2016-03-26

DILIGENTECO 10

10. LA RAKONTETO PRI LA MARAJ ŜTELISTOJ
Iun tagon antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO staris ĉe tiu ŝipejo, kaj ĝi havis portaĵojn, kaj estis preta pri veturo al la malproksima lando.

Tial okazis, ke la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo jam esprimis, ke la DILIGENTECO baldaŭ iros al la malproksima lando, kaj ke ili volas elekti maristojn por ĝi.  Ili faris tiel per montrigis sciigilojn inter tiu parto de la urbo, kie la maristoj loĝas.

Iun matenon tiel estis granda amaso el laboristoj en la komerca domo de la ŝipestro Jonatano kaj de la ŝipestro Jakobo.  La ŝipestro Salomono tiel havis la ŝipanaron, kaj li foririgis la aliajn laboristojn, kiujn li ne volis elekti.

Post tio li ordonis, ke ili metu ĉiujn la aferojn, kiujn ili manĝos, en la ŝipon, kaj la akvon, kiun ili trinkos.  Kaj ili metis du malgrandajn pafilegojn en ŝin, kaj la pilkojn kaj polvon por la pafilegoj.  Kaj ili metis multajn pafilojn en la ŝipon, kaj la pilkojn kaj polvon por la pafiloj.  La kialo pri tio, kial ili metis la pafilegojn kaj la pafilojn en la ŝipon, estis, ĉar la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo jam diris al la ŝipestro Salomono, ke ili necesos pasi lokon, kie maraj ŝtelistoj loĝas.

Je la morgaŭa mateno, kiam la alta marfluo, la ŝipo iris for de tiu ŝipejo kaj al la granda marego.  Kiam la ŝipo estis je unutaga veturo de Ĝibraltaro, la ŝipestro Salomono ordonis, ke ili metu la pafilegojn el la portĉambro, kaj ke ili ligu ilin al la planko, unu el ili al la antaŭa parto de la ŝipo, kaj unu al la malantaŭa.

La ŝipestro Salomono daŭrigis, ke estas du maristoj supere en la tolbranĉoj, unu ĉe la estra arbo kaj unu ĉe la antaŭa arbo, por rigardi la akvon, kaj por ekvidi iun ajn ŝipon, kiu venis.

Tre frue en la mateno, kiam estis sufiĉe brilante por vidi ĉirkaŭe, la maristo sur la estraj tolbranĉoj kriis:

- Ha, planko!  Venttolo ĉe la antaŭo!

La unua amiko rigardis tien, kie la maristo jam diris, kaj li ekvidis simple la supron de la venttolo, kiu ŝajnas movi sin supren el la akvo.  La unua amiko diris:

- Mi iros supren al tie.

Post la unua amiko rampis al la tolbranĉoj, li rigardis per "longa vitro", kaj li klare vidis la venttolon, li tamen ne povis vidi la korpon de la ŝipo, ĉar ĝi estas malantaŭ la rondeco de la Tero.  Li diris, kaj li ridetis, diranta:

- Ĉiuj laboristoj al la planko!

La ŝipestro Salomono rigardis per la longavitro, kaj li vidis, ke la nova venttolo estas tia, kiun maraj ŝtelistoj uzas.  Li ordonis, ke la maristoj milite portu la pafilojn, kaj iru antaŭen kaj malantaŭen ĉe la flanko de la ŝipo; kaj ke la maristoj, kiuj gardis la pafilegojn, staru klare en la vido.  Kaj li ordonis, ke ili ŝanĝu la vojon de la ŝipo, por ke ĝi preskaŭ rekte iru al la ŝtelistoj.

La ŝtelistoj vidis ĉiujn tiujn laboristojn kaj la pafilojn, kaj ili ne povas decidi, kia ŝipo ĝi estas.  Se ili decidos, ke estas sendanĝere, ili subite povos movi sian ŝipon apud la ŝipon DILIGENTECO, kaj multaj ŝtelistoj kuŝis tie, kie nek la ŝipestro Salomono nek la laboristoj povas vidi ilin, kaj tiuj ŝtelistoj estis preta por salti kaj kuri en la ŝipon, kun manpafiloj kaj tranĉiloj.

La ŝtelistoj proksimiĝis, kaj kriis al la ŝipo, kaj demandis, ĉu la ŝipestro Salomono volas turniston.  Li grande ridis, kaj ordonis, ke ĉiuj maristoj celumu la pafilojn al la ŝtelistoj.

Kiam la ŝtelistoj decidis, ke ili estas sufiĉe proksimaj, ili prenis kovrilon for de pafilego, kaj pafis unu pilkon al la ŝipo.  Ĝi iris tra un venttolo, kaj tranĉis malmultajn ŝnurojn.  La ŝipestro Salomono kriis:
- Donu al ili, bonuloj!

Kiam la ŝipestro Salomono diris tion, ili tuj pafis el la du pafilegoj, preskaŭ samfoje.  Ambaŭ pilkoj batis la ŝipon de la ŝtelistoj, kaj unu iris tra la flanko, kaj la akvo tial tre rapide iris en la ŝipon.  La alia batis arbon, kaj fendis ĝin al du partoj, kaj la supro kun la granda branĉo tial falis en la akvon.
Tiam la maristoj de la ŝipo laŭte ekkriis, kaj denove volus iri proksime al la ŝipo de la ŝtelistoj, kaj pli multe pafus al ĝi.  La ŝipestro Salomono ne volis tion.  Li tial denove ekiris al Ĝibraltaro.

Tio estas ĉio.