2017-04-23

Insulo Ricxajxoj (sole Esperante)

I started translating this years ago.
> Mi komencis tiun cxi tradukon antaux multaj jaroj.

I wanted to keep the translation to 55 kilobytes, because that's all many text editors could handle at that time.
> Mi volis teni la tradukon al 55 kilobitoj, cxar multaj tekst-redaktiloj ne povis labori per multaj ol tiuj.

I have tried to use only the vocabulary of Zamenhof's UNUA LIBRO.
> Mi provis uzi solan la vortaron de la UNUA LIBRO de Zamenhofo.

A few exceptions are marked with *.
> Malmultaj malregulajxoj havas la *-signon.

Yes, this is an x-version for two reasons:
> Jes, tio cxi estas x-formo pro du kialoj:

1) So everyone, depending on the quality of their computer, can read it (the rest of you know how to transpose the letters anyway).
> 1) Cxiuj, pende de la noveco de la komputoro, povas legi gxin (kaj aliaj scipovas transliterigi gxin.)

2) If you read the story, you will find out that pirates like X's.
> 2) Se vi legos la rakontumon, vi trovos, ke marsxtelistoj amas X-ojn.



I N S U L O   R I Cx A Jx O J

de Robert Louis STEVENSON
(mallongigo)



Parto I: LA MALJUNA MARA SxTELISTO

LA MALJUNA MARISTO CxE LA "SxIPARESTRO BENBONO"

Mi lin memoras, sxajne estus hieraux, kiam li iris al la pordo de la gastejo kun peza pasxo, kesto post li sur portilo: sunkoloritulo alta kaj forta, harligo falanta sur bluan kaj malpuran surcxemizon, manoj sxiritaj kun vundetojn, ungoj nigraj kaj rompitaj, kaj la malpura kaj pala gratego de glavo trans la vizagxo. Li post longa tempo diris:

- Tio cxi estas oportuna bordo kaj trinkejo de agrabla loko. Vi povas nomi min Sxipestro.

Vere, liaj vestoj tiel malbonaj kaj parolo tiel malbona, li havis nenian vidon de viro, kiu veturis kiel simpla maristo, sed sxajnis simila al sxipmastro aux sxipestro, kiu kutimas havi obeadon- aux batos. Tuttage li staris proksima al la bordo aux sur la falejoj kun longavitro.

Liaj rakontoj estis tio, kio plej malbone timigis homojn; ili estis malbonaj rakontoj pri pendumoj kaj pri devigoj, ke homoj piediru de tabulo en la maron, kaj pri fulmotondroj en la maro.

Li koleris sole unufoje. La kuracisto, s-ro VIGLEMO, venis malfrue iun posttagmezon por vidi malsanulon, ricevis iom da mangxo de mia patrino kaj venis en la sidcxambro por fumi, gxis lia cxevalo venis el la vilagxeto, cxar ni tiam havis nenian stalon cxe BENBONO. Subite li- la Sxipestro, tio estas- komencis lian kanton eternan:

Dek-kvin viroj sur la kesto de mortulo-
Jo-ho-ho kaj botelo da rum*o!

Al cxiuj ni post longa tempo cxesis cxagreni la kanto; gxi estis nova je tiu vespero al neniu escepte de s-ro VIGLEMO, kaj, kiel mi vidis, gxi ne placxis al li, cxar li baldaux turnis sin tre kolere, antaux ol li dauxrigis paroladi kun la maljuna gxardenisto pri nova kuraco kontraux ostdoloro. La Sxipestro kolerege rigardis lin tempeton, batis la tablon per mano, rigardis pli kolerege kaj fine ekkriis per jxuro malbonega kaj malbena:

- Silenton tie!

La kuracisto diris:

- Mi havas nur unu diron al vi, sinjoro, tio estas, ke, se vi dauxrigos trinki rum*on, la mondo estos baldaux sen unu malpurulo.

La Sxipestro saltis al liaj piedoj, prenis kaj malfermis faldeblan maristan trancxilon kaj, balancante gxin sur mano malfermita, teruris ligi la kuraciston al muro. La kuracisto diris kiel antauxe, alposte kaj per sama vocxo, iomete lauxte, por ke la tuta cxambro povu auxdi, sed perfekte trankvile kaj firme:

- Se vi ne remetos tiun trancxilon tuj en posxon, mi honeste promesas, ke vi pendumos cxe la venonta servo de la legxistaro.

Tiam milito de rigardado venis, sed la Sxipestro baldaux malvenkis, remetis la batalilon kaj residis, murmurante simile al hundo batita. Baldaux poste la cxevalo de s-ro VIGLEMO venis al pordo, kaj li forveturis. Sed la Sxipestro estis pacema tiun vesperon kaj multajn vesperojn poste.

LA NIGRA MAKULO

Cxirkaux tagmezo mi eniris la pordon de la Sxipestro kun trinkajxoj. Li diris:

- Se mi ne povos foriri, kaj ili al mi donos la nigran makulon, estu vekema: estas mia malnova kesto, kiun ili volas. Vi surcxevalu kaj iru al- nu, jes, mi diros- al tiu kuracisto-novulo kaj al li diru, ke li sonu al cxiuj- al jugxistoj kaj tiaj aliaj- kaj li kolektos ilin sur la plej gravan plankon de la Sxiparestro BENBONO- cxiujn de la sxipanaro de maljuna SLIKO, virojn kaj knabojn kaj tiujn, kiuj ceteros.

Li parolas sen celo mallonge, lia vocxo farigxis malforta. Li iris malsupren je la morgauxa mateno, kvankam li mangxis malgrande kaj trinkis, mi timas, pli grande da rum*o, cxar li al si servis en la trinkejo, farante kolerajn sonojn, kaj neniu kuragxis cxesigi lin. Aferoj tiel pasis gxis, cxirkaux la tria horo de posttagmezo malvarma, nebulema kaj frostema, dum mi staris cxe la pordo tempeton, mi vidis, ke iu venas pli proksima laux la vojo. Li estis klare sen vidpovo, cxar li frapis antaux si per bastono, kaj li portis verdan tukon antaux la okuloj kaj nazo.

- Cxu iu ajn amiko bonkore diros al bedauxrinda senvidpovulo, kiu perdis sian karan vidpovon de la okuloj dum defendi sian landon, kie aux cxe kia parto de la lando li estas?

- Vi estas cxe la "Sxiparestro BENBONO", bordo Nigramonteto.

- Cxu vi al mi donos manon, mia amiko bonkora kaj juna, kaj kondukos min en tien?

Mi donis manon, kaj la estajxo terura kaj senokula kaptis gxin subite kiel premilo.

- Nun, knabo, konduku min al la Sxipestro.

Mi auxdis nenian vocxon tiel malafablan kaj malbelan kaj malvarmegan kiel de la senvidpovulo. La Sxipestro bedauxrinda rigardis, kaj kun unu rigardeto la rum*o foriris el li kaj lasis lin sobra. La petegulo diris:

- Knabo, prenu lian maldekstran manon cxe la manradiko kaj konduku gxin al mia dekstra.

Ni ambaux lin obeis senerare, kaj mi vidis, ke li pasigis ion el sia mano, kiu tenis la bastonon, al la mano de la Sxipestro, kiu sin fermis tuj cxirkaux gxi. La senvidpovulo diris:

- Kaj nun tio estas plenumita.

Kaj je tiuj vortoj li subite liberigis min, kaj kun nekredeblaj lerteco kaj facilmovo saltis el la sidcxambro al la vojo, kie, dum mi staris sen movigo, mi povis auxdi lian bastonon frapantan en la malproksimeco.

Estis iom da tempo antaux ol aux mi aux la Sxipestro sxajnis resenti, sed fine mi liberigis lian manradikon, kiun mi ankoraux tenis, kaj li retiris sian manon kaj rigardis en gxi. Li kriis:

- La deka horo! Ses horoj!

Kaj li saltis al la piedoj. Kiam li tiel faris, li sxanceligxis, metis manon sur la gorgxon, disbalancante staris tempeton kaj poste kun nekutima sono falis de la plena alto al la vizagxo sur la planko. Estas nova afero por kompreni, cxar mi certe neniam amis la viron, kvankam mi antauxnelonge komencis kompati lin, sed, kiam mi vidis, ke li mortis, mi ekploris kun multaj larmoj.

LA MARA KESTO

Mi rakontis rapide al mia patrino cxion, kion mi scias kaj kion mi eble devus diri al sxi antaux longa tempo. Venis al ni, ke du ni ekiru kaj sercxu helpon en la proksima vilagxeto.

Estis jam la tempo por kandellumo, kiam ni venis al la vilagxeton, kaj mi neniam forgesos la flavajn lumetojn en la pordoj kaj fenestroj. La nomo de Sxipestro SLIKO, kvankam nova al mi, estis suficxe malglora al iuj tie, kaj portas grandan pezon de terureco. Do, post cxiu diris ion, mia patrino faris parolon: sxi ne perdos, sxi certigis, monon, kiu apartenas al sia filo.

Certe, mi diris, ke mi iros kun mia patrino; kaj certe, cxiuj ili kriis kontraux nia malsagxeco.

