2015-08-23

DILIGENTECO 1

RAKONTETOJ PRI LA DU-ARBA ŜIPO

D I L I G E N T E C O

de Johano HOPKINS

1. LA RAKONTETO PRI LA KONSTRUADO DE LA ŜIPO

Iam estis vasta rivero, kiu fluis al marego, kaj apud ĝi estis malgranda urbo.  Kaj en tiu urbo estis ŝipejo, al kie grandaj ŝipoj venis de malproksimaj landoj.  Kaj mallarĝa vojo kondukis laŭ tre malebena monteto al tiu ŝipejo, kaj iu, kiu volis iri al la ŝipejo, devis iri suben laŭ la malebena monteto laŭ la mallarĝa vojo, ĉar estis neniu alia vojo.

La rivero kaj la marego ankoraŭ estas tie, kiel ili ĉiam estis kaj ĉiam estos.  Kaj la urbo estas tie, ĝi kvankam estas malsama urbo, ol ĝi estis.

Antaŭ tre multaj jaroj, kiam la grandaj ŝipoj ankoraŭ iris al tiu ŝipejo, iu viro tre ofte iris suben laŭ la mallarĝa vojo, li kvankam faris nenian komercon per la ŝipoj, kiuj iris al tie, ĉar li amis rigardi ilin kaj esti proksima al ili.  Kaj al la fino li pensis, ke li estos konstruisto de ŝipoj, ĉar li lernis la konstruado de ŝipoj, kaj scias la kielon pri konstruado.  Li tial serĉis ĉie lokon, kiu estis bona por konstrui ŝipojn.  Al la fino, kiam li jam serĉis multajn lokojn, li trovis la ĝustan specon de loko por konstrui ŝipojn.  Unue li konstruis ferejon en unu angulo proksima al la vojo.  Dum la laboristoj kontruis la ferejon, aliaj laboristoj konstruis magazenon por ligno ĉe la kontraŭa flanko de la herbejo.

Je iu tago du homoj venis por vidi la laborejestron.  Unu estis la ŝipestro Jonatano, kaj la alia estis la ŝipestro Jakobo.  La ŝipestro Jonatano diris:

- Ni decidis pri la konstruo de ŝipo por ni.  Ĝi estos du-arba ŝipo, kaj ni nomos ĝin la DILIGENTECO.

La laborejestro feliĉis pro aŭdi, ke la ŝipestro Jonatano diris tion, kaj li diris, ke li konstruos la ŝipon DILIGENTECO por ili, kaj ke li faros ĝin tre forta kaj tre sendanĝera, por ke ĝi veturu tra ia ajn ventego, kaj ankoraŭ estu utila.

La laborejestro sendis por gajni multajn laboristojn, kiuj konis la konstruadon de ŝipoj.  Kaj li sendis kelkajn ilin por trovi la ĝustan specon de arbaroj.  La laboristoj tiam laboris per tre multaj duopoj da bovoj.

La laboristoj tial prenis grandajn fendilojn, kaj eklaboris pri la ligno por la longmezo de la fundo de la ŝipo, farante ilin kvarangulemaj kaj glataj.  La konstruejestro serĉis, kie estos la plej bona loko por starigi la longmezon de la ŝipo, por ke la DILIGENTECO glitu dolĉe kaj facile al la akvo, kiam ĝi estos plenumita.

Kiam la bovoj iris al la plej granda el la longmezaj tabuloj, ili haltis memvole.  Kaj ili tiris ĝin malrapide trans la tero, ĝis ili iris al la loko por la longmezo de la ŝipo, kaj tie haltis.

La laboristoj poste estis tre okupataj, dum ili preparis la flankajn partojn kaj la malantaŭan kolonon kaj la antaŭan kolonon.  Post tempo ĝi havis la ŝajnon de ŝipo.

La DILIGENTECO havis simple unu plankon en ĝia mezo, kaj du plankojn ĉe la antaŭo kaj ĉe la malantaŭo, kaj malgrandan plankon malgrande super la fundo.

La tabuloj por la ekstero estis grandaj, dikaj tabuloj el la ligno de kverkarboj, tiel dikaj, kiel la mano de knabino estas longa.  Ili metis maldikajn kovrilojn el kupro al tie, kie estos la marakvo, ĉar markreskaĵojn, kiuj kreskas en la akvo, ne povas kreski sur la kupro.

Ili konstruis la ŝipestran ĉambron kaj la kuirejon.  Kaj ili pendis la di(s)rektilon.  Kaj ĉirkaŭ ĝi estis blanka mallarĝumo, kaj en la mallarĝumo estis nigraj kvaranguloj, por doni al ĝi la ŝajnon de milita ŝipo.

Tiam iun tagon, kiam la DILIGENTECO finiĝis, eĉ al la skribo de la nomo per oraj literoj sur la malantaŭo, la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo venis, kaj ili staris apud la laborejestro kaj rigardis ĝin.  Kiel ili eksendis la DILIGENTECOn vi aŭdos en alia rakonteto.

Kaj tio estas ĉio.

No comments:

Post a Comment