2016-02-20

DILIGENTECO 9

9. LA RANKONTETO PRI LA REKONSTRUO

Iun tagon antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO staris ĉe tiu ŝipejo, kaj la laboruloj jam elprenis ĉiujn portaĵojn, kaj ili jam elprenis la aferojn, kiujn ĝi forprenis de la malproksima lando, en la granda magazeno, kiu estis de la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo, kaj ili prenis kelkajn aferojn al la domo de la ŝipestro Jakobo.

La ŝipestro Salomono pensis, ke la ŝipo devas havi kelkajn novajn aferojn, antaŭ ol ĝi ekveturos, ĉar kelkaj venttoloj ne estas tiel fortaj, kiel ili devas esti, kaj kelkaj ŝnuroj estis tiel grande uzitaj, ke ili jam komencis esti disŝiritaj kaj malnovaj.  Li tial iris al la ŝipaj tolistoj, kaj diris al ili, ke li volas, ke ili aliru, kaj mezuru la ŝipon por novaj venttoloj.  Kaj la ŝipestro Salomono iris al la ŝipaj arbistoj, kaj li diris al ili, ke li volas, ke ili aliru, kaj depreni la transbastonojn de la ŝipo.

Dum la tolistoj kaj arbistoj okupiĝis por fari la novajn aferojn por la ŝipo, la ŝipestro Salomono sendis ĝin al la mara fervojo.  Estis granda tenilo kun radoj, kiu iris laŭ fervojo en la akvo, kaj laboristoj povis tiri ĝin el la akvo per grandaj ŝnuroj.  Post la laboristoj sufiĉe forte ligis la ŝipon, du ĉevaloj komencis ĉirkaŭiri ĉe la supro de la fervojo, tre malrapide rondprenantaj la ŝnuron.  Poste la laboristoj povis rigardi la fundon de ĝi, kaj povis resanigi ĉion, kio necesas resanigon.  Kaj kiam ili vidis, ke ankoraŭ estas neniu por labori, ili malrapide malsuprenlasis la ŝipon denove sur la akvon, kaj tiris ĝin denove al la ŝipejo de la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo.

Poste la arbistoj aliris, kaj ili starigis la novajn arbojn, kiujn ili faris, al la propraj lokoj, kaj ili suprenmetis la transbastonojn.  Dum la arbistoj faris sian laboron, la ŝipestro Salomono ordonis, ke la laboristoj metu portaĵojn en la ŝipon.  La laboristoj prenis malgrandajn portilojn kun radoj, kaj ili komencis iri per vicoj, en la ŝipon per unu tabulo, dum ili puŝis la plenajn portilojn, kaj poste laŭ tabulo el la ŝipo, dum ili tiris la portilojn malantaŭ si.  Poste la tolistoj aliris kun la venttoloj, kaj ili surmetis ilin al la propraj lokoj.

Kaj tio estas ĉio.