Mia koro bone batis, kiam ambaux ni ekiris en la nokto malvarma pri tiu dangxera iro. Ni sxteliris laux la arbetoj sen sono kaj rapide gxis, al nia granda senpezigo, la pordo de la Sxiparestro Benbono fermis malantaux ni. Mi tuj genuigxis. Sur la planko proksime al lia mano estis rondo el papero, nigra sur unu flanko. Mi ne povis dubi, ke tio estis la "nigra makulo".

Mi patrino diris:

- Nun, Jacxjo, la sxlosilo.

Venkante fortan antauxsenton, mi sxiris lian cxemizon cxe la kolo, kaj tie, certe, pendante de malpura sxnureto, ni trovis la sxlosilon. Kun tiu venko, ni plenigxis per espero kaj rapidis supren rapide al la malgranda cxambro, kie li dormis tiel longe kaj lia kesto staris post la tago de lia veno. Odoro forta de fumsxtofo kaj oleo levigxis el la interno, sed nenio estis videbla sur la supro escepte de vestaro tre bonaj, brosita kaj faldita per zorgo. Sube estis malnova sxipa surtuto. Mia patrino tiris gxin sen atendeco, kaj tie antaux ni kusxis la lastaj objektoj de la kesto: paperoj en ligita vakstolo kaj saketo el densa tuko, kiu donis per palpo la belsonon de oro. Mia patrino komencis kalkuli la sxuldon de la Sxipestro el gxi en la sakon, kiun mi tenis. Estis afero longatempa kaj malfacila, cxar la moneroj estis el cxiuj landoj kaj de cxiu grando.

Kiam ni plenumis la duonon, mi metis manon subite al sxi, cxar mi auxdis en la aero silenta kaj frosta sonon, kiu venigis mian koron en mian busxon: la frapadon de la bastono de la senvidpovulo sur la malvarman vojon. Sxi diris, saltante al la piedoj:

- Mi prenos tion, kion mi havas.

Mi diris, prenante la vakstolan saketon:

- Kaj mi prenos cxi tion por egaligi la sxuldon.

La tempeton poste, du ni palpis la sxtuparon malsupren, lasinte la kandelon apud la malplena kesto. Kaj la tempeton poste, ni jam malfermis la pordon kaj forkuris plene.

Tio estas la fino de du ni, mi pensis. Ni estis cxe la ponteto, felicxe.

LA FINO DE LA SENVIDPOVULO

Mia scivolemo, sxajnis, estis pli forta ol mia timo, cxar mi ne povis kusxi, kie mi estis sed rampis denove al la bordo, el kie, kasxante mian kapon per arbeto, mi povis vidi la vojon antaux la pordo. Mi preskaux ne estis tie antaux ol miaj malamikoj komencis veni, kurante forte, kaj la viro kun la lanterno antauxe. Tri viroj kuris kune, mano en mano. Kaj mi komprenis, ecx tra la nebulo, ke la meza viro de la tri estis la senvidpova petegulo.

- Rompu la pordon!- li kriis.

- Jes ja, sinjoro!- du aux tri respondis, kaj batalon komencigis kontraux la Sxiparestro BENBONO, kun la lanternulo post ili. Post tio mi povis vidi, ke ili haltas, kaj mi auxdis diradon mallauxtan, sxajnante, ke ili suprizis, kiam ili trovis la pordon ne sxlosita.

- En, en, en!- li kriis kaj malbenis pro ilia malrapido.

Estis silento, poste krio de miro kaj poste vocxo kriante el la domo:

- Vilcxjo mortis!

Movaj sonoj de mireco komencis. La fenestron de la cxambro de la Sxipestro ili malfermis kun frapo kaj sono de vitro rompata, kaj viro montris sin en la lunlumo per kapo, kaj alparolis la senvidpovan petegulon sur la vojo sub si. Li kriis:

- FIO, iuj estis tie cxi antaux ol ni.

- Estis tiuj gastejuloj- estis tiu knabo. Disiru kaj trovu ilin!-

Kaj tiam fajfo auxdigxis klare tra la nokto. Iu diris:

- Ni devas ekiru, kunuloj.

FIO kriis:

- Serpentoj! TRANCxO estis malsagxulo kaj malkuragxulo de la komenco. Ne zorgu pri li. Vi havus la manojn sur milojn, vi malsagxuloj, kaj vi malrapidas!

Tiu disputo estis la savo por ni, cxar, dum gxi dauxris, alia sono venis de la supro de la monteto cxe la flanko de la vilagxeto- la kurado de cxevaloj. Preskaux samtempe, pafo el manpafilo, ekbrilo kaj sono, venis el alia flanko. Kaj tio estis klare la lasta signalo pri dangxero, cxar la sxtelistoj tuj turnis sin kaj forkuris, disirante al cxiu vojo, iu al la maro laux la bordo, iu trans la monteto, kaj simile, tiel post tempeto nenio restis escepte de FIO. Li ekkuris, nun plene konfuzita, sub la plej proksima el la cxevaloj venantaj. Suben FIO falis kun ekkrio, kiu resonis lauxte en la nokton; kaj la kvar piedoj lin surpasxis kaj pasis. Mi saltis kaj salutis al la cxevaluloj. Unu, malantaux la aliaj, estis knabo, kiu eliris el la vilagxeto al s-ro VIGLEMO; la aliaj estis gardistoj de postulmonoj, kiujn li renkontis en la vojo kaj kun kiuj li havis la sagxon por tuj reveni. Iu novajxo de iu sxipo venis al gardestro DANCO kaj sendis lin al nia loko, kaj pro tiu okazo mi kaj mia patrino ricevis savon de morto.

FIO estis morta, vere morta. Intertempe, la gardestro veturis pli multe, tiel rapide kiel li povis, al bordo Kit; sed liaj viroj devis decxevaligxi kaj sercxi per mano tra la nokto en valeto, kondukante siajn cxevalojn kaj en sencxesa timo pri batalo. Tiele, estis nenia afero granda, ke, kiam ili venis al la bordo Kit, la sxipo tiam eliris.

Mi iris kun li al la Sxiparestro BENBONO, kaj oni ne povas kompreni domon en tia ordo de detruo: la horlogxon mem tiuj uloj jxetis suben en sia kolera sercxo pri mi kaj mia patrino. Kaj, kvankam ili prenis neniom escepte de la sako de la mono de la Sxipestro kaj iom da argxento de la monejo, mi tuj povis vidi, ke ni estas sen mono.

- Ili havas la monon, cxu vi diras? Do, FALKID, kion en la mondo ili volis? Pli da mono, mi pensas.

- Fakte, sinjoro, mi kredas, ke mi havas la celon en mia posxo. Kaj, diri veron, mi volos meti gxin en sendangxeran lokon. Mi pensis, ke eble s-ro VIGLEMO-

- Kaj nun mi, pensi pri tio, mi mem devos veturi ankaux al tie kaj rakonti al li. Nun mi diros al vi, FALKID: se placxos al vi, mi kondukos vin al tie.

Mi dankis al li pro la propono, kaj ni iris al la vilagxeto, kie estis la cxevaloj.

LA PAPEROJ DE LA SxIPESTRO

Ni veturis rapide laux la tuta vojo, gxis ni venis antaux la pordo de s-ro VIGLEMO. La terhavanto kaj s-ro VIGLEMO sidis al la du flankoj de fajro brila.

Mi vidis la terhavanton neniam tiel proksime. Li estis viro alta kaj largxa, kaj li havis vizagxon malglatan, rugxa pro siaj longaj veturoj. Li diris tre gxentile:

- Eniru, s-ro DANCO.

La gardestro staris rekte kaj firme kaj diris sian rakonton. La du sinjoroj almovis sin antauxen kaj rigardis unu la alian pro mireco kaj zorgemo. La terhavanto diris:

- S-ro DANCO, vi estas vera noblulo.

La kuracisto diris:

- Kaj nun, Jacxjo, vi havas la celon, kiun ili volis, cxu?

- Jen gxi, sinjoro,-

Mi diris, kaj al li donis la vakstolan saketon.

S-ro VIGLEMO ridis.

- Tio, kion mi volas scii, estas tio cxi: mi proponas, ke mi havas tie cxi en mia posxo la certan sxlosilon, pri kie SLIKO enterigis siajn ricxajxojn; cxu tiuj ricxajxoj estus multekostaj?

La terhavanto kriis:

- Multekosta, sinjoro! Multekosta kiel tio cxi: se ni havus la sxlosilon, de kiu vi diras, mi pagos por sxipo cxe la sxipejo, kaj kondukos vin kaj FALKID kun mi, kaj mi havos tiun ricxajxaron, se mi sercxos dum tuta jaro.

- Vere bone. Nun do, se Jacxjo jesos, ni malfermos la saketon.

La saketo estis kudrita, kaj la kuracisto devis havi sian ilujon kaj trancxi gxin per tondilo. Gxi enhavis du aferojn: libron kaj paperon sigelitan. La kuracisto diris:

- Unue, ni sercxos la libron.

La pagxoj estas plenaj per malkonvena ordo de enskriboj. Je la 12-a de junio, ekzemple, sumo de 70 monumoj estis pagenda al iu, kaj estas nur 6 krucoj por klarigi la kialo. La terhavanto kriis:

- Tiuj krucoj signifas la nomojn de sxipoj aux urbetoj, kiujn ili submarigis aux rabis. Kaj nun al la alia.

