2016-01-31

Justigite 2016 Fasto

 / |_| \
|  (^)  |
| (     )|
 \_,,_/
   /  \
 \__/    (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E
PER LIA AMO

== 2016 == La Suferoj de Kristo (La Granda Fasto) ==



Voĉĝoju! Via Reĝo iras al vi

Kion vi pensis, se mi dirus al vi, ke la prezidento mem de Usono iros al vi por vidi vin, kaj vi necesos konduki lin al via domo el la busdomo? Tio neniam okazos, ĉu ĝustas? Li tro multe laboras por mem vidi vin, kaj tro respondebla pri la registaro, por ke li neniam veturu per buso!

Komprenante, kiel la hodiaŭaj estroj veturas, kaj kun kiu ili pasas la tempon, faras la okazojn de la Palma dimanĉo eĉ pli mirinda! Aŭdu al tio, kion la parolanto Zeĥarja de Dio diris pri kiel kaj al kiu la Reĝo de reĝoj, la Filo de Dio, via Savanto, venas:

ZEĤARJA 9: 9 Ĝoju multe, ho filino de Sion! Voĉu, ho filino de Jerusalem! Vidu, via Reĝo venas al vi. Li estas prava, kaj havas savadon, estante humila, kaj sidas sur azeno, azenido, juna ido de azeno.

La Homo iranta en Jerusalemon je la Palma dimanĉo ne simple estas la estro de lando, sed la Reĝo de ĉio- la eterna kaj ĉiopova Filo de Dio.

La laŭdantaro (Cion kaj Jerusalem) devas ĝoji, ĉar la Reĝo iras al ili, kaj Li sidas- sur azeno?! Tio ne ŝajnas ĝusta. La azeno neniam estas signo de regado, sed iome humila portbesto. Tiu estas la Reĝo, pri kiu la homoj de Dio devas ĝoji?

KIEL la Reĝo venas al Sia popolo estas montraĵo pri kia Reĝo, tia Li estas. Li ne estas reĝo, kiu aliras kun granda milita forto. Li ne aliras kun devigo. Li ne estas reĝo, kiu aliras kun granda montrado de riĉaĵoj. Li "humile" venas al vi. La Reĝo sidanta sur azeno aliras per malriĉeco.

Kiam la Filo de Dio fariĝis la homo, Li ne naskiĝas al nobla familio. Li anstataŭ naskiĝis el la purulino Maria, nesciata virino de malriĉa, nesciata vilaĝo, nomita Nazaret. Lia vivo ne estas tia, ke servuloj ĉiam helpis Lin, sed tiu Reĝo venis por servi- servi la Patron kaj servi nin.

MATEO 20: 28 La Filo de Dio ne venis, por ricevi servadon, sed por servi, kaj doni Sian vivon prezo por multaj.

Dum ni pensas pri la okazoj de Palma dimanĉo, ni miras, ke ni vidas bildon de Jesuo mem per la portbesto (azeno), sur kiu Li sidis. Jesuo venis ankaŭ por porti la spirite grandegan pezon de niaj ŝuldoj al Dio:

JESAJA 53: 6 La Eternulo metas sur Lin la malpravecon de ĉiuj ni.

Jesuo portis la pezon de ĉiuj niaj malpuraj deziroj, nia memamado, nia senameco, nia malamo. Li levis nian pezan portaĵon, prendis ĝin sur Sin, kaj, per Lia morto sur la krucumo, forigis ĝin je ĉiam. Ĝoju! Via Reĝo iras al vi. Li estas prava, havanta savadon.

La savanta Reĝo daŭrigas veni al vi hodiaŭ, tre simile al tiel, kiel li jam venis je Palma dimanĉo- humile. Li venas per la trankvila, malgranda voĉo de la bona Sciigilo. Ĝi eble ne ŝajnas granda, sed ankaŭ ne tiu azenido, sur kiu Li sidis je Palma dimanĉo. Je ĉiu tempo, kiam vi legas la bonan rakonton pri tio, kion Jesuo faris por savi vin, je ĉiu tempo, kiam vi aŭdas tion de la parolejo en preĝejo, la Reĝo Jesuo veturas en vian koron, certiganta vin pri Sia plena kaj perfekta laboro por savi vin.

