2015-10-17

DILIGENTECO 4

4. LA RAKONTETO PRI LA ARBOJ KAJ LA VENTTOLOJ

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al la ŝipejo, certa viro konstruis konstruejon de ŝipoj apud tiu larĝa rivero.  Kaj en tiu konstruejo, li konstruis la du-arban ŝipon DILIGENTECO por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo.  Kaj li jam sendis ĝin al la akvo, kaj ĝi staris apud la ŝipejo de la konstruejo.  Ĝi tamen havis neniun arbon, kaj neniujn ŝnurojn kaj venttolojn.

La konstruejestro tial iris al la malgranda urbo, kaj li trovis la virojn, kiuj ligas la ŝnurojn kaj arbojn sur ŝipojn.

Ili tiam iris en la ŝipon, kaj portis du grandajn, fortajn bastonegojn.  Ĉiu estis tiel granda, ke malgranda knabo preskaŭ ne povis kunmeti la manojn ĉirkaŭ ĝi.  Kaj ili ligis la bastonegojn ĉe la supro, kaj ili ligis tabulon kun tri radoj en ĝi ĉe la supro.  Kaj ili metis ŝnuron ĉirkaŭ ĉiujn radojn, ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe.  Tiaj tabuloj faras, ke estas facile levigi ion, kiam la laboristoj tiras ĉe la fine de la ŝnuro.

Kaj ili starigis la bastonegojn tiel, ke ĉiu bastonego havis la piedon proksiman al la rando de la supra planko de la ŝipo.  La du bastonegoj, ligitaj ĉe la supro, havis la nomon "tondilo".

Ili tiam devis preni la antaŭan arbon.  Por tio la konstruejestro jam havis grandan pinarbon.

Ili rulis ĝin proksima al la ŝipo, kaj ili ligis grandan, fortan ŝnuron ĉirkaŭ ĝi.  La ŝnuro iris el la tabulo ĉe la supro de la "tondilo" kaj ĉirkaŭ rado, kiu estis ligita al la arbo, kaj iris al la turnilo de la haltilo.

Poste, kiam la ŝnuristoj estis pretoj, tri el ili komencis iri ĉirkaŭ la turnilo, puŝantaj kontraŭ la puŝbastonojn, kaj alia tenis la finon de la ŝnuro.  Kaj ili levis la arbon tre malrapide.

Poste la ŝnuristoj iris al la arbo, kaj rigardis ĝin, kaj ili vidis, ke ĝi estis sufiĉe malgranda por iri tra la truon por la arbo.  Kaj kelkaj laboristoj staris ĉirkaŭ ĝi, kaj tenis ĝin, kaj kondukis ĝin, dum la aliaj laboristoj mallevis per la ŝnuro tre malrapide, kaj la fino de la arbo fine iris en la truon.

Kaj kelkaj laboristoj iris suben en la fundon de la ŝipo, kie ili povis teni la fundon de la arbo, kaj konduki ĝin en la truon en la longmezo.

La konstruestro tiel denove iris al la urbo kaj trovis la tolistojn.  Kaj la tolistoj venis al tie, kaj ili mezuris la lokojn, al kie la venttolojn estos-- ĉiuj ili.  Poste ili kuŝigis longajn mallarĝumojm el kotona tolo, kaj ĝuste tondis ilin, kaj ili kudris la randojn unu al la alia.  Kiam ili faris ĉiujn venttolojn, la tolistoj kondukis du grandajn kaleŝojn, kaj ili faldis la venttoljn, kaj ili metis ilin en la kaleŝojn.

Kaj kiam ĉiu estis ĉe la apartena loko, la DILIGENTECO havis kvarangulajn venttolojn, kiuj pendis de la transbastonoj de la du arboj, kaj triangulajn antaŭ tiuj laŭ la ŝnuroj, kiuj iris al la antaŭa bastonego, kaj malgrandan venttolon ĉe la malantaŭo.

Kaj ĉiuj venttoloj estis al tie, kaj la ŝnuroj al la apartenaj lokoj, kaj la haltiloj kaj la grandaj ĉenoj estis al tie, kaj la ŝipo estis tute preta por la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-10-11

Justigite 2015 Refarigo


/ |_| \
|  (^)  |
| (   ) |
\_,,\_/
 /  \
\___/  (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E

PER LIA AMO

== 2015 == La luterana Refarigo (Reformacio) ==



LA BENO DE LA REFARIGO SUPER ĈIUJ ALIAJ

Multaj benoj de la Refarigo de la 1500-aj jaroj ankoraŭ nun tuŝas nin.  Ni povas eldiri: havantaj tradukon de la Biblio en nia nata lingvo, havantaj multajn kantojn por fari al Dio, farantaj la instruaĵon pri la pastreco el ĉiuj kredantoj (ke Kristo donas al ĉiu kredanto— ne nur al la Papo kaj liaj pastroj— la ŝlosiloj por pardoni aŭ alteni ŝuldojn), kaj gepatroj kaj preĝantarestroj uzantaj la Malgranda instrulibro de Lutero por eduki infanojn pri la unuaj instruaĵoj de la Biblio.