La kuracisto malfermis la sigelojn grande zorgeme, kaj falis el gxi papero de insulo, kun termezuroj. Sed, antaux cxio, tri krucoj de rugxa inko, du sur la nord*a parto de la insulo, unu sur la sud*okcident*a, kaj, escepte de tio lasta, per la sama rugxa inko kaj per skribo malgranda kaj ordema- tre diversa de la leteroj de la Sxipestro- tiuj cxi vortoj: "Plejparto da ricxajxoj tie cxi."

La terhavanto diris:

- VIGLEMO, vi tuj forlasos vian malgajan laboron. Post tri semajnoj- ne, du semajnoj, ne, dek tagoj!- ni havos la plej bonan sxipon, sinjoro, kaj la plej bonan sxipanaron. FALKID venos kiel "knabo de la ŝipestrejo". Vi, VIGLEMO, estas la kuracisto de la sxipo.



Parto II: LA MARA KUIRISTO

PULVO KAJ MILITILOJ

La ORLANDO restis iomete malproksima, kaj ni iris sub la antauxsimiloj kaj cxirkaux la malantauxajxoj de multaj aliaj sxipoj. Tamen finfine ni venis al la flankon.

La sxipestro estis viro bone vestita, kaj sxajnis, ke ili koleras pri cxio en la sxipo. Li diris baldaux al ni la kialon, cxar ni preskaux ne ekiris, kiam maristo iris post ni.

- Sxipestro ETETO, sinjoro, petas, ke li parolos kun vi.

La terhavanto diris:

- Mi estas cxiam sub la ordonoj de la sxipestro.

La sxipestro, kiu estis proksima al la antauxulo, tuj eniris kaj fermis la pordon post si.

- Nu, sxipestro ETETO, kion dirindan vi havas?

- Nu, sinjoro, estas pli bone diri sen atendado, tiel mi kredas, ecx se tio kauxzas ofendon. Al mi ne placxas la veturo kaj ne placxas la laboristoj.

- Cxu eble, sinjoro, al vi ne placxas ankaux la mastro?

Sed tie s-ro VIGLEMO interrompis:

- Deteni sin, deteni sin. Al vi ne placxas la veturo, laux vi. Nun, kial?

- Nun mi eksciis, ke cxiu ordinara laboristo scias pli multe ol mi. Poste, mi eksciis, ke ni sercxos ricxajxojn- mi auxdis tion de miaj laboristoj, certigxu pri tio.

La terhavanto kriis:

- Mi neniam diris tion al iu ajn!

La sxipestro dauxrigis:

- Ili metas la militilojn kaj la pulvon en la antauxan magazenon. Tial vi havas bonan lokon sub la sxipestrejo; kial vi ne metas ilin en tion?

La kuracisto diris:

- Per aliaj vortoj: vi timas kontrauxregecon.

- Mi respondecas pri la sendanĝereco de la sxipo kaj pri la vivo de cxiu homo sur gxin.

La kuracisto respondis kun rideto:

- Kiam vi eniris, mi jxuras, ke vi intencas pli multan ol tio cxi.

- Mi havis nenian penson, ke s-ro TERVERDO auxdus unu vorton.

La terhavanto kriis:

- Nenion mi auxdus, se s-ro VIGLEMO ne jam estis tie cxi.

Kaj post tio li petis eliri.

La nova ordo placxas al mi. La tuta sxipo havis sxangxojn. Ili faris dormejojn malantauxe en tio, kio estis la malantauxo de la cxefa magazeno.

La kuiristo supreniris cxe la flanko kaj, kiam li vidis, kion ili faras, li diris:

- Jen, kunuloj! Kio estas tio?

La sxipestro rapide diris:

- Laux miaj ordonoj. - Vi povu iri sub la supran plankon.

La kuiristo respondis:

- Jes ja, sinjoro.

Kaj, tusxante la frunton, li rapidis al sia kuirejo.

La kuracisto diris:

- Tiu estas bona sxipano, Sxipestro.

LA VETURO

La haltilo baldaux estas el la maro; gxi baldaux gutis cxe la antauxo; la venttukoj baldaux ektenis venton, kaj la lando kaj la sxipoj sxajnis pasi post ni sur ambaux flankoj. Kaj, antaux ol mi povis kusxi por dormeti unu horon, la ORLANDO komencis la veturon al la insulo Ricxajxoj. Mi ne rakontas tiun veturon per detaloj.

La turnisto, Izraelo MAN, estis maristo gardema, sagxa, maljuna kaj lerta, kiun oni fidas preskaux pri io ajn. Li estis granda fidelulo de "Alta Johano" ARGxENTO, tiel la veno de lia nomo kauxzas, ke mi diru pri la kuiristo de la sxipo.

Sur la sxipo, li portis lambastonon per sxnuro cxirkaux la kolo por havi la du manojn neokupataj. La sxipanaro lin estimis kaj ecx obeis. Al mi li cxiam estis agrabla sen laceco; kaj cxiam gaja, kiam li vidis min en la kuirejo, kiun li tenas tiel pura kiel nova. Li diradis:

- Venu for, FALKID, venu kaj havu rakonteton kun Johano. Jen Sxipestro SLIKO- mi nomas mian papag*on "Sxipestro SLIK" pro la malglora marsxtelisto.

Kaj la papag*birdo diris: "Oraj moneroj, oraj moneroj," gxis kiam oni demandis sin, cxu gxi ne perdas spiron, aux gxis kiam Johano metis tukon sur la tenilon.

Iun tagon mi iris al mia dormejo, kiam al mi sxajnis, ke mi volas pomon. Mi rampis en la poman barelon, kaj eksciis, ke preskaux neniu pomo ceteras. Tamen, sidante tie en la mallumo kun la sono de la akvo kaj la balancigxo de la sxipo, mi aux dormis aux pretis por dormi, kiam pezulo sidigxis proksime.

TION MI AUxDIS EN LA POMA BARELO

ARGxENTO diris:

- SLIKO estis la sxipestro; mi estis ilestro pro mia ligna piedo. La antauxulo FIO, kiu perdis la vidpovon- kaj vi povus pensi tion bedauxrinda, malsxparis dumil po jaro, kiel registarano. Li petegis donacojn, kaj li sxtelis, kaj li tratrancxis gorgxojn, kaj post tio li malkontentis, cxiuj povoj scias! Jen pri "bonuloj de bonoportuno". Nu, kion vi kalkulas? Meti ilin sur la marbordon kiel forlasitoj? Aux trancxi ilin kiel iom da porkajxo?

Izrael diris:

- Vilcxjo estas la viro por tio. "Mortaj homoj ne mordas."

Cxi tiam iu brilo falas sur min en la barelo kaj, vidante supren, mi eklernis, ke la luno levigxis, kaj preskaux samtempe la vocxo de la gardisto kriis:

- Jen tero!

KONSILANTARO PRI MILITO

Estis granda rapido de piedoj trans la supra planko. Subite kasxirante el la barelo, mi falis post venttolon, kuris al la malantauxo kaj venis samtempe kiam s-ro VIGLEMO al la supra planko de la antauxo. Post tio, la tri sinjoroj iris malsupren, kaj ne longatempe post tio, la ordono antauxiris, ke estas bezono de Jacxjo FALKID en la kondukejo. Mi faris laux la ordonon, kaj, tiel mallonga kiel mi povis faris tion, mi diris la detalojn de la paroloj de ARGxENTO. La terhavanto diris:

- Nun, Sxipestro, vi pravis, kaj mi malpravis. Mi konfesas, ke mi estas azeno, kaj mi atendas viajn ordonojn.

La sxipestro respondis:

- Ne pli granda ol mi, sinjoro. Mi neniam auxdis pri sxipanaro, kiu volas malobei sed ne montras signojn, por ke ia ajn viro, kiu havas okulojn en la kapo, vidu la antaŭaferojn kaj faru kontraux gxi.

La kuracisto diris:

- Jacxjo tie cxi, povas helpi al ni pli bone ol cxiuj. La sxipanaro ne sentis sin ecx malgrande cxagrenita kun li, kaj Jacxjo estas knabo rigardema.



Parto III: MIA VETURO AL LA MARBORDO

KIEL MIA VETURO AL LA MARBORDO KOMENCIS

La vido de la insulo- kiam mi venis sur la supran plankon la morgauxan matenon- tute sxangxigxis: grizaj arbaroj kovris grandan parton de la suprajxo. Tia cxi sama koloro estis rompita per radioj de flava sablo en la malalta tero kaj per multaj altaj pinarboj, pli altaj ol la aliaj, iuj unuope, iuj kune; sed la koloro plej ofte estis samvida kaj malgaja.

Ni havis antaux ni enuigan laboron dum la mateno, cxar estis nenia troveto de vento, kaj la sxipidojn ni devis eltiri kaj eniri. Gxis tiu tago la viroj laboris rapide kaj volonte, sed la rigardo de la insulo malseverigis la ligilojn de obeigxo.

