2016-10-15

Justigite, 2016 luterana Reformo

 / |_|\
|  (^) |
| (   )|
 \_,,_/
  / \
 \__/    (birdo kolombo)



J  U  S  T  I  G  I  T  E
  PER LIA AMO



== 2016 == La Lutera Refarigo (Reformacio) ==



LA PLEJ BONE VENDITA LIBRO DE LA TUTA TEMPO

Kiam iu serĉas por legi bonan libron, li eble rigardis la nomaron de la plej bone venditaj libroj de la ĵurnalo NOV-JORKAJ TEMPOJ.
Ĉar libro estas simple en la nomaro de la plej venditaj libroj ne signifas, ke ĝi estas bona por aĉeti kaj legi. Kiel speco, ia libro MORTIGANTE JESUON de Bill O'REILLY ridinde esprimas, ke la romanoj mortigis Jesuon, ĉar Li malhelpis la ricevadon de mono el postulmono:

MATEO 22: 21 [Jesuo] diris al ili: Donu tial al Cezaro la aferojn de Cezaro kaj al Dio la aferojn, kiuj estas de Dio.

Unu libro estas mondlarĝe konita kiel la plej bone vendita libro de la tuta tempo. La nuna nombro estas 100.000.000 vendoj po jaro. Laŭ rakonto de novembro 2012 ĝi estas tute tradukita en 518 lingvoj kaj parte en 2.798 lingvoj.
Dum estas kontraŭdirantoj, kiuj esprimas, ke oni devu meti tiun ĉi libron en la specaron malvera, estu nenia demando, ke ĝi estas vera. De fieraj esprimoj, ke la libro estas erarema, kaj oni ne povas fidi al ĝi, estas multaj elprovaĵoj, kiuj montras, ke ĝia rakonto estas tiel ĝusta, ke ĝi havas neniun eraron aŭ disrakontaĵon aŭ kontraŭesprimon.
Belaj kantoj proksimaj al la mezo de la libro estas fonto de konsolo al sennombraj malkontentaj animoj. La zorgema leganto povas trovi multajn antaŭparolojn en tiu ĉi libro kaj la plenumon de ili.
Certe, vi pensas, ke ni skribas pri la Sankta Biblio. Kvankam kvardek apartaj viroj skribis ĝin dum tempo de 1.500 jaroj, tiu ĉi libro havas nur unu Skribanto- la Sankta Spirito.

2 TIMOTEO 3: 16 Ĉiujn Skribojn Dio donas per enspiro.

2 PETRO 1: 21 Sanktaj homoj de Dio parolis, kiel ilin la Sankta Spirito movis.

Tiu ĉi enspirata sankta libro donas multan al homoj de ia aĝo, al viroj aŭ virinoj, al ia popolo je ia gefilaro de tempo.
Kun la praveco de la mondo rekte kaj rapide malpliboniĝa, la leĝo de Dio (mallongigita en la Dek Ordonoj) donas kielon de vivo, kiu montras, pri kio estas ami Dion kaj la proksimulon. Ĝi tiel estas por la boneco de niaj kunuloj de la tuta mondo:

HEBREOJ 4: 12 Viva kaj diligenta estas la Vorto de Dio, kaj pli akra ol duopranda glavo, kaj tratranĉas al la divido de la animo kaj spirito, kaj de ostkuniĝo kaj ostenhavo, kaj estas pripensanto de la pensoj kaj intencoj de la koro.

La Biblio ne simple montras la senesperan kaj senhelpan estecon de la homaro, sed ankaŭ montras la solan kuracon por tiu ĉi senespera esteco. Ĝi montras al la legantoj la Savanton, Jesuo Kristo, kiu resanigas niajn malpiajn korojn per Liaj plej karaj donacoj de pardono kaj eterna savo.
Estas tiuj, kiuj pripensas la Biblion simpla regullibro por fari aŭ ne fari. Ili ne povas scii, ke la fonda homo de la Biblio estas la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kaj ke, la fonda sciigilo, kiun oni trovis tra la Biblio, estas la eterna kielo de Dio, plenumita de Jesuo, por savi nin.
Tion, kion la sciigisto Johano skribis en sia mallongigo de sia rakonto, oni povas diri pri ĉio de la Sanktaj Skriboj:

JOHANO 20: 31 Mi skribis tiujn, por ke vi povu kredi, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj kredante por ke, vi povu havi vivadon per Lia nomo.

Estas bona kialo, ke la Sankta Biblio estas la plej bone vendita libro de la tuta tempo. Ĝi estas povega parolo, kiu ŝanĝas homajn korojn kaj vivojn, donas veran kaj daŭran pacon kaj esperon, kaj fine eternan salvon per nia Savanto, Jesuo Kristo.
Tiu vere estas la libro leginda por ĉiu dum la tuta tempo!



