2015-08-23

DILIGENTECO 1

RAKONTETOJ PRI LA DU-ARBA ŜIPO

D I L I G E N T E C O

de Johano HOPKINS

1. LA RAKONTETO PRI LA KONSTRUADO DE LA ŜIPO

Iam estis vasta rivero, kiu fluis al marego, kaj apud ĝi estis malgranda urbo.  Kaj en tiu urbo estis ŝipejo, al kie grandaj ŝipoj venis de malproksimaj landoj.  Kaj mallarĝa vojo kondukis laŭ tre malebena monteto al tiu ŝipejo, kaj iu, kiu volis iri al la ŝipejo, devis iri suben laŭ la malebena monteto laŭ la mallarĝa vojo, ĉar estis neniu alia vojo.

La rivero kaj la marego ankoraŭ estas tie, kiel ili ĉiam estis kaj ĉiam estos.  Kaj la urbo estas tie, ĝi kvankam estas malsama urbo, ol ĝi estis.

Antaŭ tre multaj jaroj, kiam la grandaj ŝipoj ankoraŭ iris al tiu ŝipejo, iu viro tre ofte iris suben laŭ la mallarĝa vojo, li kvankam faris nenian komercon per la ŝipoj, kiuj iris al tie, ĉar li amis rigardi ilin kaj esti proksima al ili.  Kaj al la fino li pensis, ke li estos konstruisto de ŝipoj, ĉar li lernis la konstruado de ŝipoj, kaj scias la kielon pri konstruado.  Li tial serĉis ĉie lokon, kiu estis bona por konstrui ŝipojn.  Al la fino, kiam li jam serĉis multajn lokojn, li trovis la ĝustan specon de loko por konstrui ŝipojn.  Unue li konstruis ferejon en unu angulo proksima al la vojo.  Dum la laboristoj kontruis la ferejon, aliaj laboristoj konstruis magazenon por ligno ĉe la kontraŭa flanko de la herbejo.

Je iu tago du homoj venis por vidi la laborejestron.  Unu estis la ŝipestro Jonatano, kaj la alia estis la ŝipestro Jakobo.  La ŝipestro Jonatano diris:

- Ni decidis pri la konstruo de ŝipo por ni.  Ĝi estos du-arba ŝipo, kaj ni nomos ĝin la DILIGENTECO.

La laborejestro feliĉis pro aŭdi, ke la ŝipestro Jonatano diris tion, kaj li diris, ke li konstruos la ŝipon DILIGENTECO por ili, kaj ke li faros ĝin tre forta kaj tre sendanĝera, por ke ĝi veturu tra ia ajn ventego, kaj ankoraŭ estu utila.

La laborejestro sendis por gajni multajn laboristojn, kiuj konis la konstruadon de ŝipoj.  Kaj li sendis kelkajn ilin por trovi la ĝustan specon de arbaroj.  La laboristoj tiam laboris per tre multaj duopoj da bovoj.

La laboristoj tial prenis grandajn fendilojn, kaj eklaboris pri la ligno por la longmezo de la fundo de la ŝipo, farante ilin kvarangulemaj kaj glataj.  La konstruejestro serĉis, kie estos la plej bona loko por starigi la longmezon de la ŝipo, por ke la DILIGENTECO glitu dolĉe kaj facile al la akvo, kiam ĝi estos plenumita.

Kiam la bovoj iris al la plej granda el la longmezaj tabuloj, ili haltis memvole.  Kaj ili tiris ĝin malrapide trans la tero, ĝis ili iris al la loko por la longmezo de la ŝipo, kaj tie haltis.

La laboristoj poste estis tre okupataj, dum ili preparis la flankajn partojn kaj la malantaŭan kolonon kaj la antaŭan kolonon.  Post tempo ĝi havis la ŝajnon de ŝipo.

La DILIGENTECO havis simple unu plankon en ĝia mezo, kaj du plankojn ĉe la antaŭo kaj ĉe la malantaŭo, kaj malgrandan plankon malgrande super la fundo.

La tabuloj por la ekstero estis grandaj, dikaj tabuloj el la ligno de kverkarboj, tiel dikaj, kiel la mano de knabino estas longa.  Ili metis maldikajn kovrilojn el kupro al tie, kie estos la marakvo, ĉar markreskaĵojn, kiuj kreskas en la akvo, ne povas kreski sur la kupro.

Ili konstruis la ŝipestran ĉambron kaj la kuirejon.  Kaj ili pendis la di(s)rektilon.  Kaj ĉirkaŭ ĝi estis blanka mallarĝumo, kaj en la mallarĝumo estis nigraj kvaranguloj, por doni al ĝi la ŝajnon de milita ŝipo.

Tiam iun tagon, kiam la DILIGENTECO finiĝis, eĉ al la skribo de la nomo per oraj literoj sur la malantaŭo, la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo venis, kaj ili staris apud la laborejestro kaj rigardis ĝin.  Kiel ili eksendis la DILIGENTECOn vi aŭdos en alia rakonteto.

Kaj tio estas ĉio.