Dum la tuta vojo, Alta Johano staris proksima al la turnisto kaj kondukis la sxipon. Ni haltis tie, kie la haltilo estis sur la papero, cxirkaux triono da mejl*o de la du marbordoj, la mastra tero cxe unu flanko, la insulo cxe la alia. Du malgrandaj riveroj, aux pli bone, du akvemejoj, fluis en cxi tiun "putrejon", kiel oni povis nomi gxin. Nekutima, malfresxa odoro pendis super la haltilejo: odoro de malsekaj folioj kaj putraj fundaj de arbaroj.

Se la malobeeco de la viroj kauxzis timon en la sxipetoj, gxi farigxis vera terurilo, post ili ensxipigxis. La plej malgrandan "ordonon" ili ricevis kun kolera vido kaj nevolante kaj sengarde obeis. Kaj estis ne solaj ni, kiu sentis la dangxeron: Alta Johano laboris forte, irante de maristo al maristo, diranta bonan konsilon, kaj pri ekzemplulo neniu homo povus esti pli bona.

Ni havis konsilantaron en la sxipestrejo. La sxipestro diris:

- Sinjoro, se mi provos diri ankorauxan ordonon, la tuta sxipo kuros kontraux ni. Nun ni havas la unu viron, al kiu ni povas fidi.

La terhavanto demandis:

- Kaj kiu estas tiu?

- ARGxENTO, sinjoro. Li deziregas, kiel vi kaj mi, cxion kasxi. Li volas, ke ili konsentos, se li havos sxancon. Ni permesu, ke la maristoj havos liberan tempon sur la tero.

Post tio, la sxipestro iris sur la plankon kaj parolis al la sxipanaro.

- Miaj bonuloj, ni havis tagon varmegan, kaj cxiuj sentas sin laca kaj senordema. Vi povas iri per la sxipidoj, kaj tiom, kiom volas, nun povas iri al la tero.

Li rapide foriris, permesante ke ARGxENTO ordas la surterulojn.

Tiam okazis en mia kapo la unua el la sensagxaj pensaĵoj, kiuj donis tiom por savi niajn vivojn: estis klare, ke la sxipestrejuloj ne devas havi mian helpon. Venas tuj al mi en la kapo iri al la tero. Sed ARGxENTO rigardis el la alia sxipido kaj kriis por scii, cxu estas mi. Kaj post tio mi komencis bedauxri tion, kion mi faris. Sed la sxipido, en kiu mi estis, estanta la unuaelirinto, kaj havanta la pli bonajn virojn, rapide iris antaux la alia. La antauxo batis inter la arboj de la marbordo, kaj mi kaptis brancxon kaj balancigis min el la sxipido kaj saltis en la plej proksiman densejon, dum ARGxENTO kaj la cetero ankoraux estis cent jardoj malantaux mi. Saltante, kurante kaj pusxante, mi kuris al la vojo de mia nazo, gxis mi ne povis dauxrigi tion.

LA INSULULO

El la flanko de la monteto, cxi tie falanta kaj kun sxtonoj, sxtonetoj fluetis kaj falis tremante kaj saltanta tra la arboj. Miaj okuloj turnis sin pro internsento al tie, kie mi vidis, ke iu saltas kun granda rapideco post fundon de arbo. Gxi sxajnis malluma kaj harema; mi sciis ne pli multajn. Sxajnis, ke mi nun ne povis trairi al ambaux flankoj.

La homo tuj revidebligxis kaj komencis kuri cxirkaux mi. De arbo al arbo la vivajxo kuris kiel cervo, kiel homo kun du piedoj, sed nesimile al ia ajn homo, kiun mi jam vidis, preskaux falante dum kurado. Li devis rigardi min ecx pli garde, cxar, tuj kiam mi ekpasxis al li, li revidebligxis, por renkonti min. Li portis vestojn el malnova venttolo kaj sxiritaj vestoj. Mi demandis:

- Kiu vi estas?

- Mi estas bedauxrinda Bencxjo PAFLO, mi estas, kaj mi ne parolis kun kristano nun dum tri jaroj. Forlasita jam antaux tri jaroj, kaj vivis per kapr*oj, fruktoj kaj sxelfisxoj. Nun vi- Per kio vi nomigxas?

- Jacxjo.

- Min Dio metis cxi tien. Mi pensis pri cxio en cxi tiu insulo, kaj mi denove estas pia. Nun, Jacxjo vere diru al mi: tio estas ne la sxipo de SLIKO?

Mi komencis kredi, ke mi trovis helpanton, kaj mi al li tuj respondis.

- Gxi ne estas la sxipo de SLIKO, kaj SLIKO jam mortis. Estas iom da liaj maristoj en gxi.

- Se Alta Johano sendis vin, mi ja estos porkajxo, tiel mi scias.

Mi decidis post tempeto, kaj mi respondis per la tuta rakonto pri nia veturo. Li diris:

- Tiom al vi mi diros kaj ne pli multajn: Mi estis en la sxipo de SLIKO, kiam li enterigis la ricxajxojn. Vilcxjo OST estis la subsxipestro, Alta Johano estis logxigestro. Nu, mi estis en alia sxipo antaux tri jaroj, kaj ni vidis cxi tiun insulon. "Kunuloj," diris mi, "jen estas la ricxajxaro de SLIKO. Surterigxu ni kaj trovu gxin." Tio malplacxis la sxipestron. Nu, Jacxjo, tri jarojn mi estas cxi tie, kaj ne ecx unu mordo el kristana mangxo de tiu tago gxis la nuna. Cxu mi sxajnas estinta subsxipestro?

- Ne gravas, cxar kiel mi ensxipigxos?

- Nu, estas mia sxipeto, kiun mi faris per miaj du manoj.

Cxi tiam, kvankam la suno ankoraux havis unu aux du horojn por iri, cxiuj sonoj de la insulo vekis kaj bruis al la tondro de kanono.

Mi komencis kuri al la haltilejo, forgesante miajn timojn. Poste, preskaux kvarono da mejl*o antaux mi, mi vidis niajn kolorojn en la aero super la arbaro.



Parto IV: LA CxIRKAUxBARILO

LA FORTEJO EN LA CxIRKAUxBARILO

Kiam Bencxjo PAFLO vidis la kolorojn en cxirkauxbarilo, li haltis, haltigis min cxe mia mano kaj sidis.

- Nun, tie estas viaj amikoj. Komprenble, en loko kiel tiu cxi, kie neniu eniras escepte de "bonuloj de bonfortuno", ARGxENTO montrus la "Gajan Rogxeron", vi ne dubu tion. Kaj, kiam oni volos Bencxjon PAFLOn, vi scias, kie li estas trovebla.

Tiam cxi li interompigxis per lauxta pafbruo, kaj pilkego venis, dissxirante arbojn kaj jxetis sin en la sablon, ne gxis 100 jard*oj de kie ni staris. Mi movis min de kasxejo al kasxejo, cxiam, tiel sxajnis al mi, tiuj terurantaj jxetajxoj falis post mi. Je la fino de la bombardo, kvankam ni ne devis ekiri al la vojo de cxirkauxbarilo, kie la pilketoj plej ofte falis, mi komencis rekuragxigxi. La ORLANDO kusxadis, kie gxi estis haltita; sed, suficxe certe, tie estis la "Gaja Rogxero", la nigraj koloroj de mara sxtelado, fluganta cxe la suprajxo.

Kaj tiam, kiam mi levis min, mi vidis, iomete malproksime suba kaj levanta sin el arbetoj, solan ŝtonegon, iome alta kaj aparte blanka pri koloro. Poste mi iris, kasxante min inter la arbaroj, gxis mi venis al la posta, aux marborda, flanko de la cxirkauxbarilo kaj baldaux ricevis bonvenon de la fideluloj.

Mi baldaux diris mian rakonton, kaj komencis rigardi cxirkaux mi. Oni fortrancxis la arbojn de la montflankoj kaj la tuta interno de la cxirkauxbarilo por konstrui la domon, kaj ni povis vidi pro la arbrestaĵoj kiel bona kaj alta arbaro detruigxis. La malvarma vespera venteto fajfis tra cxiu trueto de la domo kaj sxutetis sin sur la plankon per dauxrada pluvo de delikata sablo.

Se cxiuj ni permesigxus sedi vanaj, ni cxiuj perdus kuragxon, sed sxipestro ETETO ne estis tia homo. Lacajn, kiel cxiuj ni estis, li sendis du por brulligno; li nomis la kuraciston kuiristo; li starigis min gardisto cxe la pordo.

La restantaj longatempe estis vekaj kaj jam matenmangxis kaj pligrandigis la brullignon per duono, kiam mi vekis pro laboremo kaj la sono de vocxoj. Mi auxdis, ke iu diras:

- Koloro de militcxeso!-

kaj subite poste kun krio de miro:

- ARGxENTO mem!

LA AMBASADO DE ARGxENTO

Estis ankoraux tre frue, kaj la plej malvarma mateno, en kiu, mi kredas, mi iam ajn estis- malvarmeco, kiu eniris al la osto. La sxipestro estas en la enirejo, tenante sin garde el la vojo de malfidela pafo, se iu ajn tiel intencus.

- Sxipestro ARGxENTO, sinjoro, por ensxipigxi kaj fari kondicxojn.

La sxipestro kriis:

- Sxipestro ARGxENTO! Lin mi ne konas.

Kaj ni povis auxdi, ke li aldonis al si:

- Ho mia koro, jen altigo!

