2016-04-09

Mein Gmüth ist mir verwirret

Multaj kristanoj konas tiun ĉi kanton kiel "O Haupt voll Blut und Wunden". La usonano Paul SIMON uzis ĝin en sia "American Tune". La unua kanto estis germana amkanto de Hans Leonard HASSLER ĉirkaŭ la jaro 1600.
video

Mia menso min ĉagrenas—
Ho, ĉu ŝi amas min?
Mi ofte vageraras,
La kor' doloras min.
Kaj mi ne povas dormi
Pro ĝia granda plend';
Ĝi ĉiam volas plori
Sen ĝoj' en malesper'.

Ho, jes, ke ŝi demandos
Pri la ĉagren' al mi;
Kaj kial mi nun plendas!
Mi alparolos ŝin:
Ŝi estas en soleco.
Ŝi tiel vundas min.
Sed scii ŝian koron
Eĉ resanigos min.

Ŝi havas eĉ brilecon
Kaj belas nun sen fin'.
Kaj pri la korboneco
Superas sole ŝi.
Inter la aliuloj
Mi vidas solan ŝin.
Kun ŝi en la okuloj
Mi sentas ĝoja min.

Mi ne povas elekti
El belec' aŭ zorgad'—
Ne estas la priskribo.
Mi volus eĉ kun van',
Ke ŝi bonkore turnu
La koron nun al mi;
La plendo kaj doloro
Fariĝus ĝoj' al mi.

Ĉi tion mi forlasas,
Kaj sentos vana min—
La vivo tiel ŝajnas.
Kaj jen la vuln' al mi:
Ke mi por ŝi ne taŭgas;
Ŝi estas ne de mi.
Sed Dio tion aŭdas
Kaj povas helpi min.

Justigite 2016 Pasko

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/ (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E
    PER LIA AMO

== 2016 == La Releviĝo de Kristo (Pasko) ==



LA FORTECO DE LA RELEVIĜO

FILIPIANOJ 3: 10 Mi povas scii Lin kaj la fortecon de Lia releviĝo, kaj la kunecon kun Liaj suferoj, estante similigita al Lia morto.

    Antaŭ la ŝanĝo al kristanismo, Paŭlo estis homo, kiu sciis la fortecon de regado. Li sciis la fortecon de sprita menso kaj bona lernado, kaj de riĉaj amikoj kaj kolegoj de graveco. Li sciis la fortecon, kiu estas kun la memfido kaj mempraveco. Li sciis ankaŭ la regadon el timigo kaj devigo.
    Sure estis kun sento pri regado, ke Paŭlo ekiris al la urbo Damasko por fari kontraŭ la kristanoj tie (Agoj 9), ĉar li havis la plenan respondecon de la alta pastro por sia laborveturo. En tiu veturo tamen Paŭlo enkontraŭis pli grandan regadon ol ĉiu ajn, kiun li jam sciis. Ĝi ĵetis lin al la tero. Ĝi kaŭzis, ke li tremas pro timo. Ĝi forigis lian vidpovon. Ĝi estas la regado de la releviĝa kaj vivanta Kristo.
    Kiam oni tamen kondukis Paŭlon per la mano al Damasko je tiu tago, li ankoraŭ ne konus Kriston kaj Lian savigan relevigan povon. Li baldaŭ gajnis tiun scion, kiam la Sankta Spirito malfermis lian koron al la Sanktaj Skriboj, kiu elmontris al li, ke Jesuo, kiun li kontraŭis, estas la Kristo. Paŭlo tiam lernis, ke la forteco de la relevigo de Kristo estis pro Lia venko super la malpiaĵoj kaj morteco de homoj jam perditaj kaj juĝitaj.
    En Filipianoj 3 Paŭlo komprenas la fortecon de la releviĝo de Kristo kiel sia plej multekosta havaĵo, la havaĵo de tia granda kosto, ke li povus predi ĉion por ĝi, kaj diri, ke li vere perdus nenion. La scio pri la releviĝo de Kristo estis de tia kosto al li, ĉar per la fido al la donaco de Dio; tio estas, la praveco, kiu faras malpiulon ricevebla al Dio. Sciante per la fido la fortecon de la releviĝo de Kristo, Paŭlo atendis sian propran relevigon kaj eternan vivon.  Kun tia havaĵo, kio ankoraŭ estis grava?
    Kune kun la forteco de la releviĝo de Kristo, Paŭlo ĝoje sciis "la kunecon de Liaj Suferoj". Unue regardante, tio ŝajnas malordinara duopo, relevigo kaj suferoj. Sed ne al Paŭlo. Li komprenis, ke Kristo relevis Sin al vivo, post Li cedis Sian vivon kiel repagan vivinterŝanĝon por savi malobeulojn de juĝo de eterna morto. Paŭlo komprenis, ke sia propra vivo devas iri kun suferado kaj morto laŭ la vojo al revivigo kaj eterna vivo; ne por repagi pro siaj ŝuldoj - la solaj suferoj kaj morto de Kristo repagis - sed por "similigi" al la morto de Kristo, tio estas, por unuiĝi al Li per fido al ambaŭ Lia suferado kaj releviĝo.
    Kiel Paŭlo ĉiuj ni jam sentis la fortecon de regado en kelkaj specoj. Ni eble regis super aliuloj. Ni eble devis daŭri tra la malutileco de tiuj, kiuj regis super ni. Surtera forteco el ĉiuj specoj tamen malgrandiĝis tra tempo, kaj fine tute malaperas. Estas nur unu forteco, kiu eterne daŭras, la releviga forteco de Jesuo Kristo. Ni havas tion per fido, kaj tio kaŭzas vivadon en ni, eĉ kiam ni devas vivi tra tempoj de humileco, malforteco kaj suferado.
    La forteco de la releviĝo de Kristo estas la afero super ĉiaj aliaj, kiun ni devas scii kaj havi per fido.