2015-08-08

Justigite 2015 Triunueco

 / |_| \
|  (^)  |
| (   ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/  (kolombbirdo)

J  u  s  t  i  g  i  t  e
per Lia amo

== 2015 == La Triunueco ==

La Kredparolo de la senditoj de Jesuo


La unua ero— pri la KREO de ĉio

Mi kredas al Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke Dio faris min kaj ĉiun kreitaĵon, kaj ke Li donis al mi la korpon kaj animon, kaj la okulojn, orelojn kaj ĉiujn korperojn, kaj la menson kaj ĉiujn povojn.
Kaj mi kredas, ke Dio nun konservas min per multe kaj ĉiutage doni la vestojn kaj ŝuojn, la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la domon kaj loĝejon, la edzinon kaj filojn, la terhavaĵon kaj bovojn, kaj ĉion mi havas, kaj ĉion mi necesas por konservi mian korpon kaj vivon, kaj per defendi min de ĉiu sendanĝeraĵo kaj deteni kaj defendi min de ĉiu malsanktaĵo.
Tion ĉion Dio faras, simple ĉar Li estas mia bona kaj amanta Patro en la ĉielo, kaj ne ĉar mi laboris pri tio aŭ meritis tion.
Pro tio ĉio, mi devas danki kaj laŭdi, servi kaj obei Lin
Tio certe estas vera.


La dua ero— pri la REAĈETO

Mi kredas al Jesuo Kristo, la sola Filo, nia Sinjoro, kies vivo komencis per la Sankta Spirito, naskiĝis el la purulino Maria, suferis sub Pontio Pilato, krucimiĝis, mortis kaj enteriĝis.  Li iris suben al la malsanktulejo.  Je la tria tago Li staris el mortintoj.  Li iris supren al la ĉielo, kaj sidis ĉe la dekstra mano de Dio, la Patro ĉiopova.  De tie Li revivis por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke Jesuo Kristo, la vera Dio, komencigita de la Patro je eterneco, kaj ankaŭ vera homo, naskiĝinta el la purulino Maria, estas mia Sinjoro.
Li reaĉetis min, perdita kaj juĝita kreitaĵo, aĉetis kaj gajnis min de ĉiuj malpiaĵoj, de morto kaj de la povo de la malsanktulo, ne per oro aŭ arĝento, sed per Sia sankta kaj multkosta sango, kaj per Sia senkulpaj suferado kaj morto.
Tion ĉion Li faris, por ke mi estu Lia, kaj vivu sub Li en Lia reĝlando, kaj servu Lin en eterna praveco, senkulpeco kaj benigeco, eĉ kiel Li jam revivis de morto, kaj eterne vivas kaj regas.
Tio certe estas vera.


La tria ero— pri SANKTIGO

Mi kredas al la Sankta Spirito, la sankta kristana kredantaro, la kuneco de la sanktuloj, la pardono de malpiaĵoj, la revivo de la morta korpo, kaj la eterna vivo.  Vere!

Kion tio signifas?
Mi kredas, ke mi ne povas per mia pensado aŭ elekto kredi al Jesuo Kristo, mia Sinjoro, aŭ iras al Li.
La Sankta Spirito tamen vokis min per la Bonnovaĵo, instruis min per Siaj donacoj, Li sanktigis min, kaj konservis min en la vera fido.
Same tiel Li vokas, kolektas, instruas kaj sanktigas la tutan kristanaron, kaj konservas ĝin kun Jesuo Kristo al la unu vera fido.
En tiu kristanaro Li ĉiutage kaj tute pardonas ĉiujn malsanktaĵojn al mi kaj al ĉiuj kredantoj.
Je ka lasta Tago Li revivigos min kaj ĉiujn mortintojn, kaj Li donacos eternan vivon al mi kaj ĉiuj kredantoj al Kristo.
Tio certe estas vera.



DE NORDA DAKOTO

FLORENCE “SUPERARBOJ” KLINGENSMITH
(El Wikipedia)