Multaj aliaj benoj de la Refarigo ankoraŭ nun venas al ni.  Unu beno tamen iras super ĉiuj aliaj.  Ĝi estas la denove trovita respondo al la eterne grava demando al la malliberejestro en la urbo Filipio: "Kion mi devas fari por saviĝi?" (Agoj 16:30)

Frue en sia vivo Marteno LUTERO luktis en sia intereco kun Dio.  Li luktas kontraŭ la malĝojo pri malpiaĵoj, kaj atendis de sia kredantaro pro respondoj.  Per la farado de bonaj faroj li penis trankviligi la voĉon de lia koro.  Li preĝis al Maria (kiel siaj pastroj postulis al li) por helpi sin.

Preparanta sin por instruaĵo pri la Psalmoj, Lutero luktis por kompreni, kie Paŭlo skribas en Romanoj 1:17: "Ĉar en ĝi la praveco de Dio montriĝis de la fido al la fido, kiel skribite: La pravaj vivos per la fido."  Tie Lutero komencis trovi la helpon, pri kio li tiel malespereme serĉis— kiel li poste diris:

Mi malamis la esprimon "la praveco de Dio", ĉar la uzado kaj la kutimo de ĉiuj insturantoj jam instruis, ke mi komprenu ĝin...kiel la "estinta kaj estanta praveco" per kiu Dio elprovas Sin prava per puni ŝuldantojn kaj la malpravulojn...  Finfine post tagoj kaj noktoj pri luktado kontraŭ tiu malfacilaĵo, Dio montris malseverecon al mi, kaj tiam mi povis ekkomprenis la ligon de vortoj "la praveco de Dio montriĝis en la Sciigilo" kaj "la pravaj vivos per la fido".  Tiam mi komencis kompreni, ke la "praveco de Dio" estas tio, per kio la pravaj vivas per la donaco de Dio, kiu estas per la fido, kaj la signifo estas tio ĉi: la Sciigilo montras la pravecon, per kiu bonkora Dio pravigas nin per la fido, kiel skribite: La pravaj vivos per la fido.  Tiam mi sentis min kvazaŭ tute renaskita, kajiris en Ĉielon tra grande malfermaj pordegoj.

Tie ĉi la granda beno de la Refarigo brilas!  Per la lernado pri la Parolo de Dio, LUTERO malkovris la bonan novaĵon, ke malpiuloj saviĝis  ne per la bonaj faroj, sed per la fido al Jesuo Kristo.  Nia saviĝo pendas je la sankteco de KRISTO, je SIA praveco kaj je SIAJ meritoj.  Per la fido al Jesuo Dio esprimas la kredandton justa.

Tio ĉi estas la eterna Sciigilo, pri kiu ni aŭdi en Apokalipso 14:6-7:

Tiam mi vidis alian anĝelon, fluganta rekte supra, kun la eterna sciigilo por eldiri al tiuj, kiuj loĝas sur la Tero, al ĉiu lando kaj sublando kaj lingvo kaj popolo.  Kaj li diris per laŭta voĉo: Timu Dion kaj donu al Li la gloron, ĉar la horo pri Lia juĝado venas, kaj laŭdu Lin, kiu faris la Ĉielon kaj la Teron, la maron kaj la fontojn de akvo.

Elpensita de Dio de eterneco, Li unue diris ĝin al la viro tuj post la falo en malpiecon (Genezo 3).  Dio promesis, ke Li sendas Iun el la semo de la virino,kiu pecigos la kapon de la Serpento.  Pri Abraham Li diris: "Abraham kredis al la Sinjoro, kaj Li meritigis tion al li kiel praveco" (Genezo 15:6).  La sendito Paŭlo instruis tiun eternan Sciigilon tra siaj leteroj: "Ni tial decidis, ke homo praviĝas pro fido sen la faroj laŭ la leĝaro" (Romanoj 3:28).

Tio estas tio, kio la Skriboj kaj niaj luteranaj Konfesoj fortigas denove kaj denove— la eterna, konstanta Sciigilo.  La ero IV de la Konfeso de Aŭgsberg (1530) eldiras:

Niaj preĝejoj...instruas, ke homoj ne povas justiĝi antaŭ Dio per siaj forteco, meritoj aŭ faroj, sed senpage justiĝas pro Kristo per la fido, kiam ili kredas, ke ili riceviĝas en bonkorecon, kaj ke iliaj ŝuldoj pardoniĝas pro Kristo, kiu per Sia morto pagis ĉiujn niajn ŝuldojn.  Tiun fidon Dio pensas praveco. Romanoj 3 kaj 4.

Oni diris, ke je tiu instruaĵo la luterana kredantaro staros aŭ falos.  Pli grave ol tio tamen je tiu instruaĵo  nia eterna saviĝo staros aŭ falos!  Dankojn al Dio pro tio, ke Le justigas nin.  Li eldiras, ke ni estas prava ne pro niaj malfortaj faroj, sed pro fido al Jesuo Kristo, kies pravecon ni ricevas per fido.