Alta Johano respondis por si:

- Mi, sinjoro. Tiuj cxi kompatindaj bonuloj selektis min sxipestro post via forlasigo, sinjoro- (donante substrekon al la vorto "forlasigo".)- Ni volus submeti sin, se ni povos konsenti pri kondicxoj.

Sxipestro ETETO diris:

- Se estus malfideleco, tio estos el via flanko, kaj la Sinjoro helpu vin.

Tiam li venis al la cxirkauxbarilo, jxetis la lambastonon trans gxi, jxetis piedradikon super gxi, kaj per granda forteco kaj lerteco sidiĝis sur la cxirkauxbarilon kaj falis sen malutilajxo al la alia flanko. Mi sxtelpasxis post la sxipestro, kiu jam sidis sur la tero, kun la manrakikoj sur la genuoj, la kapo en la manoj. ARGxENTO portis la plej bonajn vestojn: grandegan bluan surtuton, dika pro orkoloraj butonoj, pendis malalte al la genuoj, kaj bonegan cxapelon kun bela rando sidas sur la kapo.

Alta Johano plendis:

- Cxu vi ne permesas, ke mi eniru, sxipestro? Estas forte malvarma mateno, certas, sinjoro, por sidi sur la sablo.

- Ho ARGxENTO, se vi volis esti honestulo, vi povus sidi en la kuirejo de la sxipo.

- Nu, komprenu. Ni volas la ricxajxojn, kaj ni ja havos gxin- tio estas la afero. Vi havas paperon de la insulo, cxu? Nun, mi mem neniam intencas al vi vundon.

La sxipestro interrompis:

- Ni vere scias tion, kion vi intencis fari; kaj ni ne zorgas pri tio, cxar nun, kompreneble, vi ne povas fari gxin. Kaj pli grave, mi volus vidi vin kaj tiun cxi tutan insulon pafegatan ja el la akvo.

Tiu spiro de kolero sxajnis trankviligi ARGxENTOn. Li dauxrigis:

- Aux vi ensxipigxos kun ni post la ricxajxaro, kaj, post tiam, mi donos al vi mian propran jxuresprimon, ke mi elsxipigos vin sendangxere sur la tero. Aux, se tio ne placxas al vi, cxar iom da miaj maristoj estas mallertaj kaj havas malnovajn dezirojn pri vengxo por puni, vi povos resti tie cxi, ja povos. Ni dividos la necesajxojn al vi egale po cxiu.

- Nun vi auxskultu min: se vi venos, cxiu sola, mi komencos enkateni cxiujn vin kaj konduki vin al justa jugxejo.

La okuloj de ARGxENTO saltis en la kapon pro kolero. Li brulis:

- Kiu helpos min stari?

Neniu inter ni movis sin. Subdirante la plej malbonegajn malbenojn, li rampis sur la sablo, gxis li ektenis la sxtuparon kaj povis levi sin denove sur la lambastonon. Kaj, kun terura jxuro, li iris preskaux falante, pusxis sin sur la sablo, kaj tuj foriris inter la arboj.



Parto V: MIA MARA VETURO

TIEL MI KOMENCIS LA MARAN VETURON

Post mangxotempo, la terhavanto kaj la kuracisto sidis cxe la flanko de la sxipestro en tempo de konsilado. Kiam ili suficxe parolis, estante malgranda tempo post la tagmezo, la kuracisto prenis cxapelon kaj manpafilojn, ligis glavon al si, metis la paperon de la insulo en posxon, transiris la cxirkauxbarilon desune, kaj rapide ekiris inter la arboj. Mi diris:

- Se mi pravas, li iras por vidi Bencxjon PAFLOn.

Intertempe, la domo estante varma spirĉesigante, kaj loketo de sablo en la cxirkauxbarilo brulante pro tagmeza suno, mian kapon eniris alia penso, kiu ne estis tiel prava. Mi estis malsagxulo, se tio placxas al vi, kaj, certe, mi faros malsagxan, tro kuragxan aferon: mi iros al la sablolangego, kiu dividis la haltilejon de la sxipo cxe la sunleva flanko kaj la vastan maron, trovos la blankan ŝtonegon, kiun mi vidis je la hierauxa vespero, kaj certigos, cxu estis tie, kie Bencxjo PAFLO kasxis sian sxipeton. Mi iris rekte al la orienta bordo de la insulo, cxar mi intencis malsupreniri laux la mara flanko de la sablolangego por eviti cxiun okazeton pri videbleco el la haltilejo de la sxipo.

Post mi estis la maro, antauxe la haltilejo. Apud gxi estis unu sxipido, ARGxENTO cxe la malantauxo- mi cxiam povis rekoni lin. Baldaux poste, la sxipeto eliris al la marbordo.

La blanka ŝtonego, suficxe videbla super la densejo, staris ankoraux okone da mejl*o laux la sablolangego, kaj mi venis al gxi post longa tempo, rampante, ofte ambaux piede kaj mane, inter la pikemaj arbetoj. En la mezo de la valo, certe, estis kovrilo el kapr*ohauxto. Mi malsupreniris en truon, levis la flankon de la kovrilo, kaj tie estis la sxipeto de Bencxjo PAFLO- ne lerte farita, se iam ajn io tiel estas: simpla, malebena framo el forta lignajxo, kaj, sur tio, kovro el kapr*ohauxto, la haroj internen. Mi tiam ne vidis sxipeton, kiel la antikvaj Britonoj faris, sed mi vidis unu post tiam, kaj mi ne povas doni al vi nenian pli bonan ideon pri la sxipeto de Bencxjo PAFLO, ol per diri, ke gxi estis kiel la unua kaj plej malbona el ili, kiun iu ajn homo iam ajn faris.

Intertempe, mi havis alian ideon: tio estas, ke mi sxteliros, kasxate per la nokto, trancxos la ORLANDOn forlasanta, kaj lasos, ke gxi surbordigxos al tie, kie gxi volus. La refluo jam iris longatempe, kaj mi devis piediri tra longa zono de malpura sablo, kie mi mallevigxis kelkfoje super la piedo, antaux ol mi venis al la bordo de la akvo refluanta, kaj, piediri iomete en la akvon per iom da forteco kaj lerteco, metis la sxipeton sur la suprajxon.

LA VETURO DE LA HAUxTSxIPETO

La "hauxtsxipeto"- tiel mi havis suficxan kauxzon por scii antaux ol mi finis la laboron per gxi- estis tre sendangxera sxipeto por homo de mia alteco kaj pezeco, ambaux surakvebla kaj marinda; sed gxi estis la plej vagema, malebena marveturilo por turni. Bonfortune, iel ajn mi pusxis per pelilo, la refluo ankoraux kondukis min.

La ligsxnurego estis tiel tirita kiel sxnuro de pafark*o, kaj la fluo tiel forta, ke la sxipo tiris kontraux la haltilo. Kun tio, mi faris la intencon kaj prenis saketon, malfermis gxin per la dentoj kaj trancxis unu post la alian sxnureron, gxis la sxipo estis ligata nur per du.

En la tuta tempo, mi auxdis la sonon de du lauxtaj vocxoj el la sxipestrejo; mi rekonis unu kiel de la turnisto Izrael MAN, kiu estis la pafisto de SLIKO en tagoj pasintaj. Sur la marbordo, mi povis vidi la rugxbrilon de la granda fajro, brulante varmete tra la arboj. Tamen, vere el tio, kion mi vidis, cxiuj tiuj marsxtelistoj estis tiel nesentemaj kiel la maro, sur kiu ili veturis.

Mi sentis, ke la sxnurego denove ellasemas, kaj, per bona, forta peno, trancxis la sxnurerojn restantajn. Cxar mi trovis, ke mi ne tuj povis forpusxi la hauxtsxipeton, mi pusxis gxin rekte al la malantauxo. Gxuste tiam, kiam mi faris la lastan pusxon, miaj manoj trovis sxnuron, kiu pendis de la flanko trans la malantauxaj gardiloj. Komence estis per homa sento, sed, kiam mi havis gxin en miaj manoj kaj eltrovis, ke gxi estas ligita, scivolemo superregis, kaj mi intencis, ke mi havos rigardeton tra la fenestro de la turnilejo.

Gxis tiam, kiam mi levis unu okulon al la fenestro, mi ne povis kompreni, kial la gardantoj ne vidis min. Unu rigardeto estis suficxa; gxi montris al mi MAN-on kun kunulo, sxlosataj unu kun la alia per morta batalo, cxiu kun mano sur la gorgxo de la alia.

Mi lasis min denove sur la kapr*ohauxton, ne tro baldaux, cxar mi estis preskaux en la maro. Gxuste kiam mi pensis, kiel okupataj estas la trinkemo kaj la diablo, tiam en la turnilejo de la ORLANDO, tiam mi miris pro subita movo de la hauxtsxipeto. La fluo sxangxigxis kvarangule, kondukante kun si la sxipon kaj la malgrandan hauxtsxipeton resaltantan. Gxi turnturnis sin tra la severaj lokoj al la vasta maro. Mi kusxis sur la fundo de tiu sxipeto kaj pie lasis mian spiriton al gxia Kreinto.