PRI NORDA DAKOTO

ERARMOVATA-ANSERO
 Erarmovata-Ansero naskiĝis proksime al la nuntempa urbeto Redfield [ruĝa-kampo] je 1821. Li fariĝis kondukanto de sia popolo. Li faris multajn aferojn por konservi sian popolon. Lia popolo, Janktonaj-Sju, estis bestkaptanta, ĉiam iranta post bizonoj, kaj temploĝantaj en sia lando.
Erarmovata-Ansero iris larĝe trans nuntempa Suda Dakoto, plejparte laŭ la rivero James [Jakobo] kaj al Minesoto. Lia popolo tamen vivis pli kampe ol la plej multaj indianoj. Ĝi enterigis maizon, kaj kolektis sovaĝajn fruktojn, kaj edukis bestojn. Je 1840 Erarmovata-Ansero kun 300 popolanoj ekloĝis en indianaj loĝejoj ĉe la insulo Armadale en la rivero James.
Je la 1850-aj jaroj, la vivo de la popolo ŝanĝis, kiam multaj eŭropanoj kaj aliaj ne-indianoj iris al la indiana lando per la urbo Yankton kaj laŭ la rivero Mizuro. Je 1851 la Sju-popolo Siseton devigis fari interligon, en kiu ĝi devis dona la landon de Erarmovata-Ansero al Usono. Erarmovata-Ansero tamen neniam subskribis interligojn, kiuj cedis la landon de sia popolo.
Je la 1870-aj jaroj, Erarmovata-Ansero luktis por konservi la naskiĝlandojn de sia popolo. Li disturnigis ekloĝantojn kaj fervojistojn kaj la registaron.
Saĝa kaj trompanta kondukanto kun pli multaj ol kvindek jaroj, Erarmovata-Ansero nun rakontiĝas kiel la indiano, kiu ŝanĝis la landon de Suda Dakoto pli multe ol ĉiuj ajn kondukanto de la popolo. Lia kielo de malhelpi la ekloĝantojn nomiĝis lian luktadon "la Milito de Erarmovata-Ansero", kvankam li vere ne uzis armojn. Li ofte movis la signojn de la landmezuristoj de la fervojoj, kaj tiel la fervojo iris je 15 kilometroj de lia loĝejaro.
Kvankam liaj intencoj por formovi ekloĝantojn de la lando estis severaj, ili konis Erarmovatan-Anseron pacema kaj amikeca homo. Li ĉiam pensis pri sia popolo kaj ilia travivado ol pri milito.
Travivado ĉe la rivero James en la severaj vintroj tamen fariĝis pli multe malfacila, ankaŭ kun la malkreskanta numbro de bizonoj kaj ĉiama premado el la registaro. Li transloĝis kun sia popolo inter la indianaj konservlandoj Siseton kaj Rivereto Korva por ricevi donacojn de manĝaĵo.
"Duonblanka" amiko, Gabriel RENVILLE, donis manĝaĵon al li, kiam eble. Kun li, ili pensigis usonan konservejestron por peti Vaŝingtonon por 2.000 usd de helpmono en la severa vintro de 1874-1875l. Eĉ la minesota militestro SIBLEY, kiu kondukis punan militon de la defendejo Abercrombie al la nuntempa urbo Bismarko, skribis al Vaŝingtono pro li.
Ĉiuj aferoj tamen simple malrapidis la neatendebla, kaj je 1878 lia anaro devis iri al la konservlando Rivereto Korva apud la rivero Mizuro.
Ĉe Rivereto Korva, Erarmovata-Ansero daŭrigis uzi siajn plej grandajn fortaĵojn, uzante fortan komprenpovon kaj penspovon por ŝanĝi sin al la nova ĉirkaŭstaroj. Oni diris, ke li havis neniun malamikon, sed multajn amikojn, kaj blankajn kaj indianajn. Li rapide gajnis multajn amikojn inter la kristanestroj tie, kaj tiel estimis la estron Marty, ke li petis, li baptu lin en la preĝejaron Katolikisma. La preĝejaro malkonsentis, ĉar li havis tri edzinojn. Post du edzinoj mortis, li ricevis la bapton.
El ĉiuj la bonaj homaĵoj de Erarmovata-Ansero, la plej daŭranta rakonto estas lia helpo por la konstruo de la indiana lernejo ĉe la urbeto Stephan. Tiea rakonteto diras, ke Erarmovata-Ansero renkontis la bonkonatan "Nigra-Vesto", Patro Pierre DE SMET, kiu iris al la indianoj de la rivero Mizuro antaŭ multaj jaroj por kristanigi ilin.
Postokaze, la lernejo ĉe Stephan efektiviĝis. Li volis, ke liaj gefiloj kaj la gefiloj de la gefiloj havu edukon, kiu helpos, ke ili travivos en la nova mondo. La teron, kie la lernejo nun sidas, iam havis Erarmovata-Ansero.
____________________
JUSTIGITE is a free publication. More information on line at:
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Pli multaj sciigaĵoj ĉe:

eo1a.blogspot.com

No comments:

Post a Comment