2016-01-09

DILIGENTECO 8

8. LA RAKONTETO PRI LA ELŜIPIGO

Iam antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO jam reiris de sia unua veturo al malproksima lando, kaj ĝi staris ĉe la ŝipejo.  La laboristoj jam komencis preni el ĝi ĉiujn la aferojn, kiujn ĝi portis de tiu malproksima lando.

Unue ili prenis el ĝi la ĉinvitrajn telerojn kun domoj kaj arboj kaj birdoj pentritaj sur ilin, kiujn la ŝipestro Jakobo jam aĉetis por Loisa.  Post tio ili prenis la grandajn kestojn, kiuj havis en ili la teilarojn el bona ĉinvitro, kaj la teujojn kun malkutimaj vidoj.

Dum tiuj laboristoj elprenis la aferojn de Loisa, aliaj laboristoj pretigis sin por malplenigi la portĉambron de la ŝipo.  Ili ligis ŝnurojn por facile levi la aferojn, simile al la kielo, per kiu la laboristoj ĉe la konstruejo jam levis la arbojn, dum ili konstruis la ŝipon.

Fine ili tute malplenigis la ŝipon, kaj ĝi kuŝis pli alte en la akvo ol ĝi antaŭe kuŝis, ĉar tiuj aferoj havis grandan pezon.

La laboristoj aliris kun kaleŝo, kaj metis en ĝin ĉiujn la aferojn de Loisa.  Kiam la kaleŝo enhavis ĉion, la laboristoj irigis la ĉevalojn, kaj la ĉevaloj tre forte tiris, kaj ili iris supren sur la klinema monteto kaj al la domo de la ŝipestro Jakobo, kaj tie estis Loisa.

Estis grande multaj manĝiloj, kaj ili plenigis ĉiujn la tablojn kaj seĝojn, kaj devis meti kelkajn ilin sur la plankojn.  Kaj, post ili lavis la telerojn, servistino portis ilin, kaj metis la plejparton en la grandan ŝrankon en la manĝoĉambro.  Kiam la servistino elmetis ĉiujn tiujn manĝilojn en la manĝoĉambron, Loisa ordonis, ke ŝi alportu teujon kaj sukerujon kaj laktujon kaj du glasojn kun la subglasoj, kiuj havis rakonteton pentritan sur ĉiujn, al ŝia dormĉambro.  Fine ŝi elmetis ĉiujn la aferojn al ie, kaj ŝi sentis sin tre laca.

Kaj tio estas ĉio.

No comments:

Post a Comment