2016-05-30

Justigite 2016 Kvindeka Tago

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/ (birdo kolombo)

J U S T I G I T E
PER LIA AMO

== 2016 == La Festo de la kvindeka tago (Pentekosto) ==

KRISTANA PENTEKOSTO

AGOJ 2: 4 Ĉiuj ili pleniĝis per la Sankta Spirito.

La juda festo de Pentekosto nomiĝis per la hebrea lingvo ŜAVUOT, signifanta "semajnoj". Ĝi okazis post sep semajnoj, aŭ "semajno da semajnoj", post la paska sabato. La festo per juda kalkulo estis je la 50-a tago post la paska sabato (Levidoj 23:15-16). La Festo de semajnoj montras la fino de la depreno de tritiko, kaj estas la tempo por bruli la unuajn fruktojn (Levidoj 23:20). La nomo ŜAVUOT poste fariĝis PENTEKOSTO, per la greka lingvo KVINDEKA.

Je la unua kristana Festo de la kvindeka tago, kiu estis post la morto kaj releviĝo de Jesuo, la promeso, kiun Jesuo jam donis al Siaj lernantoj, plenumiĝis. Li jam diris, antaŭ ol Li supreniris al ĉielo: "Restu en la urbo Jerusalem ĝis vi ebliĝas per forteco el la altejo" (Luko 24:49), kaj "Vi baptiĝos per la Sankta Spirito je malmultaj tagoj post nun" (Agoj 1:5). La Sankta Spirito, la tria Esteco de la Triunuo, verŝiĝis sur la lernantoj je la festo (Agoj 2). La Sankta Spirito jam kondukis la lernantojn al fido al Kristo. La Sankta Spirito nun donis al ili la apartajn benojn por ĉirkaŭesprimi la savigan nomon Jesuo - kuraĝon, spritecon, saĝecon, komprenado pri la sanktaj Skriboj, la povon por paroli en aliaj lingvoj kaj la povon por fari superordinarajn farojn - ĉiujn por antaŭigi la montradon, ke la krucumigita kaj relevigita Jesuo estas la Savanto de iliaj malbonaj faroj.

La sendito Luko skribis en sia rakonto, ke la Sankta Spirito vere partoprenis pri la reaĉetanta laborado de Jesuo. Per la forteco de la Sankta Spirito la purulino Maria eknaskis Infanon; je la bapto de Jesuo kiam la aĝo 30 la Sankta Spirito malsupreniris sur Jesuon per la bildsimilo de birdo kolombo; Jesuo, plenita per la Sankta Spirito, estis kondukata al la dezerto, por ke la malsanktulo tentu Lin; kaj Jesuo returnis al la lando Galileo per la forteco de la Spirito (Luko 1-4). Kiam la 70 lernantoj returnis de la sendlaboro por ĉirkaŭparoli pri Jesuo, Jesuo ĝojis per la Spirito (Luko 10). La malsanktulo Satan, malbonaj anĝeloj kaj malamantaj homoj ĉiam faris kontraŭ Jesuo. La Sankta Spirito donis al Jesuo la necesan fortecon kaj konsiladon por daŭri.

Simile, post la supreniro de Jesuo al la ĉielo, la lernantoj bezonis la konsiladon kaj fortecon de la Sankta Spirito por instrui pri Kristo, la Savanto de malboneco! La malsanktulo Satan, malbonaj anĝeloj kaj malamantaj homoj faros antaŭ ili. Luko pri tio ĉi diras en la libro Agoj, kiel la Sankta Spirito daŭrigis labori POST la festo: La senditoj Petro kaj Johano, malliberigitaj, kuraĝe parolis al la judaj kondukantoj; Petro kontraŭis la malveraĵojn de Anania kaj Safira; Petro kuraĝe parolis al kolera juda konsilantaro pro ĉiuj senditoj; Stefano donis fortan elmontron al la malamikoj, antaŭ ol ili mortigis lin per manŝtonoj; la malhelpanto Saŭlo pleniĝis per la Sankta Spirito, kiam li turniĝis al la fido (Agoj 3-11); kaj tiel pli multe! Dio la Sankta Spirito subtenis, ke la instruado pri la bona Esprimo ne estingos.

Ĉu la kristanaro hodiaŭ - enhavanta kaj vin kaj min - bezonas la Sanktan Spiriton? Satan kaj liaj fortaĵoj kontraŭas nin! Kial estas malfacile por paroli al aliuloj pri Jesuo? Bezono de memfideco? Bezono de sciado? Kial estas malfacile diri al preĝejano pri pli granda obeado al la Savanto? Bezono de spriteco? Bezono pri kredo? Kial estas malfacile diri kun familiano kaptita per severa malpiaĵo? Timo pri kontraŭridado? Timo pri rompi la familion? Ni kaj la kredantaro hodiaŭ bezonas la benojn de la Sankta Spririto! Ni necesas Lian certigon, ke, ni kvankam malbone faras, la sango kaj praveco de Jesuo pardonas nin per Lia amo. Ni necesas Liajn benojn, por ke ni ĉirkaŭesprimu pri Kristo - kontraŭ ĉiuj malbonaj fortaĵoj!