Ankaŭ per la Sanktaj kieloj. Bapto eble ne ŝajnas granda al la meza rigardanto. Sed, kiel Jesuo venis, humile kaj sidanta sur azeno, tiel Li ankaŭ humile kaj malforte venas per la akvo kaj parolo per bapto. Per tiu humila kielo de amo, Li venas al la koro de la infanto aŭ de la maturulo, kaj fundis Sian reĝan seĝon por regi, dum Li sanktigas kaj purigas tiun. Ni trovas la saman aferon per la Sinjora manĝo. Per la humilaj peroj de senlevigata pano kaj vino, Jesuo venas kaj donis Sian veran korpon kaj sangon por trankviligi kaj fortigi nin.

Tial voĉĝoju! La Reĝo de la reĝoj zorgas pri vi. Li, kiu tiam iris al la estra urbo Jerusalem humila kaj sur la dorso de la portbesto por morti pro la ŝuldoj de la mundo, hodiaŭ daŭrigas veni al vi kun savado per la humilaj peroj de la Sciigilo en Parolo kaj Sanktaj peroj. Voĉĝoju! La Reĝo iras al VI!



PRI NORDA DAKOTO

LIPHARA MAUDE

Klara Belle ROSE naskiĝis je 1873 ĉe kampo proksima al la urbeto Tracy de Minesoto. Kiam ŝi havis nur 16 jarojn, ŝi volis forlasi sian domon. Iun tagon, kiam siaj gepatroj estis for, ŝi metis grenon en kaleŝon kaj iris al la urbeto. Ŝi vendis la grenon kaj altenis la monon, sed lasis la kaleŝon, kaj pagis la veturon al la urbego Mineapoliso. Ŝi diris, ke ŝi iras al tie por helpi sian malsanan fratinon, Dora. Ŝi restis tie je sep jaroj, dum ŝi laboris pri virinaj laboretoj, ekzemple kudradon.

Je 1895 ŝi iris al la urbo Aberdeen en Suda Dakoto por labori por sia frato. Li havis hotelon tie. Ŝi irigis taksion-kaleŝon. Ŝi ankaŭ daŭrigis labori pri virinaj laboroj kaj ankaŭ laboris en la malsanejo.

Kiam ŝi havis 23 jarojn, ŝi havis sufiĉan monon por fondi sian propran komercejon. Ŝi iris al la urbeto Winona en Norda Dakoto.

Winona estis malbona urbeto. Ĝi estis trans la rivero Misuro, kie estis la milita defendejo Yates. La defendejo estis ĉe indiana konservlando, kaj neniu alkohola trinkaĵo permesiĝis tie. Kiam la soldatoj havis libertempon, ili iris al Winona, kiu ne estis ĉe la indianejo, por spendi sian monon.

Kvankam la urbeto jam havis ses trinkejojn, Klara fondis trinkejon-monludejon. Ŝi povis regi la soldatojn, ĉar ŝi ĉiam portis ses-kuglan manpafilon en pafilingo sur sia zono. Vere, ŝi ĉiam vestis sin kiel bovpelisto, kun botoj kaj granda ĉapelo, escepte de tio, ke ŝi portis tro mallongan jupon. La soldatoj kaj bovpelistoj amis ŝian komercejon. Ĉar ŝi havis malordinarajn lipharojn, ili baldaŭ nomis ŝin "Liphara Maude". Ankaŭ aliaj tieaj loĝantoj amis ŝin, ĉar ŝi helpis la malsanulojn kaj virinojn naskantajn. Ŝi eĉ veturis longe tra neĝventego kaj malvarma vetero de -34 gradoj por helpi virinon.

