2016-10-30

DILIGENTECO 15

LA RAKONTETO PRI MALGRANDA SALĈJO

En tiu malgranda urbo estis la domo de la ŝipestro Jakobo, kie li loĝis, antaŭ ol li transloĝis al la urbo Bostono.  Kiam tamen li transloĝis al tie, li ne vendis la domon, sed li tenis ĝin, ĉar li ĉiam esperis, ke li iam povos loĝi denove tie.  Loisa jam iris al tiu domo, kaj ŝi prenis malgrandan Jakobon kaj malgrandan Loisan.  Kaj malgranda Jakobo jam decidis, ke li iros al la lando Barato, kvankam li malamis lasi sian patrinon kaj malgrandan Loisan je tia longa tempo.  Kaj la ŝipo DILIGENTECO iris for de la ŝipejo en la urbo Bostono, kaj Loisan kaj malgrandan Loisan kaj la ŝipestron Jonatanon kaj la ŝipestron Jakobon li lasis ĉe la ŝipejo.  Antaŭ ol ili iris ĝis la insuloj, lia patrino kaj malgranda Loisa kaj lia avo kaj lia patro malpligrandiĝis al nigra makuleto sur la ŝipejo, ĉar ili estis malproksimaj, kaj li ne povis klarigi unu de alian, nek vidi tion, kion ili faris.

La kantestro komencis, kaj ĉiuj maristoj tiris, kiam estis la tempo por tiri.  La ŝipo veturis malproksimen sur la marego, kiel ĝi ĉiam faris, kaj poste ĝi turnis sin al la sud'o.



Malgranda Salĉjo baldaŭ lernis suprenrampi al tie, al kie la maristoj iris.  Ne estis tiel facile, ke malgranda Jakobo faris ĉion, kiel ŝajnis esti, ke malgranda Salĉjo faris.  Malgranda Jakobo ne tiel baldaŭ faris tion, kiel malgranda Salĉjo faris tion, kaj li ne volis iri al ĉie, al tie malgranda Salĉjo iris.

Malgranda Salĉjo tamen suprenrampis al la krucoj.  Kaj li fine devis malsupreniri, kaj li ne scipovis komenci.  Li tuŝis per la piedo por la ŝnuro, al kie meti la piedo, ĉar li ne povis vidi ĝin.  Li trovis la ŝnuron, kaj li tre singardeme malsupreniris.

La ŝipestro Salomono jam rigardis lin, kaj, post li malsupreniris, la ŝipestro Salomono faris nekutiman rideton.

- Ĉu vi havis bonan vidon?  Vi ne devas rampi al la krucoj je malbona vetero.



Poste malgranda Jakobo rampis sur la antaŭa bastonego, kaj sidiĝis apud malgranda Salĉjo.  Malproksima estis alia ŝipo, tiel malproksima, ke ili ne povis vidi ion sed la altajn tolojn, kaj ĝi iris al la sama loko, al kie iris la ŝipo DILIGENTECO.  Malgranda Salĉjo diris:

- Patro diras, ke ĝi verŝajne iras al la bordo de Afriko por sklav'oj.

Poste malgranda Jakobo iris al la planko, rampanta singardeme per la krur'oj laŭ la bastonego.

Malgranda Jokobo kaj malgranda Salĉjo tiel faris je ĉiuj tagoj, kiam la ŝipo veturis en la Rektaj ventoj, ĉar ili havis la belon veteron.  Kiam tamen ili komencis iri el la Rektaj ventoj, la ŝipo komencis skui kaj turni sin de flanko al flanko.  Kaj je tiu tago malgranda Salĉjo jam supreniris sur la antaŭa arbo, kaj li jam iris sur transbastono, kiu estis tre alta.  La ŝipestro Salomono vidis lin, kaj li kolere voĉis al li.  Kaj kiam malgranda Salĉjo ekaŭdis, ke lia patro voĉis al li, li ektimetis, kaj ne trovis la ŝnuron, kaj lia piedo glit'is de la ŝnuro, kaj li falis en la akvon.

La ŝipestro Salomono ordonis per laŭta voĉo, kiu kaŭzis, ke la maristoj rapide laboras, kaj la maristoj jam turnis la transbastonojn por turni la ŝipon, kaj malsuprenlasis ŝipeton, preskaŭ antaŭ ol malgranda Salĉjo naskis al la supro de la akvo.  Post ili iris al al malgranda Salĉjo, la ŝipestro Salomono levis lin el la akvo per la kolumo.  Malgranda Salĉjo neniam rampos al tiaj dangeraj lokoj je la tuta veturo.

Kaj tio estas ĉio.

No comments:

Post a Comment