2016-08-21

DILIGENTECO 13

13. LA RAKONTETO PRI LA FORLASITOJ

Iam antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO veturis de tiu ŝipejo kaj pasis la elstarejo Kabo Horna.  Estis varme ĉe la parto de la marego, kie la ŝipo veturis, por ko la maristoj ne volis multe laboris.  La ŝipo tiel iradis, kaj la maristoj vidis nenion sed unu aŭ du insulojn, kaj tiuj insuloj estis tiel malproksimaj, ke oni ne scius, ĉu ili estas tera, se oni ne dirus al vi, ĉar ili estis malproksimaj ĉe la rando, kie la ĉielo kaj la marego kunvenas, kaj tie ĉio estas pluvetema kaj malklara.

Iun matenon, kiam la suno leviĝis, unu el la maristoj en la branĉoj ekvidis ion.  Li kriis:

- Tero, ha!

La ŝipestro Salomono ekprenis la longovitron, kaj rigardis, kaj li povis ekvidi el la supraplanko nur finon de insulo.

La insulo ŝajnis pli kaj pli granda, dum ili proksimiĝis al ĝi, ĝis ili povis vidi la tutan.  Ĝi estis iome alta- simpla monteto kun rondema supro, kaj ĝi estis kovrita de arboj.  Kaj, dum ili rigardis, ili vidis, ke fumo leviĝis el la supro.  Tiuj pensis, ke iu faras la fumon por sciigi la maristojn de la ŝipo.  La ŝipestro Salomono ordonis, ke la amiko unua liberigu la ŝipeton, kaj dek maristoj veturu en ĝi, kaj donu malgrandajn glavojn al ili.  Ĉar eble hommanĝuloj faras la fajron.

Ili surteriĝis en malgrandan duonmareton, kiu estis kaŝita de la ŝipo, por ke la ŝipestro Salomono ne povis vidi ilin.

Antaŭ mallonga tempo tamen la amiko unua elstariĝis sur la bordo, kie la ŝipestro Salomono povis vidi lin, kaj li balancis surtuton, kiun li jam ligis al pelilo.



Kiam la ŝipeto deiris, la ŝipestro Salomono ekvidis, ke ĝi estis plena de multaj homoj.

La ŝipeto proksimiĝis, kaj la maristoj ekvidis, ke estis en ĝi dek viroj, kiuj ne jam estis en la ŝipo, kaj ke iuj el tiuj viroj havis sur sin malnovajn vestaĵojn, kaj kelkaj ili havis neniun veston.  La maristoj ĵetis ŝnuron al la viroj en la ŝipeto, kaj ĉiuj dek fremduloj rampis en la ŝipon.  La amiko unua vokis al la ŝipestro Salomono, kaj diris, ke la viroj estis foruloj, kiuj jam estis ĉe la insulo je longa tempo, kaj ke li devas denove iri al la bordo por ses aliaj.

La amiko unua denove iris al la bordo en la ŝipeto.  La maristoj denove vidis, ke la ŝipeto denove aliris, kaj, kvankam estis nur dek-du homoj en ĝi, la ŝipeto kuŝis tre malalta en la akvo, ŝajnante ĝi portas ion pezan.  La ŝipestro Salomono parolis pri tio kun unu el la savitoj.  La viro ridetis.  Li diris:

- Testudoj.

Tiam la ŝipeto iris al la flanko, kaj post la aliaj maristoj ligis radetojn kun ŝnuro al branĉo, ili ligis unu finon de la ŝnuro al testudo, kaj levis ĝin al la supraplanko.

Kelkaj el la forlasitoj ekkaptis la testudon antaŭ ol ĝi tuŝis la supraplankon, kaj ili dorsoversis ĝin, dum ĝiaj piedoj balanciĝis en la aero.