Florence Edith GUNDERSON naskiĝis je la tria de septembro 1904 al Gustave kaj Florence (PARKER) GUNDERSON ĉe ilia malgranda kampo en la urbeto Oakport, Minesoto.  Ŝi baptiĝis en la preĝantaro Oak-Mound, kaj lernis en la lernejo Oak-Mound kun sia fratino Myrtle kaj fratoj George kaj Roy.  Ŝia patro “Gust” laboris en Oak-Mound kiel zorgisto kaj busveturisto.  La familio poste transloĝis al la urbo Moorhead, Minesoto, kie la danĝerulino Florence komencis iri per motorcikloj— tre rapide!  Ŝi ekkoniĝis kun Charles KLINGENSMITH, kaj ili geedziniĝis je la 25-a de junio 1927, sed post unu kaj duono da jaro la du disiĝis.
Je aŭgusto 1928 Charles LINDBERGH iris al la urbo Fargo, Norda Dakoto, kie ŝi tiam loĝis, kaj tio kuraĝigis Florence-n por lerni flugigi aerveturilojn.  Je 1928 ŝi lernis ĉe la Aŭta-kaj-ekektra lernejo Hanson en Fargo.  Je la somero de tiu jaro ŝi konsentis esti aersaltisto por lerni pri la kondukado de aerveturiloj de Edwin Mead CANFIELD.  Ŝia unua aersalto kaŭzis, ke ŝi perdis memsenton, tamen tio ne malhelpis ŝin.
Trans la vintro, ŝi iris al la domoj de tieaj komercistoj por aĉeti aerveturilon.  Kiel rekompenso, Florence antaŭigis Fargo-n kaj montris sciigilojn pri ĝi ĉe vendejoj kaj kuroj de aerveturiloj.  Ŝia penado venkis.  Kiel la havanto, William T. LEE, de lavejo en Fargo diris: “Se vi volas endanĝerigi vian vivon, mi endanĝerigos mian monon.”  Li kaj aliaj tieaj komercistoj donis 3.000 USD por aĉeti aerveturilon Monocoupe.  Ŝi prenis ĝin, kaj flugigis ĝin al la aerkampo Hektor en Fargo, kie ŝi laboris kiel lernanto de maŝinisto, kaj nomis ĝin “Fraŭlino Fargo”.  Je 1929 ŝi fariĝis la unua aerveturisto kun permesilo en Norda Dakoto.  Je la somero ŝi “danĝerulis” ĉe vendejoj, laboris kiel laborkondukisto ĉe Hektor, kaj flugis en sia unua kuro, kie ŝi gajnis la lokon kvaran.
Je 1930-04-19 ŝi faris la plej multajn supren-malsuprenrondojn per 143 rondoj.  Malbonoportune neniu ano de la Tutlanda aerveturila kolegaro estis tie por verigi tion.  La aerveturisto Laura INGALLS pligrandigis la numeron al 980.  Je 1931-06-22 antaŭ pli multaj ol 50.000 rigardantoj (kaj anoj de la kolegaro), Florence supreniris de la aerkampo Wold CHAMBERLAIN en la urbo Mineapoliso, Minesoto.  Post kvar kaj duono da horoj ŝi surteriĝis, “Ete malsenceta kaj malspiranta pro fumo,” kun verfarita numero da 1.078 rondoj.
Ĉe la Tutlandaj aeraj kuroj de Cleveland, Ohio de 1931 ŝi venkis kvar virinajn kurojn kaj gajnis 4.200 USD de rekompenso.  Ĉe la kuroj de 1932 ŝi gajnis la plej deziratan rekompenson por virinoj, la “venkingo” Amelia EARHART, donitan de Amelia EARHART mem, kaj gajnis la plej grandan rekompenson de la aŭtomobilo “Essex Teroplano”.
Je 1932 ŝi gajnis la duan lokon de la Rapida Kuro Shell en veturilo Monocoupe.
Je 1933 Florence estis la unua virino, kiu eniris la 10.000 USD-an Venkingan kuron Frank PHILLIPS ĉe la Interlanda aeraj kuroj en Ĉikago, Ilinojso.  Ĝi estis kuro da 100 mejloj per 12 rondoj, sen reguloj pri la grandeco de la movilo.  Tiu kuro estis la plej grava okazo ĉe la kuroj je tiu jaro.
Florence flugigis tre ruĝan Ĝi-Bi numero Y pli grandan sportulon NR718Y, kiun havis Arthur KNAPP el Jackson, Miĉigano.  Li interŝanĝis la unuan 220-ĉevalpovan (164 kW) Lycoming R-680 movilon per 670-ĉevalpovan (500 kW) Wright-Whirlwind.  Malfrue en la posttagmezo de 09-04, unu tago post la 29-a naskiĝtago, Florence iris je la kvara loko antaŭ kvar viraj veturistoj, meze de pli multaj ol 200 mejloj/horo en la unuaj ok rondoj.  Tiam, nur kiam ŝi iris antaŭ la rigardejo, parto de la ruĝa tuko skuiĝis de la mallarĝa parto de la veturilo.  La troaĵoj de la kuro verŝajne estis tro severaj por la malgranda veturilo kun la tro granda movilo.  Florence tuj turnis sin de la kuro, kaj rekte kaj ebene flugis al kampo du mejloj de tie kaj proksima al la urbeto Northfield.  La veturilo subite iris antaŭo-al-tero de 350 futoj en la aero kontraŭ la teron.  Florence tuj mortis.  Ŝajnis, ke ŝi volis elsalti kun paraŝuto.  Ŝia paraŝuto estis enmiksita en la malantaŭo.  La kondukistoj uzis ŝian morton kiel kaŭzo por forteni virinojn de la aeraj kuroj.  [EARHART kontraŭfaris, kaj ili redecidis.]
La korpon de Florence ili sendis al Minesoto por la enterigo.  La komercistoj, kiuj pagis la koston de la unua aerveturilo de Florence servis kiel ĉerkportantoj.  Ŝi enteriĝis en la parto de la familio GUNDERSON ĉe la tombejo Oak-Mound, malmultaj mejloj, de kie ŝi naskiĝis.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo.  Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or: eo1a.blogspot.com     gmillernd@gmail.com