Tiu ĉi eterna sciigilo estas la beno de la Refarigo, kiu iras super ĉiuj aliaj.  Dankojn al Dio!



PRI NORDA DAKOTO

MALEAGRA VILĈJO

Maleagra Vilĉo estis vera bovpelisto (angle COWBOY), kiu loĝis en Norda Dakoto.  Li ĉiam portis du ses-pilkajn manpafilojn, kaj ĉiam dormis kun unu sub sia kapkuseno.

Lia vera nomo estis William MOLASH.  Li naskiĝis 1875 en la usona sublando Miĉigano.  Lia patro estis franca kaj lia patrino hispana kaj indiana Ĉipeva.  Li poste iris al la sublando Teksaso, kie li laboris kiel bovpelisto ĉe bovedukejo kun la nomo Maleagra piedsigno.  Li tiel gajnis la duan nomon Maleagra Vilĉjo.  Ŝajnas, ke li komencis peli bovojn al Norda Dakoto je la 1890-aj jaroj, kaj komencis loĝis tie.

Vilĉjo havis multajn amikojn.  Unu diris tiun ĉi rakonteton pri li:  Je iu tago Vilĉjo trinkis tro multe.  Kiam li iris al sia ĉevalo, la ĉevalo piedbatis lian kapon.  La sono de la bato estis tiel laŭta, kiel ĉevalo batis lignan muron.  La viro, kiu vidis kaj aŭdi tion, sentis sin certa, ke Vilĉjo mortis.  Li kondukis la mortiston al tie.  La mortisto kuŝigis Vilĉjon en kaleŝon, kaj kovris lin per litkovrilo, kaj lasis lin ĝis pli bona tempo.  Intertempe viro kun la nomo Harry ENGELS aĉetis botelon de brando.  Li tamen devis fari unu gravan laboraĵon.  Li rapide kaŝis la botelon sub la kovrilo, kaj iris for per sia ĉevalo.  Kiam li reiris al tie, li prenis la botelon.  La botelo estis malplena!  Li vidis sub la kovrilo, kaj tie estis Vilĉjo, ridanta pri li.

Kiam la trinkado de malakvemaj trinkaĵoj estis kontraŭleĝa en Usono, Vilĉjo fundis trinkejon proksima al la rivero Cannonball ("pafilegpilko", tiel nomita pro la rondaj ŝtonoj tie).  Je 1912, Vilĉjo kaj kelkaj aĉetuloj trotrinkis.  Li disputis kun unu kun la nomo Guy BOLTON.  Kelkfoje la kolera Vilĉjo elprenis sian pafilon, la edzino de BOLTON ĉiam ekprenis kaj tiris ĝin for de sia edzo.  Poste homoj aŭdis pafon, kaj BOLTON kuŝis morta.

Vilĉjo poste rakontis: "Mi estis en la domo, kiam la pafo okazis, kaj mi aŭdis la pafon, kaj reiris al tie, kie multaj homoj antaŭe kuŝis sur la herbo.  BOLTON estis mortanta, kiam mi iris al tie.  Ne, mi ne pafis lin, kaj aldonante mi ne scias, kiu pafis.  Mi ne zorgas min pri la postaĵo de la reserĉo."  S-ra BOLTON tamen rakontis, ke ŝi aŭdis sia edzo diris: "Mia Dio, ne pafu!" kaj tiam la pafon, kaj vidis, ke li falas.

Ambaŭ Vilĉjo kaj la edzino timis, kiam li vidis, ke BOLTON mortis.  Dum ili iris al la domo, Vilĉjo metis la pafilon al sia kapo, kaj diris: "Mi estas je la fino.  Mi efektive pafos min."  Ŝi prenis la pafilon for, kaj diris, ke li kaŭzis sufiĉan malutilecon je unu tago.

Ĉe la juĝejo, la juĝisto certe esprimus, ke Vilĉjo havas la ŝuldon de virmortigo.  Tamen estis unu mankaĵon: neniu vidis la pafilon, kaj neniu povis trovi la pafilon, kiun Vilĉjo uzis!  La policano CARLSON pripensis, ke Vilĉjo ĵetis ĝin en la riveron.  Li serĉis la pafilon, kaj trovis ĝin.  Kiam tamen li reiris al la juĝejo, la decido jam estis esprimita, kaj Vilĉjo havis nenian ŝuldon.

Je 1913 Vilĉjo edziĝas kun Mandy Bleakly SHORT.  Ili loĝis en la urbeto Defendejo YATES, kaj edukis familion.  Vilĉjo mortis je 1942 en la urbo Dickinson pro la malsano kancero.
________________________________________

JUSTIGITE estas senpaga presaĵo.  Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:
JUSTIGITE is a free publication.  Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

Aŭ/or: eo1a.blogspot.com; aŭ/or: gmillernd@gmail.com