2015-12-20

DILIGENTECO 7

7. LA RAKONTETO PRI LA ŜIPESTRO SALOMONO

Je iu tago de longe antaŭa tempo la du-arba ŝipo DILIGENTECO staris ĉe tiu ŝipejo, kaj la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo estis en sia komerca domo.

La ŝipestro Jakobo demandis al la ŝipestro Jonatano, ĉu li jam trovis bonan ŝipestron por la ŝipo DILIGENTECO, kaj la ŝipestro Jonatano diris, ke li ne trovis.

La ŝipestro Jakobo diris:

- Mi volas elekti la unuan amikon de la ŝipo.

Ili tial sendis, por ke la unua amiko iru al ili.

Kaj li iris en la komercan domon, kiu estis proksima.

La ŝipestro Jakobo diris:

- Bonan matenon. Ni serĉas la novan ŝipestron de la ŝipo DILIGENTECO. Ĉu la laboro plaĉos al vi?

Tiam la unua amiko Salomon ĝojis, ke la laboro tre multe plaĉos al li. La ŝipestro Jakobo diris:

- Ni tial faris vin ŝipestro, kaj vi ricevos la laborpagado de ŝipestro de tiu ĉi tago. Vi tamen devas superrigardi la malplenigo de la ŝipo kaj pretigi ĝin pri alia veturo.

La ŝipestro Jonatano diris:

- Ŝipestro, plaĉos al ni, ke vi havu glason de vino kun ni, antaŭ ol vi iros.

La ŝipestro Jonatano tial vokis al servisto, kaj ordonis, ke li iru al la fundo por porti al ili botelon de la plej bona malnova vino.

La ŝipestro Jonatano tiam verŝis tri glasojn da vino, kaj li puŝis unu al la ŝipestro Salomono kaj unu al la ŝipestro Jakobo.

La ŝipestro Salomono zorgeme prenas la glason, kvazaŭ sia granda mano rompos ĝin.

La ŝipestro Jonatano tiam turnis sin al la ŝipestro Salomono, kaj la ŝipestro Jakobo turnis sin al li; kaj la ŝipestro Salomono turnis sin kiel respondo al ili.

Poste la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo premis la manon de la ŝipestro Salomono, kaj la ŝipestro Salomono iris de tie por displeni la ŝipo.

Kaj, dum li rigardis la ŝipon, kiu staris ĉe la fino de la ŝipejo kun ĉiuj laboristoj okupataj ĉirkaŭ ĝin, li pensis, ke homo neniam ordonis en pli bona ŝipo, ol li nun ordonis.

Kaj tio estas ĉio.

2015-12-06

Justigite 2015 Kristnasko

 / |_| \
|  (^)  |
|  (  ) |
 \_,, _/
  /  \
 \___/ (birdo kolombo)



J  U  S  T  I  G  I  T  E

PER LIA AMO



== 2015 == Kristnasko ==



Li denove alvenas



La tempo de la festo de la Alveno de Kristo estas la tempo pri pretigado por ĉiuj kristanoj. Faritaj el la unuaj kvar dimanĉoj de la komenco de la kristano jaro, ĝi estas la tempo, en kiu ni pretigas nin por festi la naskiĝtago de Kristo kiel Homo. Je ĉiu jaro ni faras tiun ĉi feston per pretigi nin per preĝado kaj pensado pri la naskiĝo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la signifo de ĝi.

La tempo de la Alveno antaŭ la naskiĝo de Jesuo daŭris je 4.000 jaroj- tra la tempo de la tuta Malnova interligo, de la tempo, kiam Dio donis la unuan promeson al Adam kaj Eva ĉe la ĝardenego Eden post ilia falo en malpiecon. Johano la baptisto pontis la du interligojn, ĉar li naskiĝis je ses monatoj antaŭ Jesuo. Kiel plenaĝulo li plenumis la kialon de sia servado per tio, ke li pretigis la vojon de la Savanto, kiu baldaŭ komencos Sian servadon. La parolo de Johano estis: "Pretigu la vojon de la Sinjoro! Faru Liajn vojetojn rektajn!" (Mateo 3:3)

Tio estas la graveco de nia alvena pretigo. La parolo de Johano vokas nin al pentado kaj fido- forigi ĉiujn aferojn, kiu malhelpas, ke ni pensas pri la veraj celo kaj signifo de la naskiĝo de Jesuo.

