2016-08-21

DILIGENTECO 13

13. LA RAKONTETO PRI LA FORLASITOJ

Iam antaŭ longa tempo, la duarba ŝipo DILIGENTECO veturis de tiu ŝipejo kaj pasis la elstarejo Kabo Horna.  Estis varme ĉe la parto de la marego, kie la ŝipo veturis, por ko la maristoj ne volis multe laboris.  La ŝipo tiel iradis, kaj la maristoj vidis nenion sed unu aŭ du insulojn, kaj tiuj insuloj estis tiel malproksimaj, ke oni ne scius, ĉu ili estas tera, se oni ne dirus al vi, ĉar ili estis malproksimaj ĉe la rando, kie la ĉielo kaj la marego kunvenas, kaj tie ĉio estas pluvetema kaj malklara.

Iun matenon, kiam la suno leviĝis, unu el la maristoj en la branĉoj ekvidis ion.  Li kriis:

- Tero, ha!

La ŝipestro Salomono ekprenis la longovitron, kaj rigardis, kaj li povis ekvidi el la supraplanko nur finon de insulo.

La insulo ŝajnis pli kaj pli granda, dum ili proksimiĝis al ĝi, ĝis ili povis vidi la tutan.  Ĝi estis iome alta- simpla monteto kun rondema supro, kaj ĝi estis kovrita de arboj.  Kaj, dum ili rigardis, ili vidis, ke fumo leviĝis el la supro.  Tiuj pensis, ke iu faras la fumon por sciigi la maristojn de la ŝipo.  La ŝipestro Salomono ordonis, ke la amiko unua liberigu la ŝipeton, kaj dek maristoj veturu en ĝi, kaj donu malgrandajn glavojn al ili.  Ĉar eble hommanĝuloj faras la fajron.

Ili surteriĝis en malgrandan duonmareton, kiu estis kaŝita de la ŝipo, por ke la ŝipestro Salomono ne povis vidi ilin.

Antaŭ mallonga tempo tamen la amiko unua elstariĝis sur la bordo, kie la ŝipestro Salomono povis vidi lin, kaj li balancis surtuton, kiun li jam ligis al pelilo.



Kiam la ŝipeto deiris, la ŝipestro Salomono ekvidis, ke ĝi estis plena de multaj homoj.

La ŝipeto proksimiĝis, kaj la maristoj ekvidis, ke estis en ĝi dek viroj, kiuj ne jam estis en la ŝipo, kaj ke iuj el tiuj viroj havis sur sin malnovajn vestaĵojn, kaj kelkaj ili havis neniun veston.  La maristoj ĵetis ŝnuron al la viroj en la ŝipeto, kaj ĉiuj dek fremduloj rampis en la ŝipon.  La amiko unua vokis al la ŝipestro Salomono, kaj diris, ke la viroj estis foruloj, kiuj jam estis ĉe la insulo je longa tempo, kaj ke li devas denove iri al la bordo por ses aliaj.

La amiko unua denove iris al la bordo en la ŝipeto.  La maristoj denove vidis, ke la ŝipeto denove aliris, kaj, kvankam estis nur dek-du homoj en ĝi, la ŝipeto kuŝis tre malalta en la akvo, ŝajnante ĝi portas ion pezan.  La ŝipestro Salomono parolis pri tio kun unu el la savitoj.  La viro ridetis.  Li diris:

- Testudoj.

Tiam la ŝipeto iris al la flanko, kaj post la aliaj maristoj ligis radetojn kun ŝnuro al branĉo, ili ligis unu finon de la ŝnuro al testudo, kaj levis ĝin al la supraplanko.

Kelkaj el la forlasitoj ekkaptis la testudon antaŭ ol ĝi tuŝis la supraplankon, kaj ili dorsoversis ĝin, dum ĝiaj piedoj balanciĝis en la aero.

Ili veturis for de tiu insulo.  Unu el la forlasitoj komencis diri la rakonton:

Ili estis angloj, kiuj jam veturis en granda ŝipo de la urbo Liverpulo antaŭ preskaŭ du jaroj.  Je iu nokto la ŝipo batis koral'aron, kiu estis sola en la marego.  Ili malaltigis du ŝipetojn, kaj ĉiuj maristoj eniris en ilin.  Kiam la sunleviĝo venis, la grandaj ondoj iris super la ŝipo, kaj ili ekvidis, ke la ŝipo rompis al du pecoj.  Poste ili bezonis manĝaĵon kaj bezonis akvon, ili tial devis mezuri la manĝaĵon al ĉiu viro: duono da malmola paneto po mateno kaj po vespero.  Post kelkaj tagoj ili formanĝis ĉion, kion ili havis, kaj havis nenion je unu semajno.  Je iu mateno tamen ili ekvidis ion, kio ŝajnis tero, kaj ili rektigis la ŝipeton al ĝi.  Ĉe la insulo, ili trovis kokosarbojn kaj bananojn.  Ili faris fajron per frikadi branĉojn.  Ili penis travivi ĉe tiu insulo je tuta jaro.

Kiam la viro ĉesigis diradon, la ŝipestro Salomono diris, ke li oportune iris al tie, kaj ke li kondukos ilin al Hindujo, kaj de Hindujo ili povos veturi al Anglujo per angla ŝipo.  Kaj ili tiel faris.  Kaj tio estas ĉio.

No comments:

Post a Comment