Ili veturis for de tiu insulo.  Unu el la forlasitoj komencis diri la rakonton:

Ili estis angloj, kiuj jam veturis en granda ŝipo de la urbo Liverpulo antaŭ preskaŭ du jaroj.  Je iu nokto la ŝipo batis koral'aron, kiu estis sola en la marego.  Ili malaltigis du ŝipetojn, kaj ĉiuj maristoj eniris en ilin.  Kiam la sunleviĝo venis, la grandaj ondoj iris super la ŝipo, kaj ili ekvidis, ke la ŝipo rompis al du pecoj.  Poste ili bezonis manĝaĵon kaj bezonis akvon, ili tial devis mezuri la manĝaĵon al ĉiu viro: duono da malmola paneto po mateno kaj po vespero.  Post kelkaj tagoj ili formanĝis ĉion, kion ili havis, kaj havis nenion je unu semajno.  Je iu mateno tamen ili ekvidis ion, kio ŝajnis tero, kaj ili rektigis la ŝipeton al ĝi.  Ĉe la insulo, ili trovis kokosarbojn kaj bananojn.  Ili faris fajron per frikadi branĉojn.  Ili penis travivi ĉe tiu insulo je tuta jaro.

Kiam la viro ĉesigis diradon, la ŝipestro Salomono diris, ke li oportune iris al tie, kaj ke li kondukos ilin al Hindujo, kaj de Hindujo ili povos veturi al Anglujo per angla ŝipo.  Kaj ili tiel faris.  Kaj tio estas ĉio.

2016-08-06

JUSTIGITE 1016 Triunuo

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/ (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E
       PER LIA AMO
 
== 2016 == La Festo de la Triunuo ==



LA ETERNULO BENAS VIN!

NUMEROJ 6: 22-27 Lα Eternulo pαrolis αl Moseo, dirαnte: Pαrolu αl Aαron kαj αl liαj filoj, dirαnte: Tio ĉi estαs lα kielo, por ke vi benos lα idojn de Izrαel. Diru αl ili: Lα Eternulo benu vin kαj konservu vin; lα Eternulo briligu Siαn vizαĝon sur vin, kαj estu bonα αl vi; lα Eternulo levu Siαn vizαĝon sur vin, kαj donu αl vi pαcon. Ili tiel metos Miαn nomon sur lα infαnojn de Izrαel, kαj Mi benos ilin.

Ni ofte aŭdas tiujn vortojn. Tio ĉi ne estas simple la volo de via pastro- Dio postulis, ke Aaron uzi tiujn vortojn por beni la popolon. Kiam Liaj servantoj diras la benon, io mirinda okazas: Dio metas Sian nomon sur vin. Memoru, kiam vi vidas la vorton ETERNULO, ke tio prezentas la veran nomon de Dio.

La Eternulo metas Sian nomon sur vin, kaj scias vin kiel Lia, por ke vi ricevu Lin, kaj havu Sian promeson: "Mi benos ilin."

Estas de tiu ĉi beno tri partoj, ĉiu venanta de la Eternulo. Tiujn ĉi benojn ni montras per la vortoj "konservu", "bona", kaj "paco".

"Lα Eternulo benu vin kαj KONSERVU vin"

Jakobo memorigas nin, ke "Ĉiu bonα donαco kαj ciu bonegα donαco estαs de lα supro, kαj mαlsuprenvenαs de lα Pαtro de lumoj" (Jakobo 1:17). Ĉio bona ja estas beno de Dio la Patro. Li benas nin ĉiutage kaj riĉe, donante al ne ĉion, kion ni devas havi por vivi kaj uzi. Li ankaŭ konservas nin aŭ tenas nin pri la korpo kaj la animo, dum Li zorgas nin, kaj tenas nin kiel Siaj gefiloj.

"lα Eternulo briligu Siαn vizαĝon sur vin, kαj estu BONA αl vi"

La psalmo 31:16 diras: "Briligu Viαn vizαĝon sur Viαn servαnto. Sαvu min pro Viαj bonαĵoj." Trifoje en la psalmo 80 la psalmisto diras: "Fαru, ke Viα vizαĝo brilu, kαj ni sαviĝos." Kiam la vizaĝo de Dio brilas sur nin, ni ricevas lian bonon kaj salvon.

Dio donis tiun ĉi benon al Moseo, POST la popolo montris la malobeadon, kaj laŭdis la oran bovidon. Dio ankoraŭ volis beni la popolon. Tio estas mirinda amo!

Lia bono venas al ni per Dio la Filo. Multaj antaŭparoloj pri Jesuo nomas Lin ankaŭ la Eternulo. Jesuo estas la Eternulo kun la Patro. La vizaĝo de la Eternulo brilis sur nin kaj estis bona al ni, kiam Jesuo ricevis ĉiujn niajn malobeaĵojn sur Sin, kaj portas la koleron de Dio pro ni. Per Kristo ni pardoniĝas, kaj la bona vizaĝo de Dio montriĝas sur nin. Ĉio estas bona.