Per Kristo ni vidas la Ŝafidon de Dio, kiu forigas la malpiaĵojn de la mundo. Ili, kiuj vidas per Jesuo la plenumon de la promeso de Dio, kaj per fido tenas sin al Li, kiel ilia Savanto de ŝuldoj kaj la Portanto kun eterna vivo, havos gajan Kristnaskon.

Kiam ni festas Kristnaskon, ni festas veran okazaĵon de spaco kaj tempo. Ĝi estas okazaĵo de la estinteco, sed ne malvarma kaj velkanta okazaĵo, ĉar ĉiun tagon de nia vivo ni vivas per la poveco kaj sub la amo de Dio, per kies Spirito Kristo estas vivanta veraĵo inter ni.

Per fido ni scias, ke Kristnasko kaŭzas postaĵon en nia vivo. Ĉiun tempeton ni pasas pri la Parolo kaj bapto kaj Sinjora manĝo estas tempeto, je kiu la Sinjoro venas en niajn vivojn kun Sia beno! Je la nasko de Jesuo, bedaŭrinde, neniun ĉambron ili trovis por Li en la domoj de Bet-leĥem. Je tiu ĉi tempo inter Lia naskiĝo kaj reveno por juĝi, la grandparto de la homoj ankoraŭ havas neniun spaceton por Li en la koro aŭ en la domo.

Alveno vokas, ke ni vivu la tutan tempon de nia vivo de la naskiĝo ĝis la morto kiel tempo pri pretigo pri la dua veno de la Sinjoro. La naskiĝo de Kristo sur la Tero kvankam jam okazis, Lia reveno el la Ĉielo estas en la estonteco.

Estas kelkaj similaĵoj inter la du alvenoj. Unu similaĵo estas, ke Lian alvenon ili antaŭdiris tiam kaj nun. La tempon ankaŭ ili kaŝis for de homoj, sciatan sole al la Patro, kiu elektis la plenumon de la tempo. La tempon de la alveno kun la juĝo Dio scias, sed ne la homo.

Estas ankaŭ malsimilaĵoj. Kiam Kristo venis kiel la Homo, Li venis en malfiereco. Kiam Li revenos, Li venos kun gloro kaj forteco kun la anĝeloj de la Ĉielo. Kiam Li venis kiel la Homo, Li venis por morti pro la malpiaĵoj de la mundanoj. Kiam Li venos por juĝi, Li venos por levi la savitojn al Sia loĝejo, kaj por ĵeti for tiujn, kiuj havis neniun tempon por Li.

Ĉiu tago pasinta kondukas nin pli proksimajn al la Alveno de nia Sinjoro. Ni estas dankemaj pro la riĉa signifo de Lia unua Alveno, dum ni atendas la venon de la dua. La kialo de Lia naskiĝo por ni plenumiĝos, kiam Li alvokas: "Aliru vi, benitaj de Mia Patro, ricevu la reĝlandon, preparitan por vi post la fondo de la mundo!" (Mateo 25:34)

La decido pri tio, ĉu oni iros al la Ĉielo aŭ al fajrejo je la lasta Tago ne tiam okazos. Ĝin decidas Li tie ĉi kaj nun! Tial: "Pretigu la vojon de la Sinjoro!" Estas nenia tempo kiel la nuna por aŭdi kaj kredi al la Sinjoro Jesuo Kristo. Jesuo diris: "Jen, Mi staras antaŭ la pordo kaj frapetis. Se iu aŭdas Mian voĉon kaj malfermas la pordon, Mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun Mi. Al tiu, kiu venkas, Mi donos, ke li sidu kun Mi sur Mia seĝo, kiel ankaŭ Mi venkis kaj sidis kun Mia Patro sur Lia seĝo. Tiu, kiu havas orelon, aŭdu li tion, kion la Spirito diras al la laŭdejoj!" (Apokalipso 3:20-22)

(La supra estas traduko de ero en la angla lingvo ĉe <lutheranspokesman.org>.)