Je 1897 certa bovpelisto el Teksaso de nomo Arthur Pierce "Ott" BLACK finis laboron en Suda Dakoto. Li aŭdis pri la urbeto Winona, kaj volis iri al tie, antaŭ ol reiri al Teksaso. Li kaj ŝi amis unu la alian. Je 1898 ili geedziĝis.

La defendejo tamen baldaŭ estis forlasita, kaj la urbeto eĉ malaperis. Ott kaj Maude komencis labori pri bovoj. Maude neniam sidis sur ĉevalon kun "flankseĝo", sed ĉiam kun la ĉevalo inter ambaŭ kruroj kiel viro. Ŝi daŭrigis regi bovpelistojn eĉ pri ilia laboro.

Je 1921 Ott kaj Maude eksedzigis unu la alian. Ott transloĝis por eduki ĉevalojn, dum Maude daŭrigis labori pri la bovoj.

Je 1927 bovido, kiun Maude jam vendis al indiano, ĉirkaŭiris al ŝia bovedukejo. Maude hungris, kaj buĉis la bovidon. Loĝantoj vidis, ke la bovido havis indianan brulsignon, kaj tenis ŝin pro RUSTLING, tio estas, la ŝtelado de bovoj sur la senbarila tero. La juĝisto ne punis ŝin, tamen Maude estas la sola virino en Usono, kiu havas tiel juĝon kontraŭ si.

Je 1932 Maude mortis en la urbeto Selfridge, kiu lokiĝas eĉ hodiaŭ sur indiana lando. Ŝi havis unu el la plej grandaj enterigaj festoj, kiun la urbeto iam ajn havis.

2016-01-09

DILIGENTECO 8

8. LA RAKONTETO PRI LA ELŜIPIGO

Iam antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO jam reiris de sia unua veturo al malproksima lando, kaj ĝi staris ĉe la ŝipejo.  La laboristoj jam komencis preni el ĝi ĉiujn la aferojn, kiujn ĝi portis de tiu malproksima lando.

Unue ili prenis el ĝi la ĉinvitrajn telerojn kun domoj kaj arboj kaj birdoj pentritaj sur ilin, kiujn la ŝipestro Jakobo jam aĉetis por Loisa.  Post tio ili prenis la grandajn kestojn, kiuj havis en ili la teilarojn el bona ĉinvitro, kaj la teujojn kun malkutimaj vidoj.

Dum tiuj laboristoj elprenis la aferojn de Loisa, aliaj laboristoj pretigis sin por malplenigi la portĉambron de la ŝipo.  Ili ligis ŝnurojn por facile levi la aferojn, simile al la kielo, per kiu la laboristoj ĉe la konstruejo jam levis la arbojn, dum ili konstruis la ŝipon.

Fine ili tute malplenigis la ŝipon, kaj ĝi kuŝis pli alte en la akvo ol ĝi antaŭe kuŝis, ĉar tiuj aferoj havis grandan pezon.

La laboristoj aliris kun kaleŝo, kaj metis en ĝin ĉiujn la aferojn de Loisa.  Kiam la kaleŝo enhavis ĉion, la laboristoj irigis la ĉevalojn, kaj la ĉevaloj tre forte tiris, kaj ili iris supren sur la klinema monteto kaj al la domo de la ŝipestro Jakobo, kaj tie estis Loisa.

Estis grande multaj manĝiloj, kaj ili plenigis ĉiujn la tablojn kaj seĝojn, kaj devis meti kelkajn ilin sur la plankojn.  Kaj, post ili lavis la telerojn, servistino portis ilin, kaj metis la plejparton en la grandan ŝrankon en la manĝoĉambro.  Kiam la servistino elmetis ĉiujn tiujn manĝilojn en la manĝoĉambron, Loisa ordonis, ke ŝi alportu teujon kaj sukerujon kaj laktujon kaj du glasojn kun la subglasoj, kiuj havis rakonteton pentritan sur ĉiujn, al ŝia dormĉambro.  Fine ŝi elmetis ĉiujn la aferojn al ie, kaj ŝi sentis sin tre laca.

Kaj tio estas ĉio.