2016-06-18

DILIGENTECO 11

11. LA RAKONTETO PRI LA KANTOJ

Iam antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO iris de tiu ŝipejo kaj trans la granda marego jam multaj tagoj, ĉirkaŭ la bordo de la landa, kie simioj loĝas, kaj al la malproksima lando.

La unua amiko baldaŭ vidis la ŝipestron Salomonon, irantan al ili en ŝipeto.  Li diris al la maristoj, ke ili retiru la haltilajn katenojn.  Kaj kiam la maristoj estis pretaj, la dua amiko diris:

— Kantu ĝin supren, bonuloj!

Unu el la maristoj komencis kanti:

En Amsterdam' loĝis fraŭlin'—
        Zorgu, ke vi aŭdu ĝin—
        En Amsterdam' loĝis fraŭlin'—
        Mi en la estonteco ne vidos ŝin.

        Ne vidos, ne vidos, mi neniam ja vidos ŝin,
        Mi en la estonteco ne vidos ŝin.
video

Kiam li komencis la kanton, tiam la maristoj komencis puŝi sur la bastonojn de la ronda tirilego.  Ĉiuj viroj en la ŝipetoj sur la rivero ĉesigis ĉion ajn, kion ili faris, krom ili aŭdis la kanton kaj la sonon de la kateno; ĉar tio estis tia gaja sono, kian vi povus aŭdi.  Estis kelkaj vortaroj en la kanto, kaj la maristoj denove revenis al la komenco, post ili jam finis ĝin.

Tiam la ŝipestro Salomono iris en la ŝipon, kaj ili levis la ŝipeton al ĝia loko.  Post tio la maristoj finis rericevi la haltilon, kaj malfacile eltiris ĝin el la tero de la riverfundo, ĉar ĝi jam estis tie je tri semajnoj.  Finfine ili returnis la ŝipon DILIGENTECO, kaj ĝi iris laŭ la rivero, kaj la maristoj malfaldis la venttolojn.  Kaj poste la ŝipo jam iris el la rivero, kaj ĝi iris per venttolo su la marego.

La unua amiko ordonis, ke la maristoj prenis la ŝnurojn por turni la branĉojn, kaj ili volis turni la estran branĉon kaj la antaŭan branĉon samfoje.  Li kriis:

— Nun vi kantu, kaj kuru kun ili!

Ili kantis:

Jen ni trovis bierulon,
Jen ni trovis bierulon,
Jen ni trovis bierulon
Jam je la mateno.

Ha, jen, ĝi nun leviĝas,
Ha, jen, ĝi nun leviĝas,
Ha, jen, ĝi nun leviĝas
Jam je la mateno.

Kaj ili faris bruon per la piedoj laŭ la “Ha, jen”, kaj kiam ili finis la kanton, ili jam kuris; kaj ili rapide turnis la grandajn branĉojn, kaj estis granda bruo kaj feliĉo.

        Ĵetu lin en la ŝipeton,
        Ĵetu lin en la ŝipeton,
        Ĵetu lin en la ŝipeton,
        Jam je la mateno.

Ha, jen, ĝi nun leviĝas,
Ha, jen, ĝi nun leviĝas,
Ha, jen, ĝi nun leviĝas
Jam je la mateno.
video

Kaj la maristoj ĉiam kantis aŭ kriis, kiam ajn ili tiris ŝnuron, mi tamen ne rakontis pri tio ĉi en la aliaj rakontetoj, ĉar ili estus tro longaj.

Kaj tio estas ĉio.