2015-11-29

DILICENTECO 6

6. LA RAKONTETO PRI LA MALPROKSIMA LANDO

Iun tagon en la longe antaŭa tempo la du-arba ŝipo DILIGENTECO iris laŭ tiu rivero je ĝia unua veturo, kaj en ĝi estis la ŝipestro Jakobo kun Loisa, sia edzino, kaj ankaŭ la maristoj.  Tre baldaŭ estis la nokto, kaj la steloj forte brilis ĉie.

La vento forte blovis.  Ĝi tamen ne estis grandega vento, kaj la ŝipo DILIGENTECO iris sur la granda marego je multaj tagoj.  Ili tamen iris al tiu loko de la marego, kie plej verŝajne estis trankvile, sed multe pluvas.

La ŝipestro Jakobo ĝojis, ĉar li vidis, ke la DILIGENTECO estas bona ŝipo, kaj ke ĝi povas iri tra ia ventego, kiel la konstruejestro promesis.

Je iu tago la maristo, kiu estis sur transbastonoj vidis ion.  Li kriis:

- Tero, ha!

Estis insulo.  Neniom da homoj loĝis tie, sed estis fonto kun bela, klara akvo, kiu iris el fendo en ŝtonego.  Kaj la ŝipestro Jakobo ordonis, ke la maristoj resanigu la venttolojn, por ke la ŝipo povos antaŭeniru.  Kaj ili veturis je multaj tagoj, ĝis ili iris al la malproksima lando.

La ŝipestro Jakobo tial vokis al Loisa, kaj diris al ŝi, ke, se ŝi volas, ili povas iri al la marbordo por rigardi tion, kio estas tie.

Loisa tre ĝojis, kaj rapide pretigis sin.  La maristoj lasis la ŝipeton de la ŝipestro Jakobo al la akvo, kaj li kun Loisa iris en ĝi.  Loisa tre multe volis vidi la tieajn vendejojn kaj la tieajn homojn kaj la tieajn aferojn, kiujn la homoj vendis.

Kaj ili tiel faris je tre multaj tagoj, kaj la ŝipestro Jakobo aĉetis multajn bonajn aferojn, kiujn Loisa ŝajnis ami.  Kaj li aĉetis sufiĉajn tekton'arbojn por pleni la reston de la ŝipo.

Poste la ŝipestro Jakobo elektis tri el la maristoj, kaj li kun Loisa kaj la tri maristoj iris al la tero per kaleŝetoj, kiujn la tieaj bovoj tiris.  Loisa vidis la vilaĝojn kaj la virinojn, kiuj lavis vestojn en la akvo de la rivero, kaj la krokodil'ojn, kiuj ŝajnis malnovaj faligitaj arboj.  Iom da la elefant'oj faris la laboron tiel longe, ke ili sciis la laboron sen iu homo super si.

Poste la ŝipo DILIGENTECO iris de la rivero al la granda marego.  Loisa ĝojis, ĉar ŝi iras al sia lando.  Tiam ili veturis je grande multaj tagoj, ĉirkaŭ la bordo de lando, kie simioj loĝas, al alia granda marego.

Estis sunsubeniro, kiam la ŝipo DILIGENTECO iris en la larĝan riveron, kaj la ŝipestro Jonatano venis el la komerca domo.

Kaj tiel okazis, ke li estis la unua homo, kiun Loisa vidis ĉe la ŝipejo.

Kaj tio estas ĉio.

2015-11-15

DILIGENTECO 5

5. LA RAKONTETO PRI LA GEEDZIGO

Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝipoj ankoraŭ iris al tiu ŝipejo, la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo havis komercan domon proksiman al la ŝipejo.

Iun tagon post ili konstruis kaj metis ŝnurojn kaj venttolojn sur la ŝipo DILIGENTECO, ĝi staris ĉe la ŝipejo, kaj la laboristoj metis komercaĵojn en ĝin por porti al malproksima lando.

Ili tamen ne povis rapidi pri tio, ĉar la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo ankaŭ ne trovis ŝipestron por ĝi.

La ŝipestro Jonatano fine diris:

- Mi diras al vi, Jakobo, vi konduku ĝin al tie kaj denove al tie ĉi.  Kaj Loisa povos iri ankaŭ kun vi.  Estos bona festa veturo por vi.

Ĉar Loisa jam promesis edziniĝi kun la ŝipestro Jakobo, sed ili ankoraŭ ne kalkulis la tagon de la festo.  La ŝipestro Jakobo tial diris:

- Bone, mi iros.

Post tiu tago Loisa estis tre okupata pri pretigu ĉion por la geedziga festo.

Kaj la ŝipestro Jakobo estis tre okupata rigardi tra la ŝipo DILIGENTECO kaj pretigi ĉambron por Loisa.  Kaj li rigardis la aferojn, kiuj estis en la komerca domo: grandaj kestoj, plenaj per belaj aferoj.  La ŝipestro Jakobo tamen ne povas preni tiom da aferoj, ĉar la ĉambro estis tiel malgranda.  Li ankaŭ pensis, ke Loisa volos aĉeti tiom da aferoj por meti en tutan domon, se ŝi tiel volos.  Kaj, kiam la ŝipestro Jakobo pensis tion, li laŭte ridis, malgraŭ li estis sola en la domo.  Li tial prenis tablon el tektonligno, nur sufiĉe granda por la ĉambro, kaj portilon el lako, sufiĉe granda por la teaj aferoj de Loisa, kaj malgrandan tapeŝon el silko.

Kiam ŝi vidis la ĉambron, Loisa tre miris, sed ŝi penis ne montri kiel malgaja ŝi estis.  Kaj kiam ŝi denove iris al sia domo, la ŝipestro Jonatano demandis, ĉu la ĉambro en la ŝipo plaĉas al ŝi.  Ŝi tiam diris al li, ke ŝajnas, ke Jakobo faras tiel malmultekosta pri siaj aferoj, ke ŝi ne scias, ĉu ŝi devas edziniĝi kun li aŭ ne edziniĝi.          
           
La ŝipestro Jonato bonkore ridis:

- Jakobo kaj mi parolis pri tio, kaj ni decidis, ke ju malpli aferoj, kiun vi prenos, des pli spacon vi havos por porti denove al tie ĉi.

Fine poste la tago de la festo venis, kaj ĝi estis la unua tago, por ke la ŝipo veturu al la malproksima lando.

Poste granda, peza kaleŝo iris suben laŭ la mallarĝa vojo al la ŝipejo.  Kaj la ŝipestro Jakobo saltis el ĝi, kaj li turnis sin, kaj helpis, ke Loisa iras el ĝi.  Kiam la maristoj vidis Loisan, ili kriis tiel laŭte, kiel ili povis krii.

Kaj la ŝipestro Jakobo kaj Loisa iris en la ŝipon.  Kaj la maristoj malligis la grandajn ŝnurojn, kiuj tenis la ŝipon al la ŝipejo, kaj ili levis la venttolojn, kaj la ŝipo DILIGENTECO iris laŭ la rivero kaj al la granda marego.

Kaj tio estas ĉio.