"lα Eternulo levu Siαn vizαĝon sur vin, kαj donu αl vi PACON"

Filo povas kompreni, ĉu la patro koleras aŭ gajas, antaŭ ol la patro diras eĉ unu vorton, simple per vidi lian vizaĝon. Se li koleras, la filo vidas ĝin, kaj timas. Se la patro gajas, la filo vidas tion ĉi, kaj sentas sin pacema kaj ĝoja. Ni tiel havas pacon, kiam ni vidas la vizaĝon de la Eternulo, levitan, aŭ ridetantan pro ni. Kiam la Sinjoro ridetas pro ni, ĉio estos bona.

Kiel ni povas vidi la vizaĝon de Dio por scii, ĉu Li ridetas aŭ lipkoleras? Tio ĉi estas la laboro de la Sankta Spirito, aŭ "la Spirito de la Eternulo", kiel Li ofte nomiĝas en la Malnova interligo. La Sankta Spirito montras la ridetantan vizaĝon de Dio al ni per la Parolo, kiel Li faras en Jesaja 12:1: "Vi kvαnkαm koleris pri mi, Vi forturnis lα koleron, kαj Vi konsoligαs min."

La Spirito de la Eternulo ankaŭ laboras en niaj koroj por elmontris al ni la amon kaj bonon de Dio en Kristo, por ke ni vere havu pacon kaj esperon pri la estonteco. Kiel la Spirito montras per la sendito Paŭlo: "Ni, justigitαj per fido, tiαl hαvαs pαcon kun Dio pro niα Sinjoro Jesuo Kristo, αnkαŭ pro kiu ni povαs ricevi per fido lα αmon, en kiu ni stαrαs, kαj ĝojαs per espero pri lα gloro de Dio." Li daŭrigas diri: "Lα espero ne mαlsufiĉαs, ĉαr Dio ŝutαs Siαn αmon en niαjn korojn per lα Sαnktα Spirito, kiun Li donis αl ni." (Romanoj 5:1-2,5)

La paco kaj espero, kiujn ni havas, kiam per la Spirito de la Eternulo ni scias kaj sentas la grandan amon de Dio per Kristo!

Kia beno! Kun la nomo de la Eternulo, nia triunuo-Dio, metita sur nin, ni havas ĉion. Dio la Patro tenas nin en Sia amanta ĉirkaŭpreno. Dio la Filo donis Sin por ni, por ke neniu nia malobeaĵo kaŭzu, ke Li forturnas Sian vizaĝon de ni. Kaj kun la Spirito de la Eternulo laborante en niaj koroj, ni vere havos pacon, kiel ni ĉiam vidas, ke la vizaĝo de Dio ridetas pro ni.

Ne permesu, ke ni ne rigardu tiun ĉi benon, sed donu la plenan pensadon al ĝi, kaj ricevu la benojn de la Eternulo per fido.

(La supra estas traduko el legeroj ĉe lutheranspokesman.org.)



PRI NORDA DAKOTO

NORDA DAKOTO KAJ LA SENDEPENDIGO DE IRLANDO

Ĉio komencis en Irlando kun tri irlandanoj. Anglujo longe regis Irlandon, kaŭzanta ismajn disputojn, kaj prenanta irlandajn junulojn kiel militistoj por ĝiaj militoj. Miĥael DOHENY laboris pri milito kontraŭ Anglujo je 1848. La milito ege malvenkis. Du aliaj irlandoj, Johano O'MAHONEY kaj Jakobo STEPHENS, tamen decidis helpi DOHENY. Anglujo tamen lernis pri ili, kaj ĉiu forkuris al la urbo Novjorko en Usono. La lasta aliris 1858. Je 1859 ili helpis fari novan kolegaron, kiun ili nomis per la irlanda vorto FENIAN [sono: fInjan]. La tri faris novan kielon por gajni la sendependigon por Irlando: kapti Kanadon, aŭ eble partojn de ĝi, kaj postuli, ke Anglujo liberigi Irlandon interŜanĝe por ĝi. Multaj irlandanoj en Usono unuiĝis kun ili.