Pri Norda Dakoto


DOKTORO VIKTOR HUGO STICKNEY

Victor Hugo STICKNEY naskiĝis en la usona sublando Vermonto je 1855. Li finis la kuracistan lernadon ĉe la lernegejo Dartmouth je 1883. Li fianĉigis kun Maggie HAYES. Maggie havis fraton, Jeremia, kiu jam transloĝis al la urbo Dickinson en la novsublando Dakoto. Li diris, ke la loko bezonas kurciston, kaj Stickney decidis transloĝi al tie.

Stickney baldaŭ ektrovis sin en granda labora loko. Li laboris ĝis la kanada rando, trans la montana rando, kaj en la Nigraj montoj. Li ofte necesis iri per ĉevalo. Li tial havis la nomon "La bovedukista kuracisto". Por tablo por fari kirurgon, li ordonis, ke homoj turnu kaleŝon sur flankon. Li purigis la tranĉilojn en fera poto super fajro. Li fariĝis la tiea kurcisto de la Nord-Pacifika fervojo. Li ĉiam legis la novajn rakontojn pri kuracado por ke esti plej bona kuracisto.

Je 1885 li petis, ke Maggie venu al li, kaj ili geedziĝos. Ili geedziĝis en la urbo Bismarck, ĉar estis neniu roma pastro en Dickinson.

Je 1886 viro venis al li en Dickinson. Stickney poste diris, ke la viro havis la ŝajnon, ke li fariĝis "tute el okuloj kaj dentoj". La viro diris, ke li estis bovedukisto, kiu loĝas proksime al la urbeto Medora. Li jam trovis, ke iu ŝtelis lian ŝipeton. Li prenis sian pafilon, kaj serĉis. Post piediri 60 kilometroj, li trovis la ŝipeton kaj tri virojn, kiuj ŝtelis ĝin. Li devigis, ke la viroj iru al la malliberejo en Dickinson. Li iris je kvar tagoj sen dormado. Li ankaŭ akvemigis kaj glaciemigis siajn piedojn, kaj necesas kuraciston por helpi resanigi ilin.

Post helpi la viron, Stickney iris al sia domo, kaj diris al sia edzino: "Hodiaŭ mi ekkonis la plej malordinaran kaj samtempe la plej mirindan viron, kiun mi konis. Li poste skribis, ke la viro estis malalta, sed ŝajnis alta kaj forta. La nomo de la viro estis Teodoro ROOSEVELT, kiu poste fariĝis la estro de Usono.

Stickney kaj Roosevelt fariĝis bonaj amikoj. Stickney petis, ke li parolu ĉe la sendependiga festo je la 4-a de julio.

Stickney helpis la urbon Dickinson per ĉiu ebla kielo. Je 1890 li fariĝis la majstro de la lernejoj en la subsublando Stark. Li estis la unua urbano, kiu havis telefonon, kaj baldaŭ aĉetis aŭtomobilon. Je 1907 li helpis, ke la urbo konstrui resanigejon por aŭtoj. Je 1908 li estis konsilanto pri urba librejo, kaj helpis konstrui ĝin. Je 1914 Stickney havis terhavaĵojn kaj domojn en Dickinson, kaj havis eĉ sian bovedukejon. Li decidis forlasi sian kuracistan laboron. Je 1915 tamen la kuracistoj de la Norddakota kuraca kolegaro elektis lin la antaŭsidanto. Kiam la unua tutmonda milito venis, li veturis al la estra urbo Washington, DC kaj helpis pri la kuraca militista ero. Post reiri al Dickinson, li helpis fondi lernegejon por instrui instruistojn, kaj ili nomis la unuan domon per lia nomo.

Stickney mortis je 1927.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Iu ajn, kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:

JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 58554-2522
U S A

aŭ/or: eo1a.blogspot.com; aŭ/or: gmillernd(a)gmail.com