Mi preskaux ne havis tempon por pensi. Per mano mi kaptis la antauxan bastonegon, kaj piedo staris sur la subtenilo. Kaj, dum mi staris spireganta tie, mi sentis baton, kiu diris al mi, ke la sxipo jam batis la hauxtsxipeton, kaj ke mi estis sen foriro sur la ORLANDO.

MI SUBLASIS LA "GAJAN ROGxERON"

Nun mi ne posttempis, rampis laux la bastonego kaj falis kapantauxe sur la supra plankon. Mi staris cxe la antauxo, kaj la cxefa venttolo, kiu estas plena per vento, kasxis parton de la malantauxa planko. La tuta sxipo donis malsanigan levon kaj tremegon, kaj tiam la cxefa bumo balancis mezen kaj montris al mi la malantauxan plankon. Tie certe estis la gardulo: kusxante sur la dorso, Izrael MAN, kapo sur la flanko de la sipo, la kapo al la brusto, kaj la malfermaj manoj kusxantaj antaux li sur la planko. Dum mi tiel rigardis kaj pensis, en trankvila tempeto, kiam la sxipo estis senmova, Izrael MAN iome turnis sin kun mallauxta gxemo. Mi diris:

- Nu, mi venis ensxipe por havi la sxipon, s-ro MAN. Kaj vi konsideros min via sxipestro gxis alia aldiro. Intertempe, mi ne povas havi tiajn kolorojn.

Kaj, denove evitante la tolbastonon, mi kuris al la sxnuro, subigis la nigrajn kolrojn malbenajn, kaj jxetis gxin en la maron. Fine li diris:

- Mi pensas, Sxipestro FALKID, ke vi preferos turni al la tero, ĉu? Nun, kompreneble, vi donu al mi mangxon kaj trinkon kaj malnovan tukon por kovri la vundon, certe, kaj mi diros al vi la vojon por turni gxin.

- Mi intencas iri en la desunan duonmareton kaj mallauxte surterigi gxin sur la marbordon.

- Mi havas nenian elekton!

Ni tuj konsentis. Kun mia helpo, MAN kovris la grandan trancxon sangantan, kiun li jam havis en la piedradiko, kaj, post li mangxis iomete, li videble komencis resanigi, sidis kaj pli lauxte kaj klare parolis. Ni baldaux pasis la altan teron kaj iris proksime al la malalta, sablema tero kun maldensaj pin*arbetoj, kaj ni baldaux pasis tion, kaj cxirkauxpasis la angulon de la sxtona monteto, kiu finis la insulon cxe la desuna flanko. Mi devis havi nenian alian deziron, tiel mi pensis, sed la okuloj de la turnisto ride iris post mi cxirkaux la planko, kaj konstante estis malordinara rideto sur lia vizagxo.

ISRAEL MAN

La turnisto instruis min por turni la sxipon. Post longa tempo li diris:

- Por klare diri: cxu vi pensas, ke mortulo estas cxiam morta, aux cxu li denove vivos?

- Vi povas mortigi la korpon, s-ro MAN, sed ne la spiriton.

- Kaj nun vi libere parolis, kaj estos afable al mi, se vi subiros en tiun sxipestrejon kaj venigi al mi botelon da vino, Jacxjo.

Mi ne kredis tion; la tuta diro estis la komenco de antaŭkalkulo. Mi diris:

- Vino? Tre pli bone! Sed mi devos sercxi gxin.

Post tio, mi pasxis laux la sxtuparo tiel lauxte, kiel mi povis; mi forprenis la sxuojn, mallauxte kuris tra la sxipo kaj rigardis el la suprajxo de la antauxa sxtuparo. Baldaux li iris kaj prenis el sxnuraj turnoj longan trancxilon. Li rigardis gxin tempete, provis la akrecon sur mano kaj, post tio, li rapide kasxis gxin sub sia surcxemizo kaj reiris al sia unua loko cxe la muro de la sxipo. Estis klare, ke mi estos la mortulo. Tamen ambaux ni volis, ke la sxipo estos sen dangxero sur la marbordo; gxis tio estis al la fino, mi pensis, ke li konservos mian vivon. Mi sxteliris en la sxipestrejon, reprenis la sxuojn, rapide prenis botelon da vino kaj revidebligxis sur la supraplanko. Post tio, li elprenis bastonon da tabako kaj petis, ke mi trancxos pecon. Mi diris:

- Se mi estus vi, mi diros pregxojn, kiel Kristano. Vi vivis en malpieco kaj malverajxoj kaj sango.

Li poste trinkis grandan gluton da vino kaj parolis kun tre neordinara graveco:

- Nu, mi diros al vi, mi neniam vidis bonajxon deveni el boneco antaux nun. Vi simple turnu laux miaj ordonoj, sxipestro FALKID, kaj ni finos la iradon, kaj cxio estos al la fino.

Rekte antaux ni, ni vidis la detruajxon de sxipo. MAN diris:

- Tie estas bona loko por surterigi sxipon. Dekstren iomete- tiel- rekte- dekstren- maldekstren- rekte- rekte!

La ORLANDO rapide balancis sin kaj iris sur la arbaran marbordon. Sed, certe, kiam mi rigardis, tie estis MAN, jam duone al mi, kun la trancxilo en la dekstra mano. Kiam li pusxis sin al mi, mi saltis al la antauxo. Mi prenis manpafilon el posxo, bone celumis, kvankam li jam turnis sin kaj denove venis rekte al mi. Mi tiris la ellasilon- la polvo estis senutila pro marakvo.

Dum aferoj estis tiaj, subito la ORLANDO batis, falpasxis, mallonge frotis kontraux la sablon kaj tiam tre rapide faletis sin dekstren, gxis la planko restis je angulo da kvardek kvin grad*oj, kaj sxpruco da akvo saltis kaj restis inter la muro kaj la planko. Ni tuj falis kaj kune rulis kontraux la muron. Tre rapide mi saltis en la mezan sxnuraron, balancante rampis per la manoj kaj ne spiris, gxis mi sidis sur la tolbastonoj. Tiam, kiam mi havis tempeton, mi ne malrapidis por sxangxi la pulvon de la manpafiloj, kaj, post tio, kun unu preta kaj por esti duoble certa, mi forprenis la pilkon el la alia kaj remetis gxin.

Post klara atendeto, MAN forte saltis en la sxnuraron kaj, kun la trancxilo en la busxo, li malrapide kaj dolore komencis rampi. Mi diris:

- Unu pasxo pli multa, s-ro MAN, kaj mi pafos vian kapon!

Por paroli, li devis preni la trancxilon el la busxo, sed alie senmove staris.

- Mi pensas, ke mi devas cedi, kio estas malfacila por lerta maristo al komenculo, kiel vi, Jacxjo.

Io fajfis kiel jxetilo tra la aero; mi sentis baton kaj tiam fortan doloron, kaj tie mi estis ligata tra la sxultr*o al la arbo. En la terura doloro de la tempo- mi ne povas diri, ke tio estis pro mia volo, kaj mi certas, ke tio estis sen celumo- ambaux manpafiloj pafis, kaj la ambaux falis el miaj manoj. Kun krio malfacila, la turnisto lasis siajn manojn de la sxnuraro kaj falis kapantauxe en la akvon.

ORAJ MONEROJ

Pro la malebeneco de la sxipo, la arboj de la sxipo pendis malproksime super la akvo, kaj, de mia loko sur la kruco, mi havis nenion sub mi escepte de la suprajxo de la duonmareto. La trancxilo, kie gxi ligis mian sxultr*on al la arbo, sxajnis brulvundi min, kiel fajrobastono. Mi komence pensis, ke mi tiros la trancxilon el la sxultr*o; kaj mi cxesis kun tremego. Malordinare, tiu tremego sukcedis. La trancxilo tenis min per malgranda faldeto de hauxto, kaj tion la tremego sxiris. Mi iris suben kaj faris tion, kion mi povis, por la vundo.

La vespera venteto ekblovis, kaj la toloj neuzataj komencis klaki. Nun la tuta haltejo kovrigxis per ombro. La akvo sxajnis suficxa malprofunda, kaj, tenante la sxnuregon en ambaux manoj pro forteco, mi lasis, ke mi falas trans la flankon.

Almenaux kaj finfine mi estis for de la maro, kaj mi revenis ne sen gajno. Tiel pensante kaj kun spirito bona, mi ekiris hejmen al la arbadomo kaj miaj kunuloj.

La mallumo jam tute proksimigxis, kaj, kiam mi pasis la spacon inter du lokoj, mi ekvidis rugxbrilon briletantan en la cxielon, kie, mi decidis, la insululo kuiras vespermangxon super fajro granda.

Fari grandajn fajrojn ne estis nia kielo. Por certigi certecon, mi rampis per manoj kaj genuoj sen sono al la angulo de la domo. Intertempe estis nenia dubo pri tio: ili tenas tre malbonan gardon.

Gxis tiu tempo, mi venis al la pordo kaj staris. Kun la manoj antaux mi, mi eniris. Kaj tiam subite, akra vocxo eksonis tra la mallumo:

- Oraj moneroj! Oraj moneroj!

La verda papag*birdo de ARGxENTO, Sxipestro Slik! Kaj kun forta malbeno, la vocxo de ARGxENTO kriis:

- Kiu venas?

Mi turnis min por kuri, maloportune renkontis unu homon kaj kuris plenrapide en la manojn de alia, kiu mem fermis kaj retenis min. Unu el la viroj iris el la arbadomo kaj revenis kun brulbastono.