Je 1861 la enlanda milito en Usono komencis. Tio malhelpis la kalkulojn de la tri irlandanoj. Unue ili komandis, ke irlandanoj ne estu militistoj en la milito. Anglujo je la komenco de la milito helpis la malobeantajn sublandojn. La irlandanoj tial militis, eble ĉar ili pripensis la militon oportuno por militi kontraŭ Anglujo. Kiel usona-irlanda kanto, "Ni batalu por onklo Samĉjo", diris:

Kaj se Johano BULL malhelpos, li certe suferos,
Ĉar la irlandaj volantoj donos al li malsanktulejaĵon.

(Johano BULL estas la angla egalulo de la usona onklo Samĉjo.)

La irlandanoj kreis la 69-an kolonon. O'MAHONEY fariĝis kolonestro de ĝi. Tiuj irlandanoj portis la koloroj de Irlando. Kelkaj irlandoj tamen militis por la malobeantoj, kaj dum la milito irlandanoj iam batalis kontraŭ irlandanojn. La milito tamen faris la irlandanojn lertaj pri milito.

Je 1862 DOHENY mortis. Tio kaŭzis fendon inter la Fenianoj. Iuj volis daŭrigi la militon en Usono, aliaj en Irlando.

La enlanda milito de Usono finiĝis 1865. Je 1866 la Fenianoj pretigis kapti la insulon Kampobelo de Kanado proksiman al la sublando Mejno. O'MAHONEY kondukis la Fenianojn. Anglujo tamen sciis pri la militpeno, kaj jam sendis ŝipojn al tie. Usona Ŝipo kaptis la pulvportan ŝipon, la MAREGA ŜPRUCO, de la Fenianoj. Ili cedis sin al Usono. O'MAHONEY timis pro la afero, kaj decidis labori por kolekti monon por la Fenianoj anstataŭ militi.

Post du monatoj alia estro de la irlandanoj de la enlanda milito, Johano O'NEILL, ekmilitis kontraŭ la kanadanoj ĉe la defendejo Ejro. La kanadanoj havis nenian antaŭscion, kaj la lertaj Fenianoj facile venkis. La Usono tamen sendis la vapormotoran ŝipon MIĈIGANO, kaj la Fenianoj cedis sin al ĝi. La presidento, Andreo JOHNSON, ne volis militon kun Kanado, kaj sendis militistoj al la proksima usona urbo Bufalo por forpreni ĉiujn pafilojn de la Fenianoj. Je 1870 aliaj Fenianoj militantoj proksima al la kanada urbo Otava unue venkis, sed devis cedi al Usono pro la bezono de pulvo.

Je 1871 la milito tiam movis sin okcidenten. Irlandano, O'DONAGHUE, volis, ke la popolo METÍS, la popolo el miksataj kanadanoj kaj indianoj, militu kontraŭ Kanado. Li unuiĝis kun O'NEILL por militi kontraŭ la kanada urbeto Pembina. O'NEILL kun tridek Fenianoj antaŭeniris al la urbeto, atendante, ke la Metís helpos lin. La Fenianoj ne sciis, ke antaŭ la lasta jaro, la usona militistaro jam mezuris, ke Pembina vere estis ĉe tri kilometroj en Usono, kaj ke antaŭ malmultaj tago la Metís jam konsentis al paco kun Kanado. La urbetanoj tial sciis pri la ekmilito, kaj la multparto forkuris. La Fenianoj tial facile kaptis la urbeton. Usonaj militistoj baldaŭ venis, kaj kaptis sen batalo O'NEILL-on kaj dek Fenianojn. Juĝisto baldaŭ liberigis ilin.

Ne multaj irlandanoj restis en Norda Dakoto. Oni diras, ke tio estas, ĉar la irlandanoj ne scipovis labori la kampojn de tiu ĉi malvarma lando. O'MAHONEY mortis je 1877 en la urbo Novjorko. O'NEILL mortis 1878 en la sublando Nebrasko- urbeto tie havas lian nomon. Post li helpis alian sendependigan militon en Irlando je 1867, STEPHENS forkuris al Francio, kie li mortis malriĉa je 1902. Anglujo permesis, ke O'MAHONEY kaj STEPHENS entombiĝis en Irlando.

____________________
JUSTIGITE is a free publication. Internet versions are available at:
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Interretaj ekzemploj estas havebla ĉe:

eo1a.blogspot.com