2016-09-24

DILIGENTECO 14

14. LA RAKONTO PRI PLI JUNA JAKOBO

Antaŭ multaj jaroj, la duarba ŝipo DILIGENTECO ofte veturis el la ŝipejo a la malproksima lando, kaj denove reveturis al la ŝipejo por dismeti ĉiujn belajn aferojn, kiujn ĝi portis.

Kiam la plej maljuna filo de la ŝipestro Salomono havis dekdu jarojn, la ŝipo ne iris al tiu malgranda urbo, sed ĝi veturis el ŝipejo en la urbo Bostono.  Kaj la ŝipestro Salomono demandis sin pri tio, kion li devos fari pri sia plej maljuna filo.   La ŝipestro Salomono ne certis, ke li permesos, ke lia filo iros al la maro, eĉ si li amos tion; ĉar tio estis malfacila vivo, kaj, se homo iris al la maro kiel vivlaboro, li havis malmultan tempon kun la familio.  La ŝipestro Salomono povis resti kun sia familio nur je unu monato aŭ ses semajnoj de la jaro, kaj li komencis enui pri tio, kaj volis terhavaĵon, kie li povis ĉiam resti.

Li tial iris al la komercejo de la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo je iu mateno, kaj tie li trovis la ŝipestron Jakobon.

La ŝipestro Salomono diris:

— Bonan matenon, ŝipestro.

La ŝipestro Jakobo respondis:

— Bonan matenon.

La ŝipestro Salomono ne sciis kiel komenci diri tion, kion li devas diri.  La ŝipestro Jakobo diris:

— Nun, ŝipestro, kio estas?

La ŝipestro Salomono diris:

— Mia plej maljuna filo havas dekdu jarojn.

La ŝipestro Jakobo diris:

— Kial vi ne kunprenos lin je la posta veturo?  Li vidos ion de la mondo, kaj la ŝipo DILIGENTECO ankoraŭ estas bona.  Ni elfaros lin la knabo de la ŝipestrejo.  Mi ankaŭ havas penson, kvankam mi ne scias, kiel tio plaĉos al Loisa.

Kaj la ŝipestro Salomono dankis lin, kaj foriris.

Tiam estis neniaj fervojoj.  La ŝipestro Salomono prenis sian vestsakon.  Kaj li iris al kaleŝejo, kaj tie li trovis kaleŝon, preta por ekiri.  La kaleŝo estis rapida, kaj havis kvar ĉelalojn ligitajn al ĝi.  Kiam ili iris for de la stratoj de la urbo al la vojoj de la senurba tero, la kaleŝisto igis, ke la ĉevaloj pli rapide iru.  Ili pasis tra plu malgrandaj urboj en la veturo, kaj haltis je unu fojo por enpreni veturanton.  Kaj post ili jam iris je dekkvin kilometroj, ili iris al pli granda urbo, kaj haltis en la korto de gastejo.  Kaj iom da laboristoj rapide forkondukis la ĉevalojn, kaj aliaj laboristoj alkondukis kvar freŝajn ĉevalojn.


Tiel ili iris je pli multaj dekkvin kilometroj, kaj ili denove ŝanĝis la ĉevalojn.  Kaj tie estis la larĝa rivero kaj la malgranda urbo.  La kaleŝo aliris al gastejo, kaj la ŝipestro Jakobo deiris, kaj piediris al sia domo.

Loisa miris pri vidi la ŝipestron Jakobon, ĉar ŝi ne sciis, ke li aliros.  Loisa diris:

— Kial vi aliras?  Ĉu io maloportunas?

Li diris:

— Nun, Loisa, tio gravas.

Tiam li rakontis al ŝi pri la ŝipestro Salomono kaj lia filo, Salĉjo, kaj li pensis, ke tio estos bona oportuno por sendi ankaŭ junan Jakobon.

Loisa diris nenion je malgranda tempo, sed sidis, kaj rigardis tra fenestro.

Ŝi diris, ke ŝi volas lasi tion al juna Jakobo mem, ĉu li volas iri aŭ ne volas iri.


Tiam juna Jakobo kuris en la domo.  Kaj li miris pri vidi sian patron.  La ŝipestro Jakobo diris:

— Jakobo, ĉu VI volos iri al la lando Hindujo kaj reiri en la ŝipo DILIGENTECO— Salĉjo iros.

La okuloj de juna Jakobo ekbrilis pro feliĉego.  Li voĉis:

— Ho, sinjoro!

Tiam la ŝipestro Jakobo diris:

— Ĉu?

Juna Jakobo diris:

— Mi volas pripensi tion je malgranda tempo.

La ŝipestro Jakobo diris:

— Via patrino kaj mi jam konsentis, ke ni lasos tion al vi.  Mi ne devas reiri al Bostono je kelkaj tagoj.  Sufiĉos, se vi sciigu min pri la decido antaŭ ol mi iros.

Kaj la tago venis, kiam la ŝipestro Jakobo reiros al Bostono.  Li haltis kun manon sur la malfermilo de la pordo.  Li diris:

— Nun, Jakobo, Hindujo aŭ ne?

Juna Jakobo respondis:

— Jes, se plaĉas al vi, sinjoro.

La ŝipestro Jakobo foriris.

La tempo alvenis, por ke ili iru al Bostono en kaleŝo.  Kaj je la posta mateno, ĉiuj ili estis en la ŝipo.  Kaj ankaŭ la ŝipestro Jonatano estis tie.  Li turnis sin al la ŝipestro Salomono, kaj diris, ke li esperas, ke li kondukos la knabojn por vidi la elefantojn.  La ŝipestro Salomono ridis, kaj diris, ke li pensas, ke estos nenia malfacileco pri tio.  Li tiel denove diris adiaŭ al juna Jakobo, kaj ĉiuj ili deiris laŭ la malebena vojeto al la ŝipejo.  Tiam la maristoj malligis la grandajn ŝnurojn, kiuj tenis la ŝipon, kaj ili suprentiris la venttolojn kaj la ŝipo forveturis.

Tio estas ĉio.