna Nord Dakoto je 1885.  Ĝi debis esti loko por helpi la ekloĝantoj kaj doni akvon al la fervojaj vagonaroj.
Je la monato novembro de 1890, Lakotoj ĉe la proksima indiana konservejo Staranta Ŝtonego faris la Spiritan Dancon.  La onidiro venis, ke la Lakoto eble militos kontraŭ usonanoj.  Multaj tieuloj kuris al Hebron.  Ili volis konstrui defendejon.  Estis neniu arboj ĉirkaŭ ili, ili tial decidis konstrui ĝin el herbotero— kaj ankaŭ tabuloj, kiujn ili forprenis de la fervoja firmao.  Ili konstruis ĝin post tri tagoj!  Ili nomis ĝin la defendejo SAŬERKRAŬT, la germana vorto kun signifo “konservita brasiko”, amita manĝaĵo de la loĝantoj.
La defendejo havis grandan domon en la mezo por defendi la virinojn kaj infanojn.  Ĉirkaŭ ĝi staras muregon de dumetra alto.  Ĉirkaŭ ĝi estis ligitaj proksime al la tero multaj ŝnuroj por faligi la kontraŭuloj, se ili aliros en la nokto.  Ili tamen baldaŭ sendis la virinojn kaj infanojn al la urbo Bismarck per vagonaro.
Je iu tago la defenduloj vidis nubon el terpolvo, kiu venis al la defendejo.  Jen indianoj!  Bonokaze ili estis la indianoj de la konservejo BERTHOLD, kiuj ankaŭ volis batali kontraŭ la Lakotoj.
Post kelkaj tagoj la homoj ĉe Hebron enuis pri la milito.  Ili tial returnis al siaj loĝejoj.  La Lakotoj tamen denove faris la Spiritan Dancon ĉe la rivereto Vundita Genuo en Suda Dakoto.  Je la 29-a de decembro, usonaj militistoj forprenis la pafilojn de la Lakotoj.  Certa Lakoto malpermis tion.  Post tio milito okazis.  Pli multaj ol 200 Lakotoj mortis, kaj malmultaj militistoj.  La milito nomiĝis la Mortigego de Vunditagenua Rivereto.
____________________
JUSTIGITE estas senpaga eldonaĵo.  Oni, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or eo1a.blogspot.com, aŭ/or gmillernd(a)gmail.com