PARTO VI: SxIPESTRO ARGxENTO

EN LA LOGxEJO DE MALAMIKOJ

La sxtelistoj gajnis la domon kaj mangxajxojn. Mi devis pensi, ke cxiuj mortis. La papag*birdo sidis, ordigante la plumojn, sur la flanko de Alta Johano.

- Bonuloj, flanken! Vi ne devas stari pro Jacxjo FALKID.

Al tio, kiel vi povas pensi, mi ne respondis.

- Vi cxiam placxis al mi, certe placxis, kiel knabo kun forta spirito kaj spegulbildo de mi mem, kiam mi estis juna kaj bela. Mi cxiam deziris, ke vi unuigxu kun ni kaj partoprenu kaj mortu, bonulo. Kaj nun, fortulo, vi tiel devas. Vi ne povas reveni al via amikaro, cxar ili ne volas havi vin.

Do miaj amikoj ankoraux vivas. Kaj, kvankam mi parte kredis al la vero de la parolo de ARGxENTO, ke la sxipestrejuloj koleras, ke mi forlasis ilin, mi sentis pli grande da la trankvilo ol la doloro, pro tio, kion mi auxdis.

- Se al vi la laborado placxos, nun, vi povos unuigxi; kaj, se ne, vi povos respondi Ne.

Mi demandis per trema vocxo:

- Cxu mi tiel devas respondi?

- Neniu el ni pusxos vin, kunulo. Hieraux matene, s-ro FALKID, s-ro VIGLEMO alvenis kun militcxesiga flago. Li diris: "Sxipestro ARGxENTO, vi jam malgajnis. La sxipo foriris." Ni komercis, li kaj mi, kaj jen ni. "Pri tiu knabo, mi ne scias, kie li estas, cxu li-" li diris- "kaj estas malgrave."

- Estas unu aux du aferoj, kiujn mi devas diri al vi: jen vi- kun malfortuno- malgajninte la sxipon, malgajninte la ricxajxaron, malgajninte la kunulojn. Kaj, se vi volus scii, kiu faris tion- estis mi!

Unu sxtelisto diris kun malbeno:

- Ni tial faros!

Kaj li ekstaris, tirante trancxilon. ARGxENTO kriis:

- Kiu vi estas, Tocxjo MORGO? Eble vi pensis, ke vi estas la sxipestro cxi tie? Cxu iu el vi volas batali kontraux mi? Tiu knabo estas pli bona viro ol iuj du el vi en cxi tiu domo, kaj mi diras certajxon: monstru tiun, kiu volas malutiligi lin.

Ili mem malrapide foriris al la plej malproksima flanko de la domo, kaj la mallauxta sono de ilia parolado sxajnis al mi simila al konstanta rivereto. Unu el la viroj respondis:

- Cxi tiu sxipanaro havas la rajton kiel sxipanaro. Kaj, laux viaj propraj reguloj, mi komprenas, ke ni povas kunparoli.

Kaj, kun ia aux alia respondo, cxiuj eliris kaj lasis ARGxENTOn kaj min kun la brulbastono. La mara kuiristo subite forprenis sian fumilon.

- Nun komprenu, Jacxjo FALKID: vi estas tiel proksima al la morto, kiel duono da tabulo, kaj al- tio estas ja pli malbona- la turmento. Kaj ili mortigos min. Mi savos vin- se mi tiel povos- for de ili. Sed, komprenu, Jacxjo, rekompensu: vi savu Altan Johanon for de pendumo. Mi nun subtenas la terhavanton. Mi scias, ke vi tenas la sxipon sendangxera ie. Kaj, dum ni parolas pri dangxero, kial la kuracisto donis al mi la paperon de la insulo, Jacxjo?

Mia vizagxo montras tian miron, ke li vidis la senutilecon pri pli multaj demandoj.

DENOVE LA NIGRA MAKULO

La konsilantaro de la sxtelistoj jam longatempis, kiam unu el ili denove eniris la domon kaj, kun ripeto de la sama saluto, kiu havi laux mi ridantan senton, petis tempetan uzon pri la brulbastono.

Mi turnis min al la plej proksima paftruo kaj rigardis. La pordo malfermigxis, kaj la viroj pusxis unun el ili antauxen. ARGxENTO kriis:

- Donu gxin al mi, terulo! La nigra makulo! Vi trancxis tion el la Sanktaj Skriboj! Oni pendumos cxiujn vin, mi certas.

Tiam alta viro kun flavaj okuloj komencis:

- Cxesigu tian diron, Johano ARGxENTO! Cxi tiu sxipanaro vocxdonis al vi la nigran makulon per konsilantaro laux reguloj.

La mara kuiristo respondis:

- Certe, vi farigxas tia kondukulo en cxi tiu sxipanaro.

- Kompreneble, vi ne malhelpos cxi tiun sxipanaron.

ARGxENTO malestime respondis:

- Mi ankoraux estas via sxipestro, komprenu, gxis vi sciigos viajn plendegojn, kaj mi respondos.

- Unue, vi detruis cxi tiun veturon. Kaj nun estas tiu cxi knabo.

- Mi detruis la veturon, cxu? Estis MAN kaj vi, Georgo!

La akuzito respondis, visxante la sxviton el la brovo:

- Cxi tiu kontrauxas la unuan.

- Kaj tiu knabo, vidu! Cxu li ne estas certigulo? Mi komercis- vi petegis, ke mi komercu- sur viaj genuoj vi venis, vi tiel senesperis. Vidu!

Kaj li jxetis sur la plankon paperon, kiun mi tuj rekonis- certe la tabulo sur flava papero kun la tri rugxaj krucoj, kiun mi jam trovis cxe la malsupro de la kesto de la Sxipestro. Ili saltis sur gxin, kiel katoj sur muson. La mara kuiristo diris:

- Vi perdis la sxipon; mi trovis la ricxajxaron. Kiu estas la pli bona viro pro tio? Kaj nun, kunuloj, cxi tiu nigra makulo- Gxi nun ne validas, cxu? Jen, Jacxjo, jen kuriozajxo por vi.

Kaj li jxetis al mi la paperon. Unu flanko estis blanka, cxar gxi estis la lasta pagxo; la alia enhavis unu eron aux du el Apokalipso- cxi tiuj vortoj inter la resto ekigis mian menson: "Ekstere estas la hundoj kaj... la mortigistoj."

Baldaux poste, kun trinko por cxiuj, ni kusxis por dormi, kaj la rezulto de la vengxo de ARGxENTO estis starigi Georgon gardulo kaj teruri lin per mortigo, se li ne vekemos. Estis longa tempo antaux ol mi povis fermi okulon pro tiu aparta ludo, pri kiu ARGxENTO nun okupis sin: kunigi malobeulojn per unu mano kaj peni kapti per la alia ian ajn kielon, por savi sian propran vivon.

HONESTE

Mi vekigxis- fakte, cxiuj ni vekigxis, cxar mi pote vidi ecx gardulon skui sin el tie, kie li lasis sin kontraux la pordtruo- per klara, forta vocxo, kiu salutis nin el la rando de la arbaro:

- Arbadomo, saluton! Jen la kuracisto.

ARGxENTO kriis, vere vivema kaj tuj montrante bonvolon:

- La plej bonan de la mateno al vi, sinjoro! Ni ankaux havas por vi tian miron.

Cxe tiu tempo, sr-o VIGLEMO jam transiris la barilon kaj proksimas la kuiriston. Kaj mi povis auxdi sxangxon en la vocxo, kiam li diris:

- Ne Jacxjo?

Post tempeto li eniris la arbadomon kaj, post unu severa kapsaluto al mi, komencis laboron inter la malsanuloj. Li diris al homo kun vundita kapo:

- Vi bone travivas, mia amiko, kaj, se ia ajn homo preskaux ne travivis, estis vi. Nun, proksimu vin, Ricxjo, kaj mi rigardos vian langon. Tiu okazis, cxar vi estas tiaj fieruloj kaj ne havis la prudenton scii bonan aeron aux venenon, kaj sekan teron aux malpuran akvon.

Li aldonis, post li donis kuracajxojn al cxiuj, kaj ili prenis ilin kun ridinda humilecon, pli simile al lernejaj knaboj ol sangsoifantaj malobeuloj kaj sxtelistoj:

- Kaj nun mi volus paroli kun tiu knabo, bonvolu.

ARGxENTO diris per siaj kutimaj tonoj:

- FALKID, cxu vi jxuris honeste kiel juna sinjoro- cxar juna sinjoro vi estas, tamen malricxe naskita- honeste, ke vi ne forkuros? Do, s-ro kuracisto, vi eliru el la barilo, kaj, kiam vi estas tie, mi kondukos la knabon al la interna flanko, kaj mi postulas, ke vi povas paroli tra la baroj.

La elrompo el malkonsento, kiun nenio escepte de la koleraj rigardoj de ARGxENTO detenis, tuj okazis, kiam la kuracisto eliris la domon. Poste, ni tre malrapide iris trans la sablo al tie, kie la kuracisto atendis cxe la alia flanko de la barilo, kaj, tuj kiam ni estis inter facile auxdebla distanco, ARGxENTO haltis. Li diris:

- Vi devas auxskulti pri tio cxi, kuracisto, kaj la knabo rakontos, ke mi savis lian vivon, kaj ankaux sxipestris pro tio, certu pro tio. Kaj vi ne forgesos, ke mi faris bonajn farojn, ne pli grande ol tion, ke vi forgesos la malbonajn, tion cxi mi scias.

