2016-12-03

Justigite 2016 Kristmasko

/|_| \
| (^)  |
| (  ) |
\_,,_/
 / \
\__/ (birdo kolombo)



J  U  S  T  I  G  I  T  E
      PER LIA AMO



== 2016 == La Naskiĝo de Kristo ==



NI VENAS POR LAŬDI LIN

[Bone legu: Multaj homoj erare pensas, ke la Lerneguloj vidis la infaneton Jesuon en la sama tago, en kiu Li naskiĝis. Tio malveras, ĉar la Biblio diras: "...veninte en lα DOMON, ili vidis lα Knαbeton..." (Mateo 2:11). Li tial jam ne estis en la brutejo. La festo tamen bone nomiĝas "Kristnasko por ne-judoj".]

MATEO 2: 1 Jesuo jαm nαskiĝis en lα urbeto Bet-Leĥem de lα lαndo Judujo en lα tαgoj de lα reĝo Herod. Rigαrdu! Lerneguloj venis el lα sunsuprenαj lαndoj αl lα urbo Jerusαlem. 2 Ili dirαs: Kie estαs Li, kiu nαskiĝis lα Reĝo de lα judoj? Ni vidis Liαn stelon en lα sunsuprenαj lαndoj kαj venis por lαŭdi Lin.

Tiu ĉi rakonto pri la veno de la Lerneguloj el la sunsuprenaj landoj estas kara al ni pro la graveco, kiun ĝi havas por ne-judaj popoloj. ?i tiu bona rakonto pri la amo kaj pardono de Dio celas por la popoloj de ĉiuj landoj, kaj ne sole pro la judoj.

Ni lernas de la Lerneguloj bonan respondon al la Bona rakonto. Al ili estis grave, ke ili aliros kaj laŭdos la Infanon Jesuon. Ĉi tiuj riĉaj homoj volante kaj ĝoje humiliĝis antaŭ tiu ĉi Infano, kiu certe loĝas inter malriĉaj ĉirkaŭstaraĵoj. Ili donis al sia spirita Reĝo kostegajn donacojn.

La sama Bona rakonto pri la promesita Filo de David plenigis la koron de la reĝo Herod per malbona malamo kaj trompado. La Sendito Paŭlo skribis pri tiuj ĉi kontraŭaj respondoj al la Bona rakonto en sia servado:

2 KORINTANOJ 2: 15 Al Dio ni estαs lα odoro de Kristo inter sαviĝαntoj kαj inter mortαntoj. 16 Al unu ni estαs lα odoro de morto kondukαntα αl morto, kαj αl lα αliα lα odoro de vivo kondukαntα αl vivo.

Estas tiel ĉi en la mondo: Estas multaj, kiuj aŭdi tiun ĉi "rakonteton", kaj sentas ĝin bela, juĝante, ke ĝi estus nura popola rakonteto, kutima al la festo. Aliaj eĉ priridas kaj provas trompigi la tutan rakonton pri la dia esteco de Jesuo kaj pri la savo en Lia nomo. Kio ĉesigas, ke ni ne estas inter ili? Kial ni denove ĝojas en tiu ĉi ne-juda festo, ke Jesuo naskiĝis por esti ankaŭ nia Savanto? Estas la donaco de fido, kiun Dio la Spirito donas, kiu povigas, ke ni iras al Dio la Savanto, la Infaneto de la urbo Bet-Leĥem, kiu naskiĝis por esti nia Reĝo.

Permesu, ke Via Parolo en mi brilu kiel la plej bela stelo.
Tenu malpiaĵoj kaj malveraĵoj ĉiam malproksimaj de mi.
Helpu, ke mi konfesu Vin vera kaj, kun ĉiu kristano,
La Reĝo kaj Savanto tie ĉi kaj en la estonta mondo.

(La supra estas traduko de: lutheranspokesman.org/2016/01/01/we-have-come-to-worship-him)



PRI NORDA DAKOTO

LA DEFENDEJO FLOYD KAJ JAKOBO KIPP

Neniu scias, kiu fondis la defendejon Unuiĝo. Je multaj jaroj multaj rakontistoj pripensis, ke la besthaŭtisto nomita Jakobo KIPP fondis la defendejon Floyd ĉe la kunveno de la riveroj Flavaŝtono kaj Mizuro kaj baldaŭ rekonstruis kaj nomis ĝin la defendejo Unuiĝo. Nova scio montras ion alian.

Je multaj jaroj rakontistoj scias pri malnova loko, kiun homoj nomis "la Komercejo de Kipp". Fosoj kaj relegado de malnovaj skriboj nun montras, ke tie estas la vera loko de la defendejo Floyd. La loko estas ĉirkaŭ 190 kilometroj de la defendejo Unuiĝo ĉe la kunfluo kun la riveroj Mizuro kaj Blanka tero.

La tempo estis de granda komerco-kunkuro de besthaŭtoj kun la Indianoj. Kipp (naskiĝis 1788) laboris kun la firmao Kolumbia, kaj fondis la defendejon Floyd je 1826.

Kvankam la konstruo havis la nomon "defendejo", kiel aliaj tiaj lokoj de la tempo, la kialo por la konstruo estis komercado, kun la indianoj Asinibojn. La defendejo havis ĉirkaŭmuregon, unu turon kaj nur unu pafilegon, kaj tiu ŝajne estis rompita.

        _ _ _
  -------    '
( -- /        |
 |  (         |
 |   (    \    |
(^-   )      \ |
/ >"  ) )  )    )
|  "   | )  ) \   )
(-)'  (#(      ) ))
|_  ##   \/|   ))
 ' ##       \))
 (___      _ \_
    | ) --
   ----

 Kipp de inka
  bildo 1852

La fosoj de la jaro 1954 montris, ke la defendejo havis multajn loĝantojn kaj granda komercado. La fosoj trovis multajn pilkojn por pafiloj, rompitajn telerojn, kaj la ostojn de multaj bestoj, kiujn estis kuiritajn kaj manĝitajn. Estis aferojn, kiujn la komercistoj uzis por komercado kun la indianoj: butonoj, pilketoj por kolringoj, kaj tabakfumiloj.

Kipp lasis la defendejon je 1827 pro malsano kaj iris al la usona sublando Mizurio. Tri aliaj komercistoj estis estroj de la defendejo ĝis 1830, kiam la defendejo estis tute forlasita. La defendejo estis detruita per fajro.

Kiu tial konstruis la defendejon Unuiĝo? La plej bona propono estas, ke unu el la estroj de la defendejo Floyd, Francis CHARDON, konstruis ĝin je 1829.

Kipp daŭrigis veturi por la firmao (poste kun la nomo "Malproksima Mizuro"). Je 1831 li konstruis la unuan komercejon kun la indianoj Nigra-piedo, la defendejo Piegan, en la nuna sublando Montano. La Nigraj-piedoj antaŭe estis tre malfidela kaj trompema popolo. Li ĉesigis la laboron je 1865, kaj restis ĉe sia kampo en Mizurio. Li mortis 1880.
________________________________________
JUSTIGITE estas senpaga presaĵo. Oni povas legi aliajn numerojn ĉe:
JUSTIGITE is a free publication. Other issues can be found at:
eo1a.blogspot.com

No comments:

Post a Comment