2016-11-25

DILIGENTECO 16 (fina)

LA RAKONTETO PRI LA ŜIPO FORLASITA

Iam antaŭ multaj jaroj la duarba ŝipo DILIGENTECO veturis de la malproksima lando kaj ekiris al la urbo Bostono, ĉar la ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo jam movis la komercejon al tiu urbo, kaj ĉiuj iliaj ŝipoj veturis de tie, kaj ili ne iris al tiu malgranda urbo.

Je iu mateno, kiam ili veturis per granda rapideco, kaj havis ĉiun venttolon, kiun la ŝipo povis havi, la vidgardanto sur la krucoj voĉis:

- Jen tolo, ha!  Ĝi malordinare faras, sinjoro.

La ŝipestro Salomono kolere murmuris, dum li prenis la longavitron kaj rigardis tra ĝi.  Li povis vidi la altajn tolojn de la ŝipo, kaj ili ŝajnis blovmovi pro la vento, kaj la ŝipo ne tenis sian vojon.  La ŝipestro Salomono elspiretis kaj eĉ pli multe murmuris, ĉar li sciis, ke li devas vidi tion, kio estas la afero.  Ili tial ŝanĝis la vojon de la ŝipo.



Des pli proksimaj ili iris al la ŝipo, ju pli malkromprenebla ĝi estis al la ŝipestro Salomono kaj la amiko unua kaj ĉiuj maristoj.  La ŝipo DILIGENTECO tial turniĝis al la flanko sen vento de la ŝipo, tiel proksima, kiel la ŝipestro Salomono povis iri, kaj ili turnis la transbastonojn, por ke ĝi ne iru.  Li mallevis ŝipeton kun la maristoj por peli ĝin.



La amiko unua finfine malfacile suprenrampis sur ĝin, kaj la maristoj, kiuj estis kun li, ligis la transbastonojn, por ke ĝi ne povis antaŭeniru.  La amiko unua kaj kelkaj el la maristoj iris por serĉi en la ŝipestrejo kaj en la antaŭa plankejo kaj en la portaĵejo, sed trovis neniun el la ŝipanaro.

La ŝipestro Salomono tiam pripensis, ke li devis konduki la ŝipon al sia lando, kaj iri al la urbo Bostono kun du ŝipoj.  Malgranda Salĉjo volis iri al la ŝipo, kaj ankaŭ malgranda Jakobo iomete volis iri, sed la ŝipestro Salomono ne permesis tion.  La amiko unua de la ŝipo DILIGENTECO estos la ŝipestro de tiu ŝipo.

La ŝipo DILIGENTECO tiel atendis ĝis la mateno, tiam ĝi iris per malmultaj tojoj.  La ŝipestro Salomono tamen trovis, ke la ŝipo ne povis iri tiel rapide kiel li.  Li tial sendis pli multajn laboristojn sur la ŝipon, kaj ili estis okupataj je la tuta tago por meti venttolojn sur la ŝipon.

Poste la du ŝipoj veturis unu kun la alia.  Ili estis preskaŭ al la urbo Bostono, tamen la vento tiam venis.  La vento forte blovis el la sunsubirejo je du tagoj, kaj la ŝipestro Salomono ne povis vidi la alian ŝipon, kaj ĝi pelis lin al 500 kilometroj for de tie.  Li ne vidis la alian ŝipon je la tuta tempo, kaj ne sciis, kie ĝi estas, aŭ ĉu ĝi detruiĝis.  Li denove returnis sin, kaj li finfine veturis al la ŝipejo de la urbo Bostono.

Malgranda Jakobo diris:

- Diru, Salĉjo, kiu ŝipo estas tiu, kiun ili ligas al nia ŝipejo?

Malgranda Salĉjo rigardis.

- Estis la ŝipo, kiun ni trovis!

Malgranda Salĉjo kuris por rakonti al la ŝipestro Salomono, kaj la ŝipestro koleris, kiel malgranda Salĉjo antaŭpensis, ĉar la ŝipo jam aliris antaŭ la ŝipo DILIGENTECO.

Kaj la ŝipo finfine estis ligita al la ŝipejo, kaj ili metis de ĝi la planketon.  Loisa kuris supren laŭ la planketo, kaj post ŝi estis la ŝipestro Jonatan kun malgranda Loisa, kaj post li aliris la ŝipestro Jakobo.  La ŝipestro Jonatano kaj la ŝipestro Jakobo kun Loisa kaj malgranda Loisa kaj malgranda Jakobo ĉiuj tial iris malsupren laŭ la planketo, kaj tiuj gajaj homoj iris al sia domo.

Kaj tio ĉi estas ĉio de tiu ĉi libro.

No comments:

Post a Comment