Post la diro, li reen pasxis, gxis li estis ekster auxdpovo, kaj sidis sur arbfundon kaj komencis fajfi. La kuracisto triste diris:

- Kiel vi enmetos, tiel vi trinkos, mia knabo.

Jen mi ekploris.

- Se ili turmentos min-

- Jacxjo, rapidu cxi tien, kaj ni kuros.

Mi diris:

- Kuracisto, mi honeste jxuris. Se okazos, ke ili turmentos min, mi eble diros, kie estas la sxipo, cxar mi gajnis la sxipon, parte per bona fortuno kaj parte per dangxera farado, kaj gxi restas en Desuna duonmareto, cxe la alsuna sablo kaj nur sub alta fluo.

La kuracisto ekvidis:

- Jen ARGxENTO!

ARGxENTO diris:

- Kion vi volas, kial vi forlasis la arbadomon, kial vi donis al mi la paperon de la insulo, tion mi ne scias, tiel kio?

- Mi ne pravas diri pli multe. Tenu la knabon proksiman al vi, kaj, kiam vi bezonos helpon, kriu.

Kaj s-ro VIGLEMO premas mian manon tra la barilo, kapsignis al ARGxENTO, kaj rapide ekiris en la arbaron.

LA SERCxO PRI LA RICxAJxOJ- LA VOJSIGNO DE SLIKO

Kiam ni estis solaj, ARGxENTO diris:

- Jacxjo, se mi savis vian vivon, vi savis mian; mi vidis, ke la kuracisto mansignis al vi por forkuri.

Estis diskuto pri la papero de la insulo. Alta arbo estis la cxefa signo. Post longa trairo, ni surterigxis cxe la busxo de la dua rivero. Kiam ni komencis piediri, malfacila, akvema tero kaj densaj kreskajxoj grande malrapidigis nian vojon; sed malgrande post tio la monteto farigxis malebena kaj sxtonema sub niaj piedoj, kaj la arbaro sxangxis sian karakteron kaj pli vastigxis. La anaro disvastigxis kiel ventumilo, kriante kaj saltante. Ni tiel antauxeniris trans duono da mejl*o kaj iris al la rando de la falegejo, kiam la homo plej maldekstra komencis kriegi, kiel pro teruro. Cxe la piedo de granda pin*arbo kaj turnita per verda rampanta kreskajxo, kiu jam ecx iomete levis kelkajn pli malgrandajn ostojn, homa ostaro kun kelkaj sxirajxoj da vestoj kusxis sur la tero. La viro perfekte rekte kusxis: la piedoj montris al unu vojo, kaj la manoj, levataj super la kapo kiel de nagxisto montris rekte kontrauxe. La kuiristo kriis:

- Tio cxi estas la vojsigno.

La vunditulo diris:

- Se iu ajn spirito iras, estas de SLIKO!

Alia diris:

- Iam li koleris, iam li kriis por rum*o, kaj iam li kantis "Dekkvin Viroj", sian solan kanton.

ARGxENTO diris:

- Cxesigu tiun diradon.

Malgraux la varmo suno, la sxtelistoj ne sole kuris kaj kriis tra la arbaro, sed tenis sin alflanke.

LA SERCxO PRI LA RICxOJ- LA VOCxO INTER LA ARBOJ

La altebenajxo, malebenigxante iomete sunsuben, la loko, kie ni jam haltis, donis vastan vidon de ambaux vojoj. ARGxENTO diris:

- Estas infanafacile trovi gxin nun.

Subite el la meso de la arboj antaux ni, mallauxta, alta, tremante vocxo ekkantis la konan kanton kaj vortojn:

Dekkvin viroj sur la kesto de mortul',
Jo-ho-ho kaj botelo da rum*'!

ARGxENTO diris:

- Iu ridas- iu, kiu estas el karno kaj sango, certigu vin pri tio.

La sxtelistoj ne movis sin, escepte de la okuloj en iliaj kapoj. Ricxjo elprenis sian libron de la Sanktaj Skriboj kaj lauxte pregxis. La resto tro timis por respondi. ARGxENTO diris:

- Estis resono. Tiel neniu iam vidis spiriton kun ombro; kial li havis resonon, mi volus scii.

Georgo grande trankviligxis.

- Tio estas vera.

Ne longatempe poste, auxdante neniun alian sonon, ili prendis la ilojn sur sin kaj denove ekiris, Georgo unue irante kun la nord*ilo de ARGxENTO. Estis bona, subcxiela iro sur la altajxo. La tria arbo levis sin proksime ducent-fut*a en la aero super densajxo de malaltaj arboj. ARGxENTO falpasxis, sonspirante sur la lambastono. Kaj subite, ne pli multaj ol dek jard*oj antaux ni, ni rigardis, ke ili haltis. Antaux ni estis granda foso, iomete antauxnelonge farita, cxar la flankoj jam falis kaj herbo kreskas en la malaltajxo. Iu jam trovis kaj sxtelis la ricxajxojn.

LA FALO DE ESTRO

ARGxENTO subdiris:

- Jacxjo, prenu tion, kaj atendu batalon.

Kaj li pasis al mi duoblebarela manpafilon. La sxtelistoj kun malbenoj kaj krioj komencis salti, unu post la alia, en la foson kaj fosi per la fingroj. Finfine Georgo sxajnis pensi, ke parolo helpos la aferojn:

- Kunuloj, estas solaj du ili: unu estas la maljuna lamulo, kiu kondukis nin tien cxi kaj erarigis nin pri tio cxi; la alia estas la ido, kies koron mi volas eltrancxi.

Subite tiam- KLAK! KLAK! KLAK!- tri pafoj ekbrilis en la densejo. La kuracisto kriis:

- Antauxen! Rapide, bonhomoj!

Cxe pli malferma loko de la ebenajxo ni vidis, ke la travivantoj forkuras al la sama vojo, laux kiu ili jam iris. Ni jam estis inter ili kaj la sxipetoj. Ni tial sidis por spiri, dum Alta Johano, visxante la vizagxon, malrapide iris al nia loko.

- Vi nur bontempe venis, mi pensas, pro mi kaj FALKID.

Poste ni malrapide iris suben, al kie la sxipidoj staris, la kuracisto rakontis, kio okazis. Bencxjo, dum longaj, solaj veturoj tra la insulo, trovis la ostaron; li trovis la ricxajxojn. Je tiu mateno, post lernis, ke mi estos en la malbonega malkontento, kiun li preparis por la malobeuloj, li kuris trans la tuta distanco al la sxtontruego de Bencxjo PAFLO, kaj ekiris trans la insulo, por cxeesti apud la pin*arbo. ARGxENTO diris:

- Ha, estis bonfortune por mi, ke mi havis junan FALKIDon.

ARGxENTO, kvankam preskaux morta pro lacego, prenis pelilon, kiel cxiuj ni, kaj baldaux poste ni rapide flugtusxis trans la glata maro. Malebenejeto iris de la sablo al la eniro de la sxtontruego. Supre, la terhavanto enkontris nin.

- Johano ARGxENTO, vi estas kontrauxlegxulego, sinjoro. Iu diris al mi, ke mi ne devu puni vin.

Post tio, ni cxiuj eniris la truegon. Tian vespermangxon ni havis, kun cxiuj miaj amikoj cxirkaux mi.

KAJ FINE

Je la morgauxa mateno, ni frutempe komencis labori, cxar la transporto de tiu grandega kvanto da oro proksimume transtera mejl*o al la sablo kaj de tie sxipide tri mejl*oj al la ORLANDO estis granda laboro por tia malgranda kvanto da homoj. ARGxENTO, mi devas diri, permesigxis tutan liberecon.

Ni celis la sxipon al la plej proksima sxipejo, cxar ni ne povus provi la hejmveturon sen pli multaj maristoj. Estis je sunsubiro, kiam ni sublasis la haltilon en tre bela duonmareto.

Sola Bencxjo PAFLO estis cxe la supro, kaj, kiam ni reiris en la sxipon, tiam li komencis kun multaj sxangxoj de la vizagxo fari konfeson: ARGxENTO foriris. La forlasinto planis lian forkuron per sxipido antaux kelkaj horoj, kaj li tiam certigis nin, ke li tiel faris, por savi niajn vivojn, kiujn ni certe perdus, se "tiu viro kun unu piedo restos en la sxipo".

Por mallongigi longan rakonton, ni gajnis kelkajn maristojn en la sxipon kaj bone veturis al nia lando. Cxiu el ni havis suficxan parton da la ricxajxoj, kaj uzis gxin sagxe aux malsagxe laux niaj estecoj.

La plej malbonaj songxoj, kiujn mi iam ajn havas, estas kiam mi auxdas la ondojn, kiam ili tondras cxe la marbordoj, aux eksidigxis en la lito kun la lauxta vocxo de Sxipestro SLIK en la oreloj: "Oraj moneroj, oraj moneroj!"

No comments:

Post a Comment