2015-11-29

DILICENTECO 6

6. LA RAKONTETO PRI LA MALPROKSIMA LANDO

Iun tagon en la longe antaŭa tempo la du-arba ŝipo DILIGENTECO iris laŭ tiu rivero je ĝia unua veturo, kaj en ĝi estis la ŝipestro Jakobo kun Loisa, sia edzino, kaj ankaŭ la maristoj.  Tre baldaŭ estis la nokto, kaj la steloj forte brilis ĉie.

La vento forte blovis.  Ĝi tamen ne estis grandega vento, kaj la ŝipo DILIGENTECO iris sur la granda marego je multaj tagoj.  Ili tamen iris al tiu loko de la marego, kie plej verŝajne estis trankvile, sed multe pluvas.

La ŝipestro Jakobo ĝojis, ĉar li vidis, ke la DILIGENTECO estas bona ŝipo, kaj ke ĝi povas iri tra ia ventego, kiel la konstruejestro promesis.

Je iu tago la maristo, kiu estis sur transbastonoj vidis ion.  Li kriis:

- Tero, ha!

Estis insulo.  Neniom da homoj loĝis tie, sed estis fonto kun bela, klara akvo, kiu iris el fendo en ŝtonego.  Kaj la ŝipestro Jakobo ordonis, ke la maristoj resanigu la venttolojn, por ke la ŝipo povos antaŭeniru.  Kaj ili veturis je multaj tagoj, ĝis ili iris al la malproksima lando.

La ŝipestro Jakobo tial vokis al Loisa, kaj diris al ŝi, ke, se ŝi volas, ili povas iri al la marbordo por rigardi tion, kio estas tie.

Loisa tre ĝojis, kaj rapide pretigis sin.  La maristoj lasis la ŝipeton de la ŝipestro Jakobo al la akvo, kaj li kun Loisa iris en ĝi.  Loisa tre multe volis vidi la tieajn vendejojn kaj la tieajn homojn kaj la tieajn aferojn, kiujn la homoj vendis.

Kaj ili tiel faris je tre multaj tagoj, kaj la ŝipestro Jakobo aĉetis multajn bonajn aferojn, kiujn Loisa ŝajnis ami.  Kaj li aĉetis sufiĉajn tekton'arbojn por pleni la reston de la ŝipo.

Poste la ŝipestro Jakobo elektis tri el la maristoj, kaj li kun Loisa kaj la tri maristoj iris al la tero per kaleŝetoj, kiujn la tieaj bovoj tiris.  Loisa vidis la vilaĝojn kaj la virinojn, kiuj lavis vestojn en la akvo de la rivero, kaj la krokodil'ojn, kiuj ŝajnis malnovaj faligitaj arboj.  Iom da la elefant'oj faris la laboron tiel longe, ke ili sciis la laboron sen iu homo super si.

Poste la ŝipo DILIGENTECO iris de la rivero al la granda marego.  Loisa ĝojis, ĉar ŝi iras al sia lando.  Tiam ili veturis je grande multaj tagoj, ĉirkaŭ la bordo de lando, kie simioj loĝas, al alia granda marego.

Estis sunsubeniro, kiam la ŝipo DILIGENTECO iris en la larĝan riveron, kaj la ŝipestro Jonatano venis el la komerca domo.

Kaj tiel okazis, ke li estis la unua homo, kiun Loisa vidis ĉe la ŝipejo.

Kaj tio estas ĉio.

No comments:

Post a Comment