(La supera estas traduko el la angla lingvo ĉe: lutheranspokesman.org.)



PRI NORDA DAKOTO

Edwin Fremont LADD (1859-1925)

    LADD naskiĝis je 1859 en la sublando Majno en la urbo Starks. Li finis la Lernegejon de Majno en la urbo Orono je 1884. Li baldaŭ gajnis laboron de kemisto en la Provejo de sublando Novjorko en la urbo Ĝeneva, kie li laboris ĝis 1890.
    Je 1890 LADD fariĝis la estra kemisto de la Kampa provejo de la sublando Norda Dakoto. Je 1902 LADD ankaŭ fariĝis la ordestro de la legoj de malpuraj manĝaĵoj en la sublando.
    LADD forte laboris. Multaj vendistoj de manĝaĵoj malveris pri la enhavaĵoj. Iu kreskanto de ananaso esprimis, ke li kreskigis tion en Norda Dakoto! Multaj kuracoj enhavis malsobrigaĵojn kiel alkoholon kaj opion- kelkaj homoj eĉ malsobriĝis per ili!
    LADD keme provis la havaĵojn de manĝaĵoj. Li eltrovis, ke unu ujo de pipero vere enhavis polvitajn ŝelojn de kokosoj. Li eltrovis, ke la nitratojn, kiujn iuj komercoj uzis por blankigi polvon, estis venonoj. Li eltrovis, ke la enhavoj de multaj kuracoj estis senutilaj. Post li malkovris la malveraĵojn, la komercistoj uzis legistojn por fari kontraŭ lin. LADD diris, ke li havis malmulte da dormado je tiu tempo.
    Je 1903 LADD proigis, ke la norddakota registaro pasas la Lego pri malpuraj manĝaĵoj. Nun norddakotanoj ne povis uzi malveraĵojn pri siaj manĝaĵoj kaj kuracoj, tamen aliaj vendistoj ekster Norda Dakoto daŭrigis sendi tiajn aferojn al la sublando. Li tial laboris kun la kuracisto Harvey W. WILEY en la urbo Vaŝingtono por pasi la tutlandan Lego pri puraj manĝaĵoj kaj kuracoj je 1906.
    Tiaj legoj helpis kampestrojn en Norda Dakoto, ĉar la sublando jam havis rakonton pri bonaj manĝaĵoj kaj blanka polvo sen blankigaj ŝtofoj.
    Je 1916 LADD fariĝis la sidestro de la Kampa lernigejo de Norda Dakoto, kaj daŭrigis labori pri puraj manĝaĵoj kaj kuracoj ĝis 1921. Je 1920 li elektiĝis al la tutlanda registaro (senato), kaj lasis la du laborojn je 1921. Li ankaŭ fariĝis la estroj de la senata senditaro pri vojoj. Li mortis ankoraŭ laboranta je 1925.

JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Iu ajn kiu volas ekzemplon aŭ ĉiaman ricevon de ĝi, povas skribi al:

JUSTIGITE is a free publication. Anyone wanting a copy or subscription can write to:

GARY R MILLER
409 7TH AVE NW
MANDAN ND 56554-2522
U S A                gmillernd@gmail.com        eo1a.blogspot.com