2015-09-20

DILIGENTECO 3

3. LA RAKONTETO PRI LA SURMARIGO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, certa viro faris konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero, kaj en tiu konstruejo li konstruis la ŝipon DILIGENTECO por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo kaj ĝi estis plenumita.

La majstro de la konstruejo tial estis tre okupita, preparanta aferojn por la surmarigo.

La laboristoj tial prenis grandajn tabulojn, kiuj estis arboj, kiujn ili faris kvarangulaj kaj glataj, kaj ili kuŝigis ilin per du sub la flankoj de la ŝipo.  Ili kuŝigis la tabulojn malproksimajn en la akvon, por ke la ŝipo glitu sur ili, ĝis ĝi flosos.  Kaj la havanto de la konstruejo sendis, kaj ricevis la plej bonan grason, kaj ordonis, ke la laboristoj metis ĝin sur la tabulojn.

Kaj la havanto de la konstruejo havis longan bastonon, kiujn li starigis en truon de arbo de la ŝipo.

Kaj la posta tago venis, kaj ĝi estis brila kaj bela tago, kio feliĉigis la koron de la havanto.  Kaj la urbanoj baldaŭ iris al tie, ĉar ili sciis, ke ili surmarigos la ŝipon DILIGENTECO je tiu tago, kaj la urbo estis proksima al la konstruejo.  Kaj al tie fine iris la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo kaj la filino de la ŝipestro Jonatano, Loisa.

Kaj ili iris laŭ malebena tabulo, kaj supreniris, ĝis ili iris al la planko.  La konstuejestro faris signon per mano, kaj la laboristoj elfrapis la lastajn lignaĵojn, kiuj tenis la ŝipon.  Unue tre malrapide la ŝipo komencis gliti.

Kaj la ŝipestro Jonatano diris al sia filino Loisa:

- Nun, Loisa.

Kaj Loisa aŭdis, kaj ŝi levis alta la bolelon de vino, kaj forte frapis ĝin sur la antaŭan kolonon.  Ŝi kriis:

- Mi nomas vin DILIGENTECO!

La konstruejesto forte tiris ŝnuron, kaj tuko malfermiĝis en la vento.  Ĝi estas longa, blanka tuko kun blua rando; kaj sur ĝi per bluaj literoj estis la vorto DILIGENTECO.  La ŝipo glitis pli kaj pli rapide.  Ĝi frapis la akvon kun grandego ŝpruco.  Tiam ĝi haltis, ĉar estis ŝnuro, kiu estis ligita al ĝi.  Ĉiuj laboristoj kune tiris per la ŝnuro.  Ĝi reiras al la ŝipejo de la konstruejo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-09-12

DILIGENTECO 2

2. LA RAKONTETO PRI LA FEREJO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, viro komencis konstrui konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero.  Unue li konstruis ferejon en unu angulo de la konstruejo.

En la mezo de la ferejo li konstruis kamentubon rekte tra la tegmento.  Kaj sur la tero ĉe ĉiu flanko de la kamentubo li konstruis kvarangulan tablon el fajrŝtonoj.  Ĉiu tablo havis ĉe la supraĵo fajringon.
Kiam la feristo volis komenci, li faris fajron en la fajringo.  Kaj li metis en la fajron feran bastonon.  Baldaŭ la fino de la bastono, kie ĝis jam estis en la fajro, estis tute varma kaj brilante blanka, kaj kraĉis fajrerojn.

Tiam la feristo frapetis per malgranda frapilo por montri al la helpanto tie, kie li frapu.  Kaj la malgranda frapilo faris malgrandan sonon "tin".  Kaj la helpanto frapis per sia granda frapilo al tie, kie la malgranda frapilo jam frapis.  Kaj estis la gaja sono de la frapiloj sur la varman feron: "tin-TIN, tin-TIN, tin-TIN".

Kaj per tiu ĉi kielo ili faris la ferajn ligilojn por teni la ŝnurojn, kiuj tenos la arbojn, kaj la grandajn ferajn aferojn, kiuj ligas la di(s)rektilon al la ŝipo simile al pordo.

La feristo faris tri katenojn de la haltiloj - unu por ambaŭ haltiloj kaj unu por neantaŭvidota okazo.

Kaj la laboro pri la ŝipo DILIGENTECO estis al la fino, kaj tio plaĉis al la feristo, ĉar li sciis, ke ĝi estas bona.

Kaj tio estas ĉio.