Preĝu por Lia helpado.

(La supra estas traduko el la interretejo lutheranspokesman.org, majo 2015.)



PRI NORDA DAKOTO

ENOS STUTSMAN (1826-1874)

Enos naskiĝis 1826 en la usona sublando Indianio. Je 1836 la familio transloĝis al la sublando Ilinojso, proksime al la domo de Abraham LINKOLN. (Iuj diris, ke li konas lin.) Tie li komencis sian lernadon. Je la aĝo da 17 jaroj li komencis instrui en la lernejo. Je 1847 la loĝantoj voĉdonis lin rakontisto de la ilinojsa sublando Koles, kaj je 1849 rakontisto de la juĝejo. Li lernis leĝojn kaj fariĝis leĝkonsilisto je 1851.

STUTSMAN volis riĉiĝi per gajni kaj vendi terhavaĵojn. Je 1855 li veturis al la urbo Des Moines en la sublando Iovao, kie li fariĝis ano de la partio Demokrata. Li poste veturis al la urbo Siu en la novsublando Dakoto.

Je 1858 li transloĝis al la urbeto Yankton, kie li penis gajni terhavaĵojn por la firmao Yanktona tero kaj urbeto. La firmao disfondiĝis, ĉar li gajnis la havaĵojn ne laŭ la leĝoj. Li tamen daŭrigis loĝi en la urbo, kie li estis la sola leĝkonsilisto. Li gajnis terhavaĵon por si mem. Je 1861 Yankton fariĝis la novsublandestra urbo de Dakoto. Je 1862 la loĝantoj elektis lin al la leĝfaristejo, kie li helpis fari leĝojn por la nova lando. Li baldaŭ fariĝis la estro de la leĝfaristejo, kaj havis bonan parolpovon. Je 1863 aniĝis kun la partio Republikana (li antaŭe estis kun la Demokrata).

Je 1862 indianoj militis kontraŭ "blankaj" novloĝantoj en la lando. La Yanktonanoj ekaŭdis rakonteton pri tio, kiel indianoj mortigis juĝiston kaj filinon proksima al urbeto Akvofaloj Siu. La landestro kaj leĝfaristoj forlasis Yankton-on, sed ne STUTSMAN. Li ĵuris por resti tie kun 300 aliaj urbanoj. Ili konstruis muregon el tero ĉirkaŭ la urbo. La urbanoj faris lin laborpagisto, kaj donis al li la nomon "kolonestro". STUTSMAN portis pafilon sur la dorso kaj manpafilon sur la zono, kaj estas lerta pri ili. Li ofte havis teraĵon en la manpafilo, pro kaŭzo, kiun mi diros al vi poste. La indianoj tamen neniam militis kontraŭ Yankton, kaj la landestro baldaŭ revenis.

STUTSMAN ankaŭ havis la konaĵon pri kolereco. Dufoje en Yankton li batalis kontraŭ malamikoj per ĵeti manĝon kontraŭ ili.

Je 1866 li lasis la leĝfaristejo por ricevi la laboron de monrakontisto. Li veturis al la urbeto Pembina, proksima al la landrando kun Kanado, kaj tie gajnis terhavon. Je 1867 kaj 1868 la urbetanoj denove elektis lin leĝfaristo. Je 1868 li penis fari leĝon, kiu permesas, ke virinoj povos voĉdoni. La leĝo ne trapasis.

La landrando kun Kanado kvankam jam fondiĝis, STUTSMAN penis gajni la kanadan urbeton Ruĝa rivero por Usono. Je 1869 li skribis paperon pri rajtoj por la popolo el miksitaj indiana kaj kanada-blanka sango. Je 1870 li fariĝis la loka usona rakontisto de terhavaĵoj.

STUTSMAN 1872 denove elektiĝis al la leĝportistejo en Yankton. Je 1873 li revenis al Pembina pro malbona sano. Li mortis 1874.

Kial STUTSMAN havis teraĵon en la manpafilo? Li naskiĝis sen kruroj, kaj kiam li portis ĝin, ĝi treniĝis trans la tero. Li devis iri per mallongaj bastonoj aŭ kaleŝo. Hodiaŭ unu norddakota sublando havas lian nomon, kaj la juĝejo en tiu lando, nun memorejo, ankaŭ havas ĝin.